• Trarigardo de la E-Gazetaro 20.09.2005
  • 20.09.2005
Someraj kongresoj forrabis kelkan tempon dediĉatan kutime en niaj programoj al foliumado de E-gazetaro, tial hodiaŭ ni denove revenos mallonge al kelkaj frusomeraj revuoj. La hispana Boletín okupiĝis interalie pri la 400-a datreveno de Don Quijote, libro de Cervantes apartenanta al la monda klasiko kaj konata interalie en la E-traduko de antaŭnelonge mortinta Fernando de Diego. Kadre de la kiĥota projekto de Hispana Esperanto-Federacio rolis ankaŭ la desegnokonkurso „Tia mi vidas Don-Kiĥoton”, destinita por infanoj ĝis la 14-a vivojaro. Sciigon pri tiu ĉi konkurso ricevis de sia hispana korespondanto ankaŭ instruistino de baza lernejo en Pollando. Ŝi promesis partoprenigi siajn lernantojn, tamen tio montriĝis problemveka, ĉar la lingvaĵo de la libro ŝajnis al la instruistino tro malfacila por ŝiaj kvaraklasanoj. Jen kion ŝi mem rakontas pri la okazintaĵo: „Mi ne povis rakonti al ili Don Kiĥoton, ĉar jam mi donus propran opinion. Sed mi riskis kaj mi eklegis fragmentojn de la libro. La infanoj volonte aŭskultis, ridis kiam necesis (...) kaj ili mirigis min: ili kaptis tion, kio vere gravas”. Poste evidentiĝis, ke ili estis la plej junaj gepartoprenintoj de la konkurso. Iliaj verkoj tre plaĉis en Hispanio kaj la instruistino havis okazon klarigi al la gepatroj de siaj lernantoj, kiamaniere iliaj desegnaĵoj trafis al fora Hispanio. „Tiamaniere la konkurso estis ankaŭ bona propagando por Esperanto” - konkludas la pola aŭtorino de la artikolo en BOLETÍN.
Populara hobio de multaj verdstelanoj estas kolektado de informoj aŭ fotoj pri ZEO-oj, alivorte Zamenhof-objektoj. Zamenhof ne estas tamen la sola esperantisto, kies nomo aperis sur mondaj urbomapoj. Ekzemple en Varsovio el inter apogantoj de la internacia lingvo sian straton havas konata pola filozofo, Tadeusz Kotarbiński aŭ eksa prezidanto de la Pola Scienc-Akademio, Janusz Groszkowski. En INFORMILO DE KATALUNA ASOCIO ESPERANTISTA troviĝas informo pri strato en Sabadell kaj placo en Barcelono, kiu portas la nomon de Ferran Casablancas Planell, inventisto kaj industria fakulo pri la ŝpinado, ekde la 1907-a jaro membro de Esperanto-asocio. En Sabadell troviĝas krome memortabulo dediĉita al la inventinto, provizita per paralelaj tekstoj kataluna kaj esperanta.
Dume KATALUNA ESPERANISTO festis sian jubileon - aperis ĝia centa numero de la nuna aper-periodo, kiu cetere sume estas jam la 334-a. Ĉi tiun lastan eldonan renaskiĝon Ramon Perera rememoras jene: „En 1982, jam post la falo de la frankisma reĝimo, fondiĝis Kataluna Esperanto-Associo, fakta heredanto de Kataluna Esperantista Federacio, malaperinta pli ol 40 jarojn antaŭe pro la faŝisma puĉo en Hispanio. Jam dum ĝia provizora ekzisto, antaŭ ĝia oficialigo la asocio reprenis la eldonadon de KATALUNA ESPERANTISTO en junio 1982. (...) La komenciĝo, kompreneble, ne estis facila kaj la sekva numero aperis nur unu jaron poste”. Sed tamen post tiu ĉi malfacila komenco venis pli bonŝanca tempo kaj pro tio ni povas nun gratuli al la katalunoj la centan numeron dum la lastaj 33 jaroj kaj ankaŭ danki pro tio, ke ili regule alsendas sian organon al nia redakcio. Cetere tio ne estas la sola cento menciita en ĉi tiu numero de la revuo. Eĉ pli impona estas la centa naskiĝdatreveno de esperantisto Joan Bruno el la Vilanova Esperanto-Grupo. Koran gratulon ankaŭ al li. El ali-temaj artikoloj en ĉi tiu numero de KATALUNA ESPERANTISTO tre interesa kontibuaĵo koncernas la soraban lingvon. Mi memoras, ke dum - jam antaŭ sufiĉe longe - mi studis en la Universitato de Lodzo, estis tie specialisto pri la soraba lingvo, kiu ĉiujare serĉis lernemulojn por siaj lingvokursoj. Tamen ĉiam li havis problemon por kolekti sufiĉan nombron da interesiĝantoj. Kaj ne mirige, ĉar - kiel informas Gerard Escuer en KATALUNA ESPERANTISTO ĉi tiun lingvon en ĝiaj du variantoj parolas nuntempe nur 55 000 personoj. „La soraba estas lingva insulo en Germanio. Ĝi estas okcident-slava lingvo, kiun oni parolas (...) en la ŝtatoj de Brandenburgio kaj Saksio”, limantaj kun Pollando. Krome kelkaj parolantoj de la soraba troviĝas ankaŭ en la usona ŝtato Teksaso. En tiu ĉi sufiĉe antikveca lingvo konserviĝis krom gramatika singularo kaj pluralo ankaŭ la dualo, taŭga kiam oni parolas pri du aĵoj aŭ aferoj. La instruado en la soraba lingvo okazas nuntempe en ses bazaj kaj ses mezgradaj lernejoj.
