• Trarigardo de la E-Gazetaro - 10.05.05
  • 10.05.2005
La maja revuo „Esperanto” ne sole logas la rigardon per bunta kovrilo prezentanta esperantistojn en la Eŭropa Parlamento, sed ĝi ankaŭ riĉas per varieco de raportoj kaj informoj. Tiu ĉefa enhavas la omaĝvortojn pri la mortinta papo Johano Paŭlo la 2-a, kiun la aŭtoro de „Malferme”, Renato Corsetti difinas „granda amiko de Esperanto”. La aŭtoro pravigas siajn vortojn klarige al alireligiaj legantoj per ĉiel – ŝajne - evidenta konstato, ke „oni rajtas, eble oni eĉ devas agnoski la meritojn de tiuj, kiuj antaŭenigas Esperanton en difinitaj medioj”. Tutcerte. Kaj kvankam Johano Paŭlo la 2-a ne estis esperantisto li per siaj diversaj agadoj, inkluzive de esperantlingvaj salutoj praktike agnoskis la ekziston de la esperantoparolanta komunumo. Tutcerte do reliefigendaj estas ankaŭ la rekonaj vortoj de Corsetii direktitaj al katolikaj samideanoj, kiuj dum la pontifikado de Johano Paŭlo la 2-a kapablis multege firmigi la pozicion de Esperanto en katolikaj medioj.
Eblas flegi la esperon, ke ankaŭ nun ili volos klopodi pri tiu agnoska rilato flanke de papo Benedikto la 16-a, kiu en sia sacerdota laboro tutcerte havis kontaktojn ankaŭ kun esperantistoj. La subtenado flanke de tiuj, kiuj antaŭenigas Esperanton en diversaj medioj koncernas evidente individuojn, sed ankaŭ mediojn kaj eĉ instancojn. Tiuj, kiuj partoprenis la aranĝon „Boulogne 2005” bonege scias, kiom multe faris la aŭtoritatoj de la tiu ĉi urbo por igi la jubileon de la 1-a Universala Kongreso de Esperanto la propra sukceso, tiel ebligante al la kunkongresanta esperantistaro iĝi parto de la bulonja socio. Kvankam tiu ĉi faceto de la aranĝo ne estas aparte elstarigita en la maja numero de „Esperanto”, tamen ampleksaj raportoj pri la jubileaj aranĝoj en Bulonjo sur Maro, inkluzive de la prelega teksto de Claude Piron tutcerte kompenas al multaj la foreston dum tiuj ĉi jubileaj, grandiozaj solenaĵoj.
Tamen iuj tuj pluportis la bulonjan inspiron kaj pri tio ni interalie legas en la kluba gazeto de esperantistoj el la franca Le Mans. Kiel skribas Jackie Huberdeau: „la manifestacioj okaze de la 100-jariĝo de la 1-a Universala E-Kongreso estigis la projekton organizi Esperanto-ekspozicion en la Mediateko Louis Aragon de Le Mans. Ni vere dankas ĉiujn respondenculojn, kiuj komprenis niajn motivojn kaj ebligis tiun ekspozicion, partnere kun nia esperantista grupo”. Iom malrekte al la martaj eventoj en Bulonjo, kaj pli konekse al la rondcifera datreveno de la 1-a Universala Kongreso de Esperanto fragmenton el la parolado de Zamenhof dum tiu ĉi kongreso en 1905 , kiun antaŭnelonge emociigite oni aŭskultis en la deklamo de Arno Lagrange en la bulonja teatro aperigas la maja „La revuo Orienta” . En la japana periodaĵo ĝi ankaŭ servas kiel paŝo en la profundigon de la lingvokono.
Sed ni reiru al la maja revuo „Esperanto”. Interesajn rimarkojn pri pluraj direktoj de esperantistaj aktivadoj ni trovas marĝene de la raporto de Renato Corsetti, kiu informas pri sia partopreno kune kun Andreas Kuenzli en la 61-a UNO-konferenco pri homaj rajtoj. Dum tiu konferenco reprezentantoj de la E-parolantaro subtrekis la neceson, ke la fina rezolucio emfazu ankoraŭ pli la rajton je la edukado en la denaska lingvo de infanoj kaj la lingvajn homajn rajtojn ĝenerale. Ĉu tio estis rekta sekvo aŭ ne, sed kiel akcentas la aŭtoro: „En kunveno pri la malneto de la rezolucio pri edukado, en kiu nur ŝtatoj rajtis paroli, la postan tagon mi rimarkis, ke la melpermeso de lingva diskriminacio en edukado estis klare formulita”. Sed tiuj marĝenaj rimarkoj de Corsetti – kiujn mi menciis - pri aktivadoj de esperantistoj koncernas aparte verŝajnan eblon pli signifagrade uzi UNO-sidejon en Ĝenevo. Ankaŭ la fakton, ke se oni volas, ke E-o rekte aŭ malrekte aperu en UNO aŭ UNESCO-rezolucio la ĉefan laboron oni devas fari enlande, konvinkante proprajn respondeculojn, kiuj rolas sur la internacia areno.
