• Trarigardo de la E-Gazetaro - 24.05.05
  • 24.05.2005
Ĉi-semajne mi proponas unue konatiĝi kun la informoj, kiuj nepre meritas diskonigon pere de nia felietono, sed unuavice niajn gratulojn al la koncernatoj. Nome kiel informis Bob Williamson la 5-an de majo nunjare la provinca parlamento de Nov-Skotio en Kanado proklamis specialan rezolucion, lige kun la fakto ke la revuo „Inter ni” de la E-Rondo de Halifax-Dartmouth per sia 229-a numero komencis la 20-an eldonjaron. La rezolucio enhavas la gratulojn, sed ja ankaŭ ĝi rekonas la fakton, ke pere de esperanto, kiu celas esti la dua lingvo por ĉiu la informoj el Kanado disvastiĝas inter la legantoj de diversaj nacioj kaj landoj. Krome la teksto de la rezolucio dulingve aperas en la interreto.
Alia gratulinda informo ligiĝas kun la finiĝinta 12-a Irana Gazetara Festivalo en Teherano dum kiu la budo de „Irana Esperantisto” estis vizitita same plurnombre kiel antaŭ du jaroj. Ĉeokaze oni sukcesis disdoni al la publiko pli ol 6 mil informilojn pri Esperanto kaj la asocio. Ĉi-foje niaj gratuloj direktiĝu al Reza Torabi, kiu informis pri tiu ĉi evento.
Sed nun, post tiuj ĉi apartaj gratuloj ni transiru al la periodaĵoj de nia nunsemajna „Trarigardo”. Mi proponas komenci per enrigardo en la lastan numeron de „Sennaciulo”, kiu atingis la redakcion. Per sia alloga kolora kovrilo ĝi referencas al la marta Internacia Virina Tago – ĉar fakte temas pri la marta numero - prezentante la allogan skulptobuston de patrino mamnutranta sian idon. Povas esti, ke iom akre feminismajn legantinojn tiu skulptaĵo, prezentanta virinon en la patrina rolo iom incitos, sed se eĉ - la vortoj de la redaktoro pri inoj, listigo de kelkaj datoj el la historio de la tago laŭ diversjaraj datrevenoj ligitaj kun kun la dato 8-a de marto bildigas, ke la historio daŭras kaj la ĉefmesaĝo tekstas: „Ĉiuj kune por la homaj rajtoj”, ...ili ja akordas kun Ineco”.
Kvankam la redaktoro de „Sennaciulo”, Kreśimir Barković konfesas, ke nur malgranda parto de la numero estas dediĉita al la virinoj, ja miaopinie la plej grava estas la aŭtora kontribuo de virinoj. Kaj ĉi-numere ili kontribuas al la nova rubriko de la periodaĵo „Aktualaj diskuttemoj”. Ĝia marta temo: „Kiu prizorgas viajn gepatrojn” traktas la socialan prizorgadon de grizaĝuloj en Japanio. Al tiu bildo kontribuas tri aŭtoroj, jen per priskribo de la situacio, jen per divido de la propraj spertoj pri la temo. Kun granda intereso mi legis ĉi-koncernajn informojn – jen trovante malsimilecojn jen similecojn en la pola sistemo. Ĉiukaze mi opinias la aperon de tiu ĉi rubriko ĉiel gratulinda kaj mi esperas, ke ĝi efektive fariĝos grava opiniŝanĝejo pri fenomenoj, kiuj gravas en ĉiuj modernaj socioj. Kompreneble estas io alia interŝanĝi opiniojn, io alia mem almenaŭ iom sperti la vivon en fremda lando, cetere en tiom malsama lando kiel Japanio. Tial estas interese sekvi la malkovradon de la lando kun Jakvo Schram, kiu retrorigarde per laŭvica fragmento priskribas sian japanan prelegvojaĝon. Sed kiel ĉiam ne mankas en „Sennaciulo” kulturaj paĝoj. Ĉi-foje Cirilo Orsinger dediĉas sian artikolon al ĵazo. Ĉiuj, kiuj ŝatas tiun ĉi muzikĝenron sendube aprobos lian konkludon, kiu tamen ne koncernas ĵazon mem, mi citas: „tio, kion instruas la historio de ĵazo estas, ke por trovi nian emancipiĝon, oni devas ne reprodukti la valorojn de niaj mastroj, sed malkovri aliajn horizontojn. Estas sendube la esenco de la vorto: KULTURO”. La marta, varienhava numero de „Sennaciulo” prezentas ankaŭ la bazajn informojn pri la julia 78-a SAT-kongreso en Zagrebo.
