• Trarigardo de la E-Gazetaro - 23.08.2005
  • 29.08.2005
Mian lastan trarigardon mi finis per la aludo al du francaj periodaĵoj: „Gazeto Esperanto-” kaj „Norda Gazeto”, kiuj kvazaŭ pridokumentas la trapason de la nunjaraj solenaĵoj dum la printemptempa aranĝo „Bulonjo 2005”, lige kun la 100-jariĝo de la I-a UK de Esperanto en Boulogne sur Mare. Sed la traktado kaj retrorigardado al tiu ĉi historia evento daŭre estas objekto traktenda. En la komenco de sia lasta, aŭgusta numero „Literatura Foiro” dediĉas al ĝi plurajn paĝojn. Emociige estas legi el la historia dokumento, nome „Detala Raporto pri la oficialaj paroladoj, diskutadoj kaj decidoj laŭ stenografiaj notoj verkita de Fr. Schneeberger” pri aprobo de la teksto de Deklaracio, kiu entenas eksplikon pri la esenco de la Esperantismo, kun memorigo, ke la ideo de Blumenthal aŭdiĝinta dum la diskuto pri tio, ke la Deklaracio entenu ankaŭ ideon de la paco estis malaprobita, kaj kiel konstatis fine la prezidanta Boirac – „Ni ne povas meti tiun ĉi-ideon en la Deklaracion. Ni nur povas kredi, ke la ideo de la paco estas unu celo de la Internacia Lingvo”.
Nu, tiam tiu ĉi ideo, kiu verŝajne volonte estus de multaj esperantistoj aldonota unuspire elvokis malaprobon. Nun evidentiĝas, ke malaprobojn elvokas aktualaj ideoj kaj deklaroj. Privas Tchipke klopodas nome elmontri, ke kun la buolonja esperantsimo ne kongruas Manifesto de Prago, dum kongruas kun ĝi la Ĉarto de Esperanta Civito. Tiun ĉi opiniesprimon sekvas ege interesa eseo de Carlo Minnaja, dediĉita al la lingvofirmeco, al la signifo de la Fundamento kaj la evoluo de la Lingva Komitato en la Akademion de Esperanto, kun la superrigardo al la disvolviĝo de ambaŭ. Fine de sia ampleksa artikolo Carlo Minnaja konklude rimarkigas pli signifan aktuale videbliĝon de la aktivado de akademianoj kaj la Akademio kiel la institucio, sed aliflanke analizante la realigadon de planoj, laŭstatutaj taskoj li ne ŝparas kritikajn vortojn, konkludante, ke – mi citas: „ĉie mankas laborforto, kvazaŭ la nun prijubileata centjarulo sentus la pezon de la aĝo” – fino de la citaĵo.
Kun la historio rekte estas ligita alia interesa kontribuo en la aŭgusta numero de „Literatura Foiro”, nome artikolo de Zofia-Banet Fornal omaĝe al la forpasinta ĉi-jare Itô Kanzi, alie Ludovikito. Ŝi klopodis laŭeble plej fidele prezenti informojn ligitajn kun lia interesiĝo pri la kreinto de la Internacia Lingvo kaj sekve la lingvo mem, prave memorigante, ke antaŭ ol kreiĝis lia Plena Verkaro Zamenhofa li jam verkis japanlingve grandan biografian romanon pri Zamenhof. Ŝi mencias prave tiujn, kiuj kontribuis kaj helpis al Ludovikito, ke lia monumenteca verkaro – PVZ - kreiĝu, nu kaj fine dividas sian rememoron pri la persona renkontiĝo kun Ludovikto, kiu en la lastaj vivojaroj fariĝis iom pli ema kontaki esperantistojn. Por tiuj, kiuj havis tiun ĉi okazon, ĝi restas ĉiam en koroj kaj memoro - konkludas Zofia Banet-Fornal.
