• Trarigardo de la E-Gazetaro - 12.07.05
  • 12.07.2005
Nur antaŭ kelkaj tagoj venis la junia numero de „Literatura Foiro”, kaj per ĝi mi dezirus inaŭguri nian nunsemajnan trarigardon. Ja temas pri aktuale plej longe senĉese aperanta literatura kaj kultura revuo en la Il, kies 35-a jarkolekto aperis en la pasinta jaro. Sed ĉi-jare kun ĝi ligiĝas ankaŭ alia jubileo, tiu de la 25-jariĝo de Kooperativo de la Literatura Foiro, kiu posedas, eldonas kaj administras la periodaĵon. Fine de majo estis inaŭgurita en la milana Esperanto-Ĝardeno de Gianni Conti monumento kontraŭ agresemo, kiu koincidis kun la arĝenta jubileo de la kooperativo. Kiel skribis porokaze Perla Martinelli: „Esperanto estas respondo al la bezono komuniki je transnacia nivelo. Kaj ĝuste por ĉi tiu nivelo de komunikado inter homoj kun malsamaj lingvoj kaj malsamaj kulturoj estas plej bezonate bridi kaj kontroli la naturan agresemon de la homo”. ....Monumento etimologie kondukas nin al admono: ĉi tiu statuo de Jens Galschiot (Nia interna besto) admonas nin pri la delikata ekvilibro en ĉiu socio, kie oni intermalamas sin frate kun la konstanta danĝero, ke tio degenros pro nesufiĉa strebo al kulturo de paco. Ni civitanoj de Esprantio nepre klopodu esti pozitiva ekzemplo” – jen enpensinda konkludo en la ĵusaj tagoj aparte.
En la junia „Literatura Foiro” multas – kiel ĉiam - interesaj kontribuoj. Aparte mi ŝatus atentigi pri la intervjuo kun d-ro Michele Gazzola, laboranto de la Ĝeneva Universitato, kiu en ekskluziva intervjuo respondas la demandojn de Giorgio Silfer ĉirkaŭ la nova fako, la tn. „lingva ekonomiko”, kiu per propraj ekonomikaj metodoj aplikitaj al lingvistiko komparas alternativojn, avantaĝojn kaj malavantaĝojn por sugesti tute konkretajn solvojn. Jen konkreta ekzemplo, ni citu: „La intervjuanto: En Svislando estas debato por kaj kontraŭ la enkonduko de la angla kiel deviga unua fremda lingvo (anstataŭ franca/germana) – ĉu lingva ekonomiko helpas trovi la taŭgan respondon? Responde Michele Gazzola: Ĝi helpas, ĉar niaj esploroj trovis, ke alemano kiu scipovas la anglan salajre gajnas 18 procentojn pli en la privata sektoro, kaj nur 12 procentojn pli se li scipovas la francan. Ĉe denaskaj parolantoj de la tri minoraj svisaj lingvoj estasa la malo: je diversaj grandoj (plej multe ĉe la romanĉoj) estas pli enspezige koni la germanan”. Respondante la demandon pri la ĉefa problemo rilate la lingvan reĝimon en EU – Michele Gazzola atentigas, ke almenaŭ unu el la ĉefaj estas la mastrumado de la diverseco. „Hodiaŭ la naciŝtatoj ne estas plu la solaj povocentroj (fonto de povo ekonomia kaj politika). Ni bezonas do novajn modelojn por mastrumi la diversecon, en kiu situas ankaŭ la lingvoj” – fino de la citaĵo.
Krome en la junia numero de „Literatura Foiro” ni trovas la trian kaj la lastan segmenton de la prelego de Vinko Oshlak „La renversita sintagmo”, kiu aŭdiĝis dum la simpozio pri la esenco kaj estonteco de Esperantio, la tradukitan el la franca raporton de la Komitato pri Verkistoj en prizono de PEN-Klubo internacia, laŭvican felietonon de Radosław Nowakowski, ĉi-foje „Pri la paradokso de kritiko”, plurajn literaturajn paĝojn kaj ni krome povas ekscii pri nova hipotezo, kiuj estas viroj krucumitaj kune kun Jesuo Kristo.
