• Ni invitas al Pollando - PISZ
  • 04.03.2005
Nur antaŭ kelkaj tagoj ni informis vin pri la kreiĝanta nova turisma itinero, kies administra centro estos la loko Pisz. Kiel la plej granda trezoro de tiu ĉi urbero - en la nord-orienta Pollando - rolas ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, aparte lagoj, arbaroj kaj rivero, kiuj estas vera paradizo por la fiŝhokantoj kaj ĉasistoj. La regiono de Pisz satisfaciigas ankaŭ ĉiujn amatorojn de silento kaj trankvilo. Se oni forlasante la urbeton direktiĝos kien ajn piede aŭ aŭtomobile, bicikle aŭ velŝipe oni ĉiam atingos lokojn, en kiuj dum semajnoj oni povus kaŝi sin en la sovaĝa mazuria naturo. Tamen, en la plej signifa grado Pisz-regiono rolas, kiel la paradizo por la ŝatantoj de la veliŝipado kaj kajaknavigado. El la urbeto akvavoje oni povas senprobleme atingi ĉiun el la plej belaj lokoj en la Mazuria regiono. Tiujn - kiuj preferas firmgrundan vivon - atendas ĉi tie centoj da plaĝoj kaj ripoz-centroj apud la lagoj, kiuj troviĝas en Pisz-regiono.
Neforgeseblaj impresoj kaj aventuroj atendas ĉiujn, kiuj elektos la kajaknavigadon laŭ la rivero Pisa, dank’al kiu la urbo meritie akiris la nomon „La Pordo de Mazurio”. La praaj naturfortoj formis ĉi tie eksterordinaran riverfluejon. Tiujn atrakcjaĵojn ĉiam pli ofte utiligas turistoj navigante laŭ la 80-kilometra segmento de la rivero plena de ĉirkaŭfluejoj, centoj da akvoetendejoj kaj ĉirkaŭ 500 akvokurbiĝoj.
Ĉiĉeronante tra la ĉirkaŭaĵoj de Pisz valoras ankaŭ viziti la lokon Popielno, en kiu troviĝas centro de la Pola Scienc-Akademio. En ĝi libere vivas multaj la tn. polaj ĉevaletoj, la specio karakteriziĝanta per malgrandeco kaj iom masiva korpomaso uzata por diversaj taskoj. Temas pri la idoj de la tn. tarpanoj, sovaĝaj ĉevaloj, kiuj antaŭ jarcentoj vivis sur la vastaj terenoj de la Orienta Eŭropo.
En la najbara loko Wejsuny troviĝas origina, inda viziton mazuria domo. En ĝi multas originaj antikvaj objektoj de la ĉiutaga uzo. Inter ili troviĝas originala dormoloko, la tn. "ślabanek", en kiu povis kuŝripozi 6-persona familio. Hodiaŭ, rigardante tiun relative negrandan liton malfacilas tion imagi.
Sed Pisz mem ravas turistojn per la unika karaktero de sia urboplaco kaj malnovaj brikdomoj. Al ĝiaj aparte valoraj historiaj memoraĵoj apartenas la preĝejo de Johano Baptisto el la 15-a jarcento kaj la centjara urbodomo. Promenante laŭ tra strato „Junulara” valoras halti ĉe la plej malnova monumento de la urbeto, la ŝtona virino, kiu devenas el la vilaĝo Wejsuny. Sur tiu ĉi loko ĝi troviĝas ekde la 1969-a jaro. Onidire en la 1872-a jaro malkovris ĝin en la apudarbara ŝtonrubujo du vilaĝanoj. Komence ili deziris uzi ĝin kiel familian tomboŝtonon, sed finfine laŭ konsilo de loka instruisto, ili starigis la ŝtonan figuron ĉe la vojo al Pisz. Laŭ onidiroj ĝi pilgrimis al la urbo 2 centrimetrojn jare por finfine atingi sian nunan lokon.
Atrakcia situo de Pisz estis konata kaj utiligata de jarcentoj. Jańsbork – tiel oni nomis Pisz ekde la mezepoko eĉ ĝis la antaŭmilitaj jaroj - dank’al sia situo inter la lagoj en la arbaro havis ankaŭ bonegan defendokarakteron. Kavaliroj de la Teŭtona Ordeno - loĝantaj en la regiono - pro siaj oftaj militoj kontraŭ Pollandon kaj Litovion ĉirkaŭ la 14-a jarcento konstruis en ĝi kastelon. Dum la iamaj milittagoj la kastelo gastigis la plej eminentajn personojn de la pola ŝtato kaj de la teŭtona ordeno.
En la ĉirkaŭantaj Pisz arbaroj plurnombre vivis iam uroj kaj cervoj. Ĝi hodiaŭ oni flegas la memoron pri la ĉasista rendevuo dum kiu pereis la lasta en la mondo uro. Tio okazis en la 1697-a jaro dum la ĉasrenkonto de la pola reĝo Aŭgusto la 2-a Forta kun la posta reĝo de Prusujo, Frederiko la 3-a. Oni rakontas, ke la pola reĝo tranoktis tiam en la ĉasista domo, kiu ankoraŭ antaŭ 15 jaroj staris ĉe unu el la stratoj de Pisz.
Gabi KOSIARSKA