• Trarigardo de la E-Gazetaro 27.09.2005
  • 04.10.2005
Jam de unu semajno la abonantoj de „Esperanto”-revuo povas ĝui la oktobran numeron de UEA-revuo – ankoraŭ nur retforme - , kiu daŭre plenplenas per la pri- kaj ĉirkaŭkongresaj raportoj, cetere ankaŭ tiuj, ligitaj kun la post la kongresa Nitobe-simpozio kaj IJK en Zakopane. Dume ni ankoraŭ almenaŭ supraĵe ne diris kelkajn vortojn pri la numero septembra, kies papera versio atingis la redakcion dum mia kelktaga foresto. Tutcerte plimulto de la legantoj jam konatiĝis kun la enhavo de tiu kongresa numero de „Esperanto” el septembro, kiu plurraporte kaj plurfote ebligas retrorigardi al la 90-a UK. Ne nur por reĝui, sed ankaŭ por prezenti kelkajn ideojn pri tio, kion ŝanĝi, kion plibonigi. Ekzemple, kvankam la konstaton el la kongresfina resumo de la ĝenerala sekretario, ke la kongreso estis bona videbla en Litovio kaj Vilno – la simpla kongresano – ĉi-kaze Mikaelo Bronstejn en la rubriko „Malferme” dividas, li tamen faras enpensigan rezervon. „Ni, kongresanoj, ne venis al la urbanoj. Do, la urbanoj ĉerpis la informojn pri la Kongreso kaj pri ni - kongresanoj el lokaj amaskomunikiloj, kiuj siavice ĉerpis tiujn el fontoj ne ĉiam objektivaj. Sen povo kompreni la litovan, mi avide konsumis ĉion, kio aperadis pri la Universala Kongreso en la loka gazetaro ruslingva. Ho, kiom da stultaj klaĉoj, kiom da ofendaj onidiroj mi estis leginta”. Bronstejn atentigas krome: „....kongresanoj, preteratentis, ke ekster tiu (ideala kongreso)-insulo plaŭdas la homa maro, regule misinformita pri ni eĉ se ne intence” – fino de la citaĵo. Tamen plaĉas al mi konstati, ke Mikaelo Bronstejn ne limiĝis al reliefigo de tiu ĉi – ja ne tro ĝojiga - fakto, sed li aldonas, ke „estas multaj rimedoj por montri nin al la ekstera publiko en ajna kongresurbo. Ni faru rondajn tablojn por lokaj raportistoj. Ni venigu konvenajn ekspoziciojn kaj montru ilin en iu bone vizitata loko. Ni petu „espajn bardojn” veni en la stratojn kongresdmanĉe por kanti....”. Nu, laŭ mia modesta opinio estas iom nereale aspiri, ke la UK-oj en la moderaj urboj kun riĉa programo kultura kaj turisma fariĝu la ĉefevento, sed ankaŭ eble valoras klopodoj enpenetri la vivantan histon de la kongresurboj per aranĝoj kun festivala karaktero. Evidente la demando estas, ĉu Lokaj Kongresaj Komitatoj havas sufiĉe da forto por entrepreni tiun kroman defion?
Cetere la prikongresaj raportoj komencis aperi ankaŭ en aliaj revuoj, kiel en la duobla 8/9-a numero de „La ondo de Esperanto”, la septembra numero de la japana ”Nova Vojo”, la oktobra jam „La Movado” ankaŭ el Japanio. En la du laste menciitaj la raportoj estas japanlingvaj, kvankam necesas fari la rezervon, ke kiel kutime „Nova Vojo” abunde provizis sian septembran numeron per multaj interesaj prikongresaj fotoj. Tiel ni referencu al la raporto esperantlingva kaj mi proponas iom cite pluki el la raporto de Jukka Pietilaeinen en „La Ondo de Esperanto”. Li prave atentigas, ke „La ĉi-jara Universala Kongreso en Vilno estis multrilate unika kaj eĉ pli interesa ol, mi kredas, multaj antaŭvidis” – fino de la citaĵo. En tiu ĉi kunteksto la aŭtoro mencias la ligitecon de Zamenhof kun la regiono, la malgrandecon de la lando kaj modelan karakteron de la loka E-movado”. Li mencias ankaŭ la abundan antaŭkongresan eldonaktivadon, kiu ebligis nun, ke „la litova apartenas al pinto de naciaj lingvoj, per kiuj eblas konatiĝi kun Esperanto. (...) Krome la eldonkvantoj de tiuj libroj estas de 500 ĝis 1000, do abunde por nacia lingvo kun malpli ol kvar milionoj da parolantoj. Mi kun intereso atendis kongreson por ekvidi kiel tio okazis kaj ankaŭ por havi iom da impreso el la vivosfero de Zamenhof”. Jukka Pietilaeinen estas la unusola raportinto (eĉ mi ne aparte atentis tion, eĉ aŭskultinte dum la kongresa semajno litovajn pollingvajn