• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 26.08.2003
Denove stokiĝis E-gazetoj, sed aŭgusto estas monato iom malfacila pro la kongresaj eventoj, rendevuoj, forveturoj, feriadoj - por trakti E-revuojn. En du lastaj trarigardoj mi proponis al vi ia. interparolojn kun iuj el la redaktantoj de la E-gazetaro, verdire redaktantinoj: Claude Nourmont, sekve Halina Górecka. Hodiaŭ ni fin-fine tamen referencu al la E-periodaĵoj, kiuj venis ĉi-monate. Verdire multaj el ili estas ankoraŭ kvazaŭ antaŭ-somerferiaj. Sed ja ne ĉiuj. Ekzemple la duobla aŭgusta-septembra numero de „La revuo orienta” kovrilpaĝe omaĝas la viktimojn de la atombombo, kiu frapis tiun ĉi landon en aŭgusto antaŭ 58 jaroj. La grafikaĵo de OSIOKA Takeo prezentas la centofagon por la atombombitoj. Sub ĝia argila figuro de antikva domo – kiel ni legas - oni konservas nomaron de 230 mil forpasintaj bombitoj. La tuta numero ĉefparte estas nacilingva krom la „Monata Podieto”, kiu traktas la iaman, prosperan kaj la nunan, iom krizan situacion de la japana mastrumado. La kreskanta senlaboreco, kiu ĉefe koncernas gejunulojn ja ne estas fenomeno aparte japana, same kiel maldungado de iom aĝaj laborantoj, aŭ la preferado de portempaj kaj ne konstantaj dungatoj. La ekonomio tutmondiĝas kaj la samaj fenomenoj turmentas diverslandajn ekonomiojn. Multajn paralelojn mi ekzemple trovas por la pola situacio, kvankam la ekonomia situacio en nia lando estas multe malpli facila. Sed kiel mi jam diris plimulto de la E-gazetoj, venintaj en aŭgusto referencas al la antaŭsomera aktivado. Kiel klarigas la redaktoro de la tria nunjara numero de „Norvega Esperantisto” ĝi malfruiĝis pro la preparoj por la Landa Kongreso, kiu jam okazis kaj verdire la sama numero jam traktas la raportojn pri tiu evento, grava en la vivo de la norvegaj esperantistoj, kaj ankaŭ prezentas la laborplanon por la jaroj 2003-2005. En ĝi aparta atento estas donita al la ekstera informado pere de diversaj komunikiloj: gazetaro, televido, radio, interreto, prelegoj, informbudoj, nacilingvaj informiloj. La nova prezidanto de NEL, Ulf Lunde aparte instigis al la utiligo de la somera periodo por partopreni diversajn E-aranĝojn. Li faras tion tiom verve kaj entuziasme, ke volonte mi ŝatus citi liajn vortojn – eĉ se ne komplete – malgraŭ la fakto, ke la feria sezono finiĝas. Do jen citaĵo: „Por mi internaciaj E-aranĝoj estas unu el la plej agrablaj manieroj praktiki kaj ĝui nian lingvon. Mi havas tre multajn bonajn spertojn tiurilate kaj mi povas rekomendi tion al ĉiuj niaj membroj. (…) Komencantoj, ne timu pro manko de lingva sperteco. Post kelkaj tagoj en Esperantujo aŭdante Esperanton ĉirkaŭ vi ankaŭ vi facile kaj nature komencas uzi Esperanton libere, kaj en parolado kaj en pensado. (...) La vortaron lasu hejme. En Esperantujo vi lernos novajn vortojn per rekta metodo kun helpo ne de libroj, sed de samideanoj. (…) Eĉ se vi estas unu el tiuj, kiuj uzas Esperanton ĉiun tagon dum la tuta jaro en interreto vere indas foje vojaĝi por renkonti amikojn en pli rekta maniero ol tra komputila ekrano”. Nu mi kredas, ke tiun instigon sekvis pluraj norvegaj esperantistoj, kaj multaj, multaj alilandaj simple praktikis ĝin eĉ ne leginte tiun sufloron, komprenante, ke por la lingvo la plej grava estas natura komunikad-medio. Sed fakte jam tiu-numere „Norvega Esperantisto” referencas al la staranta sojle antaŭ ni lernosezono kaj instrusezono. Jardar Eggesbo Abrahamensen recenzas la brazilan komputilan programon „Kurso de Esperanto” adaptitan norveglingve. Fakte la recenzanto ne estas rilate ĝin senkritika, male. Tamen li atentigas, ke nur malgrandaj ŝanĝoj povus kaŭzi, ke ĝi fariĝus multe pli bona. Sam-numere Stefan MacGill - la vicprezidanto de ILEI - rekomendas lernolibrojn por infanoj kaj junuloj, ĉefe la kajerojn el la serio „Okulo”. Cetere liajn rekomendojn ni trovas ankaŭ en la lasta numero de „TEJO Tutmonde”, kiu entenas ankaŭ la estraran jarraporton por la periodo 2001-2003, kiu evidente celis atingi la legantojn