Evidente mian atenton en la maja revuo „Esperanto” kaptis la ampleksa raporto de la 17-jaraĝa Maja Wandel, kiu nunjare en la grupo de 300 israelaj gejunuloj estis en Pollando kadre de la instruprogramo pri holokaŭsto. Kaj kvankam ankaŭ mi entuziasmiĝis pri ŝia instruinterveno pri Esperanto en la varsovia juda tombejo ĉe la tombo de Zamenhof – iom mi konsternite konstatis, ke efektive tiu instruprogramo en Pollando kondukis sole tra koncentrejoj Auschwitz-Birkenaŭ, Treblina, Majdanek. Maja Wandel pozitive takas la sekvojn de tiu vizito, kiu profundigis ŝian komprenon de holokaŭsto kaj kaŭzis, ke ŝi povas nun pli alte taksi tion, kion ŝi havas – la vivon, landon, liberon. Espereble ŝia rakonto pri Zamenhof kaj esperanto ĉe la tombo de la kreinto de la lingvo vekis firman interesiĝon pri la lingvo inter akompanantaj ŝin gekolegoj. Ja Maja kaj Tali Wandel estas denaskaj esperantistinoj, kiuj de la frua infanĝo ĝuas la kontaktojn kun samaĝuloj el plej diversaj landoj pere de la Internacia Lingvo. En la familio Wandel la hebrean al la filinetoj peris la patrino, la patro la Internacian Lingvon, kaj tion mi memorigas ne senkaŭze.
La maja numero de la japana „La Movado” alportas unuapaĝe konsiderojn de profesoro Lee Chong-Yeong pri la „Lingvo kaj identeco”, kiujn entenos lia interveno dum la 53-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo komence de junio titolita „Esperanto, la lingvo de amo?”
Kiel substrekas Lee Chong Yeong „lingvo estas la fundamenta bazo de nacia identeco. Tiuj, kiuj parolas la saman patrinan lingvon, estas identigitaj kiel samnacianoj. Ili povus paroli ankaŭ lingvon de alia nacio, sed tio ne efikas ilian naciecon”. Sed....,”sed kiam oni parolas Esperanton, aldone al sia patrina lingvo, tio ŝanĝas ilian identecon. Ĉar esperantistoj havas saman ideon, tio servas por identigi ilin kiel la saman grupon. Konklude eksa UEA-prezidanto memorigas, ke „pro tio en nacia lingvo oni komunikadas, sed en Esperanto oni amikiĝas”.
Sed amikiĝo pere de Esperanto havas kromajn sekvojn, nome kiel atentigas la redakcio de „La revuo orienta”: „parto de kernaj ideoj de esperantismo estas trakti ĉiujn lingvojn - ĉu fortan aŭ malfortan, ĉu grandan aŭ malgrandan, tute egale. Efektive nia movado proponas Esperanton je la servo de la mondo por realigi la lingvan egalecon. Se tia estas oficiala movada politiko, kiel tiu idealismo manifestiĝas sur nivelo persona, en la sinteno de unuopaj esperantistoj? Unu el tiaj manifestiĝoj certe estas emo de iuj el la esperantistoj ami lingvojn aliajn (foje eĉ tre malmulte konatajn ) ol Esperanton kaj ilin eklerni”. Tiel la redakcio de „La Revuo Orienta” per sia maja numero lanĉas novan rubrikon, adresitan al tiuj esperantistoj, kiuj bone konas alian lingvon ol Esperanton, ke ili rakontu pri ĝi, ĝia lingvostrukturo kaj komunumo kaj ankaŭ la motivo lerni, la personaj spertoj. Jam la sama maja numero enhavas ege interesan kontribuon de Usui Hiroyuki pri Tok Pisin „Esperanto de Melanezio”. La aŭtoro klarigas ĝian funkcian similecon al Esperanto, kiu fakte kreiĝis spontante – do malsame kiel Esperanto - kiel pontlingvo en grandaj bienoj inter blankuloj kaj indiĝenaj laboristoj ia. en la norda Aŭstralio. Li klarigis kiel sekve plurlingva Novgvineo fariĝis fekunda grundo por la pluekzisto kaj disvastiĝo de tiu nova lingvo, kiam bienlaboristoj revenis hejmen. La amasa uzo de Tok Pisin - kiel ni legas sekve - ebligis al la lingvo sukcese enradikiĝi, rafiniĝi kaj post kiam Papuo-Novgvineo estis proklamita sendependa, ĝi fariĝis unu el la naciaj lingvoj de la lando. Usui Hiroyuki ne sole limiĝas al teorio, sed li ankaŭ lernis Tok Pisin kaj poste eĉ praktis speciale ekskursante al Papuo-Novgvineo. Ĉio ĉi ebligas al li efektive ekzempligi kelkajn similecojn inter tiu ĉi lingvo kaj la planlingvo Esperanto, nu kaj kio aparte grave li sukcesis redoni la ĝojon pro la konatiĝo kun tiu ĉi nova por li lingvo.
Do, gratulon al la redakcio de „La revuo orienta” pro la interesa inciato, kiu celas provizi leganton per interesa legaĵo, oferti ion klerigan pri la lingva situacio de diversaj partoj de la mondo, la klopodo elmontri, ke tia sendistinga amo al lingvoj - ĉu malgrandaj aŭ grandaj - ankaŭ estas praktikado de esperantismo kaj konsistigas integran parton de la E-kulturo.
Bedaŭrinde la tempo de nia nunsemajna trarigardo proksimiĝas al la fino. Sed mi promesas reveni al la maja numero de JEI-organo venontsemajne, ĉar ĝiaj enhavoj vere meritas kroman atenton.
Barbara PIETRZAK