• Trarigardo de la E-Gazetaro - 04.10.2005
  • 04.10.2005
Nur antaŭ kelkaj semajnoj post mia reveno el Vilno mi havis la apartan plezuron dividi la ĝojon pri iu tre malnova, rekte historia numero de „Pola Esperantisto”, kiun transdonis al mi kun kortuŝa fido iu el la vilnaj esperantistoj. Ŝajnas, ke koncerne la historiajn revunumerojn la diino de la bonŝanco Fortuno vere min favoras. Imagu gesinjoroj, kia estis mia surprizo, kiam dum la lastsemajnfina ARKONES en Poznano, iu el la plej meritiĝintaj kaj spertoplenaj polaj esperantistoj, Zdzisław Glajcar enamnigis al mi la historian numeron de „Esperanto” el januaro 1962. Ni komune surpriziĝis, ke la perita pli frue fotokopiaĵo de la revuo fakte neniam antaŭe atingis la redakcion. Nu, mi povas sole diri koncerne petitatan personon, kiu estis peronta la revuon, ke homoj estas forgesemaj.
Dume ja temas pri numero aparta por nia redakcio, de sur kies kovrilo ridetas al ni junulino antaŭ la mikrofono. Temas pri 14-jaraĝa Ewa Lutogniwska, kiu kun granda sukceso ĉefrolis kiel „Plastuleto”, en la prezentita siatempe en nia programo porinfana libro de Maria Kownacka. Evidente ne sole temas pri ĉi tiu foto, sed pri la enea - akompanita de pluraj fotoj - plurpaĝa felietono, de nia karmemora kolego, redaktoro Jerzy Grum, okaze de la grava jubileo, la unumila elsendo aŭdiĝinta el Varsovio la 28-an de decembro 1961. Permesu gesinjoroj, ke mi dividu la ĝojon pro tiu unikaĵo kaj iom citu el tiuj historiaj rememoroj de antaŭ 43 jaroj – kiuj plurfacete aktualas ja ankaŭ en la nuno de la 46-jara E-redakcio de Pola Radio. Ĉar verdire ne multaj aferoj ŝanĝiĝis, kvankam teknikaj tutcerte.
„Ne estas facile skribi felietonon pri sia propra jubileo – skribas Jerzy Grum . El ĉiu frazo insidas memlaŭdo, embuskas memomaĝo, gvatas memgratulo. Kaj dum jubileo oni ja kutime vivuas. Mi tamen povas flankenmeti la ĝenojn. La jubileo estas ankaŭ de niaj aŭskultantoj. De tiu, kiu skribas leteron, de tiu – kiu aĉetis novan ricevilon, por aŭdi pli bone, de tiu – kiu revenas el laborejo posttagmeze kaj magnetofone aŭskultas la vortojn, kiuj jam foreĥis kaj ankaŭ de tiu, kiu ne forlasis eĉ unu elsendon dum monatoj. Ilia kaj nia estas la jubileo de la mila elsendo de Pola Radio en la Internacia Lingvo. Kaj okaze de tiu ĉi jubileo mi laŭdas la komunan ideon de la esperantistoj – internacian pacon kaj amikecon”.
Jerzy Grum skibas kelkvorte pri la kreiĝo de la E-programoj lanĉitaj nur neplenajn tri jarojn pli frue, la 4-an de aprilo 1959. Li skizas la kadran semajnan programon, kiu evidente nun ne identas, sed konservis kelkajn erojn kiel ekz. „Leterkeston” kaj e-magazinon. Tutcerte por tiuj, kiuj interesiĝas pri la historio kaj la homoj de la Redakcio en la komenca periodo plej interesa estas la priskribo „Kiu estas kiu?”. Jerzy Grum detale prezentas la unuopajn laborantojn kaj iliajn taskojn. Malfacilas citi el ĉi tiu parto en la nunsemajna trarigardo, sed permesu rememorigi al mi iliajn nomojn, des pli ke ja malantaŭ tiuj nomoj kaŝiĝas niaj gekolegoj. Kun plimulto mi mem havis la okazon labori, kiam kelkajn jarojn pli poste mi mem ekprofesiis kiel la redaktoro de la varsoviaj E-elsendoj. Jen surfote prezientiĝantaj redaktoroj: Jerzy Uśpieński, Jerzy Grum, Jerzy Mażys, Michał Birbrajer, geparolistoj Barbara Sokalówna, Alicja Rudnicka, Ewa Lutogniewska, Lucjan Szołajski, Ksawery Jasieński, Piotr Rowiński kaj Zbigniew Lutogniewski, reĝisoro Gabriel Brzemiński, leterfaka prizorgantino Romana Kempisty, sekretariino Jadwiga Muszyńska.
Ĉi-jare nia redakcia jubileo de la 46-jariĝo estis priombrita per malĝojigaj eksteraj eventoj, kiel la morto de Johano Paŭlo la 2-a. Kiel omaĝis la unumilan E-elsendon Jerzy Grum antaŭ 43 jaroj? Ni denove citu: „La mila elsendo permesas retrorigardon. La vojo trapasita pruvis, ke Esperanto en la radio estas pleje taŭga ilo. Ke la Internacia lingvo kapablas esprimi ĉiun homan aktivecn. Aparte akcentinda estas rolo de la elsendoj kiel evoluigilo de la lingvo. La radio laŭnature postulas ja temvastecon kaj vortriĉecon. Kaj la plurnacia aŭskultantaro deziras aŭdi Esperanton flu-, klar- kaj simplastilan, unuamomente kompreneblan.
