• Trarigardo de la E-Gazetaro - 14.06.2005
  • 14.06.2005
Nian nunsemajnan foliumadon de la E-periodaĵoj ni komencu de tiuj, kiuj venis el ekster Eŭropo kaj kies aperakurateco delonge estas imitinda. La kovrilpaĝa fotoraporto en la junia „La Revuo Orienta” jen elmontras la daŭran antaŭzorgadon de japanaj esperantistoj pri la Jokohama UK, lige kun la aprila vizito de KKS, Clay Magalhaes en Japanio, jen kontaktojn kun alilandaj esperantistoj okaze de iliaj vizitoj en Japanio aŭ tiuj el Japanio eksterlande. En marto ekzemple organizita grupo de 22 personoj vizitis Uzbekion, pri kio ene de la numero raportas YAZAKI Yoko. En la junia numero de JEI-revuo pluras informoj pri diversaj aktivadoj de japanaj esperantistoj, sed la ĉeftemo de la numero havas eksterjapanan, fakte universalan dimension. Nome ĝi ligiĝas kun la 200-a naskiĝdatreveno de Hans Christian Andersen. Krom lia iom ampleksa biografio la redakcio informas, ke en la franca Limoges estis inaŭgurita – en la ĉeesto de kelkdek esperantistoj ekspozicio prezentanta liajn fabelojn en diverslingvaj tradukoj, inkluzive de esperanta. Ke dank’ al esperantistoj el kvin kontinentoj la ekspozicio kolektinte 100 librojn en 33 lingvoj prezentas 138 el 156 fabeloj de la fama dana verkisto. Andersen-datreveno estas ankaŭ preteksto por rezoni, kial Zamenhof elektis por sia traduko la fabelojn de Andersen, pri kio skribas Tsukasa Kobayashi. La 200-jariĝo de Andersen fariĝis la okazo, por ke ankaŭ aliaj dividu siajn impresojn pri liaj fabeloj, kiel faras tion ŜIMIZU Koiĉi, mi citu: „Mia ripeta legado de la fabeloj de Andersen, tradukitaj de Zamenhof en Esperanton, donas al mi ĉiufoje novajn trovojn atendindajn lingve kaj enhave”. „La virineto de maro”, kaj „La ombro” estas du specifaj fabeloj de la dana verkisto, kiujn respektivaj aŭtoroj traktas en interesa komparo de la infanaĝa konatiĝo kaj relego post la paso de iom multaj jaroj. La junia numero de „La Revuo Orienta” enhavas jam la 2-an felietonon el la ciklo „Lingvetoj, lingvegoj – ĉiuj egalaj”. Ĝia aŭtoro TANI Hiroyuki priskibas sian aventuron kun la mongola lingvo. Li, kiel ni ekscias aktiva lingvolernemulo, kiu elektis la mongolan kiel sian okan lingvon priskribas apartajn fenomenojn kun ĝi ligitajn. Krome ni ekscias ĉeokaze, ke multe pli da mongollingvanoj vivas ekster Mongolio ol en Mongolio mem. Inter la interesaj kulturaj figuroj el tiu ĉi lando la aŭtoro mencias kontraŭreĝiman verkiston kaj lingviston B. Rinĉen, kiu verkis la unuan E-an lernolibron en Mongolio. Cetere tio memorigis al mi kelkfojajn siatempe vizitojn de Rinĉen en nia redakcio. TANI Hiroyuki konklude konfesas: „lernado de la mongola malfermis miajn okulojn al tio, kio ne estis videbla tra la fenestroj de aliaj lingvoj. Tio ja estas la merito de lingvolernado ĝenerale kaj interalie, de lernado de Esperanto”.
Kiel kutime „La revuo Orienta” ankaŭ en la junia numero aparte proksimigas al la leganto unuopajn japanajn guberniojn. Ĉi-numere temas pri Okayama, ŝajne iom idilia loko, en kiu maloftas naturaj katastrofoj, dum abundas plej altkvalitaj en Japanio vinberoj kaj persikoj kaj la sunbrilo estas garantiita. Jam tio estas bona reklamo por la venonjre okazonta tie 93-a Japana E-Kongreso. La japanaj E-revuj eble eĉ pli ol aliaj ebligas konatiĝi kun konvinkoj kaj starpunktoj de mezaj civitanoj. En „La Revuo Orienta” servas al tiu ĉi celo >Monata Podieto<. En ĝi ĉi-numere Saito Yoshinori klarigas sian decidon ne manĝi viandon, kies konsumanto li estis antaŭe. En „La Movado” tian rolon, informantan pri la japana rezonado ofte plenumas „Kajero libervola”; en la junia numero Kataoka Tadasi priskribas siajn spertojn partopreni longe - pli ol 30 jarojn - atendatan UK-on kaj la kongreson de LIBE. Pri la ĉeesto en ili memorigas lin la porblindula aertermometro, kiu donas voĉinformojn.