antaŭ la Internacia Junulara Kongreso. La julia-septembra numero de la periodaĵo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo enhavas informojn pri multaj okazintaĵoj, kiel la kvina seminario de Esperanto@Interreto, okazinta aprile en Usono aŭ eĉ pri tiuj, kiuj okazis en la pasintjara decembro en Turkio. Malgraŭ evidenta prokrasto estas interese legi pri ekzemploj de tio, kiel TEJO kunlaboras kun neesperantistaj organizoj. Mian atenton kaptis krome la informo pri la kultura semajnfino, kiu estis okazonta junie en la pola Zielona Góra, por kiuj estis invititaj ĉiuj lernejanoj, kiuj lernas aŭ volas lerni Esperanton en saksaj lernejoj (Germanio) kaj en la regiono de la pola Zielona Góra. Tiun - apudas la informo pri la ĵus daŭranta en Pluezek - renkontiĝo organizita de JEFO, kaj sekvonta ĝin en Bretonio (ĝis la 7-a de septembro) nova E-aranĝo organizata de JEFO kaj JEB, la tn. Bretona Bubado. Ĉar mi ĵus revenis post tre sukcesaj 7-aj Internaciaj Renkontiĝoj de Plouzek evidente kun aparta scivolo mi legis la informojn pri la daŭrantaj tie junularaj rendevuoj. Iuj eventoj daŭras, aliaj estas planitaj, kiel ekzemple Internacia Junulara Kongreso venontjare en Rusio. Kvankam la propono de REJM estis akceptita de TEJO nur en majo – evidentiĝas, ke la organizantoj jam trovis ejon por la kongreso kaj kreis retpaĝon pri la aranĝo. Sed inter la amaso da informoj pri eventoj okazintaj, okazantaj kaj planitaj atenton kaptas la opinio de Enĉi Barkoviĉ, TEJO B-komitataro – kiu pledas por strukturaj ŝanĝoj en TEJO, eĉ pli - por foriro el UEA aŭ starigo de nova funkcianta organizo aŭ eĉ aligo al alia junulara organizo, se tiu havos samajn aŭ similajn celojn kiel TEJO. Do vole-nevole necesas konkludi, ke TEJO daŭre krizas.
Kiel argumenti favore al esperanto al la ekstera publiko? Kiel prezenti Esperanton? En la lasta numero de la itala „L’ Esperanto” konsilas pri tio, Giuseppe Castelli. Li eble iom fantazie premisas, ke en la mondo estas dek milionoj da virtualaj interesiĝantoj pri Esperanto, konsiderante ke nur unu je cent povus fariĝi esperantisto. Tiu unu je cent venas cetere laŭ la aŭtoro el nur unu plej riĉa miliardo da homoj. La aŭtoro asertas, ke ni uzas niajn rimedojn por ĝeni malĝustajn 99 homojn, foje eĉ kvereli kun ili – kaj ni neglektas la solan konvinkitan. Nu, kion diri – jam baldaŭ en la movado – komenciĝos varb-sezono. Kion do konkretan rekomendas la aŭtoro en la revuo de Itala E-Federacio? Mi citu iom koncize: „Ke li (tiu sola konvinkita) trovu niajn retpaĝojn klaraj, ordaj kaj ĝisdataj; ke veninte informiĝi ĉe nia klubo li vidu normalan medion, sen flagoj, zamenhofaj statuoj, verdaj steloj kaj tutaj ŝrankoj de malnovegaj informiloj; ke trovante en gazeto leteron pri Esperanto li eksciu, ke Esperanton ni uzas por vojaĝi, verki librojn kaj retpaĝojn, kanti rokmuzikon. Niaj leteroj – asertas Castelli - bedaŭrinde plej ofte silentas pri tiuj faktoj kaj prezentas nur tezojn: Esperanto estus..., povus...., helpus...., solvus......”. La konsiloj de Giuseppe Castelli koncernas ankaŭ publikan informadon pri Esperanto. „Kiam vi prezentas Esperanton per tablo ĉe foiro, festivalo aŭ simile eble vi havos kontakton kun cento da homoj. Ne klopodu konvinki ĉiujn cent, ke Esperanto povus solvi la problemojn de la mondo – ne eblas. Tamen estu same afabla kaj tolerema al ĉiuj cent. Eble naŭdek vidos, pri kio temas kaj forkuris – nenia problemo. Kvin atakos vin pri neutileco de Esperanto kaj la neceso de la angla lingvo: ne diskutu. Aŭskultu ilian opinion kaj tuj okupiĝu pri la sekva vizitanto. La ceteraj kvin prenos viajn faldfoliojn kaj eble faros kelkajn demandojn: vi trankvile kaj informe respondos kaj ili foriros kun bona impreso pri la movado. Eble inter ili kaŝiĝas la estonta esperantisto? Viaj rimedoj estas limigitaj – ŝparu ilin por la ĝusta homo kaj pri la aliaj ne zorgu tro” – konsilas Giuseppe Castelli. Mi citas tiujn opiniojn, ĉar valoros pri ili memori en la aŭtuna informperiodo en la E-movado.
Barbara Pietrzak