• Trarigardo de la E-Gazetaro - 31.05.2005
  • 31.05.2005
La junia „Esperanto” revuo vere agrable surprizis nin atinginte la redakcion en la finaj majaj tagoj. Tio tamen ebligas al ni jam en la nunsemajna trarigardo gratuli al Stano Marĉek kaj kun li kunĝoji, ĉar tutcerte estas aparta travivaĵo pretigi la revunumeron por tia enorma festo kiel la 100-jariĝo. Mi evidente estas aparte dankema al la redaktoro, pro la invito kuntosti kun la 100-jara „Esperanto” revuo, kaj tiel mi ektroviĝis en la rondo de la eminentuloj, kiuj ŝpinas siajn pripensojn en la kunteksto de la datreveno. Sed krom kortuŝo rememori mian unuan E-revuon mi ja ankaŭ kiel eksterordinaran koincidon traktas la fakton, ke niaj naskiĝdatrevenoj samas. Do kiam mi tostos la 18-an de junio por mia naskiĝdatreveno, mi samtempe tutcerte tostos por la prospero de nia „Esperanto” revuo.
Kiel decas la malfermaj vortoj ĉi-numere venas el sub la plumo de Ulrich Lins, nia movada historiisto, kiu talente solvas la taskon ĵeti la retrorigardon al la historio de la revuo nur per malmultaj frazoj, ĉeeokaze memorigante pri la pasinta 100-jariĝo de la 1-a UK en Bulonjo ĉe Maro kaj pri la proksimiĝanta 100-jariĝo de UEA mem. Kiel atentigas d-ro U. Lins „La kvalito kaj efiko de „Esperanto” multe dependis (kaj dependas) de la Estraro de UEA.... Kunlabore kun la Estraro agadis la redaktoroj de la revuo. La redaktoroj celis laŭ sia maniero kontribui al la kvalito de la revuo, kiu estas ne nur la plej malnova, sed nekontesteble plej grava periodaĵo de la E-movado. Ĉu troigo diri, ke sen ĝi kaj la UK-oj UEA estus nenio?” se... ni uzas la esprimon, ke la revuo devas respeguli la respondecosenton de la gvidantoj de UEA, ni atingas la plenan ĉiam aktualan difinon de la tasko de „Esperanto” – fino de la citaĵoj el la „Malferme” de d-ro Ulrich Lins.
Tiom grava jubileo tutcerte ĉiun leganton spronas al la propraj pripensoj kaj enpensiĝoj pri la movada periodaĵo, sed se temas pri la redaktoroj, kies portretoj provizas la junian numeron nur unu, Istvan Ertl nostolgie, sed ja ankaŭ emociplene dividas rememorojn pri sia redaktoperiodo kaj fakte oni kvazaŭ kune sentas lian siatempan entuziasmon „produkti ion atendatan, aprezatan kaj atentatan”. Pri la entuziasmo de la unua redaktoro ni povas ekscii nur malrekte el la 1-a parto de bonega artikolo de Marcel Delcourt kaj Jean Amouroux „Berthelot, la fondinto”. Sed riĉajn detalojn pri la nuna „Esperanto” revuo ni ekscias el la porokaza intervjuo de Katarina Steele kun la aktuala redaktoro Stano Marĉek, kiu retrorigarde al siaj redaktaj spertoj difinas ĝin kiel „bombonon sur mia redaktora torto”. Iel tio estas 100-procente prava, ĉar neniam ankoraŭ „Esperanto” estis tiom kolore frandenda – kion en sia kuntosta mesaĝo emfazas Renato Corsetti: „pro ĝia grafika beleco, mi ofte vidis ĉi tiun revuon donacata al urbestroj kaj similuloj, kiuj atente foliumis ĝin. Do, jen revuo, kiu havas ankaŭ publikon de nelegantoj”. Sed sub la redakto de Stano Marĉek ŝanĝiĝis ne sole grafika vesto – cetere li jam anoncas novajn teknikajn fajnigojn. Ŝanĝiĝis ankaŭ la redakta gvidideo. Kiel konfesas red. Marĉek: „unu el miaj devizoj (defioj) estis „Reen al la popolo”. Ŝajnis al mi, ke la revuo certagrade fariĝis frandaĵo por la elito kaj ne tiom por simplaj esperantistoj, kiuj tamen estas la plimulto. Do mi klopodas proksimiĝi al „averaĝa esperantisto”, kio tamen ne estas simpla afero”, fino de la citaĵo. Sed kiel aliloke deklaras redaktoro Marĉak – kiu kiel ni ekscias iĝis sendependa redaktoro – mi daŭre sekvas la reagojn de la legantoj, lernas kiel fari pli bone, sekvas la evoluon de ĵurnalismo. Espereble tio estas la ĝusta vojo”. Sur ĉi tiu vojo multajn progresojn kaj elkorajn gratulojn ankoraŭfoje al Stano Marĉak peras nia redakcio lige kun la 100-jara jubileo de „Esperanto” revuo.
