• Trarigardo de la E-Gazetaro - 19.07.05
  • 19.07.2005
Inter la nunsemajnaj periodaĵoj la lasta numero de „Aŭstria Fervojisto” distingiĝas tutaparte per la frapkolora kovrilo loganta al la rondcifera, la jam 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno, kiu komenciĝas jam semajnfine. Tutcerte tiu UK en la jaro de la 100-jariĝo de la Universalaj Kongresoj estos aparta. Sed ankaŭ ene de la bulteno de Aŭstria Fervojista E-Federacio ni trovas pliajn referencojn datrevenajn, ligitajn ĉi-foje kun la 50-a jarkolekto de la revuo kaj 45-jariĝo de AFEF. Tiuokaze oni represas iujn dokumentojn, kiuj rilatas al ili. Iu koncernas eĉ la unuan numeron de la bulteno el la 1956. Ĝi entenis nome la leteron de Ĝenerala Direktoro de Aŭstria Fervojo, d-ro Maximilan Schantl, en kiu li unuflanke skribis pri la aspiroj de la gvidata entrepreno, ke ĝiaj laborantoj por taŭge priservi la klientaron „havigu al si la konon de almaneŭ unu fremdlingvo. Kaj kiel li emfazis tiaj: „aspiroj ankaŭ entenas la akceladon pri la lernado de Esperanto”. Sekve, tiu ĉi altrangulo de la aŭstra fervojo mesaĝis: „La Esperanto-movado inter la fervojistoj de Aŭstrio ree prenis grandan ekfloradon post la 2-a mondmilito. Plue Esperanto trovis ankaŭ en aliaj ŝtatoj ampleksan disvastigon. Tiel la lernado de ĉi tiu lingvo flanke de niaj dungitoj ankaŭ servas al la komercaj, klientojn varbantaj interesoj de la Aŭstria Federacia Fervojo. Estas dezirinde, ke kiel eble multaj fervojistoj atentu la okazon, lerni Esperanton en kursoj, por tiel ankaŭ siaflanke kontribui al tio, ke Aŭstrio konservu sian bonan famon kiel vojaĝlando”. Krom tiuj datrevenaj aludoj en la bulteno de aŭstraj fervojistoj la lokon ricevis ankaŭ E-o en Vikipedio, la ttt-ejo EsperantoLand, informoj pri la skisemajno en Bulgario, la plej proksiman februaron kaj rakonto pri okstacia klopodado akiri (prefere rezigni) favorprezan bileton por poŝbuso fare de iu aĝkonforma maljunulo. Evidente ne mankas la konata slogano, memoriganta, ke „La reloj ligas la landojn, Esperanto popolojn”.
Alia slogano, kiun mi ŝatus memorigi nunsemajne estas „Esperanto-edzperanto”, kaj evidente mi ne faras tion senkaŭze. Ne sole pro la proksimiĝanta UK. Esperanto kiel la edzperanto estas la unua paŝo por establi internacian familion, kaj ĝuste la >Familio< estas la gvidtemo de la lasta numero de „Kontakto”. Kiel skribas la redaktorino de la periodaĵo la temon, kiu estis jam antaŭe planita aldone influis la fakto, ke „ŝanĝiĝis ne nur la poŝtadreso de la redakcio, sed ankaŭ la familinomo de la redaktorino. Pli ĝuste, nun viaj redaktorino kaj vicredaktoro havas la saman familinomon, ĉar ni ĝeedziĝis! (...) Do, jen naskiĝis plia esperantlingva familio”. Ankoraŭfoje elkorajn bondezirojn flanke de nia redakcio por Ĵenia kaj Amis sur ilia esperantista vivovojo!
Sed ni ankaŭ donu la atenton al la familitemaj kontribuintoj de la numero kun pli kaj iom malpli granda staĝo. Ĝuste ĉi lastaj inaŭguras la temociklon. Temas pri Ulrich Matthias el Germanio kaj Nan Wang el Ĉinio, kiuj nun loĝas en Germanio, Sonja Petroviĉ kaj Hokan Lundberg, kiuj en junio estis translokiĝontaj el Serbio en Svedion, Ilija De Coster flandro kaj rusino, Julinka Litvinova, kiuj vivas en Belgio, slovakino Katja Bodnarova kaj aŭstraliano Trevor Steele, kiuj el Eŭropo translokiĝis al Aŭstralio. Evidente iliaj vojoj al komuna E-familio malsamis, ĉar ekzemple Ulrich kaj Nan enamiĝis kun la penso pri la geedziĝo jam dum la unua vespero, dum Katja kaj Trevor konfesas, ke „pasis 10 jaroj inter nia unua konatiĝo kaj la komenco de nia komuna vivo”. Por plimulto kiel ilia renkontiĝejo rolis UK, IJK, TEJO-seminario, kvankam al Trevor helpis la bidgoŝĉa „Esperantotur”, kiu proponis viziton en la E-Centro en Poprad, kie deĵoris Katja. La intervjuatoj permesas enrigardi sian privatan vivon, parolas pri tio ĉu ili renkontis - kaj se jes - kiel ili superis interkulturajn malfacilaĵojn, kiuj ja povas ŝajni foj-foje evidentaj se temas pri grandaj distancoj kaj malsamaj kulturoj. Sed en la kazo de Trevor kaj Katja „malsamaj kulturaj fonoj tute ne kaŭzis problemojn”, kvankam ilian ekziston rimarkis Ilja De Coster kaj Julinka Litvinova „Sendube ni spertis interkulturajn barojn – foje etaĵoj, foje pli grandaj. Kiel venki ilin? Verŝajne, estante vi mem kaj per multe da dialogo. (..) Foje veran solvon oni ne trovas, sed ja estas iu reciproka interkonsento. Sed baroj aŭ malfacilaĵoj ne estas