• Ni invitas al Pollando - BYDGOSZCZ
  • 27.05.2005
Hodiaŭ ni volas inviti vin al la urbo verdire bone konata al multaj esperantistoj. Temas pri Bydgoszcz, la centro de la esperantista turismo en Pollando, nun ankaŭ la loko de la Kultura kaj Turisma Studumo, en kiu oni povas akiri licencon de la ŝtate agnoskita esperantlingva ĉicerono. Samtempe temas pri vere interesa kaj bela urbo, kiu ĉiujare en majo solenas siajn tagojn, al kiu aranĝo vigle aliĝas esperantistoj. Ĉeokaze ni nepre aldonu, ke la prezidanto de la urbo estas ankaŭ esperantisto.
Verdire la urbocentro de Budgoszcz ne estas tre granda kaj eblas tute senĝene moviĝi tra ĝi perpiede. Nome ĉiuj ĝiaj antikvaĵoj, plej gravaj stratoj, bonaj restoracioj fokusiĝis ĉirkaŭ la Malnovurba Kvartalo kaj apud la rivero Brda. Tie eblas ankaŭ konatiĝi kun plej famaj bidgoŝĉanoj, kies meritojn memorindigas estetitaj informtabuloj.
En la 18-a, 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj Bydgoszcz rolis kiel grenstaplejo por konsiderinda parto de Eŭropo. El inter dudek grenstaplejoj ĝis nun konserviĝis nur kelkaj kaj cetere ili servas jam por aliaj celoj. En iu, troviĝanta ĉe la Malnovhavena strato troviĝas vizitinda restoracio. La Blanka kaj Ruĝa Grenstaplejoj sur la Mueleja Insulo servas aliflanke kiel ekspoziciaj Salonegoj de la Regiona Muzeo.
La reprezentan arterion de Bydgoszcz konsistigas la Gdanska strato. Ĉe la numero 14 troviĝas monumenteca hotelo „Sub la Aglo”, konstruigita fine de la 19-a jarcentoj laŭ komisio de iu el la lokaj komercistoj. Ĝi famas ne sole per imponaj internoj, sed ankaŭ bongusta kuirarto. Onidire iu el la britaj gastoj speciale revenis al ĝi por gustumi la loke preparitan „boeuf strognow”. En iu el ĝiaj apartamentoj loĝis genia pola pianisto kaj komponisto, Artur Rubinstein. En la najbaraj stratoj la rigardon logas belegaj secesi-stilaj brikdomoj. Krom secesio en Bydgoscz dominas multaj novgotikaj konstruaĵoj, inter kiuj menciinda estas la domo de la Ĉefa Poŝtoficejo. Inter multaj lokaj preĝejoj mi menciu nur la paroĥpreĝejon, kiu antaŭ kelka tempo solenis sian 500-jariĝon. Tiuokaze ĝi estis ĝisfunde restaŭrita. Dum la konservistaj laboroj estis malkovritaj kaj restaŭritaj murpentraĵoj surkolorigitaj de prusoj, kiam Bydgoscz ektroviĝis en la 18-a jarcento en la prusa anekso-parto. En la ĉefaltaro troviĝas pentraĵo, laŭ la pritaksoj de ekspertoj la plej bela sur la polaj teritorioj. Temas pri bildo de Dipatro. Ĉe la maldekstra brako ŝi korpremas Jesueton kaj per la dekstra mano ŝi tenas ruĝkoloran rozon. Temas pri la 16-jarcenta pentraĵo sur ligna tabulo de nekonata artisto. Dum la aneksoperiodo prusoj deponis ĝin en la tura fatraso, kie ĝi kuŝis dum 140 jaroj en malfavoraj kondiĉoj. Post la reakiro de la sendependeco fare de Pollando, ĝi revenis restaŭrita en sian iaman lokon. La Primaso Stefan kardinalo Wyszyńki epitetis ĝin per la difino „Dipatrino de Bela Amo”.
Apud la preĝejo impetas Brda kvazaŭ monta rivero. Dufoje dumjare okazas ĉi tie konkursoj de montara kajakado kaj dum la tuta jaro trejniĝas tie la polaj kajakistoj. Bydgoszcz famas ankaŭ pro siaj sportaj arangaĵoj, sed ja ankaŭ pri sia mondfama Pomeria Filharmonio. Ĝi elstaras per sia akustiko. Apud ĝi kreiĝis la tuta muzika kvartalo kun muziklernejoj, studenta domo kaj muzikistaj loĝdomoj. Sed en Bydgoszcz troviĝas ankaŭ loko kvazaŭ mistika. En la Malnovurba Foriplaco, kie nun troviĝas Monumento de la Batalo kaj Martireco de Bydoszcz-Regiono, iam troviĝis jezuita preĝejo. En ĝi germana okupacinto pafmortigis pli ol unu kaj duonan mil bidgoŝĉanojn. Laŭ onidiro la sanganta mano de ĝia sacerdono lasis ne forviŝeblan spuron surmure. Ne kapablante ĝin forigi la germana okupaciinto bruligis la tutan preĝejon.
Nun neniu vizitanto de la urbo konjektus ĉi tiun tragedion, se ne la menciita monumento, certe tre karakteriza por la urbo. Karakteriza elemento de la urbopanoramo estas ankaŭ kluzoj ĉe la rivero Brda kaj la bidgoŝĉa kanalo.
Bydgoszcz mem estas ĉirkaŭita de fungoriĉaj arbaroj. Neniu alia pola urbo havas similan situon. Por estadi en la verdaĵplena medio ne necesas forlasi la urbon. En Bydgoszc troviĝas eĉ tri parkoj kun belegaj aleoj de ruĝaj kverkoj, platanoj, nigraj poploj. Dank’ al ili flanke de la urbokrea komisiono de Kamataka Bydoszcz antaŭ kelkaj jaroj ricevis la difinon Urbo-Ĝardeno.
Barbara PIETRZAK