• Ni invitas al Pollando - WADOWICE
  • 15.04.2005
En nia ĉi-semajna veturo tra Pollando ni volas inviti vin al urbo aparta. Al la urbo, pri kiu la forpasinta antaŭ unu semajno papo Johano Paŭlo la 2-a diris, ke ĉio ĉi tie komenciĝis. Ĉi tie la vivo kaj la lernejo kaj la sacerdoteco komenciĝis. Ni invitas vin al Wadowice, la naskiĝurbo de la Karol Wojtyła – la urbo situanta en la suda Pollando.
Wadowice akiris la urborajtojn en la 1430-a jaro tuj post granda incendio. Oni atribuis ilin por helpi denove konstrui la urbon, kiu tutece forbrulis. Tamen por Wadowice ne sekvis bonaj tagoj. La laŭvicaj incendioj, militoj, epidemioj skuadis la urbon, kiam ĝi nur komencis denove iom prospere funkcii.
En la mezepokaj tagoj la urbo famiĝis dank’ al teologo kaj filozofo Marcin Wadowita - profesoro de la Krakova Akademio, kiu poste transformiĝis en la Jagielonan Universitaton. Marcin Wadowita estis vaste konata en la 16-jarcenta Eŭropo. La papo Klemens la 7-a kutimis diri pri li in Vadowita ars angelica, vox diabolica, mores rusticani.
La pli rapidan evoluon de Wadowice alportis la malfacila por Pollando periodo post la dispartigoj de la lando fare de Rusujo, Prusujo kaj Aŭstrio. Wadowice ektroviĝis tiam en la aŭstra aneksoparto. Ĝiaj aŭtoritatoj iumomente ordonis konstrui fervojlinion, ligonta Vienon kun Lvovo - ĉe kiu forvojlinio kuŝis Wadowice. La unua trajno traveturis la urbon la l-an de julio de 1888-a jaro. La fino de la 19-a jarcento signifis la plukonstruon de la urbo. Ĝuste tiam kreiĝis ankaŭ karmelana klostro. Ligitajn kun ĝi laborojn prizorgis karmelano Rafał Kalinowski. La papo Johano Paŭlo la 2-a kanonizis lin en la 1991-a jaro.
Wadowice estas urbo bele situita, el kiu multaj itineroj kondukas al proksimaj montoj, tra kiuj la Papo vagis ankoraŭ kiel knabo kune kun sia patro. La urbo plenplenas de memoraĵoj kaj lokoj ligitaj kun la forpasinta papo. Al la plej gravaj apartenas la familia domo de Karol Wojtyła, kiun ĉiu-jare vizitas ĉirkaŭ 200 mil personoj. Alia tre grava loko estas la paroĥa preĝejo de la Ofero de la Plej Sankta Maria Virgulino al Dio, kiu kreiĝis sur la tereno de iama brika preĝejo el la 15-a jarcento. En ĝi troviĝas baptujo, en kiu estis baptita la papo, tie li la unuan fojon ricevis la sankatan komunion kaj akceptis konfirmacion. La dua preĝejo en la urbo de Petro Apostolo kreiĝis kiel voto pro la elekto de Karol Wojtyła la papo kaj pro lia saviĝo post la atenco la 13-an de majo de la 1981-a jaro. Fragmente la sanktejo referencas al konstruaĵoj en Wadowice, Krakovo kaj Romo – kio bildigas la vivovojon de la papo. Sed, al la papo referencas ne nur konstruaĵoj aŭ nomoj de stratoj kaj placoj. En ĉiu sukeraĵeoj en la urbo estas aĉeteblaj kremkukoj – kiujn dum sia lasta vizito en la naskiĝurbo reve memorigis la papo referencate al siaj junulaj jaroj.
La loĝantoj de Wadowice klopodas sekvi la papon kaj envivigi liajn edifajn instruojn. En sia regiono ili estas konataj pro la laboremo kaj entreprenemo. Sekve do la indico de senlaboreco en la urbo estas duoble malpli alta ol la meza en la lando.
Sed, la regiono famas ankaŭ pro tute alia motivo. En la proksima al Wadowice loko - Chocznia aktivas la plej bona en la lando fajrobrigadista blovorkestro, kiu de multaj jaroj sendispute venkas ĉiujn landajn revuojn de ĉi-specaj orkestroj.
Gabi KOSIARSKA