• Trarigardo de la E-Gazetaro - 07.06.2005
  • 07.06.2005
En iu el la lastaj trarigardoj ni informis, ke dum la lasta 12-a Irana Gazetara Festivalo en Teherano la budo de „Irana Esperantisto” estis same multnombre vizitita kiel antaŭ du jaroj. Nunsemajne ni proponas komune enrigardi la lastan numeron de la irana periodaĵo, kiu atingis la redakcion. Temas pri la pasintjara aŭtuna numero de la – kiel ni legas - kultura sezonrevuo en la persa kaj esperanto. Ĝi estas grandparte dediĉita al Ferodŭsio, la rekreinto de la persa lingvo. Kiel ni legas en la artikolo dediĉita al li : „li ekflorigis ĝin (te. la persan) per reapliko de pure persaj versoj, kaj faris el ĝi akson por naciaj konscienco kaj identeco inter ĉiuj irananoj. La persa, precipe per „Ŝahnameo, transformiĝis en nacian komunikilon kaj kunigilon, kiu allogis plejmulton de irananoj kaj estigis fortan komunan apartenosenton naciisman” fino de la citaĵo. Lia ĉefverko, ĝuste „Ŝahnameo” – kiel ni legas rekoniĝis - laŭ iuj - inter tiaj ĉefverkoj de la homa literatura genio kiel „Iliado” de Homero, „La Dia Komedio” de Dante kaj Verkaro de Ŝekspiro. Kun kelkaj strofoj de tiu ĉi persalingva ĉefverko ni povas konatiĝi laŭvice. Ni citu el ili aparte tiujn, kiuj estas dediĉitaj al la 30-jaraj penoj de la aŭtoro por revivigi la persan lingvon, minacatan de la araba:
„Detruiĝas staranta forta kastelo
per la pluvado kaj per la suna brilo,
Kastelegon mi masonis el poezio
Ne detrueblan de vetero-vario.
Tridekjare mi penis por ĉi-verk’ versa,
Persojn mi revivigis per tiu persa.
Mi jam ne mortos ĉar eternos mia vivo
Tial ke mi dissemis grajnojn de la lingvo.”
Tuj sekve laŭvica aŭtoro sian atenton donas al Zamenhof kaj Ferdoŭsio komparante ambaŭ aŭtorojn kaj iliajn verkojn premisante, ke mi citas „Se majstro Abol-gasem Ferdoŭsio pli ol mil jarojn antaŭe – kaj ĉe zenita regado de la araba lingvo super Persujo – ne komencus sian kulturan defion kaj ne ekkreus Ŝahnameon kaj tiel ne kaŭzus renaskiĝon kaj ekfloradon de la persa lingvo – plejeble nun ni, irananoj parolus arabe! Ankaŭ hodiaŭ – kulimine de la hegemonio de la angla lingvo super la mondo – se ni ne temigu kaj ne antaŭenigu logikan, internacian kaj neŭtralan ligvon kiel Esperanto ankaŭ niaj gepranepoj suferos de la fremda lingvo (kiel angla) kaj ties kulturaj kaj sociaj postsekvaĵoj”. En tiu ĉi kunteksto la aŭtoro reliefigas: „Samkiel Ferdoŭsio mem elokvente esprimis en poemo, li pasigis tridek jarojn de sia kara vivodaŭro por kreado de Ŝahnameo – kio ia. garantiis renaskiĝon de la persa lingvo – ankaŭ Zamenhof, ekpost la eldoniĝo de Esperanto en 1887, ankoraŭ dediĉis precize 30 jarojn al tradukado kaj verkado de pli ol 50 diversaj libroj, kio neimageble maturigis kaj riĉigis la novan lingvon”.
Krom tiu ĉi plurfaceta pritrakto de la majstro de la persa poezio en la aŭtuna numero de „Irana Esperantisto” ni trovas krome aliajn interesajn kontribuojn, kiuj ebligas pli profunde konatiĝi jen kun la historio de Irano, per felietono pri „Kuroŝo, la granda suvereno justa”, jen kun la nuntempo en la artikolo simple titolita „Irano”, ĝiaj vidindaĵoj kiel „Alisadr-kaverno” kaj aliaj. Ne mankas krome etaj plukaĵoj el la irana poezio, sentencoj, novaj proverboj. La numero inkluzivas krome en la E-parto la finan segmenton de la impresoj pri la E-instrulaboro de Tereza Kapista el Serbio.
