• Trarigardo de la E-Gazetaro 15.02.2005
  • 17.02.2005
Malkovru Litovion! - invitas la plej nova numero de ESPERANTO. La prezento de la nunjara kongreslando efektive estas alloga. Ampleksan artikolon kun la bazaj faktoj pri Litovio akompanas serio da belaj, koloraj fotoj. Ĉeokaze oni rememorigas, ke el la dua laŭgrande urbo de la lando, do Kaŭno, devenis la edzino de Ludoviko Zamenhof, Klara, kaj ŝia patro Aleksander Zilbernik, kiu subtenis la eldonon de la Unua Libro.
La enkondukan artikolon por ESPERANTO verkis Maritza Gutierrez Gonzales, estrarano pri la landa kaj regiona agado, kiu rememorigas, ke ni, esperantistoj, estas portantoj de la lingva konscienco de nia generacio. Ni konsideras la lingvan soci-problemon multe pli ol aliaj. Kaj laŭ ŝia opinio tio signifas, ke ni havas respondecon antaŭ la mondo disvastigi la ideojn, kiujn tra unu jarcento evoluigis la Esperanto-movado. La rememorigo estas valora, ĉar en ĉiutaga hasto oni neofte havas tempon por pensi pri tio, ke la esperantisteco estas iusence ankaŭ morala devontiĝo rilate la mondon.
Alia grava kaj serioza temo tuŝita en ĉi tiu numero de ESPERANTO koncernas helpon al la viktimoj de cunamo en Azio. Pri la eblaj manieroj helpi skribas Renatto Corsetti, oni ankaŭ publikigas kontnumerojn, pere de kiuj oni povas transsendi mondonacojn. La kontoj apartenas al la Budhana Ligo Esperantista en Japanio, itala sekcio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, organizaĵo Changamano Olus, kiu kutime helpas esperantistojn en Afriko, kaj al Internacia Urĝa Agado, fondita de kelkaj mondcivitanoj.
Ampleksa informaro koncernas evoluon de Esperanto en Afriko. Sub la komuna titolo troviĝas raportoj el dek du landoj kun multaj fotoj de lernantaj grupoj. En Togolando ekde septembro de la pasinta jaro ekzistas belega lernejo Instituto Zamenhof, konstruita helpe de volontulaj donacoj el la tuta mondo, en kiu lernejo 200 infanoj ekkonas krom normalaj lernobjektoj ankaŭ la internacian lingvon. Kaj en Komoraj Insuloj la tiea aktivulo, Mihidjahi Ali Mze, strebas instrui Esperanton al loĝantoj de unu el la Komoraj Insuloj, uzante tiucele lokan radiostacion. Tamen li, kaj ankaŭ multaj aliaj afrikaj esperantistoj, havas grandajn problemojn ligitajn kun manko de mono kaj instru-helpiloj. La raporto de ESPERANTO konsciigas tion tre klare.
Alipaĝe Roman Dobrzyński rakontas pri la internacia kariero de pola popola kanzono „Knabineto arbareton...”, kiun li siatempe esperantigis. Li faras tion kun granda elano kaj mi rekomendas la artikolon al ĉiuj, kiuj dubas je tio, ĉu povas ekzisti vera folkloro en Esperanto. Ja ne pola, ĉar montriĝis, ke populariĝante, la kanzono perdis siajn polajn radikojn. Kiel vera folkloraĵo ĝi disvastiĝas anonime kaj Roman Dobrzyński rakontas, ke dum jaroj oni jam prezentis ĝin al li kiel kanzonon ĉinan, danan kaj japanan. Aliflanke ĉeĥoj, kiuj eldonis ĝin en kantaro opinias, ke temas pri kanzono sudĉeĥa. Do, ĝi fariĝis vere tutmonda posedaĵo. Pliajn detalojn de ĉi tiu interesa historio vi povas legi en ESPERANTO de UEA.
Estas tempo por foliumi aliajn alsenditajn revuojn, cetere por ĉiuj mi kore dankas - estas al ni tre agrable, ke ni povas mencii en niaj trarigardoj tiom multajn titolojn. LA MERKATO enhavas raporton pri ĝenerala kunveno de la Internacia Komercista Esperanto-Federacio dum la pekina kongreso. Ĉeestis tie 30 membroj de la organizaĵo kaj 77 interesitoj, do la aŭskultantaro estis vasta. El la temoj tuŝitaj tie mi menciu la ekziston de faka retlisto titolita „per-esperanto-komerco-informoj” kaj ankaŭ aperigon de borsa terminaro, kiun subtenas IKEF.
Samnumere troviĝas aktualaj informoj el la vivo de la Terminologia Esperanta Centro, kiu gastas novloke en la reto, nome sub la adreso www.terminologio.org. Ĝia prizorganto, Luko Jasumura, atentigas, ke dume ne ĉiuj komunikoj estas tie en la internacia lingvo, ĉar pro programaj kaŭzoj li devis kelkfoje uzi la portugalan aŭ anglan lingvon. Daŭras la esperantigado de ĉiuj tieaj tekstoj. Dume la prizorganto atendas opiniojn pri la enhavo kaj funkciado de ttt-ejo, kiu koncernas tre gravan aspekton de la informa agado per Esperanto. Efektive, ankaŭ ni en la redakcio preskaŭ ĉiutage frontas diversajn urĝe solvendajn terminologiajn problemojn.
