• Trarigardo de la E-Gazetaro - 08.03.2005
  • 08.03.2005
Iom longe ni atendis la plej novan numeron de „Etnismo”, kaj fakte ĝi venis kvazaŭ renkonte al la nunjara Tago de la Gepatra Lingvo. Ĉiuj ĝiaj artikoloj rolas kvazaŭ specifa plendo por tiu ĉi Tago, kiu komencas alparoli la publikon – mi supozas, ke aparte en Eŭropo kaj en tia eŭropunia lando kiel Pollando ĉiam pli laŭte. Aliflanke neniu el la kontribuoj perdas sian aktualecon nur pro la fakto, ke la Tago pasis. Bone do, ke daŭre pere de Esperanto la internacia publiko, internacia legantaro povas sekvi la situacion en plej diversaj regionoj de la mondo laŭ la vidpunkto de etnoj kaj iliaj problemoj.
Interesajn enhavojn alportas multaj ĉi-numere tradukoj, kaj ankaŭ artikoloj de esperantistaj ekspertoj. Sed tiuj ĉi enhavoj estas ne sole interesaj, sed ankaŭ korskuaj, kiel ekzemple tiu „Aŭstralio, la lando kie mortas plej multe da lingvoj”. Temas pri la titolo, kiu aparte facile falas en la impresiĝeman, esperantistan orelon, sed ja ne temas pri esperantista rezonado. Estas la konstato de UNESCO, ke „Aŭstralio estas la lando kun la plej granda nombro da perditaj aŭ endanĝerigitaj lingvoj”. Kial asertas ekspertoj nur 10 elcentoj de la aborigena popolo parolas sian indiĝenan lingvon, 90 procentoj perdis sian lingvan heredaĵon. Dume „kun ĉiu mortanta lingvo mortas ankaŭ maniero pensi, senti kaj diri tion, kio estis ellaborita tra multaj generacioj.(...) Por aborigenaj grupoj, la lingvo estas grava simbolo de identeco. Ĝi estas la ĉefa aspekto de memfido, kultura respekto kaj socia identeco.(...) Antropologoj asertas, ke en la menso de aborigenaj homoj ekzistas la plej granda konotrezoro pri tropikaj kaj sekaj medioj”. Laŭ aserto de iu lingvisto, indiĝenoj „ankoraŭ konas en siaj lingvoj nomojn de bestaj specioj malaperintaj jam antaŭ kelkaj jarcentoj, kaj kiuj neniam estis registritaj”. Kiel ni legas en tiu interesa artikolo - tradukita de Sandor Horvath – por havi bonan ŝancon transvivi endanĝerigita lingvo bezonas teritorion kaj agnoskitan politikan statuson. Sed, por ke tiel estu necesus drasta ŝanĝo de la pensmaniero” – fino de la citaĵo. La demando estas malferma, ĉu ĝin riskos la aŭstraliaj aŭtoritatoj.
Jen nur unu el la artikoloj de la lasta „Etnismo”, en kiu krome ni legas pri problemoj de inuitoj, kaj entute Arkto, kies misekspluatado povas minaci al ni ĉiuj per ekologia katastrofo kaj politikaj konfliktoj kun la ekonomia fono. Ne malpli interesajn informojn ni ricevas pri tio, kial germanoj kompensu al namibianoj, ni povas proksimiĝi al la respondo, kio estas afrikaneroj, kaj ni povas ankaŭ ekscii ĉu la ŝancon transvivi havas la etno „garifunoj” en Karaibio. Ni povas krome sekvi la interesan lingvan situacion sur Korsiko. Apartan lokon en tiu ĉi numero de „Etnismo” havas ampleksa intervjuo kun Guiu Sobiela – kataluno, kiu fariĝis la instruisto de romanĉa lingvo en Svislando, sed kiu ankaŭ kunlaboras kun etnistaj revuoj kaj ne kaŝas sian simpation por esperanto – pro sia longdaŭra amikeco kun konata itala federalisto kaj E-simpatianto, d-ro Andrea Chitti-Batelli. Li mem deklaras tamen, ke certe li lernus Esperanton, se ĝi posedus pli vastan kampon por ĝin uzi. Samnumere multas aliaj interesaj informoj, kiujn jen kaj jen ni trovis jam dise. Certe iu el la plej interesaj estas la resumo de etnismaj eĥoj el la bilbaa kongreso, do en Eŭskio, kiuj venis el sub la plumo de la redaktorino de „Etnismo”.
