• Ni invitas al Pollando - GRUNWALD
  • 19.07.2005
La 15-an de julio de la 1410-a jaro la pola armeo komandata de reĝo Władysław Jagiełło, helpe de la litovaj trupoj gviditaj de princo Witold partoprenis sur la kampoj de Grunwald-vilaĝo (en la norda Pollando) batalon – unu el la plej grandaj kaj spektaklecaj bataloj de la mezepoko, kiun laŭ nunaj pritaksoj partoprenis ĉirkaŭ 50 mil kavaliroj. La venkita en la batalo malamiko estis la Teŭtona Ordeno – reze instraliĝinta en Pollando. La venko super teŭtonoj kaj la pereo de la gvidinta ilin granda ordena majstro, Ulrich von Jungingen signifis komencon de la fino de la Teŭtona Ordeno. Ĝuste hodiaŭ, lige kun la pasinta datreveno de la batalo ni volas rakonti al vi pri ĉi tiu aparta loko, kiu en la historio de Pollando havas firman lokon, sed de dek kelkaj jaroj oni ne sole rememoras ĝin dum la histori-lecjonoj.
Nome la malnovan sukceson de la pola armeo decidis omaĝi en la 1992-a jaro hobiuloj de la mezepoka kavaliraro. La 15-an de julio ili alvenis al la kampoj de Grunwald por rekrei la iaman bravagon. La iniciato ne plene sukcesis, ĉar la batal-spektaklon partoprenis 20 kavaliroj... Sed... la mito de kavaliro kaj kavalira batalo evidentiĝis grandega. Post la unua renkontiĝo sur la kampoj de Grunvald en la 1992-a jaro la hobiulaj kavaliroj alvenas ĉi tien ĉiun 15-an de julio por rekrei la batalon de antaŭ preskaŭ 600 jaroj. Kiomnombre? De kelkaj jaroj la spektaklon prezentantan la iaman batalon partoprenas ĉirkaŭ 1000 kavaliroj, grandparte poloj, belarusoj, ĉehoj, litovoj, germanoj, francoj kaj italoj. La admiranta ilin publiko nombras kutime pli ol 40 mil personojn. La aranĝo estas la plej granda en Pollando evento dediĉita al la kavalira kulturo. Krom prezenta rekreo de la batalo, okazas ankaŭ multaj akompanaj aranĝoj: kavaliraj turniroj, amuzoj kaj dancoj, koncertoj, festeno kaj nokto de la bengalaj fajroj. Do, ripozante apud belaj kaj trankvilaj polaj mazuriaj lagoj aŭ en arbaro, kie estas malpli varme ol en urboj valoras fari ekskurson al la kampoj de Grunwald por ĝui mezepokan kavaliran etoson.
La komunumo Grunwald troviĝas en la nord-orienta Pollando kaj en ĝia suda parto situas la menciita historia batalkampo. La loko de la batalo videbliĝas de malproksime pro la altiĝanta 30 metrojn super la ternivelo monumento. Proksime troviĝas ankaŭ muzeo, kiu pridokumentas kaj bildigas la batalon, ankaŭ per arkeologiaj eksponaĵoj. Ĝuste dank’al ili estas konata preciza loko de la batalo. Akreologoj malkovris la restaĵojn de la kapeleto konstruita sur la batal-kampo. La mezepokaj dokumenoj informas, ke oni konsekris ĝin en la 1413-a jaro. Ĝi rapide fariĝis loko de la regiona kulto, al kiu multnombre celis pilgrimantoj. Tamen ĝi funkciis nur 100 jarojn, poste bruligis ĝin tataroj. Tuj apud ĝiaj restaĵoj troviĝas ankaŭ grandega ŝtono nomata „la ŝtono de reĝo”, pri kiu multas legendoj, ligantaj ĝin kun la figuro de la pola reĝo, Władysław Jagiełło. Pri la batalo el la 15-a jarcento memorigas ankaŭ malgranda tombejo kaj 5 kolektivaj tomboj, en kiuj ripozas kavaliroj, kiuj pereis tiu ĉi loke.
Kiel skribas kronikistoj la tago de la venko super la Teŭtona Ordeno komenciĝis pluve kaj sensune. Sed kavaliroj ekde la 8 horo matene pretigis sin al la batalo. Unu el ĝiaj plej bone konataj epizodoj estis alveno de senditoj de la granda ordena majstro, kiuj alportis al la pola reĝo 2 glavojn. En la notoj de kronikistoj kaj en la libro de Henryk Sienkiewicz, titolita rekte „Teŭtonoj” temis pri tre streĉa momento, en kiu senditoj ironie deklaris helpon – ĉar kiel ili diris - al la pola armeo mankis bonaj glavoj. Sed, verŝajne temas pri fantazio de la kronikistoj kaj la verkisto mem. La donacado de glavoj estis en la mezepoko kutima maniero inaŭguri la batalon.
Post la venko la pola reĝo dankesprime transdonis al la krakova katedralo de la sankta Stanislao la transprenitajn 51 teŭtonajn standardojn. Kaj dum multaj laŭvicaj jarcentoj ili pendis ĉi tie apude de la katedralaj muroj memorigante pri la pola venko. Detruis ilin post la 3-a dispartigo de Pollando la aneksintoj de la pola ŝtato, same kiel insignojn de la reĝa povo: la kronon kaj sceptron, kiujn prusoj alifandis je moneroj.
Post la vizito de la loko, aparte vidinda dum la datrevenaj solenaĵoj ni rekomendas denove direktiĝi al multaj aliaj, same vidindaj lokoj en la tuta pola Mazurio, pri kiuj ni certe parolos en niaj felietonoj.
Gabi KOSIARSKA