La koncerna numero de LA MERKATO ankaŭ liveras interesajn ekzemplojn. Ili troviĝas en la artikolo de doktoro Zlatko Hinŝt, dediĉita al „Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro en naŭ lingvoj”. La problemo aperas jam ĉe la angla vorto „business”, kiu enestas en la angla titolo de la vortaro. La aŭtoro esprimas opinion, ke ĝia pli ĝusta esperantigo estus „negocado”, ĉar ĝi pliaparte kongruas kun la diversaj signifoj de la angla vorto „business”. Ĉi-loke mi aldonu, ke por peri la plej vastan sencon de tiu ĉi vorto en niaj redakciaj tekstoj, ni plej ofte parolas pri „merkata agado”.
Alia atentigo de doktoro Hinŝt koncernas nedezireblecon de homonimoj inter esperantlingvaj terminoj. Li ekzempligas tion per tri diversaj signifoj de la verbo „amortizi”, el kiuj unu estas „nuligi ŝuldon per periodaj pagoj”, alia - „nuligi la prunteprenon, periode indikante per lotado la obligaciojn, kiujn oni retiros kontraŭ pago” kaj la cetera - „administracie redukti periode la valoron de konstruaĵoj, maŝinoj, ŝuldoj ktp. sekve de normala eluziĝo aŭ ekonomia perdo”. Ĉi-loke la aŭtoro proponas lasi la uzon de „amortizi” sole en la dua senco, dum unuakaze li emas uzi la esprimon „elpagi ŝuldon” kaj triakaze enkonduki novan vorton, ekzemple „deprezi”. Se do iun allogas kribrado de terminoj kaj iliaj signifoj, certe valoras viziti la retpaĝon de Terminologia Esperanto-Centro, kie estas multe da laboro por volontuloj.
Kaj - jam malpli detale - mi enrigardu al kelkaj aliaj bultenoj. MAGDEBURGA FOLIO raportas pri diskuto okazanta en LIBERA FOLIO rilate eventualan ligadon de Esperanto kun eŭropa identeco. Tiaspecan asociacion ne deziras ekzemple Renato Corsetti, por kiu „Esperanto estas kaj restas lingvo tutmonda”. Kritikas lian starpunkton la prezidanto de la Eŭropa Esperanto Unio, Seán Ó Riain, kiu opinias, ke ekzemple neniu rifuzas studi la usonanglan, ĉar ĝi estas la identeclingvo de Usono. Kaj la diskuto kreiĝis marĝene de la projekto titolita Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj, en kiu temas pri partnerigo de diverslandaj lernejoj per Esperanto, por ke poste dum reciproka vizitado geknaboj povu lerni ankaŭ koncernajn lingvojn.
La portugala NIA BULTENO raportas pri informa sukceso, kiu estis dufoja kvarminuta ero pri Esperanto en la plej spektata portugalia novaĵprogramo. Plej interesaj en la artikolo estas donitaĵoj pri la atingita rezulto. En la unuaj 24 horoj post unu el la elsendoj la retejon de Portugala Esperanto-Asocio vizitis 1489 personoj, dum la kutimo estas ĉirkaŭ 30. Temas do pri subita 50-obla kresko. Kiel informas la bulteno „tiu nombro restis nekutime alta dum pluraj tagoj kaj kvin semajnojn poste ankoraŭ superis la antaŭan averaĝon”. Tio donas mezureblan imagon pri tio, kiel gravas prezentado de Esperanto en amas-komunikiloj.
En DEFA-BULTENO mi trovis interalie informon pri la trapaso de Zamenhof-Vespero en la pola ambasadejo en Kopenhago, kiun partoprenis 64 esperantistoj kaj pluraj gastoj. Sambultene vojaĝemuloj povas trovi informon, ke plirapidiĝis la grandrapida trajnkonekto inter Berlino kaj Kopenhago kaj nunmomente por la vojaĝo sufiĉas nur 6 kaj duona horoj.
Ĵus pasis la tago de sankta Valenteno, kiun oni ĉiam pli rimarkas en Pollando, tial en la fino mi elektis por vi diraĵojn pri amo el la VERDA SAKSOFONO, bulteno de Saksa Esperanto-Asocio. Tamen pro tio, ke multaj kritikas la komercan karakteron de valentenaj okazaĵoj, la diraĵoj estas evidente nekomercaj - malnovĉinaj, ĉerpitaj el la verko de Laocio, la fondinto de taoismo. Jen do: „potenco sen amo igas kruela; devo sen amo igas ĉagrena; posedo sen amo igas avara; kredo sen amo igas fanatika”. Per tiuj ĉi devizoj adiaŭas vin jam foliume via -
Wojtek Usakiewicz