• Trarigardo de la E-Gazetaro - 12.04.2005
  • 12.04.2005
Ĉi-semajne ni referencu en la komenco al la unua ĉi-jare numero de „Internacia Pedagogia Revuo”, en kiu krom diversaj interesaj artikoloj, ia. la teksto de prelego de Josef Vojaĉek pri „Projektoj por E-instruado” el la pasintjara ILEI-konferenco en Slovakio, riĉaj informoj pri la landa kaj sekcia agadoj ni trovas ankaŭ la artikolon de Renato Corsetti, kiu atentigas pri la plano „Esperanto por Evoluo”. En tiu ĉi kunteksto la aŭtoro unuflanke memorigas la taskon de la E-komunumo, kiu estas konigi E-on al la mondo kaj instrui ĝin kaj aliflanke la starpunkton de la Esperantistaro, kiu taksas la nunan internacian lingvan ordon nekontentiga kaj nekongrua kun la bezono favori interkompreniĝon, pacon kaj samrajtecon inter ĉiuj homoj. Eĉ se oni deklaras la lingvajn rajtojn, ili ne estas observataj, tamen io komencas ŝanĝiĝi. La aŭtoro aludas en tiu ĉi kunteksto al la „Raporto pri la Homara Evuoluo 2004”, kiu – kiel li atentigas - ia. prezentas pozitive la principojn de la uzado de tri lingvoj laŭ la skemo rekomendita de UNESCO: gepatra lingvo (kiom ajn malgranda ĝi estas), loka kontakt-lingvo (ĝenerale la nacia), lingvo por internaciaj kontaktoj. Corestti skribas: „Iusence iu alia komencis fari la laboron por ni, kaj atentigi pri lingvaj diskriminacioj kaj pri eblaj solvoj. Sed....tiuj aliaj faras nur parton de nia laboro, ĉar kiam ili skribas pri lingvo por internaciaj kontaktoj vi jam komprenas pri kio ili pensas” – fino de la citaĵo. Ĉi-kuntekste la aŭtoro memorigas kelkajn bazajn asertojn kaj deklarojn de la E-komunumo, sed li ja ankaŭ konstatas ke ne plu sufiĉas aserti kaj deklari koncerne avantaĝojn de Esperanto, kion cetere oni faris dum la tuta jarcento. Nun esperantistoj devas pruvi siajn asertojn kaj deklarojn kaj al tio devas utili ĝuste la plano „Esperanto por evoluo”. Corsetti mencias kelkajn konkretajn erojn de tiu plano, kiuj rilatas al tavolo diplomata/prestiĝa, scienca, landa, kunordiga. La plano mem celas atingi plurajn samtempajn celojn – kiel elirpunkton konsiderante sciencan ekiran hipotezon: ĉiuj lernas Esperanton pli facile ol ili lernas iun ajn alian fremdan lingvon). La plano celas revigligi kaj refunkciigi aktivadojn ene de la esperantista komunumo, sed ankaŭ - kiel konklude asertas Corsetti ni havas la devon atesti antaŭ la mondo, ke ĝi iras malĝustan vojon. Nun ankaŭ internaciaj instancoj iom mallaŭte komencas diri tion. Ni helpu ilin respekti lingvajn homajn rajtojn kaj ni helpu nin mem pri Esperanto.
Kaj nun aktualaj periodaĵoj. La aprila „La revuo orienta” referencas per pluraj artikoloj al la aperigitaj en Japanio tri libroj pri Zamenhof. Siajn kontribuojn-atestojn donas ankaŭ du tradukintoj de la plurfoje menciita en nia programo „La Zamenhof-strato”. Ilia atesto ĵetas kroman lumon al tiu ĉi eksterordinara kolektiva laboro, kiun partoprenis 67 esperantistoj. Ĉiu el ili riĉiĝis per apartaj spertoj partoprenante tiun ĉi enorman kaj pioniran verkon. Ekzemple la vivanta iom for de la ĉefurbo Yamaguti Mitio, kiu ligiĝas kun la fora mondo pere de Esperanto ne kaŝas, ke la kontribuo al la tradukverko ebligis al li iom kaj reale proksimiĝi al la mondo. Sed la aprila numero de JEI-revuo estas aparta ankaŭ pro la fakto, ke ĝi aperigas ankaŭ plurajn ampleksajn esperantlingvajn gratulmesaĝojn pro la eldono de tiuj ĉi zamenhofaj libroj en Japanio. Temas pri la eldiro de la heroo de la libro „La Zamenhof strato”, d-ro Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zasmenhof, de la notinta liajn konfesojn Roman Dobrzyński, de UEA-prezidanto, Renato Corsetti kaj de eksa UEA-estraranino Michela Lipari, fine de Dalia Pileckiene el Litovio, kiu tradukis la libron en la litovan kaj nun lanĉas la ideon kunvoki dum la litova UK ĉiujn personojn, kiuj kontribuis al aperigo de la libro en diversaj landoj. Ne senkaŭze do en sia mesaĝo la aŭtoro de la libro Roman Dobrzyński fiere ŝipnas la esperon, ke - ni citas – „integriĝos rondo nomebla „Klubo de la Zamenhof-strato” kaj ne plu estas fantazio supozi, ke la virtuala klubo baldaŭ nombros centojn da personoj, ĉar s-ro Miyoshi Etsuo pripenas subteni eldonadon de nia libro en pluraj lingvoj enkadre de sia granda E-kampanjo rilate al la Eŭropa Unio”. Sed krom tiu ĉi citaĵo mi citu ankaŭ el la vortoj de la libroheroo mem, d-ro Zaleski-Zamenhof, kiu esprimas la esperon, ke: „la virtuala Zamenhof-strato anstataŭ konduki al abomeno, kondukos la homaron al toleremo, al frateco. Ĝi gvidos la mondon al paca harmonio de la granda familio de popoloj, kies diverseco ne pli estos kaŭzo de malamo reciproka, sed estiĝos plej valora riĉeco komuna”.