La jubileo de la 100-jariĝo iom priombras la ampleksan estraran raporton en la junia numero. Ĝia nuna prezento sendube ebligos fruktodonajn dumkongresajn komitatdebatojn, kaj ankaŭ al individuaj esperantistoj permesos al aktiva sinpreparo por la renkontiĝo kun UEA-estraro.
Jam delonge ni devintus konfirmi la ricevon de la unua nunjara numero de „Kontakto”, kiu delonge proponas al la leganto temajn numerojn. La lasta atinginta nin numero estas dediĉita al la neregistaraj bonfaraj kaj fratecaj ororganizaĵoj. Dank’ al la klopodoj de redaktorino Ĵenia Zvereva, kaj evidente kontribuantoj, ĉi-numere ni trovas artikolojn pri frateca kaj mistika Ordeno de la Rozkruco, pri skoltismo, pri kontraŭaŭta movado en Rusujo, pri junulara federacio de abstinuloj, pri Ruĝa Kruco, pri „alternativa UNO” kaj humanistoj. En la opiniinterŝanĝa „duelo” pri organizoj malsamajn starpuntojn krucigas Konstantin Huzov el Rusujo kaj Joel Amis el Usono. Dum la unua asertas ke „organizoj senigas homojn je ties kredoj al propraj fortoj, kapabloj kaj talentoj” la alia konvinkas, ke „unueco estas forto”. „Kontakto” enhavas ne sole strikte „laŭtemajn” artikolojn, kaj el tiuj kromaj tutcerte mi trovas aparte legindaj „spertojn de esperantista instruisto de la angla en Ĉinio”. Temas pri interesaj spertoj de Gabriele Corsetti. Jam estas sciataj la temoj de la laŭvicaj nunjaraj numeroj, kiuj estos dediĉitaj sinsekve al familioj (internaciaj geedziĝoj, denaskismo), civilizacioj kaj terorismo. La redakcio atendas daŭrajn kontribuojn, sed adresotajn ne plu al Ukrainujo, sed Usono, kien Ĵenia Zvereva translokiĝis.
Kaj fine mi proponas enrigardi du periodaĵojn el Katalunio. Ambaŭ abunde informas pri la esperantistaj aranĝoj okazintaj kaj planataj kaj min persone ĝojigas la informo de Hektor Alois i Font en „Kataluna Esperantisto”, ke „estas planata sufiĉe amasa komuna vojaĝo al IJK” – kiu kiel ĉiuj interesiĝantoj scias - okazos en la pola Zakopane. En la unua nunjara numero de la revuo tamen mian apartan atenton kaptas la historia paĝo dediĉita al fratinoj Teresa kaj Eulalia Rosell, kiuj naskitaj en la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento partoprenis la E-movadon de ĝia ekesto ĝis la milito. Ili estis ankaŭ instruistinoj kaj multflankaj kulturaj aktivistinoj en la periodo antaŭinta la faŝisman ribelon. Ilian memoron oni omaĝis publike fine de la pasinta jaro.
La 2-a nunjara numero de „KAE-Informilo” multan atenton donas al la organizaj aferoj, aparte la januara Ĝenerala Kunveno de KEA, kiu retrorigadis al la aktivadoj en la 2004. Inter ili troviĝas la tiel nomataj E-babiladoj, dediĉitaj fakte al la ĝeneralaj temoj. Ĉi-jare oni traktis jam en diversaj lokaj E-grupoj la problemon „Ĉu la gejoj rajtas adopti infanojn?”, „La justico”, „La naturaj fenomenoj”. Per speciala flugfolio ni informiĝas ankaŭ pri la nunjara oktobra Internacia E-Semajno de la kulturo kaj turismo” okazonta apud Barcelono. Samnumere S. Torne Grau levas la demandon ĉu en Esperantujo aperas la problemo de „dungitaj verkistoj” la tiel nomataj „negroj”. La aŭtoro fakte pli retorikumas ol serioze traktas la temon, sed lian aserton, ke „kutime kaj de ĉiam mono posedas neniun signifon inter la Esperanto-verkistoj” mi ne facile akceptus.
Barbara PIETRZAK