• Trarigardo de la E-Gazetaro - 21.06.2005
  • 21.06.2005
Hodiaŭ denove ni unue enrigardu tiujn periodaĵojn, kiuj jam antaŭ kelka tempo venis al nia redakcio. Tre interesan, sed ja ankaŭ daŭre aktualan interparolon kun Ziko Markus Sikosek aperigas ĉefloke la maja „La ondo de Esperanto”. Evidente fonas ĝin la lanĉita dum la simpozio antaŭ la aranĝo „Bulonjo 2005” libro, „Sed homoj kun homoj...” pri la historio de la Universalaj Kongresoj. Ĝi evidente estas omaĝo al la bulonja jubileo, sed ja ankaŭ al la rondcifera, 90-a UK-o en Litovio, kaj omaĝe al ĉiuj ĝis nun okazigitaj, eĉ se ne aparte menciitaj en la libro. Ziko Marcus Sikosek, kies foto kun la libro enmane, en la akompano de KKS ornamas la interparolon, rakontas pri la libro kaj ĝia kreiĝo. Kion li trovis plej multe impresa en la kontinua historio de UK-oj? Ni citu: „.....ke la fenomeno UK ekzistas jam tiom longe kaj, ke la kongreso de 2005 havos ankoraŭ multe da similecoj kun la kongreso de 1905. Komunumo bezonas ion longdaŭran, tradician. Kaj min frapis la malsamaj vidpunktoj: ofte la spertaj esperantistoj ne aparte ŝatas kongreseron kiel la Landajn Salutojn en la inaŭguro. Tamen ne nur komencantoj, sed foje ankaŭ neesperantistoj estas tute ravitaj de tio. Fakte ĝi tre taŭge reprezentas la esencon de la kongreso: esti forumo por la tutmonda, diverslanda esperantistaro”. Fino de la citaĵo. Do, oni ŝatus aldoni, ĉi-jare dum la 90-a ni ne subtaksu tiun ĉi kongreseron,.
Kiel kutime „La Ondo de Esperanto” bunte prezentas informojn pri plej diversaj e-istaj aranĝoj atentigante, ke la postkongresa ekskurso kondukas ĝuste al Kaliningrado, kie havas sian sidejon „Sezonoj”. Tradicie la magazino el Rusujo enhavas paĝojn de >Eŭropa Bulteno<, la lastan fojon – en majo - redaktitajn de Marko Naoki Lins, sed kiel ĉiam kun varia kaj interesa enhavo. Mian apartan atenton kaptis la opinio de Kimura Goro Christoph „Esperanto: ĉu nur por Eŭropo?”, per kiu li atentigas, ke en ekstereŭropaj landoj se oni varbas pri Esperanto aldoniĝas la demando pri la eŭropeco de Esperanto. Tiel do li konkludas „Esperanto naskiĝis en Eŭropo. Sed la malfermiteco de la Esperanta identeco al ĉiuj, kiuj pretas lerni ĝin – sen diferenco je nacio, regiono aŭ religio de tiu persono – estas unu el la plej esencaj atingaĵoj de nia lingvokomunumo. Ĉiuj provoj, ĉu konscie ĉu senkonscie alproprigi Esperanton al iu mondoparto (ekzemple Eŭropo) aŭ homgrupo (ekzemple iu pseŭdonacio) atencas tiun unikan trajton de la lingvo kaj – kontraŭintence – damaĝas ĝian perspektivon, asertas la kontribuinto el Japanio. Necesas, ke ni iom miope eŭropecaj esperantistoj bone memoru tiun argumenton. La >Eŭropa Bulteno< – lige kun la malĝojiga evento, kiu estis la forpaso de Johano Paŭlo la 2-a skribas pri E-o en Vatikano, ankaŭ en la kunteksto de eventuala daŭra estonta uzo de la lingvo en tiu ĉi ŝtato. Reference al la omaĝo al JP-2a ĉi-numere siajn pripensojn dediĉas ankaŭ Alen Kris dum Adrian Konopka memorigas la historion de la Medalo de Toleremo de Zamenhof-Fondaĵo en Bjalistoko, kiun medalon kiel la unua en la 1998 ricevis la papo, uzanta la Internacian Lingvon, la forpasinta Johano Paŭlo la 2-a.