En la kunteksto de la „La Zamenhof strato” kaj kaj la profesia aktivado de ĝia heroo, d-ro Zaleski-Zamenhof skibas ankaŭ Hosoki Kazuo en la aprila „La vojo” ia. reliefigante la ĉeeston de d-ro Zalski-Zamenhof dum la Japana Kongreso en Kameoka antaŭ 12 jaroj kaj pri liaj kontaktoj kun japanaj esperantistoj dum li kiel eksperto pri unika betono plurfoje vizitis Japanion, kontribuinte al konstruigo de granda Seto-ponto inter Honŝuu kaj Ŝikoku.
Sed ni retrorigardu ankoraŭ al „La Revuo Orienta”. En sia artikolo Kobayashi Tsukasa, kiu estis la lanĉinto de la elektronika japana traduko de „La Zamenhof strato” skrinas: „Esperanto estis kreita ne sur la apogseĝo, sed en sangoŝmirita diskriminacio. Ĝi ne estus kreita, se Zamenhof ne estus juda, kiel li mem ofte parolis tion. La interna ideo (intergenta frateco kaj justeco) kaj homaranismo estis la unuavice grava afero por li ol lingvo” – fino de la citaĵo.
Nu, eĉ se la lingvo disvastiĝadis la ideoj de intergenta frateco kaj justeco ricevis kvazaŭ mortan baton dum la sekva historievoluo. Unu el ĝiaj viktimoj fariĝis longe forgesita Petr Ginz. Juna, tre talenta ĉeĥjuda knabo – ankaŭ esperantisto, kies nomo kaj sorto dum longaj jaroj estis nekonataj, eĉ en E-medio. Pri lia figuro, pri lia sorto, sed ja ankaŭ saviĝintaj 4 kajeroj de lia taglibro en la aprila „La Vojo” amplekse skribas la eksterlanda raportisto el Ĉeĥio, Petro Chrdle. Li tute aparte priskribas, kiel tiu ĉi taglibro kompletigita per kontribuoj de lia fratino, loĝanta post la 2-a mondmilito en Israelo Hava Pressburger aperis en Ĉeĥio sub la titolo „Taglibro de mia frato”. Sed ja ni bone scias, ke Petro Chrdle estas eldonisto de la fama Kava-Pech. Kun emocio do mi sekvis lian priskibon de la renkontiĝo kun la fratino de Petr Ginz, kiu venis al Ĉeĥio por lanĉo de la ĉeĥa versio de la libro kaj la informon pri la ricevita senpage kopirakto por la esperantotraduko, kiu jam ekzistas kaj baldaŭ aperos sur la merkato. Dividante siajn impresojn pri tiu ĝi legaĵo, Petro Chrdle ne kaŝas, ke ne temas pri amuza legaĵo, sed – kiel li substrekas – „certe pri tre interesa kaj precipe tre bezonata. Ja gravegas, ke la viktimoj kaj fiagoj dummilitaj ne estu forgesitaj”.
Tio estas la plej freŝaj informoj pri la ĉeĥjuda knabo Petr Ginz – pri kiu ni amplekse komencis scii kaj informi en la E-medio pere de la kontribuoj venintaj de la israelaj esperantistoj kaj la monda gazetaro, kiu tamen ne skribis pri la esperantisteco de la junaĝa viktimo de la holokaŭsto. Ke temas pri informoj longe forgestitaj kvazaŭ atestas ankaŭ la atinginta nin jam antaŭ kelka tempo la ununa nunjare numero de „Starto” de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiu fronte de sia unua nunjara numero atentigis - „Israela Esperantisto” alportis interesan informon: mondfama praga knabo estis esperantisto”. Tamen la ena artikolo de Mirolsav Malovec en „Starto” tre detale priskibas la dummilitan sorton de Peter Ginz, kaj ankaŭ konigas al ni la enhavon de lia Taglibro, emfazante la fortan impreson, kiun ricevas la leganto sekvante la vortojn de juna aŭtoro, per kiuj ...”Petr koncize, sen literatura ambicio, notis gravaĵojn de tiuj tagoj”. La simila atesto venas el sub la plumo de Petro Chrdle en „La Vojo”, kiu konfesas, ke „oni estas vere kortuŝitaj legante liajn liniojn, kiujn li skribis kongrue kun sia aĝo, do iom infanece, tamen kun ofte trafa priskiribo de la eventoj ĉirkaŭ si”.
Mi forte esperas, ke la esperantigita „Taglibro” de Petr Ginz estos laŭvica eldonaĵo, kiu furoros dum la plej proksima litova UK de Esperanto – pri kiu amplekse informas „La Vojo” kaj per apartaj vortoj Povilas Jegorovas, la prezidanto de LKK kaj LEA, invitas en „La Revuo Orienta” - por la 90-a jam plej granda esperantista asembleo de la jaro.
Barbara PIETRZAK