• Trarigardo de la E-Gazetaro - 08.02.2005
  • 08.02.2005
Tempo rapide pasas kaj okazas foje, ke ni ne sukcesas ĝustatempe trakti diversajn vere interesajn periodaĵojn. Sed bonŝance la presita vorto karakteriziĝas per tio, ke eblas al iuj apartaj legindaĵoj facile reveni kaj ilin reĝui. Dum la jarkomenca rekolorigado de nia redakcia ejo iuj periodaĵoj iom mistere kaŝiĝis kaj nun remontras sian vizaĝon. Al ili apartenas ia. la antaŭlasta pasintjara numero de la kroata „Tempo”, kies denovan alvenadon ni jam havis la bonŝancon bonvenigi. La menciita numero ia. traktas la lingvan problemon en la scienco, reference al la trakto de esperanto dum la internacia scienca konferenco en Rijeka, sed ankaŭ ĝi aludas al la pli frua konferenco de la Eŭropaj Akademioj pri la internacia lingvo en scienco, okazinta en Bruselo. Malgraŭ diversaj rezervoj – cetere aŭdiĝantaj ankaŭ en la esperantistaj vicoj – en ĉi lasta kontribuo ni trovas ja la konfirman aserton de la raportanta Ko-Boi, „ke estus utile pripensi la uzon de Esperanto en la internacia scienca komunikado, ĉar ĝi havas jam sufiĉe prilaboritan sciencan terminologion kaj grandajn strukturajn kaj kreivajn eblecojn kaj antaŭ ĉiuj aliaj lingvoj ĝi havas ankaŭ psikologian kaj socian avantaĝon, ke ĝi donas al la parolantoj de ĉiuj eblaj lingvoj proksimume la saman elirpozicion”, fino de la citaĵo. Por esperantistoj tutcerte evidentaĵo, iom bedaŭrinde, ke dum la konferenco neniel eblis tuŝi tiun argumenton.
Sed en la priparolata numero de „Tempo” ni trovas krome kelkajn atentokaptajn artikolojn, kiuj traktas la literaturajn temojn. Kun aparta intereso mi trovis la represon el „La Sago” – (Sat-Amikara gazeto) de intervjuo kun Krešimir Barković, ĝenerala SAT-sekretario pri lia esperantigo de „7000 mil tagoj” de Ŝtajner, lige kun la nunjulia SAT-kongreso en Zagrebo. Sed krome ni eksciis pri la progresoj por aperigo de „Zamenhof Strato” de Dobrzyński/Zamenhof en la kroatan, jen pri la espero retrovi la unuan kroatan verkon, kiu pere de esperanto estis tradukita en la ĉinan. La ĵus veninta decembra numero de la kroata „Tempo” fakte bele kontinuigas tiujn ĉi temojn. Jam kovrilpaĝe bonvenigas nin la foto de la kroatlingva eldono de Dobrzyński-libro, pri kies lanĉo ni jam informis en nia programo. Sed esperanto pontas ankaŭ el esperanto en la naciajn lingvojn. Ni ekscias krome pri la aperigo de la franca versio de la libro de Spomenka Stimec „Kroata milita nokto” en la traduko de nia aŭskultantino Ginette Martin. Sendube sensacias por la kroataj esperantistoj la informo, ke dank’ al la klopodoj de Tan Xiuzhu estis malkovrita la unua traduko de la kroata literaturaĵo en la ĉinan. Temis nome pri „Konfeso” de Milka Pagačić, kiu aperis en Ŝanghajo en la 1931-a jaro en la traduko de ĉina verkisto kaj tradukisto Wang Luyan. Sed ni ankaŭ ekscias pri aliaj kroataj aŭtoroj, kies verkoj dank’ al la esperantotraduko fariĝis familiaraj al monda esperantistaro, kiel tiuj de Dragutin Tadijanović aŭ Nikola Šop. La decembra numero de la kroata „Tempo” alportas al ni ankaŭ represon el „Rondo Familia” de la artikolo de Vanja Radovanović – kiu plurfacete dividas siajn spertojn pri la uzo de la internacia lingvo en la propra familio.