Pri literaturo, pli precize dirante pri facilaj libroj rekomenditaj de kursgvidantoj en sia julia numero okupiĝas „La Revuo Orienta”. 11 aŭtoroj rekomendas multajn ĉi-specajn legaĵojn en la IL, dum Yamasaki Seiko sur laŭvicaj paĝoj enkondukas en la komprenon de verko multe pli serioza kaj certe malfacila kiel „Krimo kaj puno” de Fjodor Dostojevski. La laŭvica numero de JEI-periodaĵo konfirmas apartan atenton, kiun oni donas al la altigado de la lingva kapablo. Emfazas ĝin la raporto pri la 38-a Esperanto-seminario, kiun lime de aprilo kaj majo partoprenis pli ol 80 personoj en la gubernio Okayama. Kiel evidentiĝas el alia samnumera artikolo JEI klopodas nun, ke en ĉiu japana gubernio troviĝu ĝia filio. Sed kiel ni ĵus diris „esperanto estas respondo al la bezono komuniki je transnacia nivelo”. En ĉi tiu kunteskto aperas kelkaj kontribuoj, pri kiuj ni ekscias el la esperanto-resumoj, ekzemple tiu de vetrana esperantisto, NOMURA Rihei, kiu rememoras siajn korespondajn kontaktojn kaj personajn renkontojn kun alilandaj esperantistoj. La alia atesto venas el sub la plumo de italo Daniele Binaghi, kiu resume retrorigardas al sia vizito en Japanio pere de Pasporta Servo kaj informas pri stokitaj interrete fotoj pri tiu renkontoj. Al kontaktoj, aparte vizitoj en la gubernio Hiroŝimo ĉi-numere la atenton donas unu el la plej famaj esperantistoj de la urbo, OSIOKA Moritaka. Ĉi-foje ne pere de vizitoj sur la insulo Miyazima aŭ en Atombomba Muzeo, sed per priskribo de aparta frandaĵo de la loko, nome okonomiyaki, kiu ĝuas apartan famon. Kiel atentigas OSIOKA Moritaka konfirmi ĝian famon povas ĉirkaŭ 190 samideanoj el 27 landoj, kiuj dum la 20 lastaj jaroj vizitis la Hiroŝiman E-Centron. Nu, tiu gastronomia alrigardo enkondukas nin en la somerperiodan etoson kaj tiu ĉi signifas apartan moviĝemon de esperantistoj. Kiel skribas aliflanke KAWANISI Teturou en >Monata Podieto< esperantistojn favoras tri bonaj punktoj el kuracista vidpunkto, ni citas: „unue esperantistoj mondvojaĝas, kio helpas al ili ĉiam havi bonan sangocirkuladon (precipe flanke de vejnoj), kiu estas esence necesa por sano. Due, esperantistoj praktikas Esperanton, babilante kaj kantante kun amikoj, kio faciligas spiron por multigi oksigenon en sango. Trie esperantistoj emas havi multajn kortuŝajn momentojn pere de tutmonda amikeco, kio fortikigas imunan kapablon kontraŭ malsanoj” – fino de la citaĵo. Nu en tiu ĉi kunteksto delonge menciinda estas la membrogazeto de E-Societo en la sveda Gotenburgo „inter-Ligilo”, en kiu ĝia membro Tomas Q. Nilsson interesokapte priskribas sian vojaĝon al Kubo, dum kiu veturo kompreneble gravis kaj ĉarmis E-kontaktoj. Ni restu en Svedio, el kiu dank’ al nia aŭskultanto Lars Westmann atingis nin la junia numero de „La Espero” de Sveda E-Federacio. Unuapaĝe ni konatiĝas kun la nova prezidanto de la federacio Bengt Olof Aradsson, al kiu la federacian martelon transdonas la ĝisnuna prezidanto, sed ja daŭra estrarano Franco Luin. En la numero precipe elstaras raporto pri la realigita lernejana projekto „Nia bildo de via lando”, kadre de kiu okazis renkontiĝo pere de esperanto inter svedaj kaj litovaj gimnazianoj. Jen laŭvica bonega pruvo kiel esperanto respondas la bezonon komuniki je transnacia nivelo. Ĉu tio ĉiam facilas? Ni enrigardu la julian „Nova Vojo”, en kiu Tadaŝi SAITO, estrarano de EPA skribas: „Foje mi rimarkas, ke diferencas la kompreno de la vorto de Esperanto inter mi kaj diverslandanoj, precipe kun eŭropanoj. Mi sentas pli multe da neceso interparoli en E-o kun ili. Kaj mi ankaŭ sentas min, ke mi bezonas koni iliajn kulturojn plie. Ideala mondo estas paca mondo, plena de harmonio kaj feliĉo. Ni bezonas kompreni kaj akcepti diversecon inter ni kaj peni por krei harmonion” – fino de la citaĵo. En la unuopaj numeroj de „Nova Vojo” por tiu pli bona interkultra interkompreno servas la raportoj de eksterlandaj korespondantoj, pri la julia mi jam menciis pasintsemajne. Sed kompreneble ankaŭ eksterlandaj legantoj de „Nova Vojo” ricevas interesan materialon por la interkultura kompreno. En la julia numero de la revuo temas pri la malaproba starpunto de Oomoto rilate organtransplanton kaj klopodojn, ke estu proklamita ĉi-koncerna leĝo. Sed kiel la ĉefan mi ja rekonu la felietonon de Tacuo Huĝimoto, kiu dividas siajn travivaĵojn lige kun la partopreno en la lampiradmira vespero, speciale aranĝita por omaĝi laborantojn de Oomoto, kiuj festis sian 70-jariĝon. Dankon pro la proksimigo de tiu ĉi vespera etoso. Kvankam nun ekzistas amaso da sepdekjajruloj en la ekstrema oriento la aĝo de 70 jaroj – kiel informis la aŭtoro - estas unu el la festaĝoj pro „antikve rara” eco. Evidente niaj apartaj deziroj de longdaŭra sano kaj prospero radioonde atingu ĉiujn gejubileulojn, aparte Tacuo-n Huĝimoto mem.
Barbara PIETRZAK