• Trarigardo de la E-Gazetaro - 15.03.2005
  • 15.03.2005
Sur la kovrilpaĝo de nova ESPERANTO aperas la grupo Dolĉamar’. „Per rokmuziko diskonigi Esperanton” - alvokas la titolo. Kial ne? Por ke vi povu gustumi la ideon, mi promesas al vi dolĉamaraĵojn en la fino de nia nuna disaŭdigo kaj dume mi rigardas en la internon de la revuo. Kaj ene troviĝas interalie artikolo pri nova eŭropa komisaro pri la edukado, kulturo kaj multlingvismo, Jan Figel el Slovakio, kaj lia rilato al la helplingva solvo en eŭropaj instancoj. El la artikolo rezultas, ke estos malfacile igi lin aliancano de ĉi tiu ideo. „Mi estas la unua komisaro speciale respondeca pri multlingvismo - li klarigas al David Ferguson. - Daŭris pli ol 40 jarojn por meti multlingvismon ne nur sur la administracian, sed ankaŭ politikan tagordon. Eŭropa Unio estas por multlingvismo kaj mia rolo estas promocii ĝin” - diras Jan Figel. Post tiaspeca konstato la demando, kiun starigas la aŭtoro de la artikolo, nome: „Kiel plej bone informi la komisaron pri la valoro de Esperanto?”, ŝajnas pure retorika.

Samnumere troviĝas ankaŭ ampleksa prezento de la litova Esperanto-movado lige kun la proksimiĝanta kongreso en Vilno. Oni interalie rememorigas la fakton, ke la litova movado apartiĝis disde la sovetunia jam en la 1988-a jaro kaj en la 1989-a ĝi aliĝis al Universala Esperanto-Asocio. Kaj nur unu jaron poste Litovio deklaris sendependecon. Alia interesa fakto estas tiu, ke dum la litova popolnombrado en la jaro 2001-a 858 personoj demanditaj pri kono de fremdaj lingvoj, menciis Esperanton, kio starigis ĝin sur la dek sesa loko laŭ la populareco. La aŭtoro de la artikolo, Petro Ĉeliaŭskas, substrekas, ke dum la lastaj jaroj aperis abunda litova literaturo pri Esperanto. „Per tio oni celas prepari la litovan socion al la kongreso, ke ĝi pli profunde ekkonu la esencon de la E-movado, ke post la kongreso ĝi ne estu tuj forgesita” – li konstatas. Tio estas vere enviinda perspektiva pensado.

Anatolij Gonĉarov dividas kun legantoj siajn spertojn el Esperantujo kaj alvokas: „Klubestroj organiziĝu!”. Li atentigas pri tio, kio kelkfoje forgesiĝas en ĉiutaga praktiko - „ni konsciu, ke la ĉefa parola praktiko kaj organizita agado pasis tra multnombraj kluboj. En la kluboj oni fariĝas konsciaj esperantistoj, pasigas interesajn horojn, seriozas kaj amuziĝas, enamiĝas kaj elamiĝas”. Ĝuste tial li volas organizi klubestrojn, por kontraŭagi stagnon en la kluba laboro. „Ni ĉesu strute malvidi la egan gravecon de la kluba laboro!” - postulas Anatolij Gonĉarov.

Mi menciu ankaŭ ampleksan kaj tre interesan artikolon pri Petro Ginz, juda knabo el konata esperantista familio, kiu pereis en Auschwitz. Pri tiu ĉi temo ni jam parolis antaŭnelonge, ĉar ĝi estis traktita ankaŭ en ISRAELA ESPERANTISTO, sed nun ĝi atingas pli vastan publikon pere de la revuo ESPERANTO.

En ONDO DE ESPERANTO troviĝas intervjuo kun profesoro Helmar Frank, lige kun tio, ke oni atribuis al li la titolon „Esperantisto de la jaro 2004”. Profesoro Frank estas ĉiutaga uzanto de la internacia lingvo kaj en la privata kaj en la faka vivo. Kaj pro tio, ke li prezidas la laborojn de la Akademio Internacia de la Sciencoj, estas bona okazo por rememorigi iom el la historio de ĉi tiu institucio, radikiĝinta jam en Esperantujo. Ĝia ĝermo estis la Eŭropa Klubo, fondita en la jaro 1974-a, kiu proponis sep jarojn pli poste fondon de internacia libera universitato al la aŭtoritatoj de San Marino. Kaj tiamaniere en la 1983-a jaro per plivastigo de la sanmarina Instituto pri Kibernetiko fondiĝis Akademio Internacia de la Sciencoj. Kaj la plej nova parenco de la sanmarina klerigejo estas Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS en la slovaka-hungara landlima urbo Komarno. „Eŭropia”, ĉar - kiel klarigas profesoro Frank - „Eŭropio estas la evoluanta konfederacio, kiun konstituas la nuna Eŭropa Unio kune kun tiuj siaj najbaraj ŝtatoj, kiuj pli-malpli frue kaj probable aliĝos”. Al la esperantisto de la jaro 2004-a ni sendas korajn gratulojn kaj ankŭ bondezirojn, ke la diplomoj de AIS estu agnoskataj en ĉiam pli multaj landoj de la mondo.

