• Trarigardo de la E-Gazetaro - 30. 08. 05
  • 30.08.2005
Ne pasis ankoraŭ monato post la IJK en Zakopane, dum kiu krom amuzo ja junaj esperantistoj ankaŭ debatis kaj diskutis pri sia aktivado. Mi ne scias ĉu en Zakopane estis ankaŭ junaj italoj, kiuj estus povontaj riĉigi la junulajn esperantistajn debatojn per siaj pripensoj. Aliflanke tutcerte legindan artikolon de Federico Gobbo marĝene de la junulara aktivado en Italio ni trovas en la julia numero de „L’esperanto”, la revuo de IEF. Lia artikolo estas reago je kontribuaĵo aperinta sur la junulaj paĝoj „Nova Sento” koncerne la demandon pri krizo de la itala esperantista junularo. La aŭtoro kelkloke atentigas pri la malĝuste formulitaj demandoj kaj konsilas konatiĝi kun Neŭro-Lingvitika Programo, pri kiu iom bedaŭrine neniun spuron mi trovis en interreto. Sed kio estas eble la plej esenca – li faras bazan ĝustigon, nome ke la krizo – se eĉ - ne fontas de individuoj, sed en rutinaj kutimoj. Do, kion faru aktivulo? Lia respondo jenas: „..aktivulo devas substreki la konkretajn faktojn, la aplikatajn avantaĝojn, eklernante Esperanton, faktojn kaj avantaĝojn validajn en la ĉiutaga vivo de iu ajn juna italo. Konsile, parolante pri la afero ĉiam restu je konkreta nivelo: ĉiam parolu pri Esperanto kiel socia kaj kultura fenomeno, vivanta lingvo, alivorte kio estas ĉi tie kaj nun”. Federico Gobbo tre detale traktas la demandon, kiel konigi esperanton kiel fakton, sed el liaj ĉi-temaj rezonadoj mi aparte ŝatus reliefigi lian konsilon pri la trakto de la angla en ĉi tiu konigado, „Ne substreku tro la komparon kun la angla: la angla estas la internacia lingvo en multaj medioj laŭ neceso. Esperanto estas internacia laŭ naturo kaj elekto. Temas pri diversaj internaciaj flaroj: klarigu la diferencon”.
Tre interesajn miaopinie ideojn dividas la aŭtoro lige kun la Itala Junulara Festivalo, kiu longe ĝuis bonan famon en la e-ista medio, sed kies partoprenantaro onidire sisteme malkreskas. Federico Gobbo konsilanas kiel relanĉi la festivalon gipigante la partoprenontojn laŭ tri specoj. Temas pri junaj italoj, kiuj reagas la lingvon, pri ne-italaj verdaj gejunuloj, kaj fine pri esperantigendaj junaj geitaloj. Koncerne la unuan kategorion li reliefigas la tiklan momenton, spertatan verŝajne de ĉiuj: kiam griziĝas la propra e-ista identeco, kiun necesas restimuli. Koncerne la alian - li sufloras kiel malfermigi Italion al junaj homoj ne-italoj kaj Esperanton al junaj italoj. Koncerne la trian – kiel malfermi la pordojn de la Festivalo al la itala publiko. Nu, liaj aliaj sufloroj koncerne la junularan esperantistan aktivadon ne malgravas. Rilate utiligon de mono el la eksteraj fontoj: EU, komunumo, regiono ktp., rilate firmajn ligojn kun aliaj asocioj baze de - eĉ se parte - komunaj celoj, rilate al difino de klaraj konkretaj celoj kaj rilate al utiligo de la moderna teknologio. En unu artiolo amaso da ideoj, kiuj verŝajne jam dum la plej proksima 73-a Nacia Kongreso de italaj esperantistoj povas estis fruktodone diskutitaj ne nur inter la gejunuloj kunvenontaj en Rimini.
La kongreso de la italaj esperantistoj okazos inter la 2-a kaj 7-a de septembro. Kongreso estas bona forumo por levi kaj trakti diversajn demandojn. Dum sia 92 nacia oktobra (la 22-an de tiu ĉi monato) kongreso en Yokohamo japanaj esperantistoj planas okazigi la 5-an publian simpozion, en kiu tri podianoj traktos la rolojn de la angla kaj Esperanto kiel ilojn por lerni okcidentan civilizacion en la moderna Japanio. (Kvazaŭ referenco al la menciita pasintsemajne artikolo en „Literatura Forio”). Tion ni ekscias el la duobla, aŭgusta/septembra numero de „La revuo Orienta”, kiun kovrilpaĝe ornamas la ponto Alcantro en la hispana Toledo. Tio ne estas la unusola referenco al la mondo en ĉi tiu grandparte japanlingva numero de JEI- revuo. Klivio Ledon en „Monata Podieto” dividas siajn spertojn pri la vizito en Jukatano Meksikio, disponigante eĉ la retadreson ĉe kiu eblas kunadmiri la fotojn pri tiu vizito. Unuavice ni dank’ al li ricevas plenmanon da informoj pri majaoj, kies vortojn eternigis kelkaj lingvoj, inkluzive de Esperanto, temas ekzemple pri la majaa-devenaj „uragano” kaj „kakao”. Sed ankaŭ la vorto „ĉokolodo” estas majaa kontribuo al la monda kulturo. Tamen la plej interesan kontribon en ĉi tiu duobla numero de „La Revuo Orienta” konsistigas la laŭvica artikolo el la ciklo „Lingvetoj, lingvegoj – ĉiuj egalaj”. Ĉi foje ni povas legi pri „La kornvala. Pioniro de