• Trarigardo de la E-Gazetaro - 19.04.2005
  • 19.04.2005
Pri valoroj ni aŭdis lastatempe tre multe. Pri ili ni povas legi ankaŭ en la lasta „Esperanto-revuo”, en kiu kadre de la rubriko >Malferme< Stano Marĉek citas la mesaĝon de Claude Piron el la lernolibro de Boris Kolker kaj la revuo „Oomoto”.
Verdire, aparta fenomeno estas la konvinkoforto de Piron kaj ankaŭ tiu ĉi mesaĝo pri lia percepto, ke „Esperanto estas unu el la konkretiĝoj de la Bono” alparolas emociige kaj konvinke. Ne estas dube, ke tiu ĉi mesaĝo omaĝas la laŭvican datrevenon de la morto de la kreinto de la IL-o, kiu pasis nur antaŭ kelkaj tagoj. La vortoj de Claude Piron certe firmigas la identecosenton de la E-parolantoj, kiuj kredas, ke Esperanto „naskiĝis el la boneco de unu homo, el sento de kompato, de solidareco, el postulo al justeco kaj homa digneco”. Se eĉ ne ĉiuj tiom forte tion konscias, mian atenton ĉiam kaptas la firma konvinko, ba, eĉ kredo de Claude Piron, ke „tiu lingvo estas multe pli valora ol la plimulto de la esperantistoj konscias, ke ĝi solvos multe pli da problemoj en la estonteco de la homaro ol estas ĝenerale imagate, eĉ inter ni, ke ĝi povas forigi multajn suferojn, pri kiuj homoj ne konscias, kaj kiuj estas ligitaj al la manko de interkomprenilo”.
La aprila numero de UEA-organo alportas krome kelkajn kontribuojn pri aferoj tute aktualaj kiel ampleksa informo, ke la unuan fojon en la historio de Sovetunio kaj Rusio estis defendita doktora disertaĵo pri esperantologio/interlingvistiko, tiu de A. Melnikov. Ni trovas krome ampleksan artikolon de Roman Dobrzyński, kiu denove sian atenton dediĉas al la aktivado de esperantistoj en la pola Malbork sub la gvido de Edward Kozyra, kiu lanĉis tie apartan ZEO-n - la tn. „Parkon de la Mondo”. La aŭtoro skribas pri siaj televidaj filmoj, en kiuj ĉef- aŭ marĝenrolas Esperanto, nu kaj evidente pri investoplanoj de Etsuo Miyoshi en tiu ĉi pola urbo. La aŭtoro de la artikolo, Roman Dobrzyński aperas ankaŭ surfote en la riĉa informa mozaiko pri la proksimiĝanta UK de Esperanto en Litovio, evidente kiel aŭtoro de „La Zamenhof strato”.
Sed en la kunteksto de la litova kongreso mi aparte rekomendas enrigardi en la lastan numeron de „Komencanto”, en kiu pri sia esperantistiĝo, kaj pli prezize pri tio, kiel Esperanto fariĝis la maniero de la vivo rakontas Povilas Jegorovas, la prezidanto de Litova E-Asocio kaj prezidanto de la LKK de la 90-a UK en Vilnjus. Por ni estas agrable legi en lia rememoro pri la regula aŭskultado de niaj elsendoj kaj siatempa partopreno en niaj konkursoj. Sed Povilas Jegorovas per priskirbo de sia esperantista vojo dividas kun ni ankaŭ malrekte la sciojn pri historio de sia lando kaj regiono, nome sian esperantistan aktivadon li komencis, kiam Litovio estis ankoraŭ sovetunia respubliko kaj nun nova suverena ŝtato. La revuo por komencantaj aŭtoroj kaj komencantaj esperantistoj prezentas liajn plurajn funkciojn en la landa kaj universala movadoj, sed la leganton verŝajne plej forte alparolas lia deklaro, ke „ĝenerale Esperanto fariĝis maniero de mia vivo. (...) Mi povas nur diri, ke mi neniam bedaŭris, ke E-movado plene englutis min”. Tiun apartan vivhistorian skizon apudas bonvenigaj apartaj vortoj de Povilas Jegorovas kiel la prezidanto de la LKK kaj Litova Esperanto-Asocio. Krome kiel aparta allogaĵo rolas legendo pri Vilnjus kaj kelkaj informoj pri la lando de la 90-a UK. Krom tiu segmento ligita kun la nunjara vilnjusa UK la plej novan numeron de „Komencanto” plenigas abunde la originalaj aŭ tradukitaj verkoj de la legantoj. Multajn kontribuintojn inspiris la naturo, kio speguliĝas en la poeziaj kaj prozaj tradukoj same el Japanio, kiel ankaŭ Rusujo: „Vintra tago”, „Printempo”, „La poploj”. Sed amo ne malpli gravas, kaj la traduko de la brazila rakonto „Amo, stranga amo” vere kaptas la atenton per sia originala intrigo. „Komencanto” tradicie citas el la lingvaj respondoj de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Ni ankaŭ citu el la vortoj de la kreinto de la lingvo: „Unu el la ĉefaj taskoj de niaj verkistoj devas esti la ellaborado de la lingvo” kaj „..ni devas memori ke nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo”.