En sia eŭrop-bultena parto ONDO DE ESPERANTO interalie starigas la demandon, ĉu aŭdiĝu la eŭropa himno en la vilna Universala Kongreso? Kaj ĝi prezentas du kontraŭajn starpunktojn - la favoran de Zlatko Tiŝljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, kaj la kontraŭan de Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Tiŝljar atentigas interalie, ke la nunan eŭropan himnon ne eblas kanti pro lingvaj konsideroj. Kaj li daŭriga la rezonadon jene: „Tion komencis eluzi latinistoj kaj kelkloke en internaciaj kunvenoj oni kantis la latinan tekston. Ni [do, esperantistoj] preterlasus gravan historian momenton, se nun, kiam en Litovio la ŝtataj strukturoj forte subtenas Esperanton, ni ne klopodus peti de ili etan helpon: ke litova prezidento estu iniciatanto kaj proponanto de la ideo kanti en Eŭropo himnon en Esperanto. Por subteni tiun proponon, ni montru la ekzemplon dum la Universala Kongreso”. Kiel dirite, kun Zlatko Tiŝljar ne konsentas Renato Corsetti. Li argumentas, ke „Universala Esperanto-Asocio estas tutmonda kaj reprezentas esperantistojn el ĉiuj kontinentoj. Sekve iu ajn manifestacio, kiu celas simbole kunligi Esperanton kun difinita mondparto, estas malebla (...) Krome ne ĉiuj eŭropanoj ankoraŭ konsentas pri eŭropa federismo”. Ambaŭ opinioj estas konvinke argumentitaj, ili do povas inciti tre interesan diskuton.

En KATALUNA ESPERANTISTO oni daŭrigas la artikolon pri proverboj. La aŭtoro konstatas interalie, ke kvankam „kutime proverboj estas rigardataj kiel la frukto de plurjarcenta praktika sperto pri la naturo, kaj monda, kaj homa”, tamen la spertoj mem estas foje kontraŭdiraj, do kelkfoje okazas, ke elformiĝas proverboj kun tute kontraŭa senco. Kaj li citas ekzemple la paron: „Espero kaj pacienco kondukas al potenco” kaj „De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero”. Nu, homoj mem estas kontraŭdiraj estaĵoj. Kaj la spurado de proverboj estas tre interesa okupo. Ĉi-numere la aŭtoro elplukis faskon da Zamenhofaj pribestaj proverboj, kiuj havas siajn katalunajn respektivaĵojn. Kaj tiel por alilandaj legantoj povas videbliĝi la internacieco de homaj spertoj, ĉar certe ekzistas ankaŭ alilingvaj versioj de la cititaj proverboj. Ekzemple „Korvo al korvo okulon ne pikas” tradukiĝas al la pola lingvo laŭvorte, dum por esprimi la proverbon „Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton” necesas iom ŝanĝi la bildon, ĉar poloj diras: „żmiję wyhodować na własnym łonie”, do „viperon bredi sur propra sino”. La katalunoj provas ankaŭ riĉigi la stokon de internacilingvaj proverboj kaj esperantigi kelkajn katalunaĵojn. Mi do en la fino avertu - laŭ la revuo - ke,”Kiam homon trafas malbonoj, li stumblas eĉ kontraŭ siaj kojonoj”.

Mi ankoraŭ enrigardu al INFORMOJ DE ESPERANTO-ASOCIO DE ESTONIO, kie troviĝas interalie rememora artikolo pri eminenta esperantisto Paul Ariste, kies centa naskiĝdatreveno pasis en februaro. Ariste estis lekcianto de la Tartua Universitato, specialisto pri finno-ugrologio. En la sama universitato li ankaŭ instruis Esperanton. Honore al lia memoro en la tartua universitato okazas nunjare internacia konferenco titolita „Interlingvistiko kaj eŭrolingvistiko”. Kiel substrekas la aŭtoro de la artikolo, Paul Ariste „doloris sian koron pri la mondo, interalie pri justa lingvoaranĝo sur finno-ugraj teritorioj kaj pri la estonto de la malgrandaj lingvoj. Li vidis unuecon en diverseco”. Kaj se al la lasta vortumo mi alvenis, mi rememorigu ankoraŭ ĉeokaze, ke „unueco en diverseco” estos la ĉeftemo de la nunjara Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos somere en la pola montara urbo Zakopane. Kaj per tiu ĉi rememorigo adiaŭas vin jam foliume via

Wojtek Usakiewicz