Du lastaj numeroj de la hispana „Boletin” ankaŭ estas grave orientitaj ĉirkaŭliterature, lige kun la 400-jariĝo de la unua eldono de „Donkiĥoto” de Cervantes. Kiel ni legas en la unua nunjara numero de la revuo la hispanaj esperantistoj decidis vigle aliĝi al la ĝeneralaj solenadoj de tiu ĉi grava datreveno, konforme al la statutpremiso de HEF, ke ĝia celo estas disvastigi Esperanton kaj diskonigi pere de ĝi la hispanan kulturon. Tial HEF kunlabore kun Fundacion Esperanto sian projekton prezentis al la nacia komisiono por la solenado de ĉi tiu datreveno. Kaj la esperantista kunpartopreno efektive estas vastskale planita, ĉar oni premisis ia. la infanan desegnokonkurson „Tia mi vidas Don Quijote”, la partoprenon de HEF en Expolingua, la riĉan pridonkiĥotan programon kadre de la landa kongreso okazonta en la naskiĝurbo de Cervantes. La marta/aprila numero de „Boletin” spegulas jam kelkajn konkretigojn de tiuj ĉi planoj. Ekzemple Expolingua en Madrido jam okazis kaj kiel atentigas Ana Manero, Don Kiĥoto majstre tradukita de Fernando de Diego en esperanton fariĝis la preteksto de la nunjara partopreno en ĉi tiu prestiĝa aranĝo. Dum ĝi inter diversaj informiloj oni ankaŭ disponigis tute apartan „Donkiĥoto parolas esperanton” kun pluraj dulingvaj citaĵoj el la verko”. La aŭtorino detale kaj interese raportas pri la diversfaceta partopreno de HEF en Expolingua konstatante fine, ke denove temis pri pozitiva sperto. Pri la esperantista stando interesiĝis ne sole la publiko, sed ankaŭ ĵurnalistoj, cetere pli frue per aparta letero estis pri ĝi atentigitaj krom ili ankaŭ gravuloj iam deklarintaj la intereson pri esperanto aŭ iel rilatantaj al HEF. Reirante al la esperantistaj aktivadoj ĉirkaŭ la Donkiĥota Datreveno jen ni ekscias en „Boletin”, ke kadre de la Internacia Tago de la libro, kiu kunmemoris la forpason de Cervantes la madrida kulturinstitucio Cirkulo de Bellas Artes organizis seninterromopan kompletan laŭtlegadon de la verko en 20 lingvoj. Dum ĝi ne mankis la esperantista kontribuo, nome oni prezentis la tradukfragmentojn faritajn de Fernando de Diego, kiuj estis poste ankaŭ aŭdeblaj interrete. De Diego – nun denove loĝanta en Hispanio - estos aparte omaĝita ne sole kiel la tradukinto de tiu ĉi hispana ĉefverko dum la julia HEF-kongreso, kies devizo samas kiel tiu de aparta informilo: „Donkiĥoto parolas esperanton”. „Boletin” aperigas ĝian novan provizoran programon, kiu rekonfirmas ĝian donkiĥotan dimension. Nu ĉi-numere ni informiĝas ankaŭ pri progresoj en la infana desegnokonkurso – sed evidente eĉ se Don Kiĥoto dominas en la priparolata numero de la hispana „Boletin” ni trovas multajn aliajn interesajn informojn. Inter ili temas pri raporto rilatanta al lerneja interŝanĝo, kiu efektiviĝis inter Portugalio, Hispanio kaj Pollando kadre de la programo Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj. Poloj gastis en Hispanio, hispanoj en Pollando. Bedaŭrinde kiel ni eksciis nek lernantoj nek instruistoj bone regis Esperanton – necesis do uzi la gepatrajn kaj la anglan. Tamen oni ne rezignas pri la kunlaboro esperante, ke la sperto spronos pluan lernadon de la IL, aliflanke se la projekto daŭros oni jam antaŭvidas ke al ĝi aliĝos lernejo el Litovio.
Sur mia skribotablo troviĝas nunsemajne krome ankoraŭ kelkaj modestaspektaj, sed enhavoriĉaj periodaĵoj. Ĉi-semajne ni koncentriĝu pri la aprila numero de „Inter ni” el Kanado , kiu grandparte estas dediĉita al la prezento de la figuro de la greka dio de medicino Asklepio. Tiun ĉi priskribon – mi junulaĝe amantino de la greka kaj romia mitologioj - legis kun granda intereso, des pli ke sen ilia kono malfacilas kompreni ekzemple la arton kaj tiajn simbolojn kiel la vergon de Asklepio, la daŭran simbolon de medicino.
La alia temo en „Inter Ni” pli rilatas al la nuntempo – la reklamprojektoj kun frapfrazoj delonge ne plu koncernas unuopajn varojn, sed ankaŭ koncernas unuopajn regionojn, ba eĉ landojn. Ne mirige, ke kreiĝas profesiuloj, kiuj ofertas servojn specife pri varnomoj, sloganoj, reklamado kaj publikrilatoj. Kritikante la fenomenon kiel kulturan malsanon la aŭtoro de la artikolo mencias enomndiĝon de iu kun ja iom familiara nomo: Identeco, kiu spronis lin al ĉi temas rezonado.
Barbara PIETRZAK