Alia periodaĵo al kiu mi ŝatus doni la atenton ĉi-semajne estas „Internacia Pedagogia Revuo”, kies dua nunjara numero enhavas estraran raporton pri la 2004-a jaro. Gravas en ĝi la notita fakto de la prijuniĝo de la membraro kaj aktivularo, multaj aktivadoj kaj interesaj projektoj. Enkonduke de la lasta „IPR” Maŭro La Torre alvokas al pli granda atento donota al Esperanto en Universitatoj. Li tamen atentigas, ke tiu ĉi devizo „Esperanto en Universitatoj” povas kaj devas esti konsiderata laŭ diversaj vidunktoj: elementa lernado de la lingvo en baza universitata kurso aŭ studenta klubo; perfektiĝado universitatnivela pri la esperantologiaj studoj el lingvoscienca, literatura kaj socipolitika vidpunktoj; la analizado de internacilingva problemaro fare de universitataj esploristoj dum simpozioj, konferencoj kaj internaciaj studprogramoj; altlerneja prilaborado kaj aplikado de modeloj kaj teknologioj de la lingvoinstruado por la trejnado de novaj E-instruistoj, studado de diversaj studobjektoj pere de Esperanto. Maŭro La Torre donas superrigardon al tiu ampleksa temo, konkludante ke nun venis tempo ekflegi per diversspecaj iniciatoj ankaŭ la superan instruadon. Inter ili, inter tiuj iniciatoj li parolas pri kompletigo, aktualigo kaj publikigo de informoj pri la ĉi-kampaj aktivadoj, pri speciala kolektado de datumoj kaj tekstoj de universitataj disertaĵoj pri- kaj per-esperantaj, fine pri la kunordigo kaj subteno de la agado de la E-parolantaj universitatanoj en iliaj aktivadoj kiel studado, prelegado, instruado. En sia artikolo Maŭro La Torre emfazas ia la gravecon de interlingvistikaj studoj, interalie ĉe Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano, kie oni perfektigas lingvajn fakulojn kaj trejnas instruistojn. En la kunteksto de tiu ĉi grava instrucentro, en la pola Poznano, kiu venontjare komencos sian trian studociklon ni trovas en la priparolata „IPR”, interesan spertodividon pri la lasta 6-a sesio kiun Iwona Kocieba el Belgio partoprenis jarkomence kaj kiu estis dediĉita al la elektita specialiĝo, ĉi-foje lingvopedagogio. Kaj kompreneble ŝi skribas pri tio amplekse. Tio ne estas la solaj interesaj referencoj al la pedagogiaj aktivadoj en Pollando – nome inter informoj el la la landoj kaj sekcioj Maria Majerczak prezentas etan raporton pri tio, ke ILEI iĝis oficiala patrono de iu pola lernejo, pri kio siatempe ni jam informis en nia programo. Fote tiu ĉi evento eĥas en la junia numero de „Nova Vojo” el Japanio, la oficiala revuo de Esperanto Populariga Asocio. Ĝia redaktoro, Yas Kawamura partoprenis kaj la poznanan sesion – kion fotodokumentas „IPR”, kaj poste li vizitis ankaŭ Krakovon, kie ia. li prezentis japanan kulturon – sen interpreto – ĉe la elementa lernejo en la pola Czajowice. La nova formulo de „Nova Vojo” jam antaŭ kelka tempo estis temo de mia mallonga interparolo kun la redaktoro:
Yas Kawamura (3’ 30)
Nun ni dankas pro la plej nova junia numero de la revuo, kiu denove liveras interesajn enhavojn. Jam la resumo de la unua artikolo de Micuharu Goĉou memorigas, ke nun japanaj esperantistoj aktivas kun la penso pri bona sinpreparo al la UK-o en Jokohamo en la 2007-a. Tiel estas en diversaj E-kluboj en Tokio, inkluzive de la klubo „Orienta Lumo-Filio de EPA. Sed al la bona lingva preparo servas ankaŭ aliaj dulingvaj artikoloj en la junia numero de „Nova Vojo”. Bonan lingvan nivelon certigas ja ĉiam Tacuo Huiĝimoto, kies ciklajn felietonojn „Felietone-feritone” mi ĉiam legas kun scivolemo. Ĉi-foje la aŭtoro retrorigardas al sia pasinta printempe 40-jara jubileo en Oomoto-laboro emfazante, ke ĉio okazis pro lia esperantisteco kaj esperantaj cirkonstantoj. En mia propra nomo, sed ankaŭ en la nomo de la tuta redakcio ni transsendas gratulojn kaj la dezirojn de pluaj sukcesoj en via daŭra aktivado, Tacuo Huĝimoto, se ne plu instruista daŭre ja ankaŭ traduka. Sed kiel ni jam diris en la rekta interparolo kun Yas Kawamura en ĉiu numero de „Nova Vojo” eblas trovi iom pli leĝerteman kontribuon de eksterlanda raportisto. Ĉi-numere Atillio Orellana Rojas skribante pri Ameriko kaj ĝia muziko plene konvinkis nin, ke „Sudameriko estas teriorio, kie vibras la sonoj de varia muziko”.
Barbara PIETRZAK