• Ni invitas al Pollando - ŻYRARDÓW
  • 15.04.2005
Ĉi semajne ni volas proponi al vi viziton en urbeto, kiu troviĝas mezvoje inter Varsovio kaj Lodzo. Ĝi vekas interesiĝon aparte pro sia plej malnova parto, kiu aktuale aspektas same kiel antaŭ 100 jaroj. Ĝiaj komencoj radikas en la 20 jaroj de la 19-a jarcento. Tiam Łubieński-familio – la posedanto de la tereno, sur kiu hodiaŭ troviĝas la urbo kaj lokaj merkatistoj decidis establi kompanion produktantan lin-teksaĵojn. Iliaj planoj estus kandamnitaj je malsukceso, se ne aperus franca nobelo Filip de Girard, kiu estis ia. inventinto de la mekanika linŝpinilo. Oni logis lin eĉ el Vieno kiel direktoron por teknikaj aferoj. Komence la loko, en kiu kreiĝis la fabriko nomiĝis Ruda Guzowska, tamen jam baldaŭ oni parolis pri ĝi Żyrardów, laŭ la familia nomo de la franca nobelo – kio finfine fariĝis la oficiala nomo de la urbeto.
Malgraŭ komencaj suksesoj polaj posedantoj de la fabriko ne estis bonŝancaj kaj la fabrikon transprenis germanoj, Karol Hille kaj Karol Dittrich. Ili apud la fabriko establis loĝkolonion por labristoj, kiu fariĝis preskaŭ memsufiĉa. Tamen, eĉ kiam loĝis en ĝi 40 mil personoj ĝiaj posedantoj ne permesis, ke ĝi akiru urborajtojn, ĉar tio evidente altigus iliajn impostojn. Żyrardów fariĝis laŭleĝe urbo nur en la 1916-a jaro.
Samtempe kun la plukostruo de la urbo vastiĝis ankaŭ la laborista setlejo, kiel oni komece difinis tiun ĉi lokon. Kunkreis ĝin domoj por laboristoj kaj direktoroj de la fabriko, preĝejoj, lernejoj, antaŭlernejo, hospitalo, kulturdomo, krome lavejo kaj la urba banejo. Tiu ĉi malnova komplekso okupas la 70-hektaran areon kaj ĝiaj 171 konstruaĵoj troviĝas en la listo de la Vojevodia Konservisto de Antikvaĵoj.
Ĝenerale oni taksas, ke la centro de Żyrardów estas la unusola en Eŭropo plene konservita industria urbo el la limo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Inter la konstruaĵoj, kiuj en ĝi apartenas al la plej interesaj sendube necesas mencii preĝejon situitan sur la placo de Johano Paŭla la 2-a, kiu estas kopio de la katedralo en Kolonjo, kvankam estas malpli granda. Laboristoj, konstruis ĝin dum nur tri jaroj en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento. Hodiaŭ povas surprizi la plej efika metodo provizi konstruaĵon per brikoj, kiujn laboristoj transdonadis mane unu al la alia en vico longa kelkajn kilometrojn. Sed la preĝejo ne estas unusola imitaĵo en la urbo. La loka hospitalo kreiĝis imite de kliniko en Dresdeno. Konstruaĵoj en Żyradów povas krome surprizi per riĉo de arkiteturaj stiloj. Sed tio ligiĝis aliflanke kun varieco de loĝantaj tie eksterlandanoj. En la fabriko laboris ne nur poloj, germanoj, judoj kaj ĉehoj, ankaŭ skotoj, angloj kaj irlandanoj.
Interesa historio ligiĝas kun antaŭlernejo, kiu troviĝas proksime de la jam menciita preĝejo. Al Żyrardów iam alvenis persa imperiestro. Por posedantoj de la fabriko tio estis granda honoro, sed ankaŭ bonega okazo subskribi novajn kontraktojn. Do, oni volis honori la imperiestron per funkciigo de iu nova objekto. Sed bedaŭrine estis neniu nova konstruaĵo...Do, oni rapide establis antaŭlernejon, kies funkciadon solene inaŭguris la persa imperiestro. Kaj li la saman tagon subskribis kun la fabriko novajn kontaktojn...
La riĉa historio kaj multaj rakontoj - kiel la ĵus citita pri la persa imperiesto - logas al Żyrardów multajn vizitanojn, ankaŭ eksterlandajn, malgraŭ tio, ke la iama fabriko ne plu funkcias.
Gabi KOSIARSKA