• Trarigardo de la E-Gazetaro - 17.05.2005
  • 17.05.2005
Pasintsemajne mi flankenmetis la majan „La Revuo Orienta” - laŭpromese - nur ĝis la nunsemajna mardo, ĉar kiel mi diris, valoras ankoraŭ iom halti super ĝiaj paĝoj. La kovrilpaĝaj fotoj proksimigas laŭvizaĝe la heroojn de diversaj E-aktivadoj, ia. lernejaj kursoj pri kiuj jen ni informe parolis, tiel estis, se temas pri la supera lernejo de Sirosato. Jen pri aliaj, pri kiuj ni scias, ke ili havas jam plurjaran tradicion, kiel tiu en Okayama, en kiu E- kurson gvidas Husako Harado. Eblas samtempe ĉeokaze – fote, sed ja ankaŭ raporte - informiĝi, ke malgraŭ prokrasto de la 4-a Azia Kongreso en Nepalo okazis tie internacia renkontiĝo. Sed tute aparta okazo por reveni al la maja numero de JEI-revuo estas la rubriko >Monata Podieto<, kies aŭtoro pledas por apliki en diversaj difinoj, ba - eĉ en la nomo mem de la JEI la adjektivan formon de la landonomo „japania”. La aŭtoro referencas al la logiko de la lingvo kaj la klara distingo fare de Zamenhof inter la civitaneco kaj genteco. Konklude li eĉ postulas, ke JEI kaj la „japana movado” transformiĝu ĝis la jokohama UK en „japanian movadon” mense, nome kaj fakte. Tiel ĝi decidu realigi egalecon de ĉiuj civitanoj kaj loĝantoj en Japanio. Alano Laŭffenburger, esperantisito devenanta el Alzaco opinias sin „franciano” kaj ne „franco” loĝanta kaj laboranta en Japanio. Plej verŝajne al lia rezonado rilatigos sin japanoj mem. Mi atentigas pri tiuj opinioj, ĉar lastatempe mi rimarkas kvazaŭ iun modon – cetere por mi iom ĝenan - ĝeneraligi la principon por emfazi kaj trudi – miaopinie tute nenecese – en ĉiuj eblaj situacioj la formon: litovia, aŭstria, hungaria, ĉeĥia ktp. La aŭtoro de la „Monata Podieto” uzas argumenton pri ja evidenta fakto, ke preskaŭ ĉiuj landoj estas pluretnaj, sed ja tio ne estas aparta malkovro, tiel estis en la epoko de Zamenhof mem. Evidente ne ĉiuj japanianoj estas japanoj – loĝas tie ankaŭ eksterlandanoj. Se iu volas tre fajane difini sian lokon en la socio mi tiuokaze bone komprenas la difinon „mi estas japaninano, pollandano” - bone! Sed ni ne troigu kaj observu principon de neceso kaj sufiĉo.
„Sed sendebende ĉu oni estas japaniano aŭ japano, aŭ sole gasto en Japanio” verŝajne al ĉiuj plaĉas japana nudelo, laŭ la japana lingvo udono.
Ne sole pri frandinda udono, sed ankaŭ tiu la plej fama kaj ŝatata, kiu devenas el la gubernio Kagawa ni legas en alia rubriko „Mia vivo en la gubernio”. Kosaka Kiyoyuki prezentas sian gubernion per la udona prismo vere eksperte, ĉar tuj sentiĝas, ke pri la afero rakontas entuziasmulo, kies patro cetere havis eĉ udonan restoracion. Ĉiu gasto de Japanio – ja ankaŭ mi devis frandi ĉi tiun specialaĵon! Nun ni ricevis klarigon, kial ni elektu tiujn de Kagawa, kie manĝante Sanuki-Udonon oni gustumas ankaŭ „aeron” de la manĝejo.
Efektive tiu japana nudelo havas apartan guston, kaj se manĝi udonon – mi subtenas – sole en Kagawa. Ĝi ne estas renkontebla aliloke kaj pro tio japanoj speciale kvazaŭ pilgrimas tien.
Se malfacile estas – pro la menciitaj argumentoj - frandi veran udonon ekzemple en Eŭropo, tamen ekzistas iuj fenomenoj komunaj inter japanoj kaj loĝantoj de aliaj landoj. Temas ekzemple pri la ora semajno, kiel difinas ĝin en „La Movado” Aikawa Setuko. Por ni la fenomeno estas pli familiara kiel longa semajnfino. Kun ioma miro mi konstatis, ke ĉi-jare poloj samperiode kunĝuis preskaŭ same longan semajnfinon, verŝajne ne sciante unuj pri la aliaj. Nu, verdire la 4-an ni jam devis labori – dum japanoj ankoraŭ ĝuis feriotagon. Kompreneble la unuopaj festotagoj estis lanĉitaj pro malsamaj motivoj krom la 3-a de majo, kiu en ambaŭ landoj estas Tago de la Konstitucio. En tiu ĉi kunteksto la aŭtorino en „La Movado” referencas al tiu punkto de la japana konstitucio, kiu enhavas malpermeson, ke Japanio posedu armeon kaj armilojn. Ŝi jen atentigas pri la observado kaj jen malobservado de tiu punkto, aparte en la kunligo de japanaj militaraj trupoj en Irako. Surprizan rememoron de veterano ni trovas en la menciita komence „La Revuo Orienta”.