Tiujn informojn ni trovas ankaŭ en la aprila numero de „SLEA-Informilo”, de Sveda Laborista Esperanto-Asocio. La gazeto enhavas kiel ĉiam multajn tradukaĵojn el la sveda gazetaro, kun sociala aŭ politika karaktero. En la aprila numero tamen aparte atendinda estas la jarraporto pri la agado de la asocio en la 2004-a jaro, el kiu rezultas ekzemple, ke SLEA-anoj ĉiam kaptas la okazon partopreni en la Socialistaj Forumoj, aranĝataj de la stokholma maldekstrularo, kaj ankaŭ la partoprenon en la lastaj oni rekonis sukcesa. La raporto ankaŭ memorigas la ligojn inter la sveda asocio kaj SAT, kaj en tiu ĉi kunteksto notas prunton donitan de SLEA-estraro por represo de la nova PIV, per kio oni ankaŭ omaĝis la memoron de longdaŭra prezidanto de SLEA. Sed kiel problemon oni mencias en la raporto la fakton, ke nur malmultaj esperantistoj en la ĉi-taga Svedio havas intereson pri laborista esperantismo. Ĉu iu el la estraranoj de SLEA partoprenos en la zagreba SAT-kongreso? Tion montros nur la juliaj tagoj, tamen kiel ni legas en la raporto la pasintjaran en Bratislavo oni ne povis partopreni pri alta aĝo de la estraranoj kaj ne favora sanstato.
El la alvoko de Prezidanto de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo al la kuba komunista kolektivo, kiu aperis en la lasta „Internaciisto” ni ekscias, ke ankaŭ tiu ĉi kolektivo estas organizaĵo malforta, kiu ekzistas „unuafoje pere de kaj danke al ĝia gazeto”. Ĉiukaze la 15-a IKEK-konferenco estas planita por julio 2005 en Vilno. Ĉu povos partopreni iu el Kubo? Povas esti, se sukcesos speciala helpofonduso, pri kiu oni menciias tiu ĉi numere.
Kompreneble necesas zorgi pri la nuno, sed necesas ankaŭ flegi la memoron pri la pasinteco. En tiu ĉi kunteksto mi ŝatus aparte atentigi pri la artikolo de Dimitar Papazov dediĉita ”al la eventoj en Bulgario en septembro 1944, en kiu kulminis la batalo por demokratio kaj socia egalrajteco en la lando kaj komenco de nova sukcesa etapo en la evoluo de la bulgara E-movado”. Tiu aparta disfloro de la E-movado en Bulgario estas aparte interesa fenomeno kaj valoras doni al ĝi la atenton. Kvankam nur tre supraĵe ni legas en la artikolo pri la situacio de la E-movado en Bulgario nun, ĉiukaze la aŭtoro emfazas la ideon, ke se Bulgario estos akceptita al EU ĝi devas esti preta pri ĝusta rilato al tia eŭropunia problemo, kiel la lingva. Dimitar Papazov atentigas, ke Bulgario sperta en la internacia laboro por internacia lingvo povas sin bone prezenti en EU”. Ni menciu krome, ke „Internaciisto” proponas ankaŭ 6-lecionan primarksisman kurson, ĉe kies fino oni povas peti ateston pri sukcesa trapaso.
Kompreneble en la E-gazetaro plej multaj informoj koncernas la instruadon de Esperanto. Ĉi-kuntekste mi proponas referenci ankoraŭfoje al „SLEA-Informilo”, kiu sciigas pri nova libropakaĵo prilaborita en Svedio por la instruado de Esperanto al gimnazianoj. Kiel ni legas temas pri profesie farita laboro, dank’ al kiu svedaj gimnazianoj lernantaj E-on - post kelkjara prilaborado - disponas nun pri tri lernolibroj: tekstolibro, ekzercolibro kaj gvidlibro por instruistoj kun solvoj de ekzercoj. La lernilo enhavas ankaŭ mallongan svedlingvan fonologian priskribon de Esperanto. Tio jam pretas. Baldaŭ aperos kompakta disko kun sonekzemploj por la tekstoĉapitroj, kaj preparata estas la kvara libro – ĉi-foje pri gramatiko.
Pri la klerigservoj de Germana Esperanto-Centro en la Interkultura Centro Herzberg ni jam informis en nia programo. Ampleksajn informojn pri la lingvokursoj, lingva trejnado por mem- kaj retlernantoj, fakaj kursoj, instruista trejnado, ekzamenoj ni trovas en la lasta numero de „Esperanto-aktuell”. Tute aparte en la kunteksto de la funkciado de la Herzberga Centro elstaras la klopodoj profesie trejni E-instruantojn, ĉar kiel prave atentigas Zsofia Korody, komisiito de GEA „individua strebado de E-instruanto ĝenerale ne sufiĉas por atingi bonajn rezultojn. Oni foj-foje aŭdas pri bonegaj lokaj iniciatoj, sed estus pli efike, se ili estus vaste konataj, la koncernitoj povus agi kunordigite, donante helpon unu al la aliaj, ricevinte subtenon unu de la aliaj kaj komune montri al la ekstera mondo fortan, evoluantan instruagadon. Kun tiu ĉi celo kiel ni ekscias estis lanĉita krome la ideo de Pedagogiaj Tagoj, kiuj okazos en Herzberg aŭtune.
Sed ankaŭ la 2-a nunjara numero de „Esperanto aktuell” donas la atenton al historio. En tiu ĉi kunteksto la periodaĵo de GEA prezentas citaĵon el la nova libro de Ziko Marcus Sikosek „Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005”. La ĉerpaĵo koncernas la 15-an UK-on en Nurimbergo en la 1923-a jaro.
La plej nova Uk jam baldaŭ en Vilnjus. Allogas al ĝi la kolora kovrilpaĝo en la menciita nunsemajne „Internaciisto”.
Barbara PIETRZAK