• Trarigardo de la E-Gazetaro - 22.03.2005
  • 21.03.2005
Kvazaŭ renkonte al la komenciĝonta post kelkaj tagoj, delonge atendata, kun granda zorgo pretigata Kongreso de la 100-Jariĝo atingis nin la iom modestaspekta marta numero de „Informa Bulteno de Bolonja Esperanto-Grupo „Achille Tellini 1912”. Gratulon al ĝia redaktoro Mario Amadei, kiu tiom akurate atentigas nin pri la evento.
En la unua paĝo de la bulteno ni legas: „En 1905: Okazis en Bulonjo-ĉe-Maro (Francio) la unuan fojon Universala Kongreso de Esperanto, kiu kunigis centojn da homoj el la tuta mondo. En la 2005: Okazos en Bulonjo ĉe Maro la internacia amikeca renkontiĝo „Boulogne 2005” por memorfesti la centjariĝon de la 1-a Universala Kongreso de Esperanto! ....Antaŭ cent jaroj en Boulogne sur Mere (Norda Francio) kunvenis esperantistoj el pluraj diversaj landoj por partopreni en la 1-a Universala Kongreso de Esperanto. En la tiama mondo ĝi vekis grandan intereson en la kulturaj medioj pro tia granda novaĵo. Partoprenis persone ankaŭ Zamenhof, la kreinto de la Internacia Lingvo kaj dum la inaŭguro, la 5-an de aŭgusto 1905 parolante al la ĉeestantoj, post la salutoj kaj danesprimoj, interalie, li diris tre faman historian esprimon: „Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar inter la gastamaj muroj de Bulonjo kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed Homoj kun Homoj”.
Kiel ni sekve ekscias tiu ĉi jubileo de la tuta komunumo, ja havas intimajn ligojn kun la itala Bolonjo, kiu antaŭ 50 jaroj gastigis la 40-an Universalan Kongreson. Ĝuste tiam, en la 1955-a jaro dum la solena Inaŭguro okazis la oficiala ĝemeliĝo inter Bolonjo kaj Bulonjo. La bolonja kongreso vaste eĥis en la itala urbo pere de la favora rilato de la aŭtoritatoj, vasta raportado de la ĵurnalistoj, la amasa interesiĝo pri la lernado de la lingvo. Nun evidentiĝas, ke la bolonjanoj jam planas por ĉi-jara aŭtuno apartan rememoran eventon por preni de ĝi inspiron kaj pretigi sin al la UK organizata en Florenco en la 2006-a jaro.
La bulteno de la itala grupo en Bolonjo amplekse listigas plurajn aliajn nunjarajn Esperantistajn asembleojn, sed tiu ĉi unuapaĝa, tiom aktuala sendube meritis nian apartan atenton.
Ĝojigas ĉio, kio okazas en Eŭropo, sed evidente ne pasas semajno, dum kiu ni ne ricevus informojn pri gravaj aktivadoj en diversaj mondopartoj, inkluzive de Azio. Nur antaŭ kelka tempo atingis nin la januara numero de „Esperanto en Azio”, la bulteno de UEA-komisiono pri la Azia Esperanto-Mavado. En buntan kalajedoskopon pri aranĝoj okazintaj, okazantaj kaj planataj por la 2005-a jaro enkondukas vortoj de Renato Corsetti, kiuj jam aŭdiĝis ĉe alia okazo, sed el kiuj ni eble memorigu, ni citas: ....”Kiu estas la strategio de neeŭropaj esperantistoj. Foje mi havas la impreson, ke temas pri strategio de la speco: „Ni esperas, ke tiuj en Eŭropo sukcesos!”. Mi ne kredas, ke tiu strategio estas bona. En Azio, en Afriko, en Ameriko kaj en Oceanio Esperanto ankaŭ havas multajn ŝancojn, laŭ mi, same kiel en Eŭropo. La ŝancojn de alia speco. Ili baziĝas eble pli sur la ordinaraj lernantoj ol sur la decidantoj. Mi kredas, ke estas tempo malfermi inter ni debaton pri tio, kion devas revi aziaj, amerikaj kaj oceaniaj esperantistoj. Sen revoj ni ne atingos ion ajn konkretan. Ni lasu la eŭropanojn al iliaj revoj, sed ni revu mem niajn revojn” – fino de la citaĵo.
Malgraŭ tiu admono pri propraj revoj mi ne dubas, ke la aziaj esperantistoj reale revas la proprajn revojn, kaj la 50-a numero de „Esperanto en Azio”, aperonta en majo post la 15-jara senĉesa aperado pruvos tiun ĉi penan formikan realigadon de la revoj. Ili ĉiuj transformiĝas en konkretan agadon: en Indonezio, kie esperanto nun rekomencas esti disvastigata, en Pakistano, kie okazis la 27-a Jara Kongresa de PEA, en Koreio – kie unu el la plej prestiĝaj universitatoj, tiu de Fremsdaj Studoj oficiale akceptis Esperanton, kiel unu el la oficialaj instruobjektoj, en Vjetnamio, kie aperis postvizita rememorlibro „Grimpi Fuĵi-monton”, en Japanio inter aliaj eventoj okazis la novembra 4-a Publika Simpozio. Tiu ĉi simpozio organizita de Japana Esperanto-Instituto kun la titolo „Demokratio venas de vortoj. Ĉu ŝanĝo de lingvouzo ŝanĝos la socion” kunvenigis aktivulojn kaj porparolantojn de diversaj lingvoreformaj movadoj kaj prilumis, kio komunas al tiuj provoj lingvoreforomaj. Partoprenis la simpozion entute 156-personoj, el inter kiuj preskaŭ triono estis neesperantistoj. Oni eldonis akton de la simpozio „Kial nur la angla” kaj ĉeokaze en KAEM-bulteno Usuri Hiroyuki memorigas, ke siatempe la akto de la simpozio „Rajto je lingvoj” eldonita de komerca eldonejo helpis multe diskonigi en Japanio la koncepton de lingvaj rajtoj, kiu nuntempe ia. estas uzata por postuli la rajton uzi signolingvon en japanaj lernejoj por surduloj.