radioporgramojn) – ke Vilno estis eble la plej plurnacia urbo de Universalaj Kongresoj, nur 58 procentoj el loĝantoj estas litovaj (19 procentoj poloj, 14 procentoj rusoj; laŭ censo el la 2001). En tiu ĉi kunteksto li atentigas, kiel plimulto de la kongresanoj, pri certa unuflankeco de la nacia vespero, aldonenate, ke „mi volonte estus vidinta programojn el pola, rusa, belorusa, tatara kaj karaima kulturoj, por ne paroli pri la juda kaj jida kulturoj (kaj ankaŭ pli nuntempajn erojn). Tamen la aŭtoro prave atentigas, ke „la programo de la kongreso estis varia kiel kutime kaj apenaŭ eblas doni kontentigan trarigardon”. Tion verdire ĝenerale konstatas ĉiuj raportintoj, kaj ni el la Pola Radio tute aparte. Kompreneble ne nur tiu raporto referencas al la juliaj kongrestagoj en Vilno. Jen citaĵo el la raporto pri la postkongresa Nitobe-simpozio de Kalle Kniivilae, kiu citas ia. la komenton de konata sciencisto Robert Philipson, kies verko „Ĉu nur-angla Eŭropo” de unu jaro estas jam konata al ni pere de la esperantlingva versio. „Estis diversmaniere tre vigla konfereco, kaj ĝi efektive kree aliris plurajn el la centraj punktoj de la eŭropa lingva politiko, kvankam evidente ekzistas malsamaj opinioj pri tio, kiuj estas la problemoj, eĉ ne menciante la eventualajn solvojn. Ankaŭ ĉeestis sufiĉe da homoj kun diversspecaj spertoj, tiel ke la diskutoj estis riĉigaj”.
El la komentoj de Renato Corsetti, UEA-prezidanto, kiu ĝenerale taksas Nitobe-seminariojn tre gravaj por la movado, ni citu la atentigon, ke „ĝis nun la simpozioj ĉefe utilis por informi la lingvistan kaj socilingvistan mediojn. Ĉi-jare ni jam eniris ankaŭ en politikistajn rondojn”. Grava atentigo, eĉ se politikistoj ne aparte multnombris, kiel ni legis aliloke. La priparolata numero de „La Ondo” enhavas riĉan faskon da retrorigardoj al aliaj dumsomeraj aranĝoj, ĉefloke kun la pola IJK, kiel ĉiam liberan tribunon, reaperas en ĝi la elbrusela rubriko de Dafydd ap Ferguss, kultur/literaturaj paĝoj. Sed mian apartan atenton kaptis la omaĝa artikolo de Reinhard Haupenthal okaze de la morto de Fernando de Diego. Certe estas malfacile unupaĝe doni la superrigardon al – kiel substrekas la aŭtoro – „30-jaroj da kunlaboro, da intensa korespondado, da konsiliĝoj kaj konsultoj – sen kiuj mia vivo esperantista apenaŭ impageblas”. Sed tia figuro kiel Fernando de Diego gravas ne sole por unuopulo. Do ĉiel pravigite Reinhard Haupenthal – kiu nur kelkajn tagojn post la morto de de Diego aperigis „In memoriam Fernando de Diego (1919-2005)” fine akcentas: „Fernando de Diego restos inter la plej eminentaj kaj lucidaj kapoj, kiuj donis prestiĝon al Esperanto kaj lasis siajn spurojn en la lingvo. Al ni la direkton li diris”- fino de la citaĵo.
La 2005-a jaro ne favoras E-komunumon elprenante el ĝiaj vicoj la plej renomajn kaj kremajn figurojn. En la septembra „Nova Vojo”, la oficiala revuo de Esperanto-Populariga Asocio en Japanio – ni trovas alian personan adiaŭoretrorigardon. Ĉi-foje Tacuo Huĝimoto en sia konstanta felietona ciklo skribas pri la lastaj vivmomentoj de Ludovikito, kiu mortis la 25-an de aprilo ĉi-jare. Kiel ni ekscias jam pli frue – en januaro kaj en februaro li estis en la hospitalo de la kiota-universitato, kaj tiam li nepre volis reveni hejmen, ĉar laŭ liadiro direktita al la edzino: „nur hejme mi povos plenumi, kion mi ankoraŭ ne faris; alie, mi ne povos trankvile morti”.
Tiel – aldonas Tacuo Huĝimoto – Ludovikito revenis hejmen kaj malfacile paŝante li supreniris al la supra etaĝo, kie troviĝas jam de jardekoj lia laborejo. Tie li laboris tage, vespere kaj frumatene li uzis komputilon en litĉambro. Ĝis preskaŭ la lasta spiro li ne perdis esperon kaj havis konstantan deziron kontribui al la ludovikologio, kiun li mem iniciatis kaj donis rimarkindan influon al nia mondo”.
Barbara PIETRZAK