• Trarigardo de la E-Gazetaro - 16.08.05
  • 16.08.2005
Relative antaŭnelonge mi parolis pri „Kontakto” kies ĉeftemo estis >Familio<. La laŭvica numero – kiu atingis nin dum la juliaj kongrestagoj ankaŭ spegulas la familian ĉarmon, ĉi-foje de feliĉaj geredaktoroj pere de la foto de Ĵenia kaj Amis banitaj per tropika pluvo. Sed la veninta numero koncentriĝas pri „Civilizacioj”. Pli precize - kiel atentigas la geredaktoroj– forgesitaj (aŭ ne sufiĉe konataj). Foliumante la unuopajn paĝojn ni trovas multajn interesajn kontribuojn. Inaŭguras la numeron artikolo de Behrouz Soroushian, kiu traktas la rolon de la virinoj en la establado kaj evoluigado de la civilizacioj. Li jam enkonduke atentigas, ke legante historiajn librojn oni trovas nur malmultajn menciojn pri virinoj – la plej ofte aperantaj tie nomoj apartenas al viroj. Liaopinie tio ne estas stranga, konsiderante la fakton, ke historiverkojn skribis viroj, tamen malgraŭ tio oni ja trovas spurojn, kiuj indikas kontribuojn de virinoj al la formado kaj progresigado de la civilizacioj, iliajn kapablojn, viglecon kaj kreemon. Ankaŭ virinoj en diversaj epokoj estis filozofoj, sciencistoj, plenumis gravan rolon en religio kaj kultoj. Multaj nomoj de virinoj intence estis prisilentitaj. El la ombro de forgeso figuron de eksterordinara virino Hipatia, elstara matematikisto, astronomo kaj filozofo, kiu spertis la duoblan morton, ĉar oni ne sole kruele mortigis ŝin, sed ankaŭ detruis ĉiujn ŝiajn verkojn memorigas Olivier Gaudefroy. Laŭvice la sama aŭtoro kune kun Ĵenia Amis memorigas la figuron de la militanta reĝino Zenobia el Palmyra. Evidente „Kontakto” dediĉita al la civilizacioj la historion spuras ne sole laŭ la prismo de virinoj. Do ni krome informiĝas pri la ĉinaj dinastioj, pri la indianoj el la Norda Ameriko – kiuj restas ombre de la multe pli famaj indianoj el la Centro kaj Sudo de la kontinento. Krom la ĵus menciitaj kaj ne menciitaj historiaj temoj la lasta „Kontakto” – rilatigas sin krome al la fenomenoj aktualaj. Vladimir Lemelev priskribas la nunjaran feston de la Tutmonda Mmemortago pri Mortintoj pro Aidoso, kiu okazis en Moskvo – dum du aŭtoroj polemikas ĉirkaŭ la temo gejoj en niaj socioj. En la numeron enkondukis nin ridetanta paro de la geredaktoroj, finas ĝin „tre facila teksto” de la redaktorino, kiu felietonas pri sia nuna loĝurbo, Austino kiu onidire estas la vesperta urbo kun ĉirkaŭ unu kaj duona milionoj de tiuj ĉi bestoj. La laŭvicaj numeroj de „Kontakto” – kiel informas la redakcio estos dediĉitaj al temoj iom pli seriozaj kiel „Terorismo”, „Politiko”. Nu, la lasta nunjara denove pli oscilos ĉirkaŭ socio kaj kulturo, evidente pro sia temo „Festoj”.
