• Polaj gejunuloj - la generacio de Johano Paŭlo la 2-a
  • 14.05.2005
Pasis kvin semajnoj post la morto de Papo Johano Paŭlo la Dua. Por Varsovio la tagoj de lia malpliboniĝanta sanstato kaj forpaso estis sendube apartaj. Dekoj da miloj da homoj grupiĝis por preĝi kaj spirite Lin akompani. En ĉiuj spontanaj aranĝoj estis rimarkebla grandnombra partopreno de gejunuloj. Tiun fakton komentis ĉiuj. Ĉu oni kuraĝus tamen diri, ke la pola junularo estas religiema? Respondon al tiu demando certe ni ne ricevos analizante tion, kio okazis komence de aprilo.
Sendube la junularo havas grandan bezonon de transcendenta sperto, sed ĉiu komprenas tion alimaniere. La nuntempa junularo vaste konceptas la mondon kaj pritaksas ĝin tre akurate kaj racie; ankaŭ tion, kio koncernas religion. Ni ankoraŭ havas tro malgrandan tempoperspektivon por povi konstati, kio puŝis la junularon por preĝorenkontoj kaj spontanaj kunvenoj sur la varsoviaj placoj.
Kvankam multaj sociologoj ne konsentas kun la opinio, ke la morto de la Papo formas certan cezuron por la juna pola generacio indas rimarkigi, ke la dua de aprilo estis tago, kiam multaj gejunuloj spertis komunan, profundan travivaĵon, sed denove: ĉu ni rajtas diri “generacian travivaĵon”? Eble jes, tamen ni ne asociaciigu ĝin kun religiaj valoroj, ĉar kiel konfirmas la opinisondadoj de la Katolika Eklezio la junularo ĉiam malpli ofte engaĝiĝas en la vivon de la Eklezio. Ĝia religiemo estas eklektika kaj ne ligita strikte kun la tradiciaj, katolikaj valoroj.
Tamen la tristaj aprilaj tagoj donis al la junaj homoj la okazon pormomente halti kaj analizi sian vivon. Vidante preĝantajn samaĝulojn ili rimarkis, ke - povas esti - certajn valorojn ili preterlasis dum la karieraspira febro. La komuna travivaĵo vivigis en ili la emon serĉi justecon, pravecon kaj amon – la valorojn, kiujn la gejunuloj konsideras kiel la plej gravajn.
Antaŭ kelkaj jaroj aperis la termino “la generacio de Johano Paŭlo la 2-a” difinanta gejunulojn, kiuj naskiĝis dum la pontifikado de Johano Paŭlo la Dua, kaj gvidas sin per la instruoj de la Papo. Ĉu ni rajtas apliki tiun difinon al ĉiuj gejunuloj, antaŭnelonge amase kunvenantaj sur la varsoviaj placoj? Certe ne, ĉar ili travivis la morton de la Papo ne nur laŭ la religia konsidero, sed ankaŭ kiel morton de amata kaj respektata aŭtoritatulo, proklamanta idean firmecon en la relativisme rezonanta mondo. Aldone ni diru, ke katolikismo en Pollando estas parto de la nacia identeco, sed ofte ĝi ne estas ligita kun la persona religiemo kaj konfesataj valoroj. Kvankam Pollandon alte pritaksas eŭropaj statistikoj indikantaj, ke la pola junularo estas relative altgrade religiema, ni ne povas forgesi pri rapidaj ŝanĝoj en la pola socio, kiuj kondukas al laikeco.
La generacio de Johano Paŭlo la 2-a adiaŭis sian spirtan patron. Nun alvenis momento de la kredoprovo. Sendube, la forpaso de la Papo elmontris, ke religio estas grava elemento en la vivfilozofio de la junuloj. Tamen, kion tio signifas efektive, ni ekscios nur post kelka tempo.
Maciej JASKOT