• Trarigardo de la E-Gazetaro - 01.03.2005
  • 01.03.2005
Ni komencu nian trarigardon enrigardante kelkajn, venintajn lastatempe periodaĵojn de diversaj landaj movadoj. Meze de februaro atingis nin la decembra revuo de Itala Esperanto-Federacio „l’esperanto”. Ĝi jam kovrilpaĝe atentigas pri la disdonitaj en la 2004-a jaro Zamenhof- kaj Stoppoloni-premioj. Ili havis jam sian trian eldonon kaj valoras memorigi, ke la Itala Federacio premias ne sole esperantistojn, sed ankaŭ neesperantistojn pro iliaj rimarkindaj atingaĵoj. Tiel la premio ne estas sole la evento de la esperantista medio, sed atingas lokan kaj regionan publikon. Ni memorigu, ke la ideodoninto de tiu ĉi premio-formulo estas la prezidanto de la Federacio, profesoro Aldo Grassini. La pasintjara enmanigo okazis en „Teatro Sperimentale” en Ancona, kiun ceremonion – partoprenitan ankaŭ de ĝenerala publiko - gvidis RAI-profesiuloj, klariginte komence la celojn de la premio Zamenhof. Pasintjare oni agnoskis pere de ĝi multjaran laboron de Ursula kaj Giuspeppe Gratapaglia „por savi, helpi kaj lernigi infanojn en mizera situacio aŭ kun problemoj”. La duan Zamenhof-premion, al kiu akompanas statueto „Fuĝi el Babelturo” ricevis ĵurnalisto kaj milita korespondanto de RAI pro la kapablo honeste informi pri la militkruelaĵoj kaj pravaj rajtoj de la plej malfortaj. Per la tria oni omaĝis la pacajn mesaĝojn en la verkista kaj ĵurnalista verkaro de Tiziano Terzani. La premio Stoppoloni, kiu premias ian neeblan integriĝon iris al plusporta asocio „IL Gabbiano” – kiu danke al sia futbala teamo kaj sporta agado „sukcesis redoni al normala kaj respondeca vivo personojn kun mensproblemoj”. Tiel la italaj esperantistoj per sia imitinda iniciato, praktike sufloras al aliaj, kiel kreskigi sian prestiĝon, kiel vere funkcii integre kun la socio, en kiu ili aktivas.
En februaro venis jam delonge ne ricevata de ni – unu el la plej malnovaj E-gazetoj, nome la jam 93-jara „La Espero” de Sveda Esperanto Federacio (fakte fine de la pasinta jaro atingis nin fasko de la numeroj 2004). Ankaŭ en ĝi ni trovas informojn pri tio, kiel enirante la vejnaron de la socia vivo oni ne lasas forgesi, ke E-o ne apartenas al pasinteco. Tia ekzemplo estas la urba biblioteko en Gotenburgo, kiu disponas pri proksimume 750 libroj en Esperanto kaj daŭre oni aĉetas novajn dank’ al la heredaĵo de Ernst Sigfried Nilsson. Kio gravas, eblas prunti en ĝi koresponde libron el kiu ajn alia loko de Svedio. „La Espero” en sia februara numero interparolas ankaŭ kun Agneta Emanuelsson, esperantistino ekde la jubilea jaro, nun la ĉefredaktorino de nova feminisma gazeto „Femina”. Ŝi rakontas pri sia vojo al esperanto – kun kiu ŝi rekontiĝis dank’ al Karin Linquist dum UNO-Forumo en Stokholmo. Mian atenton kaptis la fakto, ke malgraŭ siaj diversaj movadaj funkcioj, ŝi ankaŭ funkcias kiel prezidanto de UNO-asocia klubo en sia loĝloko kaj en la tuta regiono. Kiel ŝi mem konfesas: „mi estas politikisto, nun loke sed antaŭe kun internaciaj respondecoj....” Estas bone havi en niaj vicoj ankaŭ tiujn, kiuj elane aktivas ekster niaj medioj. Inter siaj interesiĝoj Agneta Emanuelsson menciias ĝuste politikon, internaciajn kaj virinajn aferojn, studadon – krome vojaĝojn kaj folkloran dancadon; mi scivolas, kiel ili ĉiuj speguliĝos en la redaktata de ŝi „Femina”.
Ankoraŭ unu asocia periodaĵo – nome „Esperanto aktuell”. Ĝia unua nunjara numero venis en la komencaj tagoj de februaro. Ankaŭ en ĝi multas aktualaĵoj kun la loka signifo (venontjare GEA per sia kongreso en Brunsviko festos sian 100-jariĝon), sed ja ankaŭ internacia. Ĉi-kuntekste temas pri aranĝoj tiaj kiel la vilnjusa UK aŭ IJK en la pola Zakopane. La numero aperigas ankaŭ germanan tradukon de prezentointerparolo kun Etsuo Miyoshi. Kiel atentigas la redaktoro de la revuo, ĉiam oni flegis la esperon, ke Esperanto trovos rekonon kaj aplikon dank’ al „altranguloj de la monda komerco”. „Apenaŭ rimarkite la unua paŝo de tiu revo realiĝis: Kun s-ro Etsuo Miyoshi la movado gajnis mecenaton, kiu same malavare kiel simpatie traktas esperantistojn”.
