• Trarigardo de la E-Gazetaro - 06.09.05
  • 06.09.2005
Komence de nia nunsemajna trarigardo, mi danku kaj gratulu al Stano Marĉek, kiu jam la 30-an de aŭgusto dissenndis la retan version de la septembra, kongresa numero de „Esperanto” revuo. Espereble la papera versio atingos nin en la plej proksimaj tagoj.
Ĉi-semajne nian trarigardon ni komencu per revuo, kiu atingis nin jam antaŭ kelka tempo, nome komence de julio, sed kies enhavo krom invito por la faka kunsido dum la vilna UK ne malaktualiĝas. Temas pri informilo pri etnaj problemoj „Etnismo”. Kiel mi jam eksciis dum la kongresaj tagoj la fakkunsido estis tre interesa, sed bedaŭrinde mi ne ĉeestis ĝin persone. Dum tiu faka kunsido la enkonduka referaĵo estis dediĉota al „La interna situacio en la ĉebaltmaraj ŝtatoj: Estonio, Litovio, Latvio”. La jam priparolata numero enhavas la kompilaĵon de redaktorino, Nicole Margot pri „Litovio kaj la du aliaj baltaj landoj tra la paĝoj de Etnismo”. En tiu artikolo la aŭtorino – kio estas por ni aparte interesa - donas ankaŭ la atenton al la situacio de la pola malplimulto en Litovio. Oni povas ricevi la impreson, ke la situacio estas preskaŭ senkonflikta, kio eble ne estas plena vero. Jen kaj jen ni informas en niaj aktualaĵoj pri konkretaj kazoj de malakordaĵoj kaj cetere ne temas sole pri la lerneja instruado de la pola, kiel la unua – sed daŭre ne solvita afero de deviga latvigado de la polaj nomoj. Sed tio estas sole la marĝena rimarko, koncerne la nunjaran kongreslandon laŭ la vidpunkto de etnaj problemoj.
Temo, kiu dominas en la priparolata numero de „Etnismo” tutcerte estas Okcitanio, al kiu estas dediĉitaj kvar kontribuoj. Tiuj kiuj memoras la elstaran UK-on en Montpelliere iom almenaŭ povis familiariĝi kun tiu lingvo - aŭskultinte la okcitanajn bandojn- prefere kun iu el ĝiaj dialektoj, la langvedoka. Ĝi dominas en la regiono de la iama kongresurbo, al la aliaj apartenas la gaskona, nordokcitana kaj provenca. Ĝuste al la provenca lingvo kaj Frederic Mistral estas dediĉita aparte interesa artikolo de Rene Triolle, kiu fine de sia artikolo malkaŝas siajn provencajn radikojn. La leganto konatiĝas kun Mistral kiel la defendanto de la regiona lingvo provenca, unu el la dialektoj de la okcitana lingvo parolata en la suda parto de Francio. Traŭma junulaĝe sperto esti devigita uzi la francan rilate al nobelulo kaj ne la provencan elvokis lian ribelemon, spronis kreiĝon de liaj majstraj verkoj ĝuste en la provenca, ĉefloke kun Mireio en la 1859. Du jarojn pli frue sep junaj provencaj poetoj kunfondis movadon rigore organizitan. Esperanista leganto evidente kun scivolo informiĝis pri kelkaj similecoj, kiujn elmontras la aŭtorino de la artikolo en ambaŭ movadoj. Ekzemple temas pri la tradicio de jaraj kongresoj aŭ la beletra konkurso „Floraj Ludoj” komparebla kun la Belarta Konkurso de la E-komunumo. Krome: „same kiel esperantistoj la provencdefenda movado argumentas pri la rolo de la lingvo kiel atestilo de propra kulturo, la bezono senti sin alkroĉita al siaj radikoj por pli bone evolui en pli malcentrigita Francio kaj plilariĝanta Eŭropo, en la respekto de ĉies lingvoj kaj kulturoj” – fino de la citaĵo. Sekve ni havas la okazon iom pli bone konatiĝi kun la ĉefverko de Mistral, „Mireio” pri kiu skribas Alain Favre. Eble eta kuriozaĵo por nefrancoj estas la informo, ke la franca ina persona nomo Mireille deriviĝas el la titolo de tiu ĉi ĉefverko. Estas ankaŭ interese ekscii, ke la ĝemelligoj inter katalunaj kaj okcitanaj urboj ofte malkovras komunan kulturon kaj vekas kaŝitajn sentojn. Sed iel aparte konigan mi opinias la lastan artikolon dediĉitan al Okcitanio, tiun de Georg Kremnitz pri „La okcitana en la formado de instruistoj kaj en la lerneja realo de suda Francio”. Kune kun la aŭtoro ni sekvas kiel evoluis la parolantaro de la okcitana, bedaŭrinde malkreskige, kio ankaŭ speguliĝas en la instrusistemo de la okcitana”.