Specifa festperiodo en la E-movado estas kongrestempo; por ni ĝi signifas rompon de la kadra programo kaj ekzemple amasiĝon de multaj periodaĵoj kaj revuoj. Tiel estis ankaŭ nunjare. Sed evidente mi ŝatas almenaŭ mallonge kaj eĉ se prokraste atentigi pri plimulto de ili. Pasintsemajne en iu eta „trarigarda” sonsceno parolis Halina Gorecka el „.La Ondo de Esperanto”. En julio, la redakcion atingis ĝiaj du sinsekvaj numeroj. Komence la numero junia, en kiu ia. ni trovas multajn kontribuojn ligitajn kun interlingvistiko. Tiunumere la redakcio interparolis kun profesoro Aleksander Dukiĉenko el la Tartua Universitato (Estonio), kie dum la jarkomenca konferenco dediĉita al la interlingvistiko kaj eŭrolingvistiko estis establita Internacia Asocio de Interlingvistiko. Kiel klarigas profesoro Dukiĉenko „tiu asocio celas unuigi fakulojn, kiuj laboras en la sfero de internacia lingvokomunikado, precipe tiujn, kiuj okupiĝas pri interlingvistiko kaj esperantologio. En ĝi oni uzos diversajn lingvojn, sed Esperanto havos pozicion prioritatan. IAI kunlaboros kun aliaj organizoj, kiuj estas ligitaj kun la problemoj de internacia komunikado.” Samnumere Detlev Blanke, kiu cetere eniras la konsiston de IEI-konsilantaro, memorigas la kreiĝon kaj la celojn de la germana Societo pri Interlingvistiko, sigle GIL. Kiel li memorigas: GIL esploras la internacian lingvan komunikadon laŭ ĉiuj ĝiaj aspektoj. „Tio inkludas etnajn lingvojn kaj planlingvojn kiel internaciaj komunikiloj. Tia larĝa kadro ebligas interdiciplinan esploradon kaj ĝustan enordigon de la planlingva temaro en pli larĝajn kadrojn kaj montriĝis alloga ankaŭ por homoj, kiuj ne interesiĝas pri Esperanto, sed pri la internacia komunikado”. Apude Giorgio Silfer prezentas siajn opiniojn pri la stato de interlingvistiko en Italio, kiujn li donos responde al iu itala faka revuo. Ĉu interlingvistikon eblas lerni? Evidente jes, kaj pri tio memorigas la julia numero de la sama revuo „La ondo de Esperanto”. Ĉi-jare en la Adam Mickiewicz Universitato en Poznano inaŭguriĝos jam ĝia tria kursociklo.
En la julia „La Ondo de Esperanto” la lastan fojon aperas >Eŭropa Bulteno<, kiu post la somera numero havos sole elektronikan version, pri kio informas Vesna Obradović, kiu kadre de la bulteno interparolas pri la E-o kaj la anonckampanjo en la eŭropa gazetaro kun ĝia sponsoro, Etsuo Miyoshi. Krome la leganto ricevas informojn pri la aprila estrarkunsido de EEU, pri tio, ke EEU estas jam registrita kaj havas juran personecon. D-ro Lajos Molnar informas pri laboro super pretigo de hungara-esperanta traduko de la Konsitucia Traktato (ĝiaj du unuaj partoj), kiun HEA jam komencis dissendi al hungaraj eŭrodeputitoj kun la vortumita propono, ke „EU alprenu Esperanton kiel unu el siaj oficialaj lingvoj, ke EU sugestu al siaj membroŝtatoj enkondukon de la instruado de Esperanto kiel unua fremda lingvo en la bazgradaj lernejoj por evoluigi la kapablon de lingvolernado”. Fine de la „Eŭropa Bulteno” Zlatko Tislaj prezentas siajn argumentojn por E-o kiel komuna lingvo en EU kaj ne la angla.
Eŭropo kaj la lingvokomunikado, la angla kaj Esperanto kiel komuna lingvo en EU estas dominaj temoj en la periodaĵo, kiun aperigas la esperantista grupo el la franca Le Mans „Gazeto ESPERANTO”. Sed la aprila-maja-junia numero, kiu atingis nin komence de julio ampleksan atenton donas al la eventoj ligitaj kun la festo >Bulonjo 2005< per tre detalaj raportoj de Jackie kaj Augusto Huberdeau. Tiu ĉi nunjara printempa aranĝo ankaŭ amplekse eĥas en la samperioda aprila-maja-junia numero de „Norda Gazeto”. Kiel ni jam multfoje menciis en Bulonjo ĉe Maro pluraj francaj asocioj havis sian kunvenon; la Nordfracia Federacio – kiun ŝarĝis la organizo de >Bulonjo 2005< elektis sian novan estraron, en kiu prezidantecon transprenis vigla E-aktivulo, Xavier Dewidehem. Tiu ĉi-numere li ankaŭ prezentas siajn agadintencojn, ni citu: „Dum la venontaj jaroj la Estraro kaj mi skipe strebos ne nur konservi, sed ankaŭ plialtigi la valoron kaj la efikecon de nia Federacio. Tiun madatperiodon mi metas sub la moton „Iniciatemo kaj Kuneco”. Ni konstante antaŭeniru, iniciatu kaj elmontru nian volemon kaj imagopovon por efike konigi kaj valorigi Esperanon kaj ties utilojn. Ni ankaŭ agu kune kaj skipe – kaj regionskale kaj landskale”.
Mi certas, ke pri realigo de tiuj ĉi taskoj ni legos en laŭvicaj numeroj de „Norda Gazeto”.
Barbara PIETRZAK