• Trarigardo de la E-Gazetaro - 28.06.2005
  • 28.06.2005
Ankoraŭ ne estis okazo por paroli pri la numero de TEJO TUTMONDE, kie troviĝas interalie prezento de la nova junulara volontulo, aktivanta en la Centra Oficejo en Roterdamo. La lokon de Joel Amis okupas nun slovako Marteno Minich. El la ampleksa intervjuo oni povas ekkoni multajn personajn donitaĵojn pri la nova volontulo. Li rakontas interalie pri siaj lingvaj interesiĝoj, vegetaraneco kaj ankaŭ pri ŝato al petveturado. Ĉi-lasta hobio en interesa maniero helpas al li ĝui hejmece la internacian lingvon. „Forlasante Slovakion kaj Ĉeĥion mi ne plu povas paroli mian propran lingvon... nek Esperanton - rakontas Marteno. - Tial do mi devas fidi al miaj konoj, pli aŭ malpli grandaj, de diversaj fremdaj lingvoj: la angla, germana, ĝenerala slava miksaĵo, iomete de la hungara. Kiam mi alvenas al aranĝo kaj povas finfine ekparoli en Esperanto, mi havas la senton, kvazaŭ mi venus hejmen; kaj mi ja antaŭĝojas pri tio dum mia tuta vojaĝo”. Ĝuste tiumetode Marteno atingis ankaŭ Roterdamon, kredeble do li tuj eksentis sin tie kvazaŭ hejme.
Samnumere troviĝas ankaŭ rememoro de ukrainanoj el Jalto, kiuj partoprenis la agosemajnon en Zakopane, sed mi mencias ĝin ne por informi pri la vintraj valoroj de ĉi tiu pola ripozejo, sed por rememorigi pri la IJK, kiu tie baldaŭ okazos. La organizantoj opinias ja, ke la vintra ĉefurbo de Pollando fariĝos somera ĉefurbo de Esperanto. Ĉiuj dek jaltanoj, kiuj ĉeestis la agosemajnon, decidis reveni por la kongreso, kaj tio signifas, ke ili ĝuis la tempon pasigitan en Zakopane. Ni deziras la samon ankaŭ al ĉiuj estontaj IJK-anoj, kun kiuj ni povos renkontiĝi komence de aŭgusto.
Invito al IJK videblas ankaŭ en unu el du numeroj de NORVEGA ESPERANTISTO, kiujn mi havas antaŭ mi. En la alia troviĝas resumo de la pasintjara agado en Norvegio kaj informo pri nova strategia plano. La norvegaj aktivuloj starigis al si tri ĉefajn celojn, realigendajn ĝis la jaro 2009-a, nome: „la plimulto de la norvega popolo sciu, ke Esperanto estas lingvo, estu instruado pri Esperanto en almenaŭ kvar lokoj en la lando kaj la membronombro estu stabiliĝinta ĉe 250”. Kiu provis aktivi en la movado, tiu scias, kiom multan laboron postulas tiaspecaj celoj. Kaj nur unuavide ili ŝajnas facile atingeblaj.
El la jarraporto en la sama numero valorajn informojn pri esperantlingva ĉiĉeronado povas ĉerpi ankaŭ ĉiuj turismemuloj, kiuj volas viziti Norvegion. Jen, en la ĉefurbo Oslo estas du rajtigitaj esperantlingvaj ĉiĉeronoj, per la internacia lingvo oni povas viziti ankaŭ la faman katedralon Nidaros en Trondheim. Antaŭ nelonge Esperanton oni ekuzis en la retpaĝaro de la komunumo Eidsvoll.
Granda elano radias el la nova numero de portugala NIA BULTENO, kiu laŭ la aŭtoro de la enkonduka artikolo „vigle atestas iĝantajn ŝanĝojn en la portugala movado... Junuloj abunde kaj eĉ ĉefrole, flue esperantlingve kaj tute aŭtonome - jen frapa kontrasto kun la ĵusa pasinto... Internaciaj aranĝoj, senperaj kontaktoj, ekloĝoj eksterlande - jen ĉio kvazaŭ nova en la portugala Esperanto”. Kaj ene de la numero troviĝas interalie raportoj pri juna franco Fabien, kiu helpas popularigi Esperanton en la urbo Oporto, pri partopreno de junaj portugaloj en la Internacia Semajno en Germanio kaj en kunveno de junaj katalunoj. Krome oni povas legi ankaŭ interesan artikoleton pri lingvaj problemoj en la Eŭropa Unio. Ili evidentiĝis en marto, kiam Hispanio, Italio kaj Portugalio malebligis okazigon de renkontiĝo de uniaj ministroj pri laboro, ĉar „la dokumentoj de unu el la aferoj traktendaj aperis nur en la franca, angla kaj germana lingvoj”, kvankam „nepras, ke ĉiuj dokumentoj estu tradukitaj en ĉiujn oficialajn lingvojn de la Eŭropa Unio”.
La eŭropunia temaro enestas ankaŭ en NORDA GAZETO, bulteno eldonata de nordfrancaj esperantistoj, kie Xavier Dewidehem analizas rolon de naciaj parlamentoj en la Unio kaj konstatas, ke „de la jaroj 1990-aj la naciaj parlamentoj trovas pli kaj pli aktivan rolon ene de la eŭropa konstruaĵo - kaj ‘horizontale’, kadre de la kunlaboro inter ili mem, kaj ‘vertikale’ en la rilatoj inter ili kaj la komunumaj institucioj”. Pri ambaŭ tendencoj la aŭtoro donas konkretajn ekzemplojn. Li ankaŭ akcentas favoran por la naciaj parlamentoj evoluon de la jura stato, lige kun la projekto de la eŭropa konstitucia traktato. Dume tamen okazis la referendumoj en Francio kaj Nederlando, kaj fariĝis sciate, ke la tendenco, kiun skizas la aŭtoro, ne estas senperturba. La „mirinda aventuro nomita Eŭropa Unio” - kiel li diras - certe havas antaŭ si ankoraŭ longan vojon al maturiĝo.
La dana fervojista DEFA-BULTENO rememorigas la bulonjan kongreson, pri kiu ni amplekse raportis en niaj programoj. La raportistino rememorigas emociplenan inaŭguron, dum kiu aktoro recitis la paroladon de Zamenhof kun la famaj vortoj: „Ĉi tie ne ruso parolas kun polo, ne franco kun anglo, sed homo kun homo”. Ŝi ankaŭ ĝojas, ke dank’ al la submara tunelo ŝi unuafoje povis ekskursi al Anglio sen esti marmalsana. „Bedaŭrinde la vetero estis kontraŭ ni - ŝi daŭrigas. - Estis tiel nebule, ke ni vidis nenion, sed ĉar la trafiko estis maldekstra, mi kredas, ke ni vere estios en Dover kaj Folkestone, kie ankaŭ Zamenhof estis”.
Kaj en tiu ĉi nebuleca etoso de la iamo ligita kun nuntempo adiaŭas vin jam foliume via -
Wojtek Usakiewicz