Krome en tiu ĉi numero de „Esperanto aktuell” aparte menciinda estas la tuta paĝo dediĉita al la Interkultura Centro Herzberg, kiu estis lanĉita en la pasinta novembro. Cetere tiun lanĉon akompanis skipo de germana televido. Kiel ni legas: „La nova Interkultura Centro Herzberg havos gravan rolon ne nur por la Esperanto-movado, sed ankaŭ por la kultura vivo de la urbo kaj la tuta regiono. ICH ofertas multspecajn kursojn, renkontiĝojn kaj seminariojn, kaj ĝojas pri kunlaboro kun alilandaj kulturcentroj”.
Iuj esperantistaj medioj viglas, sukcesas logi gejunulojn, la aliaj suferas nesufiĉon de novuloj, sed ja gravas, ke ili ne deprimiĝas kaj daŭrigas la aktivadojn, kiel ekzemple membroj de la finna klubo en Tampere. Ĉi-jare – kiel ni legas en ilia „Vekilo” ili aparte rememoros la 10-jariĝon de la UK, okazinta en ĉi tiu finna urbo. Sed, se eĉ tampereanoj plendas pro nesufiĉo de novaj membroj ilia kluba periodaĵo ĉiam estas interesa kaj varia. Vintranumere interese kontribuas Jorma Ahomaki el Turku, kiu jen rakontas pri la sukcesa pasintjara Zamenhof-Festo en la pola ambasado en Kopenhago, jen recenzas legindan libron (bedaŭrinde finnan) pri fratoj Väisälä, elstaraj finnaj sciencistoj, sed ja ankaŭ esperantistoj. Aparte fascina estas la sekvado de la impresoj de la enamiĝinta al Finnlando, japano Tomio Hukuoka. Tre kortuŝa la kontribuo de Gbeglo Koffi – kiu rakontas pri la kreiĝo de Tietti-Instituto de Esperanto en Togolando. Ĝi rolas kiel instrufako kaj samtempe ILEI-sekcio, kaj ĝia nomo omaĝas la figurojn de Veera kaj Hemmo Tietti – kiuj por juna afrika esperantisto rolis kiel gepatroj en la E-movado.
Verŝajne eblas diri, ke Viktor Kudrjavcev la redaktoro de „Komencanto” – revuo por komencantaj aŭtoroj kaj komencantaj esperantistoj ankaŭ por kelkaj rolas kiel patro en la E-movado. La lastaj du numeroj atingis nin jam antaŭ kelka tempo, kiel ĉiam kun interesa enhavo, baze de kiu eblas bone intelekte amuzigi, kleriĝi kaj konatiĝi kun interesaj figuroj en la E-movado. En la kvina numero temas pri la nova Honora Membro de UEA, Vladimir Samodaj, elstara soveta kaj rusa esperantisto, unu el la fondintoj de SEJM, aktivulo de MEM, ankaŭ ĵurnalisto, eldonisto kaj redaktoro de „Scienco kaj kulturo”. En la lasta pasintjara numero temas pri Sylla Chaves, E-verkisto kaj poeto, aganto de la Brazila E-movado, sed ankaŭ E-instruisto, oficisto de UNO kaj UNESCO. Tiuj ĉi sinprezentoj „Kiel tio komenciĝis” estas ne sole la okazo konatiĝi kun ilia vivhistorio, en kiu E-o ludas signifan rolon, sed ankaŭ kun la specimenoj de ilia verkista, verdire poezia kreado. Tutcerte „Komencanton” eblas trakti kiel fakan periodaĵon, sed ĝi estas malferma al ĉiuj.
Ne eblas tion diri pri la „Medicina Internacia Revuo”, kvankam ni tre ĝojas, ke jen kaj jen ni povas en nia trarigardo paroli pri tiu ĉi oficiala organo de UMEA, aperanta ĉiujare per du numeroj. La decembra raportas pri la pekina jarkunveno de UMEA, plenas je tre specifaj artikoloj, kiel tiu pri „Patologiaj procezoj en la miokardio de novnaskitoj en la kondiĉoj de hipoksio” aŭ „Infekta endokardito” . Iom laika leganto tamen kun intereso povas sekvi „Meditojn pri aforismo” de Hipokrato, aŭ historion de „Apoteko de Fortunato Gralewski en Krakovo”. Tiu-ĉi numere la leganto ricevas krome plenmanon da informoj pri la ĝenerala programo de la nunjara Medicina Internacia Renkontiĝo kaj ĝia kongresurbo, la bulgara Plovdiv. Apartan atenton mi tamen ŝatus doni al la sinprezento de profesoro doktoro, Rokuro Makabe, kiu modeste priskibas sian profesian karieron de konata oftamologo, al kiu kondukis lia esperantistiĝo, alveno al Eŭropo, studoj pri okulmalsanoj. Profesoro Makabe – ofte citita en niaj „Leterkestoj” sciigas ankaŭ sian konatiĝon kaj intimiĝon kun la esperantlingvaj elsendoj. Lian riĉan profesian kaj esperantistan aktivadon favore al internacia kultura interŝanĝo la japana registaro honoris en la 2003-a per ordeno de la sankta trezoro, oraj radioj kun rozario, kiun li ricevis kiel unusola japano loĝanta en Eŭropo. Post la emeritiĝo profesoro Makabe difinas sin simpla esperantisto, sed malantaŭ tiu ege modesta difino – kaŝas sin unu el la plej fidelaj kaj aktivaj movadanoj kaj unu el la plej elstaraj oftamologoj de Germanio.
Barbara PIETRZAK