• Trarigardo de la E-Gazetaro - 05.07.05
  • 05.07.2005
Kvankam ni sojlas ĉe la jubilea, rondcifera – ĉar ja la 90-a UK de Esperanto en Litovio, tutcerte la jubilea renkontiĝo printempe en Bulonjo ĉe Maro firme fiksiĝis en la memoro de la partoprenintoj. Aparte en la memoro de la francaj aktivuloj - kiuj el plej diversaj asocioj - krome belgaj kaj britaj, ne kalkulante alilandajn gastojn partoprenis tiun ĉi eksterordinaran rendevuon. Por ili do, la lasta numero de „Le monde de l’ Esperanto” estas unika, ĉar kiel atentigas en la frontartikolo Claude Nourmont, ĝia redaktoro „jen numero preskaŭ komplete dediĉita al unu sola renkontiĝo. Sed kia renkontiĝo! Tiu de la pasinto kaj de la estonto de Esperanto kun la celebrado de la centjariĝo de la unua Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro. Kaj en 2005 ni kunvenas en la sama teatro – kiun mirakle ne trafis bomboj, dum la urbaj konstruaĵoj estis plejparte detruitaj – kiel en 1905, kie la 688 partoprenintoj de la unua kongreso povis ekpraktiki la lingvon lanĉitan de Doktoro Zamenhof malpli ol du jardekojn antaŭe. Esperanto tiam transiras de la statuso de skribata lingvo al tiu parolata”. Sekve Claude Nourmont prave elstarigas, ke „la bulonjaj instancoj aparte atentis la eventon, por ke la urbo fariĝu simbolo de Esperanto kaj de internacia frateco. Ĝi malavare akceptis la esperantistojn, kaj krome - esceptega afero - la urba konsilantaro oficiale akceptis la rekomendojn de la renkontiĝo Esperanto Bulonjo 2005. Escepta ekzemplo!” Ĉio ĉi denove prezentiĝis antaŭ miaj okuloj ne sole dum la foliumado de la franca revuo, sed ankaŭ dum surpriza reveno al Bulonjo fine de junio, kiam dumnokte al tiuj ĉi historiaj lokoj mi kondukis dek kelkajn entuziasmajn polajn esperantistojn.
Sed ni revenu al la priparolata numero de „Le monde de l’Esperanto” – kiel ĉiuj revunumeroj laŭpremise en signifa plimulto franclingva bone servas kiel pridokumento de la evento – laŭ ĝia plurfaceta dimensio ankaŭ por la franclingva legantaro. Kompreneble ne mankas paĝoj esperantlingvaj, sur kiuj apartan lokon prenas la impresoj de iu el la partoprenantinoj de >Bulonjo 2005<, Raita Pyhaelae el Finnlando.
Alian jubileon notas la maja numero de „Esperanto en Azio”. Temas pri numero jubilea – la jam 50-a, kiu aperis ekzakte 15 jarojn post la lanĉo de la unua. Kiel ĉefpaĝe skribas Hori Yasuo, ĝia nuna redaktoro – „Estas bedaŭrinde, ke ankoraŭ multaj homoj en Azio tute ne scias la ekziston de Esperanto, sed ni povas konstati, ke la movado konstante progresas en Azio kaj dank’ al KAEM, trifojaj Aziaj Kongresoj kaj „Esperanto en Azio” ktp. multaj esperantistoj nun estas amikoj, ne nur poŝte kaj interrete, sed vizaĝe. Nia movado neniam haltos, sed ĉiam antaŭenpaŝos kun multaj samideanoj kolektiĝante en tiun ĉi forumon” – fino de la citaĵo. Al pluraj gratuloj adresitaj al la redaktoro aldoniĝas ankaŭ tiuj de nia redakcio, kiu dank’ al KAEM-Bulteno ricevas amplaksan superrigardon al la azia E-movado. Ateston pri la nesubtaksebla rolo de KAEM-bulteno ni trovas en ĉiuj kontribuoj al la jubilea numero, sed konklude mi citu el la artikolo de Wu Guojiang el Ĉinio: „Esperanto en Azio” fariĝas parto de la vivo de la aziaj esperantistoj. Malfermante ĝin kaj traleginte de la unua numero ĝis la nuna vi trovas pli ol 600 adresojn de E-organizaĵoj kaj esperantistoj el 18 landoj/regionoj, inkluzive de la orienta parto de Rusio. ..... „Esperanto en Azio” estas ludanta pontrolon por akceli amikiĝon de la aziaj esperantistoj kaj kunlaboron de E-organizaĵoj landaj kaj lokaj en Azio kaj por ligi aliajn partojn de la mondo. Ĝi estas fenestro, tra kiu oni povas vidi la azian Esperanto-movadon kaj ĝi montras efikan vojon, kiu enkondukas aziajn esperantistojn al la monda E-movado” – fino de la citaĵo.
La jubilea numero de „Esperanto en Azio” evidente ne sole retrorigardas, sed ankaŭ informas pri eventoj en la unuopaj landoj, la taskoj de KAEM kaj la jam aŭgusta 4-a Azia Kongreso en Nepalo. Per mallonga noto inter diversaj informoj el Japanio KAEM-bulteno adiaŭas Ludovikiton, kiu forpasis fine de aprilo.
