• Wanda Wiłkomirska
  • 01.09.2003
En la dua duono de aŭgusto en la apudvarsovia Jadwisin okazis la 6-a Somera Kurso pri la Interpretado de Solista kaj Ĉambra Muziko “Karol Szymanowski in Memoriam”. Gvidis ĝin por talentaj violonistoj el Pollando kaj eksterlando renoma pola violonistino, Wanda Wiłkomirska. Ŝi naskiĝis en la 1929-a jaro kaj prezentiĝas publike ekde la 7-a vivojaro. La violonludon unue instruis al ŝi la propra patro, sekve grandiozaj violonvirtuozoj. Dum 22 jaroj Wanda Wiłkomirska estis solistino de la Nacia Filharmonio. Ŝi prezentiĝis kune kun Martha Argerich, Gidon Kremer, Daniel Barenboim, Misha Maiski, kun orkestroj direktataj de Berstein, Klemperer, Giulini kaj Mehta. Ŝi surbendigis por la plej famaj diskoeldonejoj. Praplenumon de siaj komponaĵoj konfidis al Wanda Wiłkomirska Penderecki, Baird, Bloch, Grażyna Bacewicz. De kelkaj jaroj ŝi loĝas en Australio. Pollandon Wanda Wiłkomirska forlasis dum la milita stato kaj de dudek jaroj ŝi gvidas pedagogian aktivadon, kiun ŝi inaŭguris en Germanio, lekciante en Hochschule fuer Musik en Mannheim-Heidelberg.
Kiel asertas konata pola artistino kaj pedagogo la instruado estas ŝia pasio, kiun ŝi povus praktiki tuttage. Komence ŝi havis tamen negativan sintenon al tiu okupo asertante, ke nek ĝin ŝi ŝatas nek volas. Ŝango de la sinteno venis en momento, kiam la rektoro de la muziklernejo en Manheim plendis, ke liaj studentoj ne havas okupojn, ĉar mankas profesoro pri violonludo. Tiel komenciĝis la prova semestro de Wanda Wiłkomirska, dum kiu – kiel ŝi konfesas sincere - ne estis facile. La artistino aŭdis kaj vidis la erarojn de siaj disĉiploj, sed komence ŝi ne sciis, kion fari por tion ŝanĝi. La kompreno venis subite kaj ekde tiam ŝiaj studentoj ekprogresis kaj Wanda Wiłkomirska kaptis la instru-bacilon. Ekde tiam la koncertoj komencis fariĝi por ŝi malpli gravaj, pli gravis okupoj kun studentoj kaj ŝi kapablis rifuzi koncertproponon, se samtempe ŝiaj studentoj havis ekzamensesion. Nun ŝi labors en du universitatoj en Sidnejo en Australio, havante kontakton kun diversaj studentoj. Kun tiuj, aparte talentaj, kiuj fulmrapide kaptas la interpreto-ideojn kaj aliaj, kiuj malgraŭ muzika impresiĝemo frontas – pro teknikaj malfaciloj, muskolstreĉo – malfacilojn. Sed feliĉosento kaj satisfakcio ĉiam venas, kiam ŝi sukcesas helpi al juna artisto.
Wanda Wiłkomirska sian aŭgustan kurson dediĉis al “Karol Szymanowski in memoriam”. Ŝia amo de Szymanowski-muziko estas tre malnova kaj komenciĝis, kiam ŝi la unuan fojon aŭdis lian 1-an violonan konĉerton. Ĝi profunde ŝin impresis. Poste ĝi por konstante eniris ŝian repertuaron, plenumatan eksterlande kaj kiel asertas la artistino ĉiam post ĝia plenumo kutimis veni invitoj por laŭvicaj koncertoj. Cetere en sia repertuaro Wanda Wiłkomirska havas ĉiujn porviolonajn komponaĵojn de Karol Szymanowski.
Malgraŭ rekono, kiun ĝuas Wanda Wiłkomirska tiu grandioza artistino, same kiel siaj studentoj havas problemojn kun timido dum publikaj koncertoj, kvankam dum koncentriĝo pri la violonludo ŝi kvazaŭ forgesas tiun senton. Unusola solvo - ŝiaopinie - estas eklerni la arton ludi la instrumenton malgraŭ ĝi. Necesas tamen multe ekzerci, cetere saĝe, por povi fidi al sia ludo-tekniko kaj memoro.
Wanda Wiłkomirska en sia pedagogia laboro referencas al la spertoj el la familia hejmo. Kiel menciite, ŝia unua violoninstruisto estis ŝia propra patro, akompanis ŝin la gefratoj. De ili ŝi lernis, ke koncerto estas sankta afero, kiun ne eblas revoki senkonsidere al la kondiĉoj, eĉ malsano. Sekve, ke muzikisto ne estas stelulo kaj ludas por la publiko, por ĉiu aŭskultanto de la koncerto. Ŝiaj studentoj profunde emociiĝas pri eraroj aŭ stumbloj dum recitaloj. Sed laŭ Wanda Wiłkomirska la publiko venas aŭskulti muzikon kaj ne kalkuli erarojn de muzikisto. Nome, se eĉ artisto timas ĉu li ludos perferkte ĉiam li povas ludi rave.
Prilaboris Barbara Pietrzak