Tutcerte Itô Kanzi estas aparta stelo, se temas pri la zamenhofologiaj studoj sur la japana firmamento. Sed ne sole li apartenas al japanaj kleruloj kaj mezaj civitanoj el Azio, kiujn logas la ideo de la Internacia Lingvo. Ĉi-numere „Literatura Foiro” pretigis al ni apartan frandaĵon, ĝuste por kompreni, ke Esperanto estas ne sole por eŭropanoj aŭ entute okcidentanoj. Temas pri teksto de la prelego de USUI Hiroyuki, titolita „Esperanto por ne okcidentantoj: ĉu identec-ekvilibrigilo?”. Konsideri la demandon instigis la aŭtoron la konstato, ke dum en diversaj partoj de Azio kaj Afriko la movado nun nur burĝonas, la E-movado en la fora oriento ekburĝonis jam komence de la 20-a jarcento. La aŭtoro decidis klarigi tiun ĉi fenomenon el la vidpunkto de intergrupa perspektivo, kiu difinas la pozicion de orienta Azio en la moderna mondo kaj la rolon de esperanto kiel identecekvilibrigilo en la interkulturaj/civilizaj kontaktoj. Por proksimigi sian koncepton la aŭtoro unue elmontras, konsiderante ke esperanto naskiĝis kiel reago al interetnaj kontaktoj, kiel Zamenhof mem donis al sia kreita lingvo esperanto la rolon de identecekvilibrigilo. Aplikante similan rezonadon al neokcidentaj mondpartoj la aŭtoro konkludas, ke „Resume, por neokcidentaj mondpartoj la renkonto kun la okcidenta civilizacio en la moderna epoko signifis ne nur minacojn politikan aŭ militaran, sed ankaŭ kulturan aŭ soci-psikologian en la senco, ke ties influoj perturbuis la tradician ekologion de identencoj en tiuj mondpartoj kaj ankaŭ reflektiĝis en la malstabiliga identeco de individuaj loĝantoj. Oni provis, ne ĉiam sukcese, pritrakti la minacon de la identecoj ĉu asimile, rifuze/reziste aŭ identec/ekvilibre. Esperanto estis perceptita, kiel unu el la ekvilibrigaj rimedoj precipe sub certaj kondiĉoj, ia. en la orienta Azio, kie iom simile al la siatempa Zamenhof, finfine estis maleble asimiliĝi al okcidento, sed same estis maleble komplete forrifuzi ĝian civilizacion, do estiĝis bezono de identecekvilibro. Aldona, sed neniel malgrava faktoro estis la alirebleco al la eŭropaj lingvoj, multe limigita en Japanio pro du kaŭzoj: unue la indiĝena lingvo estis tre malproksima de la eŭropaj lingvoj, kaj due mankis ŝancoj por intimiĝi kun unu el la eŭropaj lingvoj pro la hazardo, ke Japanio sukcesis eskapi la sorton esti koloniigita de iu el la eŭropaj imperiismaj potencoj. Nu, tio ja estis bonŝanca, sed samtempe forte sentigis al la japanoj la premon de la fremdaj lingvoj, kiujn ili bezonis klopodi lerni ofte kun tre malgranda sukceso. Verŝajne tiu faktoro multe kontribuis al la granda simpatio al esperanto ne nur en Japanio, sed ankaŭ en aliaj orientaziaj landoj”. La aŭtoro krome atentigas, ke la sociologio de la E-komunumo preskaŭ neniam analizis la motivojn de la orientazianoj okupiĝi pri esperanto. Li iom kulpigas pri tio la nuntempajn esperantistojn, kiuj liaopinie preferas viziti UK-ojn ol teoriumi sociologie. Sed ja lia artikolo pruvas ion alian, kaj sendube li pravas esperante, ke lia verkaĵo iĝos unu el la unuaj provoj en tiu direkto.
Alia afero, ke oni havas diversajn bezonojn, kaj antaŭ ol okupiĝi pri la sciencaspiraj esploroj oni devas intimiĝi kun la kovadetapo, kun la etapo de la maturiĝado. Tiujn klopodojn sisteme spegulas la periodaĵo de KLEG „La Movado”– en kiu ni ne trovas pritrakton de la esplorendaj temoj, sed unuavice la sufloron kiel praktiki la unuajn paŝojn de la esperantisteco. Tiel estas ankaŭ en ĝia aŭgusta numero, en kiu oni jen sufloras deklami esperante fragmenton de la parolado de L.L. Zamenhof, jen prezentas specimenon de iu malnova rakonto el la japana, jen ebligas al Laŭlum dividi siajn impresojn pri la estado kadre de la kongreso de E-Ligo de Norda Ameriko. Dum Kataoka Tadasi, blinda esperantisto dividas siajn impresoj el la infanaĝo.
La japanajn spurojn ni trovas evidente en „Medicina Internacia Revuo” el junio, kiu estas eldonata en Pollando sub la redakto de d-ro Włodimierz Opoka, kiu en Krakovo estras Centron de UMEA - Shinoda Kuracejo. La lasta numero aludas al la forpaso de Masayuki Saionjsi, UMEA-membro kies biografio aparos en la venontaj numeroj de la revuo. Kiel atentigas la redaktoro „La enhavo iomete ŝanĝiĝis, ĉar dank al proponoj de d-ro Josef Hradil kaj laboro de prof. Norvell oni aperigas mallongigitajn interesajn artikilojn, aperintajn en sciencaj altnivelaj fakaj revuoj. Krome ni ekscias - ke povas esti - ĉi-jare aperos esperanta-angla „Medicina Terminaro” de profesoro Saburoo Yamazoe, kiun korektas prof. Novell. Alia novaĵo koncernas la 16-an IMEK, kiun en la 2007-a jaro oni planas denove organizi en Pollando, denove en Krakovo. La traktata numero de „MIR” plenas je pluraj fakaj artikoloj, kiuj koncernas jen dormajn perturbojn kaj la preventon, jen novan medicinan fakon neantologion, jen proksimigas al ni la figuron de Asklepio, la helena dio de mediciono. Ĉi-lastan artikolon aŭtoras Steven Norvell, ekde la nuna jaro Honora Memebro de UEA, ligita ankaŭ per pluraj kontribuoj kun la kanada gezeto „Inter ni”. Lia lasta kontribuo en ĝi aperis en la julia numero de la gazeteto kaj temas pri felietono dediĉita al la novskotia, kanada sciencisto, Simon Newccomb – kiu onidire ne multe rigardis la stelojn, sed kiu liveris al astronomio siajn tabelojn kaj kalkulmemtodojn pri la pozicio de la astroj.
Barbara PIETRZAK