• Ni invitas al Pollando - CZERSK
  • 14.05.2005
Ĝis nun ni invitis vin al diversaj regionoj de Pollando, sed hodiaŭ mi volas rakonti pri ĉarma loko proksime de Varsovio, la loko, kiun mi plurfoje vizitis kaj kiu ravas min ekde la komenco. Evidentiĝas, ke vizitindaĵoj troviĝas ankaŭ en la regiono proksima al la pola ĉefurbo. Temas pri la loko Czersk. Ĝi situas ĉe la samnoma lago en la mazuria provinco apenaŭ kelkajn kilometrojn sud-oriente de la urbeto Góra Kalwaria. Czersk situas sur tri altaĵoj de la apudvistula eskarpo kaj estas unu el la plej malnovaj urboj de Mazovio, kiu dum multaj jaroj funkciis kiel la ĉefurbo de la regiono. En la 12-a jarcento Czersk fariĝis la sidejo de kastelstro kaj arĥidiakonejo. Tio kaŭzis, ke ĝi transformiĝis en gravan politikan centron. Meze de la 14-a jarcento ĝi ricevis la urborajtojn, tamen ekde la 1413-a jaro, kiam la ĉefa urbo de la mazovia princo Janusz la 1-a estis translokita al Varsovio Czersk poiome perdis sian politikan kaj ekonomian signifon. Finfine en la 1869-a jaro ĝi entute perdis la urborajtojn, kiujn forprenis de ĝi la rusaj aŭtoritatoj, dum 123 jaroj unu el la dispartigintoj de Pollando.
La nuntempaa Czersk situas en la ombro de la muroj de la mezepoka kastelo, de sur kiuj etiendiĝas spirraba panoramo al la valo de Vistulo. Ĝuste la ruinoj de la gotika defendokastelo, konstruigita de princo Janusz la 1-a estas la ĉefa turisma atrakciaĵo de tiu ĉi eta urbo, sed samtempe unu el la plej valoraj antikvaĵoj de la tuta mazovia regiono. La kastelo en Czersk estis detruita en la 1656 dum la tn. „sveda diluvo”, alie sveda militatako kontraŭ Pollandon. Laŭvicajn detruojn kaŭzis prusoj en la 18-a jarcento (la dua el inter tri dispartigintoj de Pollando). Ĝis hodiaŭ konserviĝis la plejmulto de la kastelaj muregoj, tri turoj – du rondaj kaj unu porda kaj la fundamentoj de la kastela preĝejo, kies patrono estas sankta Petro. Kiel turisman interesaĵon ni aldonu, ke la nuntempa Czersk estas konstruita sur la mezepoka urboplano. Nun en la urbeto dinamike disavolviĝas turismo, eblas spekti tie kavalirajn turnirojn, partopreni festenojn ligantajn rekte al la superba historio de Czersk, al la epoko de la unuaj mazoviaj principoj kaj al la reĝino Bona el la itala dinastio Sforza kaj ĝui la panoramon de la regiono de sur unu el la kastelaj turoj.
Barbara PIETRZAK