• Trarigardo de la E-Gazetaro - 22.02.2005
  • 22.02.2005
Nur lastlunde (la 21-an de februaro) ni solenis Tagon de la Gepatra Lingvo, al kiu aktive aliĝis diverlandaj esperantistaj medioj. Tiu tago aparte en Eŭropo elstarigas la signifon de la lingva komunikado – aparte en ĝia plej grava strukturo, alie EU. Ĉi-kuntekste komence de nia trarigardo mi volas tute aparte memorigi pri la tradicio de la specialaj numeroj de „L’ Esperanto” de Itala E-Federacio, kiu pasintjare sian specialan numeron – distribuatan al la itallingva publiko kaj institucioj - dediĉis al la lingvistikaj prognozoj por la Unio de 25 membroj. Temis pri la prelego de d-ro Federico Gobbo, prezentita dum la Nacia Kongreso, en kiu la aŭtoro „klopodis doni solvon ankaŭ lume de principoj de konataj lingvistoj, kiuj prognozas nefeliĉan estontecon por minoritataj lingvoj, se la lingva politika inklino de EU ne ŝanĝiĝos”. Se temas pri la revuoj, kiuj multan atenton donas al la lingva situacio en Eŭropo ni nepre devas konfirmi la ricevon de la lasta numero de „Gazeto Esperanto” el Le Mans. Interalie ni trovas tie la informon de iu el la ĉehaj eŭroparlamentanoj, kiu malkaŝas al „Hospodarske Noviny”, ke „plejmulto de la kunvenoj en la Eŭropa Parlamento okazas ĉiam sen ĉeĥaj, litovaj aŭ slovenaj interpretistoj, kaj plejmulto de la labordokumentoj estas disponeblaj nur en la lingvoj de la malnovaj membroj”. Nu, inter ili la dominan rolon havas la angla – kiu foje metas en embarason ĝiajn novuzantojn. Eble do sufiĉus - >globiŝe”? Kiel ni ekscias el alia kontribuo en la sama „Gazeto Esperanto” temas pri globskala angla, proponita de franco Jean-Paul Nerriere, eksa estro ĉe la firmao IBM. Sed kiel li mem konfesas ne eblas per >globiŝe< filozofiumi, prefere ĝi faciligas interŝanĝojn. „Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝo kaj la nia!... Tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas, kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera”. Ne, ne temas gesinjoroj pri la citaĵo el la projektodoninto de >globiŝe<, sed nur novulojn surprizos la informo, ke temas pri la citaĵo el la parolado de antaŭ 100 jaroj. Evidente, el la parolado de la kreinto de la lingvo, d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof en Bulonjo sur Maro. Per ĝia prezento „Gazeto Esperanto” memorigas pri la kongreso de la 100-jariĝo, kiu jam post unu monato inter la 25-a kaj la 30-a de marto divolviĝos samloke. Al la evento la atenton diversaspekte donas ankaŭ la lasta numero de „Norda Gazeto” (trimonata bulteno de la Nordfranca E-Federacio), kiu jam fine de la pasinta jaro devis deklari, ke pro 520 aliĝoj elĉepriĝis la ŝanco partopreni ĉi tiun sendube grandiozan eventon, kiu estos la kongreso de la 100-jariĝo. En ĉi tiu varitema numero de „Norda Gazeto” nian atenton kaptis ankaŭ prezento de la eldiro de la pola eŭrodeputito Bronisław Geremek – reference ia. al esperanto - por la radio Bielsko, kiun ni aŭdigis en nia programo kaj plenplena paĝo de informplukaĵoj pri esperanto el la franca gazetaro, kun aparta atentigo pri la informartikolo en „Le Monde” financita de la konata E-mecenato, Etsuo Miyoshi. Cetere mi volas aparte emfazi dankon al ambaŭ francaj trimonatciklaj revuoj, kiuj atentigas siajn legantojn pri E-elsendoj, inkluzive de la niaj, varsoviaj.