tipaj nur por interkulturaj rilatoj – ili troviĝas ĉie”. Evidentiĝas, ke nur unu persono, nome Ulrich Matthias „ĉiam deziris, ke mia estonta edzino estu esprantistino, dum la nacieco ne gravis”. Iom alian rilaton al sia estonteco havis flandro Ilja De Coster: „..Mi neniam vere konsideris aŭ aparte deziris internacian rilaton, la sola deziro estis pri amata homo, kun kiu eblas dividi ĝojon kaj suferon”. La familio signifas evidente infanojn, ilia eduko kelkfoje ankaŭ povas kaŭzi malsamajn opiniojn de la gepatroj, sed en la E-familio krome ĉiam temas pri la plurlingva eduko kaj la maniero ĝin praktiki. En la familio Matthias la ĉefa lingvo de ilia filineto Christina Yali „estas la germana, sed Nan ankaŭ multe uzas la ĉinan” kaj krome la patrino tenas multajn kontaktojn kun ĉinoj en sia nova hejmurbo, kaj Ulrich ofte ludas kun la filineto esperantlingve. Ĉiukaze evidentiĝas, ke tiu ĉi familio ne havas fiksitajn regulojn de la lingvouzo, sed ŝanĝas la lingvon laŭ situacio. Kun la infano en la familio de Sonja kaj Hokan la patrino parolas serbe kaj la patro esperante, la gepatroj inter si uzas la Internacian kaj foje la svedan. Aliflanke Ilja kaj Julinka el Belgio kvankam ankoraŭ ne pensas pri infanoj, premisas ke Esperanto estos unu el la lingvoj en kiu estos edukitaj gefiloj. „Tamen tio funkcios en la tuta kunteksto, ni ne nepre eduku ilin esperante pro tio, ke ni estas esperantistoj”.
Nu eblas diri – kiom da familioj, tiom da konceptoj, tiom da propraj vojoj. Sed kompreneble estas kelkaj reguloj kaj tiujn reliefigas UEA-fakdelegito pri denaskismo el Brazilo, Ismael Mattos Andrade Avila. Lian artikolon ornamas fotoj de iuj el almenaŭ 20 brazilaj denaskuloj, liaj propraj kaj tiu de Jean, la fileto de familio Okabe-Piton. Kompreneble la decido uzi Esperanton en la familio rezultas el la internacia geedziĝo de esperantoparolantoj, kiuj ne ĉiam havas alian komunan lingvon. Do Esperanton ili uzas laŭ diversa sistemo (unu persono – unu lingvo, unu situacio – unu lingvo), kiuj sistemoj ankaŭ povas esti miksitaj. Sed kiel atentigas la aŭtoro tio alportas eksterordinarajn psikologiajn kaj intelektajn avantaĝojn, kiujn plurlingveco donas al la disvolviĝantaj cerboj de geknaboj. La aŭtoro subtrekas ankaŭ, ke la decido alpliki familie Esperanton, se temas pri internaciaj paroj sekvas „el la deziro transdoni al siaj gefiloj tion, kion oni konsideras la plej bona – kaj por nemalmultaj esperantistoj la internacia lingvo estas nemalhavebla trezoro”. Samtempe Esperanto uzata denaske estas en plejmulto nur aldona lingvo krom aliaj etnaj (foje du, tri) uzataj en la familia medio – kaj kaze de la sistemo „unu situacio – unu lingvo” ĝi alportas mirigan rezulton, kiun konsistigas: „kvarlingvaj infanoj jam de frua aĝo”. Ĉu populariĝonta denaskismo minacos E-normon? Ismael Mattos Andrade Avila trankviligas, ke pro la fakto, ke denaskuloj ĉiam estas en malplimulto en la esperantista -medio la normo de la lingvouzo estas ĉiam difinata internacie kontraste al la etnaj lingvoj. Nu ankoraŭ pri iu avantaĝo atentigas la aŭtoro el Brazilo. Adaptante la Internacian kiel la familian lingvon oni ĝuas la avantaĝon aktive uzi la lingvon dum sia tuta vivo, kio en plimulto da kazoj ne estas normo inter esperantistoj.
Retrorigarde al plurlingva eduko kaj denaskismo de siaj filoj pri situacio en la propra familio skribas Renato Corsetti. El lia kontribuo mi ŝatus citi la konkludon kiu sekvis el la decido ne lasi sin timigi pro plurlingva eduko de la filoj: „Nun ili estas en siaj dudekaj jaroj kaj daŭre ni sekvas la kutiman sistemon: Esperanto estas parolata al la patro, la angla al la patrino, la itala al ĉeestantaj italoj. Unu el la du pli interesiĝas pri la Movado kaj partoprenas junularajn aranĝojn preskaŭ ĉiam, la alia malpli interesiĝas, sed same sekvas pasive movadajn aferoj pert la gepatroj”.
Al la organizaj aferoj de E-familioj sian artikolon en „Kontakto” dediĉas Amri Wandel, la gvidanto de Rondo Familia de UEA. Temas pri la mezgeneracia breĉo kaj infanjunulara breĉo, kaj kovri ilin Amri Wandel prezentas kiel la plej gravajn celojn de Rondo Familia.
Tutcerte tiu temo speguliĝos dum la dumkongresa renkonto de la Rondo. Mi esperas havi la tempon ĝin viziti, ĉar kiel mi supozas la problemoj de la E-familioj interesas ankaŭ vin. Sed per ĉi tiu elĉerpa trakto de la temo de la lasta „Kontakto” ni bedaŭrinde venis al la fino de nia nunsemajna „Trarigardo”.
Barbara PIETRZAK