Al la eksterordinara figuro de Ito Kanzi, honorita per „Premio Ossaka” kaj sekve per Akademia Merito de JEI – dank’ al kiu aperis 55 volumoj de „Plena Verkaro de Zamenhof” sian artikolon en la julia „La Movado” dediĉas Aikawa Setuko. Ŝi memorigas la signifon de la sufikso „it” en lia pseŭdonomo, kiu ne rolis kiel pasiva participo, sed kiel sufikso medicina, kun la signifo inflamo, ĉi-koncerne aminflamo por la kreinto de la IL. Tiu korrilato fruktis realforme – per jen 8-voluma japanlingva romano dediĉita al Zamenhof, jen per pli ol 55 voluma „pvz”. Kiel sciate Ito Kanzi ne ŝatis sin montri al la vasta e-ista publiko kaj en ĉi tiu kunteksto, Aikawa Setuko memorigis lian dufojan partoprenon en esperanto-kunveno kadre de la Kongreso de Esperantistoj en Kansajo. En ambaŭ jen japane, sekve esperante li parolis pri sia laboro, pri historio de Esperanto, sed lia partopreno limiĝis al la koncerna por li parto. Aludante al la fakto, ke Ludovikiton nur malmultaj sukcesis viziti kaj interparoli kun li la aŭtorino de la artikolo kiel feliĉulinon nomas min mem, ĉar dum mia vizito en Kioto mi estis gasto en lia hejmo. Evidente tiu ĉi vizito por ĉiam restos en mia koro kaj memoro kaj mi neniam forgesos la kortuŝon esti invitita denove, kvankam tiu denova vizito neniam povis realiĝi. Sed Ito Kanzi lasis multon al ni, ĉefe sian „pvz” – „en kiu li kolektis ĉiujn haveblajn materialojn prilaboritajn de Zamenhof – de poŝtkarto kun kelklinia skribaĵo ĝis traduko de romano. En la verkaron li metis ĉion kaj aldonis detalan klarigon. ..Li plenumis grandiozan laboron, kiun neniu en la mondo povis fari” – skribas Aikawa Setuko. Liaj laborfruktoj servas, povas servi al ĉiuj, same kiel al la membroj de la studgrupo lanĉita de la aŭtorino por legi la tutan „pvz-on”.
Ekzistas personoj, kiuj mem ne esperantistaj faris multon por la tuta esperantista komunumo. Kaj tia tutcerte estis la forpasinta komence de aprilo papo Johano Paŭlo la 2-a. Kiel ni legas en la bulteno de la esperantista grupo „Fido kaj Espero” el la hispana Valladolid „Kun Johano Paŭlo la 2-a Esperanto fariĝis ne nur lingvo >aprobata<, sed ankaŭ >parolata< en la katolika Eklezio”. Tiu ĉi artikolo koncize memorigas la kontaktojn de kardinalo Wojtyła, sekve papo Johano Paŭlo la 2-a kun esperanto kaj esperantistoj.
La 217-a numero de la bulteno de esperantistoj el Valliadolid donas samtempe apartan atenton al la okazonta post kelkaj tagoj 64-a Hispana Kongreso de Esperanto, kies slogano estas – kiel ni jam informis „Don Kiĥoto parolas Esperanton”. Bedaŭrinde, tiu ĉi planita grandelane kongreso ricevis funebran priombron. La planita dumkongresa omaĝo al Fernando de Diego fariĝos samtempe la adiaŭo de la elstara hispana esperantisto, interalie genia tradukinto de „Don Kiĥoto”, kiu – kiel informis nin Dario Rodriguez - forpasis en Zaragoso la 30-an de junio. Por omaĝi lian memoron en nia „Trarigardo” ni referencu ankoraŭfoje al la marta/aprila numero de „Boletin” de HEF kaj citu kiel omaĝon la vortojn de Antonio Valen: „Fernando de Diego estas ĥirurgo de la vorto: la rigoro, la alĝustigita frazo, la perfektemo kaj, ĉefe, la lerteco distingas la probable plej bonan stiliston kaj vortoriĉan aŭtoron en esperanto”. Tiu ĉi citaĵo devenas el la artikolo dediĉita al Fernando de Diego, en kiu ĝia aŭtorino Ana Manero prave atentigas, ke „ne ekzistas pli bona komplimento al kvalita verkisto ol ĝui la rezulton de ties talento kaj peno”.
Kaj tiuj ĉi ĵus cititaj vortoj perdas nenion de sia aktualeco, se temas pri la forpaso de niaj grandeguloj. Multfoje ilia forpaso spronas fenomenojn malfacile prognozeblajn. Interesiĝas pri ili sociologoj, ekonomikiistoj kaj ekspertoj pri la socia vivo. Tiel estis ekzemple en Pollando, kiam post la forpaso de la amika al la E-komunumo Johano Paŭlo la 2-a en nia lando oni komencis rezoni pri gejunuloj: „generacio de Johano Paŭlo la 2-a”. Kompreneble mi ĝojas, ke mian mallongan felietonon marĝene de tiu ĉi fenomento la redakcio de „Nova Vojo” de EPA en Japanio rekonis aperiginda. Sed tiu mencio reference al la julia numero de la periodaĵo sole anoncas referencon al la tuta numero de „Nova Vojo” jam en la venontsemajna „Trarigardo de la E-Gazetaro” por kiu jam nun invitas la aŭtorino de la nunsemajna.
Barbara Pietrzak