La nova numero de germana ESPERANTO AKTUELL alportas interalie informojn pri la agado de la Germana Esperanto-Centro en Hezberg. Tio iusence kongruas kun la temo de pasintsemajna trarigardo, ĉar ĝuste tiam mi menciis la partneran kunlaboron inter Herzberg kaj la pola urbeto Góra, pri kiu kunlaboro skribis POLA ESPERANTISTO. Ĉiuokaze la centro en Herzberg, estanta konstanta klerigejo de Germana Esperanto-Asocio, zorgas pri vasta kaj plurkampa pliperfektigado de estontaj Esperanto-fakuloj en Germanujo. Ĝis nun ĝi organizis 25 studsesiojn kaj raportoj pri du lastaj troviĝas ĝuste en la priparolata revu-numero. Iliaj partoprenantoj havis la bonŝancon aŭskulti tre interesajn fakprelegojn de profesoro Erich-Dieter Krause, la verkinto de la plej ampleksaj germana-Esperanta kaj Esperanta-germana vortaroj. Li prezentis divesajn problemojn de leksikografio, interalie la rekomendojn por krei novajn vortojn. La ĉefpreleganto de la 25-a sesio estis doktoro Detlev Blanke, kiu parolis pri interlingvistiko. ESPERANTO AKTUELL informas, ke sume al la komencaj 25 studsesioj en Herzberg kontribuis pli ol 30 prelegantoj ne nur el Germanujo, sed ankaŭ el Britujo, Pollando, Slovakujo kaj Hungarujo.
En KONTAKTO de Nederlanda Societo de Blindaj kaj Malfortevidantaj Esperantistoj troviĝas interalie rubriko „El la vivo de bestoj”, en kiu ĉi-foje ĉefrolas longbeka birdo, nomiĝanta esperante limozo. Laŭ la aŭtoro de la artikolo sian nederlandan nomon „grutto” la birdo ŝuldas al sia voko. Nome, kiam la masklo suprenflugas por imponi al la femalo, ĝi vokas „gretta, gretta”. Mi serĉis la limozon en pola pribirda libro kaj laŭ la latina nomo eksciis, ke temas pri „szlamnik rycyk”. Videble tamen ankaŭ la birdoj povas havi lingvoproblemojn. La pola limozo vokas „tjuji tjo tjuji tjo” aŭ „djo djo”. Tio ja tute alias ol „gretta, gretta”. Ĉu do eblas, ke polaj limozoj ne komprenas la nederlandajn?
Kaj por fermi la cirklon mi revenas al la komence menciita BOLETÍN, kie aperas ankaŭ prezento de la plej nova disko de „Kajto”, titolita „Lokomotivo, rulu nun”. Ĉi tiu albumo, kiun cetere ni jam kelkfoje aŭdigis en nia progamo, parolas pri trajnoj laŭ ĉiuj aspektoj: „vaportrajnoj, miniatur-trajnoj, trajnvojaĝado, fajfado kiel trajno, stacidomaj haloj, vagabondaj muzikistoj (...) Neniu faceto de tiu mondo de vibranta metalo eskapis al ili, kaj tiuj, kiuj volas vojaĝi, estas kore invititaj tion fari. Sed atentu! Ne kliniĝu al fenestro!” - oni skribas en la diskoprezento. Kaj ĝuste al ĉi tiu disko ni revenos baldaŭ en la muzika ero de nia programo kaj dume adiaŭas vin jam foliume via -Wojtek Usakiewicz.