Tutcerte eblas diri, ke Esperanto - almenaŭ parte rolas en la familio de William Auld. Mi mem flegas belajn rememorojn pri nia redakcia rendevuo kun la geedzoj Auld dum la bankedo de la jubilea UK en Varsovio, sed dank’ al la decembra „Literatura Foiro” ni ricevas multe pli freŝajn informojn pri la plurfoja kandidato de la esperanta Pen-klubo por la literatura Nobel-premio. La titolo de la interparolo de Giorgio Silfer „Ĉefverko, kies spaco iĝis dimensio de tempo” klare komprenigas la ĉefvefton de tiu ĉi ege interesa interparolo kun Meta kaj Bill Auld. Estas interese ekscii iujn detalojn pri la kreiĝo de „La infana raso”. Evidentiĝas, ke William Auld komencis ĝin verki en la fruaj 50-aj jaroj kaj la lastajn versojn li finverkis fine de la 1954-a jaro. Tio koincidis kun sukcesoj de Ivo Lapenna ĉe Unesco en Montevideo, kaj tiel – kiel konfesas Auld - la verko estis al li dediĉita. Mi nepre ŝatus citi el tiu ĉi intervjuo aparte tiujn fragmentojn, kiuj koncernas la decidon krei la verkon en Esperanto. La demandon de la intervjuanto, kial ĝi aperis en esperanto malgraŭ tio, ke ĝi havis antaŭe mallongan anglalingvan verison Auld respondas jene, mi citas: „Ĉefe, ĉar la esperanta lingvo ŝajnis al mi en tre interesa stadio, nome ĝi similis tiam al la angla lingvo de la 16-a jarcento. Laŭ tiu ĉi senco, ke ĝi ankoraŭ ne kristaliĝis, kliŝiĝis, estis eble por la kreartisto ankoraŭ ĵongli per la lingvo, kaj por tio mi havis miajn lingvajn kriteriojn. Estis ankaŭ kompreneble la ideologiaj kriterioj. Mi pensis, ke la angla literaturo travivos eĉ sen mi, sed ke se mi havas talenton tio povus helpi al la juna, ankoraŭ ne komplete matura, esperanta literaturo”. Kaj jen alia citaĵo el la sama intervjuo. Silfer: „Via deirpunkto estis forte klasikisma, sed la poezio mem en „La infana raso” estas tre ofte eksperimenta, moderna. Kiel vi pensis, ke vi povas kombini ĉi tiujn du faktorojn kaj akordigi ilin, fakte? Auld responde: „Ĉu vi scias? Mi volis uzi en „La infana raso” ĉiujn eblajn versoformojn kaj specojn de poezio por montri al la publiko, ke mi kapablas. Estas defio al mi mem, kaj parte defio al esperanto”, fino de la citaĵo. Nia plej elstara poeto dividas multajn pliajn opiniojn pri la E-literaturo originala kaj tradukita, sed min aparte kaptis lia atentigo, ke se li rajtus savi du librojn krom liaj „Humoroj” temus ankaŭ pri „Aniaro”, tradukaĵo el Harri Markinson, kiun verkoj de jaroj en sia repertuaro havas la pola aktoro, Jerzy Fornal en la varsovia e-teatro „Espero”.
„Kiel mi verkas? Kial tiel? Kaj por kio?” – jen konsideroj, kies spurojn ni sekvas en la laŭvica intelekte loga rezonado de pola aŭtoro Radoslaw Nowakowski. „La libro devus esti sama kiel la mondo estas. Tia devus esti verkado kaj skribado. Ĉu la mondo estu sama kiel la libro estas?.... „Tial mi verkas: por sciiĝi kia estas la mondo, kial tia”. Eĉ tiuj mallongaj citaĵoj fascinas kaj logas por konatiĝi kun la originalaj ideoj de la aŭtoro. Sed ne ĉies verkado fascinas, kvankam jes – jen fascinas, jen incitas. Ekzemple la Nobelpremiita Elfride Jelinek. En la novembra „Tempo” Spomenka Stimec kun rekono skribas pri ŝi, kiu verkas „kontraŭ la fluo de aŭstra tradicio” kaj ŝi retorike demandas, ĉu la aŭstraj kolegoj publikigos en Esperanto ion de ŝi. En la decembra „Literatura Foiro” Giorgio Silfer ia. difinas ŝin kiel „revolucioninon de l’ hodiaŭo”. Vinko Oŝlak aliflanke rezerve konstatas: „Mi (kaj multaj aŭstrianoj, ne nepre nazioj) ne komprenas pro kio ĝuste ŝi ricevis la literaturan Nobel-premion. ...ankaŭ aliaj ne havas pli bonan opinion pri la kapriculino, tipa aŭstra salonkomunisto, kiu scias bone ĝui ĉiujn avantaĝojn de burĝa socio kaj spici ilin per malplenaj sloganoj de nedanĝera salona komunismo”. Nu, laŭ tiu rezonado, la esperantista medio ne diferencas de la naciaj, ĉar ŝajne en ĉiuj landoj la lasta literatura Nobel-premiito elvokas ĝuste tiom akrajn kontraŭstarajn reagojn. Aliflanke certe estos interese legi ion ŝian en la E-traduko.
Samnumere „Literatura Foiro” regalas nin per ege interesa kontribuo de Bertil Englund pri la sveda poeto kaj trubadoro, Carl Belmann. Vera frandaĵo, ebliganta konatiĝi kun la figuro, kies unuopaj kanzonoj troviĝas - kiel evidentiĝas - eĉ en la pola traduko. Cetere en plurlingvaj tradukoj. Do nur mallonga citaĵo por inspiri al la serĉado de kantoj de tiu ĉi 18-jarcenta sveda kreanto: „En la arto de Bellman estas senkompromisa sindonemo al momentaj ĝuoj, virtuoza lingvotraktado, burleska humoro, sed ankaŭ melankolio. Drinkokantoj honore al la vinodio Bakĥo, erotikaj diboĉoj. Vere temas pri granda poemarto, kreita surbaze de homaj eraroj, revoj, sopiroj, deziroj, eĉ iluzioj”, fino de la citaĵo.
Kompreneble literaturaj paĝoj en la decembra „Literatura Foiro” pli multas kaj ne malpli interesaj estas la zamenhofologiaj kaj esperantologiaj artikoloj, sed ĉi-foje mi decidis limiĝi al la ĵus menciitaj elektitaj priliteraturaj kontribuoj, rekomendante ilin al ĉiuj literaturamantoj.
Barbara PIETRZAK