Jen kaj jen ni aŭdis pri rememoroj, ke dum bedaŭrindaj milittagoj sur la malamikaj pozicioj renkontiĝis esperantistoj, sed en ilia kazo la spirito de esperantisteco venkis. Ankaŭ pri hela memoraĵo en malhela tempo – rememoras veterano Manzawa Maki. Li flanke de JEI vizitis post la militfino la ĝeneralan stabon de la usona armeo, garnizonanta en Japanio, kie li renkontiĝis kun esperantista oficiro Mark Star, kiu interesiĝis pri E-grupoj en Japanio por ilin viziti. La aŭtoro de tiu anekdoto ĉeokaze rakontis amuzan epizodon pri renkonto kun juna usona soldato, ĵusa lerninto de la Internacia Lingvo.
Nu, la lingvon oni lernas konstante – senkonsidere al la cirkonstancoj. Aparta instrusesio kun Attilio Orelana Rojas okazis en Kameoka, pri kio fotoraportas la maja „Nova Vojo”. En EPA oni konstante donas tre multan atenton al la E-instruado, kaj majanumere ni krome povas konatiĝi kun du novaj kursgvidantoj de EPA, Kijotaka HIRANO kaj Rikardo Newsum. En la maja numero ĉi-lasta aparte komentas specialan numeron de „Nova Vojo” dediĉitan al „Opinioj de Spiritaj Gvidantoj de Oomoto pri Esperanto”. Evidente estas interese sekvi la ĉefideojn de Onisaburo, sekve Hidemaru kaj laste Naohi Deguĉi. Kiel skribas Rikardo Newsum „Por mi kiel esperantisto estas kortuŝe malkovri kiel tiom eminentaj gvidantoj subtenas aferon, kiu kaptis min antaŭ 13 jaroj. Impresas min, ke tiom influpotencaj personoj deklaras kaj foje arde argumentas favore al Esperanto. En la elektitaj tekstoj senteblas gamo de sintenoj (simile kiel en la E-movado) de konvinkiĝo, tra duboj pro malfavoraj cirkonstancoj, fortaj persvadoj ĝis praktika uzado de la lingvo mem” – fino de la citaĵo.
En sia konstanta Tacuo Huĝimoto proponas vortludojn elirinte de la informo - kiu ja tuŝis esperantistojn ankaŭ - pri la forpaso de Johano Paŭlo la 2-a. Kiel atentigas Tacuo Huĝimoto „tiu bedaŭrata papo povis esti ankaŭ en sia privata vivo esperantisto, pri kio mankas al mi certa informo, sed laŭ mi, grava punkto ĉe la papo estis tio, ke li uzis esperanton ĝuste en sia rolo de la papo. Almenaŭ tiupunkte, la papo estis bona esperantisto; cetere, la vorto „amen” estas interpretebla esperantisme: am’ e’ n.
La maja „La Vojo Sed” enhavas krome alian interesan kontribuon. Nome Hosoki Kazuo aludas al la 19-a Monda Kongreso de la Internacia Asocio pri la Historio de Religio, debatinta en marto pri „Religio-Konflikto kaj Paco”. Organizis ĝin Japana Scienca Kongreso kaj Japana Religiologia Kongreso. La prezidanto de ĉi-lasta invitis aparte Oomoton kunpartopreni la aranĝon. Tio okazis per speciala publika diskuto, en kiu estis elstarigitaj interrilartoj inter Oomoto kaj islamo. Dum tiu diskuto partoprenis la prezidanto de Japana Religiologia Kongreso, la prezidanto de Japana Muzulmana Asocio, kaj Kamata Tozi lekcianto de belarto el Kioto, en kies verkoj ofte estas menciata Oomoto kaj Onisaburo Deguĉi. Kiel ni legas: la enhavo de la publika diskuto estis grandioza provoko, en kiu oni provis montri unu vidpunkton al estonta socio, en kiu diversaj religioj pace kunekzistas, serĉante aŭ komunajn aŭ diferencajn punktojn en la doktrino. „La Vojo” ankaŭ en la maja numero invitas por la UK en Litovio. En tiu ĉi kunteksto aparte atendinta estas felietono de Aida Cizikaite, eksterlanda raportisto de la japana revuo, kiu informis pri la konsekro de sanktejo de Resurekto en Kaunas.
Kaj se temas pri Litovio ni sole informu, ke ĵus aperis la 2-a nunjara numero de la dumonata revuo de Litova E-Asocio „Litova Stelo”.
Barbara PIETRZAK