De la periodaĵo, kiu informas pere de esperanto pri la mondaj etnoproblemoj ni transiru al tiuj, kiuj traktas la aktivadojn de la diverslandaj E-komunumoj. Denove ĝisdate atingis nin periodaĵoj el Japanio. „La Movado” de Kansaja Ligo de Esperantistaj Grupoj, unualoke raportas pri la varia eldonagado de japanoj en la 2004-a. Krom sole esperantlingvaj troviĝas libroj plurlingvaj, aŭ dulingvaj aŭ entute sole japanaj. Iu el ili, kiel raportas la redakcio estas faklibro, kies tri aŭtoroj – cetere esperantistoj - analizas la mondan lingvoproblemon laŭ la vidpunkto de esperantisto. Siatempe ni informis pri la japanlingva porinfana rakonto pri la vivo de Zamenhof, kiun - kiel evidentiĝis verkis prestiĝa aŭtoro de la japana infanliteraturo. Krom konstantaj esperantlingvaj rubrikoj en la marta numero de „La Movado” apartan atenton kaptas la retrorigardo de Jakvo Schram al „La agrabla, amuza, intelekta kaj peza vojaĝo”, kiun li faris pasintaŭtune en Japanio. Impresveka estas lia konstato, ke la vizito en Japanio – igis lin repripensi sian vivon – en la kunteksto de la renkontita malsameco de la kulturo, moroj kaj kutimoj. La japanaj instruoj ne ŝanceligis tamen lian kredon, ke „kiam la laboristoj rifuzos militi, milito neniam plu okazos”.
Alia ĝisdata japana periodaĵo, kies alvenon ĉi-semajne mi volas konfirmi estas „Nova Vojo”. Laŭvican fojon ni trovas la perfotan pridokumenton de la la lastaj eksterjapanaj veturoj de la redaktoro, Yas Kawamura. Mi ĝojas, ke lia vizito dum la februara interlingvistika kursaro en la pola Poznano spronis lin ŝpini la ideojn pri establo de la edukcentro por azianoj, pri kio li aldone felietonas en la japana. Perfote krome ni gastas en CO de UEA en Rotterdamo, kiun Yas Kawamura vizitis dum sia lasta vizito eŭropa, kaj evidente inter tiuj fotoj ne povas manki tiu de la libroservo, de sur kies muro aparte alrigardas nin la portreto de Onisaburo Deguchi. Ĉi-foje al „Nova Vojo” kontribuas korespondisto el Israelo, Jeremi Gishron, kiu skribas pri Jerusalemo kaj ĝia Monto de Olivoj, sur kiu ne sole troviĝas famkonataj kahelaj tabuloj kun plurligva versio de „La Patro Nia”, inkluzive la esperantan. Evidentiĝas, ke tie sian lokon havas ankaŭ nova pacgrupo.
El iom foraj Japanio, Israelo ni traportu nin al similfora Kanado, de kie post kelka paŭzo venis du laŭvicaj numeroj de la gazeteto „Inter Ni”. La januara numero amplekse dediĉas la atenton al la okazonta ĉi-jare jam 36-a Nordamerika Somera Kursaro, kiu ĉijare denove fieros pri elstaraj instrukcianoj kiel Lee Miller el Usono, sed ankaŭ Birke Dockhorn el Germanio, Paul Gubbins el Britujo kaj Bertil Wennergen el Svedujo. La februara numero de „Inter ni” – havas aparte varman emfazon pro la konfesoj de Okdekkelkjarulo. Sub tiu ĉi titolo Steĉjo Norvell, kompostisto de la gazeto dividas siajn vivaventurojn kun Esperanto – fasciniĝo, flankenmeto pro profesiaj ĉefe motivoj, revigliĝo.
Kaj fine de nia nunsemajna renkontiĝo mi konfirmu la ricevon de la laŭvica numero de „Informilo por interlingvistoj”. La redaktoro ĉefe pridokumentas la okazintajn pasintjare aranĝojn, kiel simpozioj, konferencoj, li lisitigas lastajn publikaĵojn pri volapuko, riĉspektre prezentas la situacion en la universitata medio, ne laste skribante pri la aranĝoj estontaj. Al ĉi lastaj ia. kalkuliĝas Esperantologia Konferenco dum la nunjara UK. Kiel substrekas d-ro Detlev Blanke, ĝi celas ĉefe junajn esploristoj, ĉar kiel prave atentigas la redaktoro: „ni bezonas ĉiun talentulon, ne nur en la sferoj de faka apliko, beletro ktp., sed aparte en la sferoj de interlingvistiko kaj esperantologio”. Ili (junaj esploristoj) prezentu siajn studfinajn disertaciojn, diskutigu siajn aperintajn aŭ aperontajn verkojn aŭ informu pri temoj, pri kiuj ili estas laborantaj aŭ pri sciencorganizaj aspektoj de siaj esperantologiaj agadoj. Krom tio la konferenco diskutu, kion ŝanĝi, por ke junaj intelektuloj provizitaj per diversfakaj modernaj scioj, sin sentu pli forte ol ĝis nun motivitaj verki science pri Esperanto”.
Jen defio, al kies disvastigo ni pretas vaste kontribui.
Barbara PIETRZAK