• Ni invitas al Pollando - BOCHNIA
  • 11.03.2005
Hodiaŭ ni volas inviti vin al unu el la plej malnovaj urboj de Pollando, ĉar Bochnia en la 2003-a jaro solenis sian 750-jariĝon. Ĝi estas ne nur malnova, sed ankaŭ bele situita. Sude ĉirkaŭas ĝin montoj, norde antaŭ la urbo vastiĝas ebenaj terenoj. Bochnia apartenas al tiuj urboj, kiuj brilis en la pasinteco de Pollando kaj nun estas iom forgesitaj. Pri signifo kaj graveco de la urbo por la juna pola ŝtato decidis ĝia trezoro – salo, malkovrita tie fine de la 12-a jarcento. Tio ankaŭ decidis pri akiro de la urborajtoj. Laŭvicaj centoj da jaroj signis periodon de la plej elstara evoluo. Inter la 14-a kaj 16 jarcentoj en Bochnia loĝis 3 mil personoj, inter kiuj 250 laboris en la sal-minejo - kiu eĉ ĝis la 20-a jarcento estis la plej granda laborestablo en la urbo. Apud Krakovo kaj Sandomierz Bochnia apartenis al la plej grandaj urboj en la regiono. Ĝian evoluon favoris ankaŭ pluraj reĝaj privilegioj kaj situo ĉe la komercaj vojoj. Ofte gastis ĉi tie polaj reĝoj: Boleslavo la Hontema, Kasimiro la Granda, Vladislavo Jagiełło, Ludviko la Hungara, reĝino Elizabeta kaj reĝo Stefan Batory, pri kiu kronikisto notis, ke li festenis en la urbo du tagojn kaj tri noktojn. Kronikistaj notoj enhavas pliajn interesajn informojn, ekzemple pri ne konserviĝintaj ĝis hodiaŭ kvar urbo-pordegoj kaj la ŝtona muro, kiu ĉirkaŭis Bochnia. La urbo fieris ankaŭ pri 2 foirplacoj, urbodomo kaj pluraj preĝejoj.
En la 17-a jarcento povis ŝajni, ke la urbo daŭre evoluos fariĝante ĉiam pli grava loko en Pollando. Sed, laŭvicaj jaroj signifis poioman falon de Bochnia kaj konsekvence perdon de ĝia riĉo. Laŭvicaj militoj, oftaj incendioj kaj epidemioj kaŭzis, ke la urbo-loĝantaro nur dum kelkaj jaroj duoniĝis. Malfavora situacio koncernis ankaŭ la sal-minejon, kiu estis decidanta pri la evoluo kaj riĉo de la urbo. Malkapabla ekspluatado de la saltavoloj, kaŭzis ke ĝi apenaŭ funkciis. Sed la tiamaj tagoj ne nur por Bochnia estis malfavoraj. La 18-a jarcento signifis la dispartigojn de Pollando, rezulte de kiuj Bochnia ektroviĝis en la aŭstra anekso-parto. Aŭstroj konsekence detruadis la urbon, ekzemple en la 1790-a jaro oni malkonstruis preĝejon de sankta Leonardo. La tereno sur kiu ĝi staris kune kun la apuda tombejo, ĝardeno kaj hortikulturejo estis aŭkciita kaj vendita. Poste oni malkonstruis la 14-jarcentan urbodomon - pri kiu la urbo multe fieris kaj la urbomuron. Sed, post tre malbonaj tagoj la situacio komencis pliboniĝi. Oni establis en Bochnia gimnazion, funkciantan ĝis hodiaŭ kaj la urbo akiris fervojan ligon kun Krakovo kaj Vieno, poste ankaŭ kun Lvovo. En la 1905-a jaro oni funkciigis en la urbo la unuan telefon-linion kaj Bochnia ricevis la unuajn publikajn gas-lampojn. Belajn vilaojn kaj ankaŭ konstruaĵojn de la publika utilo projektis - laŭ mendo de lokaj aŭtoritatoj kaj estroj de la sal-minejo - artistoj el Prago, Lvovo, Budapeŝto kaj Vieno. Unu el la plej belaj konstruaĵoj de la urbo kun vitraloj, arkoj kaj plafonoj riĉe ornamitaj estas la vilao projektita de Teodor Talowski, situanta ĉe la strato de la 3-a Maja Konstitucio. Hodiaŭ troviĝas en ĝi la sidejo de la Ŝtata Arkivo. Eksterordinara konstruaĵo kaŝas eksterordinarajn kolektojn: pergamenajn kaj paperajn dokumentojn, manuskriptajn librojn de la urbo Bochnia el la mezepoko kaj originalajn mapojn kaj planojn de la sal-minejo kaj plurajn aliajn memoraĵojn pri la pasinteco.
Aktuale la urbo denove pluevoluas. Krom bazaj kaj mezaj lernejoj ekde la 2001-a jaro fukcias ĉi tie ankaŭ Supera Ekonomia Lernejo. Bochnia okupas ĉiam pli grandan areon ensorbante apudajn vilaĝojn. Por vigligi la vivon de la urbo la lokaj aŭtoritatoj deziras allogi al ĝi turistojn, ĉar ili opinias, ke la historio de Bochnia estas ĝia plej granda trezoro. En la urbo kreiĝis laste multaj hoteloj, ankaŭ luksaj, inter kiuj eble la plej interesan proponon ofertas la hotelo “Satoris”. Ĝi proponas nome la dormolokojn en la samnoma ŝakto de la loka sal-minejo - unu el la plej malnovaj en Pollando - sur la nivelo 220 metrojn sub la tero.
Gabi KOSIARSKA