Ĉi-semajne ni lasu flanken la juniajn E-revuojn el Japanio, por enrigardi la aprilan „Tempo”, la gazeton de Kroata Esperanto-Ligo. Ne mankas en ĝi referencoj al Japanio. Evidentiĝis, ke la zagraba lanĉo de la japanigita versio de „Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić” rezultigis grandan interesiĝon de ĵurnalistoj. Nu, tiuj literaturaj ligoj kun Japanio kaj Kroatio estas pli ampleksaj, nome dank’ al japano, Kurisu Kei en la ĉinlingva traduko lingvo aperis la verko de Karlo Ŝtajner „7000 tagoj en Siberio”. Evidentiĝis ankaŭ la Kroata E-Ligo transprenis la taskon organize helpi la japanan sponsoron, Etsuo Muyoshi aperigi „La Zamenhof-straton” de Roman Dobrzyński en laŭvicaj lingvoj de la Centra Eŭropo kaj Baltaj Landoj. En la kunteksto de kultura interŝanĝo la revuleganto konatiĝas ankaŭ kun la silueto de Milka Pagaĉić, la unua kroata aŭtorino tradikita en la ĉinan pere de Esperanto. Sed parolante pri la aprila periodaĵo de la kroataj esperantistoj necesas noti, ke multan lokon okupas en ĝi aferoj ligitaj kun la disvolviĝonta jam semajnfine 7-a kongreso de kroataj esperantistoj, okazonta sub la aŭspicio de la kroata prezidento, Stjepan Mesić, kaj ni ekscias pri signifa financa subvencio de la ŝtato por la ĉi-okaza libroekspozicio, titolita „Esperanto en literaturo kaj politika vivo”. La kroata „Tempo” per sia aprila numero adiaŭas ankaŭ Johanon Paŭlon la 2-a per la artikolo de Radenko Miloŝević – priskribanta lian figuron kaj aludanta al li kiel amiko de Kroatio.
En majo aperis tute nova kultura bulteno „Verdaj Saksofono kaj Triskelo”. Temas pri la kultura buleteno komuna al Esperantoamikoj en Saksio kaj Bretonio. Evidentiĝas, ke ambaŭ regionoj en Germanio kaj Francio estas ekonomiaj partneroj, kaj E-organizoj de ambaŭ decidis starigi amikecajn kontaktojn kaj serĉi komunajn projktojn. Unu el ili estas la ĵus aperinta bulteno. Kiel ni legas en la enkondukaj vortoj de Benoit Philippe: „Bretonio kaj Saksio verdire ne havas multon komunan. Tamen okulfrapa komuna trajto estas, ke ambaŭ landoj riĉas je du lingvoj el malsamaj lingvofamilioj kaj je du kulturoj, el kiuj la pli malfortan buldozas la pli forta, kiu mem estas buldozata de la plej forta – la usona”...... „Verdaj Saksofono kaj Triskelo” montru modeste sed klare, ke internacia interkomunikiĝado eblas en alia, paca maniero: kun plena respekto al la aliaj, malsamaj, fremdaj lingvoj kaj kulturoj”. Por la unua numero kiel specife traktendan temon oni elektis „Esperanto kaj framasonismo”, ĉar kiel eksplikas la redaktoroj ne nur Esperanto kaj framasonismo suferas je parte kompareblaj antaŭjuĝoj, sed ankaŭ ĉar Zamenhof havis idearon mirinde similan al tiu de framsonismo. Krome ĉar ĝuste antaŭ 100 jaroj fondiĝis dum la unua E-kongreso en Bulonjo-ĉe Maro la asocio „Esperanto Framasona”. Tiun temon aparte traktas Hubertus M. Schweitzer. Ia. ni ekscias, ke kiam Esperanto Framasona plivastiĝis al Universala Framasona Ligo en la 1913 E-o poiome perdis en ĝi signifon kaj „en UFL preskaŭ ne plu estas esperantistoj kaj inter la esperantistoj preskaŭ ne plu framasonoj”, skribas la aŭtoro. Fakte tiu ĉiukaze interesa artikolo lasas la impreson kvazaŭ la aŭtoro malmulte scius pri la nuna evoluo en tiuj kontaktoj, li mencias kelkajn sporadajn manifestiĝojn de reciprokaj aktivadoj. Kiel al la lasta li aludas al la framasona vortaro en Esperanto reeldonita en la 1998-a jaro, du jarojn post kiam ĝi aperis lige kun la 88-a Franca E-Kongreso en Liono. Aliflanke samnumere Claude Gacond skribante pri Zamenhof kaj framasonismo tezas, ke kvankam juna Zamenhof povis iel rilati al framasonismo prefere tamen temis pri efemera fenomeno. Malgraŭ tio, ke „E-o kaj framasonismo” ĉefrolas en la unua bulteno de la nova periodaĵo, aparas tamen ankaŭ aliaj temoj. Inter tiuj elstaras la kontribuo de Josette Ducloyer pri „Jules Verne kaj Esperanto”. Kiel ŝi atentigas „Ĉi-jare ni festas la 100-jariĝon de la morto de Jules Verne. Pro tio en Nanto, kie naskiĝis la verkisto la lokaj esperantistoj proponas mirindan ekspozicion titolitan „Vojaĝo centre de Babelo”, ili verkis originalan kanzonon pri Jules Verne kun baldaŭa eldono de kompaktdisko kaj preparas viziton de la urbo laŭ la paŝoj de Jules Verne, prelegojn en Esperanto pri tiu temo ktp. Ja vere taŭga okazo por reklami E-on, la lasta malkovro de la fama verkisto”.
Nu, se temas pri la disko ĝi jam atingis nin kaj ni kore dankas al Pierre Charrier, kiu jam provizis nin per ĝi. Evidente jam ĉe alia okazo ni prezentos ĝin al niaj geaŭskultantoj tute aparte. Barbara PIETRZAK