• Trarigardo de la E-Gazetaro - 26.04.2005
  • 26.04.2005
Jam de sufiĉe longe kuŝas en la redakcio la februara numero de MONATO, tamen - kvankam ĝia aktualeca parto jam iom hieraŭiĝis - valoras reveni al tiuj ĝiaj eroj, kiuj estas transtempaj. Kaj ili estas tiom multaj, ke la hodiaŭa trarigardo fariĝos efektive monografia.
Stefan Maul en sia enkonduko al la numero interese refreŝigas la argumentojn de tiuj, kiuj volante akcenti ligojn inter lingvo kaj pensmaniero obstine ripetas, ke eskimoj havas multegajn vortojn por diferencaj specoj de neĝo. Tiu ĉi konstato delonge fariĝis posedaĵo de ne tre intelektovekaj salonaj diskutoj. Maul atentigas ĉi-numere, ke lingvajn konsekvencojn povas havi eĉ ŝanĝiĝo de la monda klimato. Kial? Ĉar ekzemple indiĝenoj de arkta kaj subarkta regionoj de Alasko ĝis norda Siberio en siaj lingvoj ne havas vortojn por „vespo” aŭ „fulmotondro” kaj tamen la koncernaĵoj ektroviĝis tiuregione. Ĉeokaze de la lingva temaro Maul pripensas ankaŭ la akcepteblecon de fremdlingvaj enmetoj en Esperanto. Ja ne teorie, sed tute praktike, lige kun - ne tre bonŝanca - titolo „Turkio ante portas”, kiu aperis en pli frua numero. Se legi ĝin en Esperanto, ĝi fariĝas malagrable mistera. Ne estas ja facile diveni kion povus porti Turkio. Nur kiam oni helpas sin per la kono de latina frazeologiaĵo la titolo fariĝas tute klara - ĝi signifas simple Turkion antaŭ la pordego, nome antaŭ la pordego de la Eŭropa Unio. Sed kiel rememorigas Maul „delonge pasis la tempoj, kiam kleraj homoj lernis la latinan lingvon; hodiaŭ tutmonde oni instruas kiel unuan (kaj ofte solan) fremdan lingvon la anglan. Probable do neniu leganto mirus pri la titolo „Turkio before the gates” (aŭ simila), sed probable pensus pri flughaveno, kie ĉio aperas en la angla lingvo”. Kaj la redakcio pardonpetas pro la klasik-lingva mispaŝo, kio pruvas, ke alilingvaj enmetoj ne estas ja sekura pens-esprima rimedo en Esperanto.
Stefan Maul komentas ankaŭ grandan eksplodon de interhoma solidareco post la cunamo en Azio. Li skribas pri „neimageble grandioza donacemo de homoj en riĉaj, industriaj landoj, kiuj altruisme oferis milionojn da eŭroj”. Tiun helpemon li atibuas antaŭ ĉio al tutmondiĝo en la sferoj de komunikado kaj turismo. Evidente la artikolo ne estas unusignifa laŭdo de la tutmondiĝaj procezoj, prezentita kvazaŭ kompense pro ofta kritikado de la tutmondiĝo sur la paĝoj de MONATO. Maul strebas montri kompleksecon kaj amiguecon de la fenomeno, kio montriĝas ekzemple en jena analizo: „en tiuj landoj [en la landoj trafitaj de cunamo] precipa ensepzo estas turismo, sed ĝi damaĝas naturon kaj medion. Profitas la ŝtatoj kaj turismaj kompanioj, sed nur parte indiĝenoj; popolanoj, kiuj ne loĝas proksime de turismaj centroj, kutime restas malriĉaj. Ties mizeron turistoj ordinare ne vidas. Sed nun pro tutmonda informado pri la katastrofo televido neeviteble montris ankaŭ mizeron kaj suferon de la popoloj, kaj la helpemo turniĝis do ne nur al trafitaj turistoj, sed ankaŭ al suferantaj indiĝenoj, kiuj - malkiel eskapintaj turistoj - ne povis reveni al siaj komfortaj hejmoj, sed perdis ĉion” - skribas Stefan Maul en MONATO.
Alia interesa ero de ĉi tiu numero estas librorecenzoj. Kaj temas ne nur pri ilia enhavo, sed ankaŭ pri la elekto de la recenzitaĵoj. Inter kvin libroj du estas anglalingvaj. Kaj mi vidas interesan kontraston inter ili. Lode van de Velde skribas pri „The Da Vinci Code” de Dan Brown, kio por mi ŝajnas elekta miskompreno. Kiucele atentigi en Esperanto pri libro, kiu delonge estas ĉepinte de furorlistoj en multegaj landoj de la mondo kaj krome en multegaj etnolingvoj? La argumentado de la aŭtoro, ke la libro estas „tiel bona kaj tradukita en tiel multajn lingvojn, ke ankaŭ tiuj legantoj, kiuj ne scipovas la anglan, povas legi kaj ĝui ĝin” ŝajnas al mi tute nekonvinka. Ĝi estas ja produkto de transnacia libroindustrio kaj ĝi apenaŭ bezonas internacilingvan helpon por konatiĝi, kio cetere neniel rilatas al ĝia metia nivelo. Aliflanke tre interesa estas recenzo de Yamasaki Seikô pri anglalingva biografio de Lise Meitner, juddevena fizikistino, kiu faris gravan kontribuon al nukleaj esploroj kune kun kemiisto Otto Hahn, „kiu tamen sordinis ŝian kontribuon, tiel ke multaj konis ŝin nur kiel lian asistanton”. Kaj certe temas pri libro, je kiu estas multe malpli facile trafi sen rekomendo, ol je la brown-aĵo. Tiurilate do recenzado ŝajnas tute motivita. Por resti honesta rilate al la aŭtoro de la recenzo, mi devas aldoni, ke kontraŭ lia opinio mi uzis la vorton „fizikistino”, kiun mi bezonis por rapide peri informon, ke temas pri virino. Aliflanke Yamasaki Seikô skribas, ke „vortoj kiel ‘aŭtoro’ aŭ ‘fizikisto’ ne estas virgenraj substantivoj kaj oni devas ne diri ‘aŭtorino’, ‘fizikistino’”. Li nomas tion „deklaro por universaligo de la zamenhofa lingvo flanke de aziano” kaj tial mi notas la uzon de la vorto „fizikistino” kontraŭ liaj deziroj.