revivigitaj lingvoj”. Kimura Goro atentigas, ke „Esperanton oni ofte emas kompari kun la angla. Sed la socia ekzistoformo de Esperanto fakte pli similas al la tn. malplimultaj lingvoj, precipe al lingvoj, ĉe kiuj lingvaj movadoj ludas centran rolon”. Ĝuste al tiaj lingvoj, krom la moderna hebrea apartenas la kornvala, revivigita kelta lingvo parolata en la kornvala duoninsulo en la sudokcidenta Britio. La aŭtoro informas, kiel li konatiĝis kun ĉi tiu lingvo kaj prezentas kelkajn ĝiajn apsektojn, sufiĉe instruajn por esperantistoj. Li reliefigas la prononcliberon, kaj relative liberan sintenon koncerne la vortfaradon en la rekreita kornvala. Sed samtempe li atentigas, ke la troa libereco povas kaŭzi problemojn. Tio koncernas la kornvalan – kiu estis rekonstruita baze de la mezepoka lingvaĵo, sekve oni fajnigis tiun rekonstruon, kiu cetere ricevis novan ortografion, la aliaj alportis kontribuon rekonstrui la lingvon surbaze de pli novaj lingvaĵoj ol la mezepokaj restaĵoj – kio fruktis per „moderna kornvala”. Kimura Goro tiun dialektiĝon reliefigas kiel instruan ekzemplon por esperanto, konkludante: „Ĝi klare montras, kio povas okazi, kiam iuj emas enkonduki eĉ la plej logikajn kaj bonintencajn novajn provojn. Samtempe ni rekonsciiĝas pri la valoro de nia Fundamento, kiu celas garantii „liberecon en unueco”. Do fakte temas pri laŭvica tre interesa artikolo el la ciklo antaŭnelonge lanĉita de la revuo de Japana E-Instituto.
La leganto kiel kutime ricevas krome fotokronikon pri la japanaj esperantistaj aktivecoj kaj la eblecon konatiĝi kun laŭvica vizitinda loko en Japanio, ĉi-foje Ehime, situanta nordokcidente sur la insulo Ŝikoku. Tiu priskribo evidente memorigis mian propran viziton sur la insulko kaj spirraban panoramon de sur la same spirrabaj, famegaj pontoj Ŝimanami-Oohaŝi. La rememoroj evidente ankaŭ viglas ĉiufoje, kiam mi trovas la informojn pri la forpaso de Ludovito, kies unu el la lastaj esperantistaj gastoj mi estis. En tiu ĉi numero de „La Revuo Orienta” la nekrologo de Ito Kanzi venas el sub la plumo de lia s-ro Fenestro, Tacuo Huĝimoto. Tiu rememoro aperas amplekse en la japana kaj en la esperanto-resumo li memorigas, ke: „Li (Ito Kanzi) plenumis gigantan laboro, tamen post li restas amaso da libroj, kiuj atendas ĉies interesiĝon”. Bedaŭrine tio ne estas la unusola nekrologo el revuo de la japanaj esperantistoj. La ĵus menciitan adiaŭon akompanas la rememoro de Reza Kheir-Khan pri la forpasinta Saionji Masayuki. Li memorigas, ke la internacia agado de Saionji Masayuki komenciĝis kiam en la 1989-a jaro aperis la esperantlingva versio de lia plej grava verko „Yumeiho Terapio”. Tiu ĉi terapio, almenaŭ ĝia nomo, estas konata preskaŭ al ĉiu esperantisto, sed evidentiĝas krome, ke espernto pontis la tradukon de tiu ĉi terapilibro en tridek lingvojn. Saionji Masayuki ankaŭ ne sole subvenciis la eldonadon de tiuj libroj, sed ankau proprakoste veturis al multaj landoj por instrui sian terapion. Lian aktivadon kronis doktortitoloj de AIS-San Marino kaj kosmonaŭta hospitalo en Moskvo.
Jam komence de julio atingis nin la tria numero de „Informilo por interlingvistoj”. Temas pri la numero tre riĉa laŭenhave. Enkondukas ĝin la artikolo de Bertilo Wennergren pri „Esperanto en la Interreto”, kiu aperis en la aktoj de la 13-a konferenco de GIL en la 2003-a jaro. Sekve d-ro Detlev Blanke rilatigis sin al la germana artikolo de profesorino Sakaguchi pri tio ĉu Esperanto havas la kulturon. Tiu artikolo laŭ d-ro Blanke levas kelkajn prinicpajn problemoj, sed bedaŭrinde ankaŭ misgvidas neinformitojn. Krom informoj pri bibliografioj kaj bibliotekoj „Informilo por interlingvistoj” atentigas pri kelkaj pasintaj aranĝoj, kiel la ĉina konferenco en Pekino fine de la 2004-a jaro. Ĝi estis dediĉita al la temo: „Strukturo kaj Evoluo de Esperanto – vidpunkto de ĉinoj”; el tiu raporto ni ekscias, ke eble tio estis la unua konferenco en Ĉinio pri Esperantologio laŭ pli strikta senco. Nun por fortigi studojn pri la lingvo oni starigis en Pekina E-Asocio novan grupon pri sciencaj aspektoj de Esperanto, kiu probable utilos por evoluigi interlingvistikon kaj esperantologion en Ĉinio. La alia konferenco, pri kiu ni trovas raporton koncernas tiun el la jarkomenco en la estona Tartu omaĝe kaj honore al Paul Ariste, lingvisto kaj interlingvisto. La 4-a Nitobe simpozio estas menciita evidente kiel aranĝo okazonta, kiu tutcerte estas adekvate pridokumentita en iu el la laŭvicaj numeroj de „IPL”.