Kvankam mi aparte donas la atenton al tiu ĉi temo en la lasta „Etnismo” , kompreneble ĝi enhavas kelkajn aliajn me malpli interesajn kontribuojn, kiel tiun de Daniele Vitali „Marbordo kun ses lingvoj. Etnista taglibro pri vojaĝo de Eŭskio al Galegio” aŭ „Arktaj popoloj de Ruslando” de Alain Favre. Ĉepkaze mi nepre informu niajn aŭskultantojn, ke renoviĝas IKEL-TTT-ejo. Kiel certigas ĝia prezidanto: ĉiam estos enrete unu plena „Etnismo”- numero, por ke vi povu vidi la efekton de koloraj fotoj kaj pli ĝenerale por montri nian interesan gazeton al la tuta esperantista kaj etnista publiko”.
La sekva periodaĵo en nia nunsemajna trarigardo estas „Bazaro”, esperantlingva revuo el la rumana Kluĵo. En tiu ĉi somera numero, Julia Sigmond donas kelkajn klarigojn, kiel kreiĝis la periodaĵo, kiu ĉiu-numere riĉas per novaĵoj pri la rumanaj esperantistaj aktivadoj, kaj en la lasta tempo apartan atenton donis al la rubriko „Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo”. Tiu iniciato fruktis per 95 respondoj el 23 landoj, kiujn nun - laŭ la revo de la redaktorino - estas aperigi libretoforme kun cent unuaj respondoj. La someran numeron de la rumana „Bazaro” malfermas entuziasmaj raportoj pri la sukcese okazinta en Braŝovo IFEF-Kongreso, religiaj pripensoj, inkluzive de la omaĝvortoj por la forpasinta papo Wojtyła, Johano Paŭlo la 2-a.
Ekzistas inter ni esperantistoj, kiuj ne kutimas fanfaroni pri sia aktivado, efektivigata pere de esperanto. Al tiuj apartenas Jacques Tuinder el Nederlando, el sub kies plumo venas kortuŝa raporto pri lia laŭvica ekspedicio kun okulkuracaj specialistoj, ĉi-foje al Rumanio. Kiel li mem eksplikas: „kiel batalanto kontraŭ evitebla vidhandikapeco (tri el kvar blinduloj en la mondo nenecese havas tiun handikapon!) mi prefere emas helpi al la plej malriĉaj ĉu per okuloperacio ĉu per laŭreceptaj okulvitroj. ...Dum nia misio, kiu finiĝis la 3-an de junio, ade servis kaj asistis esperantistoj, ĉar la ideo de Fondaĵo EVIDENTE ekde la komenco en la 1966 estis, ke „uzantoj de lingvo de espero donu esperon al tiuj, kiuj esperas vidi aŭ pli akre vidi”. „Sen Esperanto mi ne estintus ĉi tie” – tekstas la titolo de tiu raporto, en kies fino Jacque Tuinder skribas pri la probablo reveni al Rumanio, ĉar lia organizo ricevis peton de nederlandaj justicaj instancoj viziti ĉiujn prizonojn en Rumanio”. Gratulon pro la jamaj faritaĵoj, sukceson al ontaj.
En la somera „Bazaro” ni legas ankaŭ pri aliaj renkontoj. Mi mem flegante tre korajn rememorojn pri miaj vizitoj en la hunaga Eger kun plezuro legis pri la amikaj interrilatoj inter esperantistoj el tiu ĉi fame konata hungara loko kun geesperantistoj el la rumana Oradea. Ege interesa ŝajnis esti la planita – bedaŭrinde en la tempo de UK internacia simpozio „Esperanto, vojo de interkomunikiĝo kaj internacia kompreno”, por kiu esperantistoj el Kluĵo invitis samideanojn el 12 ĝemelaj urboj. Fine traktante ĉi tiun numeron de la rumana „Bazaro” ni menciu la kontribuon sub la titolo „Dek argumentoj kontraŭ kaj dek argumentoj por Esperanto”. Ili tutcerte povas fariĝi bona temo por la aŭtunaj programoj en esperatistaj kluboj, tutcerte ne sole en Rumanio. Ĉiu jarsezono estas bona periodo konatiĝi kun literaturo. Kun granda intereso mi legis do la lastan numeron de la islanda „La Tradukisto”, dank’ al kiu ni havas la konstantan bonŝancon gustumi beletron de tiu ĉi fora eŭropa insulo. Mi ĉiam troviĝas sub la profunda impreso de la islandaj lietarturaĵoj, kaj same estas ĉi-foje, en kiu la novelon „Dimanĉvespero ĝis lundomateno” mi legis unuspire kaj vere ĝuis ĝin pro la bildeca traduko de Hilkmar Bragason. Krom ĝi el la internacia lingvo ni trovas krome fragmenton de romantika islanda teatraĵo el la 19-a jarcento. Tradicie „La Tradukisto” aperigas islande ankaŭ specimenojn de alinacia literaturo utiligante kiel pontlingvon Esperanton. Ĉi-foje la islandlingva leganto povas konatiĝi kiu iu verko de Istvan Oerkeny el la „Hungara antologio”, kaj kun specimeno de pola literaturo, de Czesław Ostankowicz, kiu - por mi tre agrabla suprizo - estas tradukaĵo, farita baze de la esperantlingva traduko de nia redakcia, ne plu vivanta, karmemora kolego, Jerzy Grum.