Oni recenzas ankaŭ kvinlingvan borsan terminaron, en kiu oni prezentis paralele terminojn en la germana, angla, franca, nederlanda kaj Esperanto. Zlatko Hinŝt atentigas, ke ĉi tiu vortaro estas suplemento al la ekzistantaj terminaroj pri ekonomiko. Specialistoj certe volonte havigas ĝin al si kaj mi volas citi el la recenzo tre interesan statistikon, kiu montras, kiel malsame kovriĝas la samaj signifokampoj en diversaj lingvoj. La ĉefa indeksolingvo estas la germana kaj en tiu ĉi lingvo aperas en la libro 1208 terminoj. Por doni respektivaĵojn al ili oni uzis 1176 terminojn nederlandajn, 1203 esperantajn, 1440 francajn kaj 1793 anglajn. El tio rezultas, ke en la angla pluraj germanaj terminoj havas po kelkajn tradukojn, dum en la nederlanda - kaj ankaŭ en Esperanto - la fenomeno estas invers-direkta.
Por la fino mi lasis recenzon de Donald Broadribb pri kolekto de 17 poresperantaj rezolucioj verkitaj inter 1920 kaj 2000 por aprobigi ilin ĉe diversaj internaciaj instancoj. Eldonis ilin UEA en la serio Esperanto-dokumentoj. Recenzante, Donald Broadribb faras tre sobran bilancon de esperantistaj mispaŝoj, kaj mi volas ĝin amplekse citi, por prezenti rezonadon, kun kiu oni povas ne konsenti, sed kiun certe valoras koni. Ĝia komenca punkto estas peticio al la Unuiĝintaj Nacioj el la 1967-a jaro. „Surprizis min konstati - skribas Broadribb - ke ĝi fakte neniam estis prezentita al UN! (...) ĉar ĝi ne estis prezentita de Ŝtato-membro de UN. Do kvankam la peticio multe entuziasmigis la esperantistaron tiutempe ĝi estis fiaskego: grandioza perdo de tempo, mono, laboro kaj esperoj”. Al Broadribb ĉiaspecaj provoj akceptigi peticiojn kaj rezoluciojn ŝajnas senbezona perdo de tempo kaj energio. Laŭ lia opinio pro tio, ke post 84 jaroj ni strebadas pri tiaĵoj „eble kulpas la iama, kaj plene erara, supozo de Zamenhof kaj aliaj fruaj esperantistoj, ke registaroj aŭ registaraj instancoj ial, subite kaj komune, ekentreprenos ion, kio aspektas ne nur utopieca, sed ankaŭ ne nuntempe efektivigebla”. Broadribb opinias, ke Esperanto ankoraŭ ne estas preta por sia celo kaj fakte liaj riproĉoj estas rimarkindaj. Li demandas do, kie troveblas vortarego, komune akceptita de la esperantistaro, kiu povas indiki la terminojn teknikajn kaj komunuzajn, por klare kaj senambigue informi pri tio, kiel funkciigi vidbendaparaton. Kaj li atentigas, ke en Esperanto ankoraŭ eĉ ne ekzistas klara kaj specifa termino por nomi tian aparaton. Krome li konvinke pruvas, ke gravaj mankoj ekzistas ankaŭ en la ĝenerale akceptita komunuza vortaro. Li skribas jene: „De 60 jaroj mi uzas Esperanton, mi verkis amason da libroj, artikoloj kaj aliaĵoj en Esperanto, dufoje estis membro de la Akademio de Esperanto. Sed neniel mi povus nomi al vi ĉiujn aparatojn kaj iletojn, videblajn sur la bretoj kaj tabloj de mia oficejo, nek en ĝiaj tirkestoj! Eĉ post multhora traserĉado de vortaroj mi ne sukcesus, ĉar por multaj el ili neniu termino uzebla ekzistas. Anglalingve mi povus nomi preskaŭ ĉiujn, ĉar ĉiutage dum 71 jaroj mi aŭdis senĉesajn parolojn pri la ĉiutagaĵoj de la ordinara vivo”. Kaj kun tiu ĉi ne tre optimisma, sed ja realdimensia konstato, ke en la ordinara vivo la loko de Esperanto estas ankoraŭ eta, adiaŭas vin jam foliume via -
Wojtek Usakiewicz