• Trarigardo de la E-Gazetaro 13.09.2005
  • 13.09.2005
Delonge ne estis okazo paroli en la trarigardo pri POLA ESPERANTISTO. Ĝuste hodiaŭ tamen mi havas ampleksan specimenon de ĉi tiu mertiplena revuo, ĉar temas pri eĉ kvar ĝiaj nunjaraj kajeroj, eldonataj dumonate. POLA ESPERANTISTO aperas nun en la silezia loko Czeladź kaj ĝia enhavo spegulas gravajn eventojn en la vivo de la landa esperantistaro kaj de Pollando ĝenerale.
Kvankam en sia historio la revuo havis diversajn - pli kaj malpli bonajn periodojn, ĝi neeviteble proksimiĝas al grava jubileo de sia centjariĝo, kiu okazos meze de la 2006-a jaro. Rememorigas tion Zofia Banet-Fornalowa en porokaza artikolo, kiu samtempe spronas aliajn verki diverstemajn komentojn pri rolo de ĉi tiu revuo en la vivo de la pola esperantistaro. La aŭtorino kiel fakulino pri historio aparte reliefigas ĝian malnovan periodon kaj nomojn de ĝiaj elstaraj kunlaborintoj, al kiuj apartenis interalie Antoni Grabowski, Kazimierz Bein, Adam Zakrzewski, Bronisław Kuhl, Jakobo Ŝapiro, Jan Zawada, Odo Bujwid, Isaj Dratwer. „Diverstema kaj diversĝenra scio, kiun ĝi ampleksas, kolektita dum 100 jaroj, estas nemalhavebla parto de nia historio” - substrekas Zofia Banet Fornalowa.
Foran pasintecon kun la nuntempo ligas tre interesa artikolo de Marian Kostecki pri simboloj de Esperanto-movado tutmonde. La aŭtoro okupiĝas en ĝi pri la historio de la Esperanta standardo, himno kaj signo, do de la verda stelo. La nuntempeco de la artikolo konsistas en tio, ke oni prezentis ĝin al partoprenantoj de unu el la plej longdaŭraj esperantistaj aranĝoj en Pollando, nome dum la Tagoj de Krakovo, kiuj okazas ĉiujare en decembro. Inter multaj laŭtemaj detaloj, kiuj estas relative facile troveblaj en bazaj esperantlingvaj informfontoj, troviĝas ankaŭ malpli vaste konataj informoj pri esperantaj insignoj de la urbo Krakovo. Jen „dum la VIII-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Krakovo en la 1912-a jaro oni uzis ia. la Esperanan verdan stelon kun tiel nomata „hirunda vosto”, aspektanta kvazaŭ kometo kaj prezentanta tiam la polajn naciajn kolorojn: blank-ruĝajn. Apartan atenton meritas la kongresa insigno - ĝi prezentiĝas kiel la bronza medaliono, pendigita sur diverskolora kokardeto. La medaliono prezentis la virinan silueton, sidanta sur la tereglobo kaj tenanta en la manoj - super la kapo - la Esperantan verdan stelon kun radioj; la medalionon projektis krakova artisto-skulptisto Henryk Kunzek. Sed tamen la kokardetoj estis diversigitaj laŭkolore - la verdan kokardeton uzis nur la eksterlandaj esperantistoj, sekve la blank-ruĝan kokardeton uzis nur polaj esperantistoj de diversaj regionoj krom la urbo Krakovo kaj la blank-bluajn kokardetojn uzis tiam nur krakovaj esperantistoj, el kiuj multaj plenumis tiam la rolon de ĉiĉerono”. Tiu ĉi interesa kokarda kodo montriĝis tre utila dum la krakova kongreso, sed ŝajnas, ke poste ĝi ne trovis postsekvantojn kaj estis forgesita.
Tre gravan spiritan dimension por multaj poloj havis la forpaso de papo Johano Paŭlo la Dua. Ĝi speguliĝis ankaŭ en la enhavo de POLA ESPERANTISTO, kies dua nunjara kajero havas sur sia kovrilpaĝo nigrajn ciferojn signantajn lian mortohoron kaj sube citaĵon el Arturo Mari, fotisto kaj amiko de la papo: „Liaj okuloj estis plenaj de lumo, li ridetis...”. Por la esperantistaro grandan signifon havis praktika uzo de Esperanto fare de la papo en liaj multlingvaj benoj. Dank’ al streboj de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista Johano Paŭlo la Dua unuafoje ekparolis en Esperanto dum la monda junulara tago en la sanktejo en Ĉenstoĥovo, aŭguste de la 1991-a jaro. Kaj poste ekde la jaro 1994-a li regule aldonis Esperanton al lingvoj de bondeziroj „Urbi et orbi” (Al Romo kaj al la mondo), eldirataj okaze de Kristnasko kaj Pasko. Tre grandan valoron por la mondo havis ankaŭ la ekumena kaj interreligia agado de Johano Paŭlo la Dua, pri kio en Pola Esperantisto atestas interalie kondolenca letero al katolikaj esperantistoj, sendita de Josef Ŝemer, prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo. „Kiel judo mi dum multaj jaroj altaprezis la Sanktan Papon Johano Paŭlo. Li estis vere granda homo, kiu multe strebis por internaciaj paco kaj bono kaj interalie multe faris por repacigi judojn kaj kristanojn” - skribis Josef Ŝemer.