Nu, tiun instruon esperantistoj diligente observas ekde la komenco mem, ili cetere ne nur observas, sed ankaŭ evoluigas. Eble ne plu tiom gravas la ellaborado de la lingvo mem – ja ĝi funkcias diversplatforme kaj relative longe, kaj daŭre evoluas ankaŭ literaturnivele, sed ĝi sendube servas por la vivo, por la kultura interŝanĝo inter reprezentantoj de diversaj popoloj.
Kelkajn el la aperantaj periodaĵoj tute aparte karakterizas tiu ĉi literatura kaj kulturinterŝanĝa orientiĝo. Apartenas al ili „Bulteno” de esperantista klubo en Prago, kies marta numero atingis nin antaŭ kelkaj tagoj. Ĝi abunde prezentas la tradukojn el la ĉeĥa poezio kaj prozo, sed ja ankaŭ prezentas originalaĵojn de tiaj aŭtoroj kiel Eva Seemanova, Jiri Karen.
Al aliaj, strikte al literaturo dediĉitaj revuoj apartenas la kvarmonata periodaĵo el Islando „La Tradukisto”. Ĝia plej nova numero kun specimenoj el la islanda literaturo en E-traduko kaj tradukoj en la islandan el esperanto atingis nin komence de la monato. Ĉi-numere ni ricevas specimenojn el la malnovaj islandaj sagaoj kaj poemoj, kaj ankaŭ el literaturo nuntempa. Severa insula naturo rolas kiel aparta scenaro por homaj emocioj kaj pasioj, kiuj ne ricevas facilajn solvojn, kiel en la rakonto de Fredrik Asmundsson Brekken „Fratoj”, kiu jam per unuaj rakontofrazoj enkondukas nin en la malfacilajn komplikaĵojn de la homa naturo: „Kiam du virinoj amas unu viron, ofte estas kvazaŭ ilin ĉirkaŭas sonoj de malĝojplenaj poemoj. – Kiam du viroj amas unu virinon, al ili la tuta mondo iĝas plej ofte tro malvasta”. Nu, kompreneble la intrigo koncernas virinon, la edzinon de iu el la fratoj Loa.
Alian virinece sonantan nomon ni trovas kovrilpaĝe de tute freŝe enmondiĝinta periodaĵo „Femina” de Feminisma E-Movado. En la unua numero la prezidantino de FEM Marie France Conde Rey la demandon ĉu vere feminisma movado estas bezona en Esperantio respondis jene, ni citas: „Kvankam niaj sociologiaj studoj ne ankoraŭ sufiĉas, kelkaj observeblaj faktoj montros, ke la feminismaj klopodoj estas urĝe bonvenigendaj.
Ni, jam konstatis la nombran diferencon inter viroj kaj virinoj en la gvidantaro de asocioj, en la verkistaro, en la ĝenerala aktiva esperantistaro. Ni jam tro ofte aŭdis insultojn kontraŭ tiuj virinioj, kiuj kuraĝis vortumi kaj argumenti sian vidpunkton. Ni jam spertis tiajn krudajn mokojn, kalumniojn kaj eĉ minacojn direktitajn al senkulpaj esperantistinoj. Tio ne estas tolerebla en Esperantio. Nur grupaj kaj organizitaj reagoj estos efikaj. Ju pli viroj kaj virinoj unuigos siajn strebojn, des pli la pensmanieroj evoluos, ne nur la viraj pensmanieroj, sed ankaŭ virinaj, kiujn edukado kaj tradicioj daŭre submetas al vireca povo” – fino de la citaĵo.
En la unua numero de „Femina” mi trovis neniun el la kontrbuaĵoj, kiuj rekte elmontrus la diskriminaciadon de kiu ajn esperantistino, krom la deklaro de senataninoj de la E-Civito - baze de donitaĵoj pri la nombro de la virinoj en estraroj kaj komitatoj - lige kun la pasintjara 8-a de marto, kiuj aldone konstatis, ke ĉi-jare la situacio ne pliboniĝis se temas seksa diskriminacio. Nu tutcerte interesaj estas en „Femina” la konsideroj de Perla Martinelli „Ĉu la nova PIV estas mizogina”, kvankam grafologian studon pri la skribmaniero de Privat mi malfacile perceptus kiel feminisman trakton de la temo.
Sed kiel ni legas en „Femina” FEM deklaris sin aliĝi al la monda femisnima movado. En tiu rolo ĝi partoprenis la ĝenevan konferencon „Virinoj defendantaj pacon”, pri kio skribas Perla Martnelli, kies artikolon apudas tradukita interveno pri homkomercado el tiu konferenco de aŭstra ministrino. Certe problemo tre grava, sed ja koncernanta ne sole virinojn. Aliel estas se temas pri virinoj kaj islamo, pri tiu temo aperas aparta segmento. Unu el la plej interesaj kontribuoj en la unua numero de „revuo en esperanto ne nur por virinoj” estas intervjuo de Giorgio Silfer kun lingva peristino Marlene Winterstein, kiu reliefigas kiom grava estas tiu ĉi profesio koncerne la interkulturajn demandojn en la socio, en kiu kreskas la migrifluoj.
Barbara PIETRZAK