Niaj elsendoj fariĝis ankaŭ grava forumo de la Esperanto-movado, kuniga kaj informa faktoro. Ĝenerale ni estas kontentaj pro la subteno, kiun donas la esperantistoj. Kvankam ni konscias, ke ĝi povas kaj devus esti pli granda.
Ankoraŭfoje pruviĝis, ke Esperanto estas bona kaj taŭga ilo de la internacia amikeco kaj kompreno. Mian jubilean paroladon mi finu per citaĵo el la artikolo pri niaj elsendoj, kiu en novembro de la pasinta jaro (do 1961) aperis en la ĉefa pollanda soci-kultura revuo „Polityka”.
>Ŝajnas, ke Esperanto en nia radio meritas rekonon, ke ĝi bone plenumas la rolon de ambasadoro de la poleco kaj progreso. Ŝajnas, ke Esperanto entute bone ekzameniĝis kiel rimedo de vasta interkompreniĝado de homoj de diversa nacieco, interŝanĝo de informoj kaj konceptoj, kaj per tio servas al la afero de proksimiĝo, kunlaboro, kultura ligiteco<” finis sian artikolon redaktoro Jerzy Grum.
Nu jes gesinjoroj, ne eblas kaŝi, ke tiu ĉi historia numero de „Esperanto” tute aparte tiklis mian koron kaj vekis nesupereblan deziron dividi la ĝojon pri ĝi kun vi, niaj geaŭskultantoj. Ne nur por refreŝigi la memoron pri la historio, sed ankaŭ por per ĝi reliefigi, ke ne tiom multe ŝanĝiĝis, se temas pri la celo ne niaj E-elsendoj, kvankam nun nekompareble vastiĝis la aŭditorio de la programoj kaj la teknikaj rimedoj per kiuj eblas nin aŭskulti.
Do ankoraŭfoje elkoran dankon Zdzisław Glajcar pro via senavara donaco liveri al ni la fotokopiaĵon de tiu ĉi eksterordinara numero de la revuo „Esperanto”
Evidente ne nur tiu ĉi ĵus menciita numero de „Esperanto” el la 1962-a jaro plenumas gravan fotnorolon pri diversaj facetoj de la aktivado de la E-komunumo. Ja ni devas nunjare tute aparte memori pri la libro, aŭtorita de Marcus Ziko Sikosek >Sed homoj kun homoj”, aperinta jakomence por omaĝi la 100-jariĝon de la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo ĉe Maro, kiu fakte kreiĝis baze de prikongresaj raportoj ankaŭ el la unuopaj numeroj de „Esperanto”. Eble ne ĉiuj havas konscion pri la historia valoro de la nunjaraj prikongresaj raportoj, sed ja tiaj estas kaj tiaj ili estos por la estontaj generacioj.
En la oktobra numero de „Esperanto”, kiu cetere – ni memorigu – same kiel la E-komunumo festas sian 100-jariĝon, ni trovas pliajn raportojn pri la 90-a UK en Vilno, kadre de la kongresa mozaiko, la siluetojn de la nunjare proklamitaj Honoraj Membroj, la raporton pri 61-a IJK en Zakopane. Tamen tutcerte eblas diri, ke ĝi alprenas apartan signifon pro la materialoj, rilatantaj al la 4-a Nitobe-simpozio, okazinta en la litova ĉefurbo jam postkongrese sub la devizo „Lingvopolitikaj aspektoj de la plivastiĝo de Eŭropa Unio”. La menciita numero de la oficiala UEA-organo ne nur publikigas la konkludan dokumenton, sed ankaŭ elĉerpe proksimigas ĝin al meza esperantista leganto per la ampleksa artikolo de Humphrey Tonkin. La aŭtoro ne sole skribas pri ĝia trapaso, en kiu partoprenis 70 konataj lingvistoj sciencistoj kaj politikistoj. Profesoro Tonkin donas samtempe la resuman retrorigardon al la rilato de politikistoj kaj lingvistoj al Esperanto dum la pasintaj jardekoj, en kies daŭro de ne tro serioza rilato evoluis sintenoj malaj, per kiuj oni konstatas, ke E-o meritas seriozan konsideron, kiam oni frontas lingvajn problemojn sur internacia nivelo. Kiel skribas Humphrey Tonkin – kiu pri la 4-a Nitobe-simpozio donis al nia redakcio apartan intervjuon – kadre de ĝi oni ne sole parolis pri Esperanto, al kiu la partoprenantoj havis siajn diversajn opiniojn. Ili prezentis diversajn viziojn de la lingva estonteco de EU, sed samtempe ili interkonsentis daŭrigi la debaton kaj la serĉadon de komuna grundo. Jam tiu komuna grundo – atentigas Tonkin – inkluzivas klopodojn ŝirmi la statuson de la malgrandaj lingvoj kaj elserĉi egalecajn lingvajn politikojn. CED, skribas sekve Humphrey Tonkin, ne celis plenigi la simpozion nur per kredantoj pri la efikeco de Esperanto, sed ja konvinki la ĉeestantojn, ke Esperanto estas realisma solvo al la nuna lingva malageleco de EU, kaj ke ĝi kaj aliaj proponataj solvoj meritas seriozan esploron. En tiu rilato la simpozio ŝajne estis granda sukceso. (...) La debato ja daŭros – substrekas Humphrey Tonkin - kaj jam oni komencas paroli pri pliaj paŝoj en la fromo de interetaj diskutoj, eldonaĵoj, estontaj konferencoj kaj praktikaj intervenoj” – fino de la citaĵo.
Barbara PIETRZAK