Sed nun ni donu atenton al monatperiodaĵoj, kiuj iom koincide venis samtage komence de la monato el Japanio. Temas pri la februaraj numeroj de „La Revuo Orienta”, „La Movado” kaj „Nova Vojo”. Ilia enhavo vere spegulas tion, kion oni konstatas unuapaĝe de „La Movado” „Ekblovis novaj ventetoj en la movadon”, kiu titolo tegmentas la skizon pri la atingaĵoj de la E-Movado en Japanio 2004. Tutcerte al tiu ekblovo kontribuis la konfirmo - dum la pekina UK - ke en la 2007-a la E-komunumo universale kongresos en Jokohamo. Kvankam sendube temas pri grava defio, al kiu serioze preparas sin japanaj aktivuloj jam de kelka tempo kadre de Jarcenta Jubileo Japana – ja la fakto, ke oni ekzemple sukcese okazigis la lastan japanan kongreson en Inuyama – kie ne ekzistas loka grupo, loginte al ĝi ankaŭ japanajn urboaŭtoritatulojn kaj publikon – ja atestas pri la organiza povo de la japanaj esperantistoj. Nu ili frontas ankaŭ embarasojn. Evidentiĝas, ke japana TEJO-sekcio interrompis sian agadon, sed aliflanke japanaj gejunuloj ne mankas, kelkaj eĉ kunlaboras kun ĉinaj, koreaj kaj vjetnamaj amikoj por komume redakti retgazeton „La Amikeco”. La februara „La Orienta Revuo” per la deklaroj de siaj novaj 12 estraranoj prezentas la agadcelojn por la antaŭjokohama periodo. Ĉiu laŭ la primso de sia precipa agadkampo skizas la farendaĵojn: fortigon kaj grandigon de la E-movado, utiligon de la ŝanco por informado kaj edukado, firmigon de la rolo de la revuo, multigon de parolkapablaj esperantistoj, lanĉon de adekvata TTT-paĝaro, prilaboron de altkvalita reta kurso, familiarigon de la japana publiko kun la vorto „esperanto” pere de la amaskomunikiloj, sed ja ankaŭ prelegkunsidoj tra Japanio, aperigon de Esperanto-Japana Vortaro. Ne mankas ideoj jam ŝpinataj lige kun la programenhavo de la jokohama UK. Sed krom tiuj ĉi enhavoj reliefigantaj, kiel fortiĝas kaj orientiĝas la japana E-movado lige kun la kongresdefioj ja ne mankas tiuj kontribuoj, kiuj gravas por kompreni la japanan realon, pere de proksimigo de ĝia socia vivo, kulturo, transformiĝoj. Ĉiu el la menciitaj japanaj revuoj faras tion en maniero propra por si, sed ebliganta al la ekstera leganto vastigi la ĝeneralajn konojn. En „La Movado” ni ekzemple ekscias pri tio, kiel blinduloj povas utiligi la avantaĝojn de poŝtelefonoj, kiuj ebligas surekrane vidi la interparolanton aŭ entute dezirindan bildon. Evidentiĝas, ke blindulo povas uzi tiun ĉi modernan komunikilon por moviĝi en la medio por li nekonata, sed pere de la manipulado per la aparato kaj konekto kun speciala vokcentro ricevi la informon pri nevideblaj por si objektoj. Tiel oni jam ricevas legoservon pri nomoj kaj kuirmanieroj de fridigitaj nutraĵoj, pri diskotitoloj, pri leterenhavo, restoracia menuo, bushoraro, akiro de certeco pri sia vestoaranĝo. La aŭtoro de la felietono, Kataoka Tadasi iom plendas, ke la vokcentro funkcias dume nur kelkhore kaj kelktage, do li volas lanĉi alian. Tiel la sistemo FOMA povos disvastiĝi kaj japanaj blinduloj povos ĉiam peti helpon de siaj geamikoj.
Laŭvice en „La Revuo Orienta” ni konatiĝas kun japana pentristo – ankoraŭ ne multe rekonita en la mondo Ei Q – kiu ne sole apartenas al eminentaj japanaj artistoj, sed ankaŭ estis aktiva esperantisto, al kiu E-o donis grandan mensan influon. Samnumere ege interesa estas la spertodivido de Ito Tecuĵi, kiu kiel soci-psikologo estadis en Vjtenamio por kompreni kiel la vjetnamanoj vidas la militojn, ne nur de Vjetnamio, sed ankaŭ de la mondo. Tiu lia vizito fruktis jam per la libroj pri homa vivo en hanojaj stratetoj, sekve per libro pri vjetnamanoj mem. Nun li klopodas pri kolektiva projekto, al kiu kontribuos diveraj specialiatoj por repripensi la vjetnaman militon, kiu estis la sola kazo, kiam Usono - kiel li akcentas - estis venkita.
Pri tiu ĉi kazo, cetere ne konsciigita de Usono mem – kaj entute pri la milito – ankaŭ tiu, kiu suferigis Japanion en la februara „Nova Vojo” felietenas Tacuo Huĝimoto. Ne ĉiuj samopinius kun li, ke por posta feliĉo necesas malvenkiĝi en milito, ja venkintaj ne povas ĉesi militi. La aŭtoro donas ankaŭ la atenton al tiaj eventoj kiel katastrofoj, elementaj plagoj, tertremoj kaj la lasta cunamo – kiu elvokas enorman homan solidarecan helpokampanjon. „Ĉe tia evento oni povas pensi, ke la homoj estas bonaj kaj helpemaj, tiel ke oni estas pretaj subteni unu la alian: se tiel, eĉ milito ne plu okazus.., sed ne! Milito, teroro estas unu afero kaj la helpo al katastrofo estas alia. Ho, ve!” - amare konkludas la aŭtoro.
Sed la „Nova Vojo” en februaro koncentriĝas pri du gravaj eventoj por Esperanto-Populariga Asocio – nome transjara kunveno de EPA kaj solenaĵoj ligitaj kun la vizito en Brazilo en la kunteksto de la lanĉo de Oomoto Internacia en tiu ĉi lando, pri kio en la 2-a parto raportas Yas KAWAMURA. Kadre de la vizito ja ne mankis vizito en lernejo „Lazaro Luiz Zamenhof” en Brasilandia kaj fine en „Bona Espero”. En la kunteksto de la aktivado de EPA en Brazilo mian atenton kaptis la parolado de Pedro Cavalheiro, kiu en sia salutmesaĝo ne sole parolis pri reciproka esperantista kunlaboro, sed ankaŭ reliefigis la kontribuon de japanoj al la elformiĝo de la brazila kulturo, notinte ke eĉ iuperiode japanoj konsistigis la plej fortan nacian malplimulton en tiu ĉiu lando.
Krome „Nova Vojo”, konforme al la nova revuformulo disponigas lokon ankaŭ al siaj eksterlandaj korespondantoj. Ĉi-numere Aida Ĉiźikate el Litovio duaparte proksimigas al ni la litovan marmuzeon lige kun ĝia jubileo. Mi ĝojas evidente, ke mian tekston pri la „oro de la nordo”, „la pola oro”, alie pola sukceso la redakcio ankaŭ trovis aperiginda.
Barbara PIETRZAK