Esperanto estas antaŭ ĉio lingvo de internacia kunlaboro kaj ekzemploj por tio ankaŭ sur la paĝoj de POLA ESPERANTISTO estas multnombraj. En Pollando grava ekzemplo de lokskala kunlaboro helpe de la internacia lingvo fariĝis dum la lastaj jaroj la urbo Malborko. Roman Dobrzyński rememorigas bazajn faktojn tiurilate. La unua gravaĵo estis fondo de la Parko de la Mondo en Malborko, kie eksterlandaj esperantistoj plantas arbojn kaj apud arbo oni lasas ŝtotnon kun esperantlingva informo pri la arbo mem kaj pri la persono, kiu ĝin plantis. Sekvis komenco de partnera kunlaboro de Malborko kaj la slovena Mariboro helpe de la internacia lingvo kaj fine alia grava evento en la vivo de ĉi tiu urbo - fondo de fabriko de bastonvalizoj fare de japana industriisto oomotano, Etsuo Miyoshi. Ne mirige, ke la loka gvidanto de la E-movado kaj samtempe vicprezidanto de la Pola Esperanto-Asocio, Edward Kozyra, estis rimarkita de liaj samurbanoj kaj okupis la trian lokon en la plebiscito Homo de la Jaro 2004 en Malborko.
Malborko ne estas tamen la sola ekzemplo de internacia kunlaboro helpe de Esperanto, kiu videbliĝas en la nunjaraj kajeroj de POLA ESPERANTISTO. En la projekto AKEL, kiun oni financas helpe de la eŭropunia fonduso Socrates lernejoj el Pollando, Hispanio kaj Portugalio realigas komunan projekton, kiu celas pliprofundigi eŭropan civitanecon helpe de Esperanto. En tiu ĉi projekto partoprenas gimnazio numero 7 el la nordpola urbo Koszalin. En Strasburgo la projekto Euroscola ebligas renkontiĝojn de gejunuloj lernantaj Esperanton en la sidejo de la Eŭropa Parlamento. Pasintjare en tiu ĉi aranĝo partoprenis lernejo el Krakovo, nunjare lernejo el Bielsko-Biała. Partneran kunlaboron helpe de Esperanto ligis ankaŭ la urboj Herzberg en Germanio kaj Góra en Pollando.
Grava esperantista evento en Pollando estis IJK en Zakopane, pri kiu ni amplekse raportis en niaj programoj kaj kelkaj el vi certe havas proprajn spertojn kaj rememorojn. Ĝiaj eĥoj troviĝas ankaŭ en POLA ESPERANTISTO, legantoj havis do pretekston por revivigi ĉi tiujn rememorojn aŭ simple bedaŭi, ke ili ne povis ĉeesti tiun buntan renkontiĝon de junularo en la pitoreska ĉirkaŭaĵo de Tatry-montaro.
Tre interesa ekzemplo de pera kultura rolo de Esperanto estas traduko de la pola libro „Interparolo en fruktĝardeno” de Igor Newerly, kiun oni serbigis helpe de la esperantlingva traduko de Zofia Banet-Fornalowa. La libro estas dediĉita al konata edukisto Janusz Korczak, kiu dum la milito estis murdita en mortotendaro Treblinka. „La atestado de Newerly pri Korczak estas tute senpera. Dum sia junaĝo li estis kunlaboranto de Korczak (...) kaj tiel havis eblecon ekkoni, kiel homece batis lia koro. Do, tiu ‘Interparolo en fruktoĝardeno’ estas tieldirite ŝuldo plenigita per netaksebla modesteco de verkista modulado en simpla kaj efekta lingvo, per kiu li sciigas varmajn verojn pri escepta oferemo de homo, edukisto ĝis la lasta spiro, al kies elektita familio apartenas ĉiuj infanoj de la mondo” - skribas en POLA ESPERANTISTO Tatjana Cvejin.
Se pri arto temas, necesas, ke mi menciu ankaŭ ampleksan prezenton de la vivo kaj verkaro de pola poetino Halina Poświatowska, konata en Esperantujo per tradukoj de Kris Long kaj Lidia Ligęza. La verkaron de frue mortinta poetino, kiun pola poeto Stanisław Grochowiak nomis fenomeno de pola virina poezio, fenomeno de aŭtentika erotismo, prezentas Tomasz Chmielik. Tial en la fino ni povas por momento enpensiĝi kaj dum adiaŭas vin jam foliume via Wojtek Usakiewicz, la hodiaŭa trarigardo, dediĉita al kvar nunjaraj numeroj de POLA ESPERANTISTO, finiĝas per poemo de Halina Poświatowska en la traduko de Lidia Ligęza.
folio
kovru min per verdo
mi estas aŭtuna nuda arbo
pro malvarmo tremas

akvo
trinkigu min
mi estas sablo
de la varma seka dezerto
vento min
transtuŝas per amo

varmigu min
vi kiu estas la suno
antaŭ kiu mi staras
kaŝita en vortoj
kiel en la arba ombro
fonto ŝprucanta