Tiu ĉi simpozio kaj ĝia devizo „Demokratio venas de vortoj” estas bazo por la pluratikola raporto, kiun aperigas ankaŭ la marta numero de „La Revuo Orienta”. La japanaj artikoloj finiĝas per kelkfarazaj sumigoj, el inter kiuj eble la plej impresa estas tiu, deklarita de la partopreninta la simpozion studento-neesperantisto, kiu esprimas miron, ke tiom multaj homoj okupiĝas fervore pri Esperanto.
Krom tiu ĉi tegmenta temo en la marta „La revuo orienta” kun granda plezuro ni legas la impresojn de fama jam en la komunumo rusa esperantisto-pianisto Andriej Korobejnikov, kiu per varmaj vortoj priskirbas siajn impresojn post la vizito en Japanio – „Mirinda vojaĝo, mirinda japana esperantistaro”. Sed kiel ĉiam en la revuo de japanaj esperantistoj aperas artikoloj, kiuj proksimigas Japanion mem. Ĉi-foje ni pli intime konatiĝas kun la provinco Wakayama, nu kaj kun la fenomeno de interretaj kafejoj en Japanio. Evidentiĝas, ke eblas havi rapidan retkonekton hejme, sed tamen ŝati estadi en tiuj lokoj, kiuj estas bonege provizitaj per komputiloj, kie eblas prunti DVD-diskojn kaj rigardi filmojn kaj eĉ kaze de neceso en iu uzi duŝejon.
Nu en la kunteksto de la disvastiĝanta lingvo kaj fina venko en Azio, mi sole povas rekomendi al vi el la lasta numero de „ Magdeburga folio”, novelon de Sten Johanson „La fina venko de la ĉapeloj”. Kiel atentigas la redaktoro „En antaŭe neniam publikigita novelo de Sten Johanson la ĉefa heroo sukcesas savi la fundamentan alfabeton per antaŭe neniam elprovita argumento”. Nu ni ne malkaŝos ĝin, sed mi certas, ke ankaŭ multaj aliaj legontoj ridetos plenanime je argumento kontraŭ senĉesaj lingvoreformemuloj kaj plibonigantoj.
Nian trarigardon ni komencis hodiaŭ per la gazeto de Bolonja E-grupo, finante la trarigardon ni konfirmas la ricevon de pluraj aliaj gazetoj el aliaj lokaj kluboj. Do, elkoran dankon pro la gazeto de la E-klubo en Skoevde en Svedio, pro la bulteno de la grupo „Fido kaj Espero” el la hispana Valladolid, kiu skribas pri la furora nombro da vizitoj pasintjare sur la paĝoj de la esperantlingva Vikipedio, pro la Informilo de la E-klubo el la finna Turku, el kiu ni ekscias, ke la societo en la nuna jaro solenas sian 44 agadjaron. Pri tre interesa inciato ni legis en la „Inter-Ligilo” de E-societo de Gotenburgo. Nome kiel informis Folke Wedlin ĉe gimnazio de Lerum jam kvin jarojn estas studata Esperanto. Dum tiuj jaroj oni efektivigis kelkajn interesajn interŝanĝojn. Jen oni korespondis retpoŝte kun E-klaso en Brazilo, sekve partoprenis Euroscola en Esperanto, kiu okazis en Strasburgo, korespondis kun E-lernantoj de privata liceo en Anglio. Nunjare la gejnuloj praktikas interŝanĝon kun iu mezlernejo en Marijampole en Litovio. Tiun ĉi lastan financas deekstere Societo Nordio kaj telekonzerno Telie Sonera. Jam en majo Folke Wedlin kun siaj lernantoj iros al Litovio al kunlaboranta mezlernejo, kun kies lernantoj ili laboris dum jaroj pri la projekto „Nia bildo de via lando”. Poste svedoj kaj litovoj reveturas al Svedio por komune sperti nian landon – informis Folke Wedlin. Nu kaj mi espereas, ke tiu ĉi interŝanĝo eble iom pli vaste eĥos en nia komunumo
Adiaŭante vin hodiaŭ mi tamen ŝatas aparte atentigi redakciojn de diversaj E-periodaĵoj, ke ne plu validas la adreso kun la numero de la poŝtkesto. La uzantaj ĝin redakcioj riskas, ke iliaj periodaĵoj ne atingos nian redakcion. Tial sendante al nia redakcio vian revuon, bv. uzi la poŝtan adreson, kiun vi trovas fronte de nia TTT-paĝo, ĉe la adreso: www.radio.com.pl/polonia
Barbara PIETRZAK