• Trarigardo de la E-Gazetaro - 18.10.2005
  • 18.10.2005
Hodiaŭ mi proponas, ke ni konatiĝu, kun la lasta numero de kultura sezonrevuo en la persa kaj Esperanto „Irana Esperantisto”. Tiu ĉi laŭkronologie printempa numero kiel la ĉeftemon havas la iranan filmarton. Dank’ al ĝia ampleksa pritrakto ni ekscias entute, ke ĝi ekfloris post la islama revolucio, kvankam ĝi radikas en iom pli fora pasinteco. Kun tiu ĉi branĉo de la irana kultura vivo ni konatiĝas tute aparte pere de la kreado de iu el la sukcesintaj iranaj reĝisoroj, Bahman Farman-ara – kiu aktivinte en la antaŭrevolucia Irano kaj la postrevolucia, eĉ 20 jarojn devis krei eksterlande, kunlaborante kun la kanadaj kaj usonaj filmproduktejoj. Sed kiel ĉiam en „Irana Esperantisto” ni konatiĝas kun specimenoj de la irana prozo kaj poezio – tiu antikva, sed ja ankaŭ nuntempa, inter kiuj specimenoj ne mankas ankaŭ kontribuoj de la esperantlingvaj aŭtoroj. Sed krome en tiu ĉi numero de „Irana Esperantisto” mian apartan atenton kaptis ankaŭ la artikolo de Ŝirin Ahmans-Nia, d-ino pri medicina sociologio, kiu pritraktas la laboron de la teheranaj virinoj kaj ĝian efikon je ilia sanstato. Temas pri la esperantlingva pritrakto de ŝia samtema artikolo, aperinta anglalingve en iuj el fakaj revuoj en Irano en la 2002-a jaro. Kiel informas la aŭtorino: „laŭ la rezulto de la esploro nek rilate al la psika sanstato, nek rilate al la fizika troviĝas signifa malsameco inter la du ĉefaj grupoj de la virinoj”. Samtempe la aŭtorino konstatas, ke iuj avantaĝoj en la virina laboro estas kontraŭpesitaj pere de negativaĵoj. „Mi trovis – mi citas - ke ekzemple laborantaj virinoj ĝuis pli altan memfidon, socian subtenon, pli da financa memstareco, kaj pli multe kontentis de la vivo sia, tamen samtepe ili malĝuis ankaŭ pli da premo kaj sento de rolo-konflikto”. Sed krome – „virinoj, kiuj laboris portempe ĝuis pli bonan sanstaton ol tiuj laborantaj plentempe”. Verŝajne, kelkajn konkludojn el tiu ĉi artikolo estus interese kompari kun la situacio de la eŭropaj virinoj, aparte en iuj landoj, kie korligiĝo kaj ankaŭ sociaj sintenoj favoras la tradician rolon de la virinoj. En ambaŭ lingvosegmentoj de la lasta „Irana Esperantisto” ni trovas ankaŭ ampleksan artikolon pri la „Internacia Muzeo de Paco kaj Solidareco” en Samarkando, pri kiu skribas ĝia fondinto kaj direktoro Anatoli Ionesov. Estas interese konstati, ke tiu muzeo - konsiderata unika institucio en la monda E-movado - kies fondon evidente fundamentis la radikiĝo en la E-kontaktoj, nun plenumas ankaŭ signifan ekstermovadan edukan kaj kulturan rolon.
Tutcerte multajn legantojn logos kaj enpensigos tre intresa artikolo de Hamze Ŝaffi, kiu konsideras la rilaton inter lingvo kaj skribo, prave atentigante, ke en la okazantaj nun ŝanĝoj ili speguliĝas aparte en la lingva materio, ĉar la lingvo parola ŝanĝiĝas kaj evoluas pli rapide ol la skriba. Baze de siaj konsideroj li klasifikas problemojn, kiuj aperas en la skribo kaj parolo laŭ kvar principoj: unue, sama skribo montras plurajn sonojn; due, unu sono skribiĝas per pluraj formoj; trie, sonoj (simboloj) kiuj skribiĝas, sed ne prononciĝas; kvare, sonoj, kiuj prononciĝas, sed ne havas simbolojn por ili. La aŭtoro referencas al la ekzemploj el la persa, araba, angla kaj franca lingvoj.
Hamze Ŝaffi atentigas, ke ĉiu el la lingvaj frontas almenaŭ unu el la menciitaj problemetoj, kaj unusola lingvo kiu havas la plej perfektan rilaton inter skribo kaj parolo estas Esperanto. La aŭtoro memorigas tiajn evidentaĵojn, kiel tiun, ke en E-o ĉiu skribo montras nur unu sonon kaj ne ekzistas litero kun pluraj sonoj, nek sono kun pluraj skribaj formoj kaj ĉiu sono havas unikan prononcon. Tio estas aferoj konataj al ĉiu esperantoparolantoj. Laŭ la aŭtoro tamen, Esperanto ne solvas la kvaran kategorion „sonoj, kiuj prononciĝas, sed ne havas simbolojn”. Liaopinie temas pri vortoj ne originale esperantaj, sed tiuj kiuj envenis esperanton el aliaj lingvoj. Bedaŭrinde li ne mencias ĉi-koncernan ekzemplon. Mi tamen dirus, ke se en Esperanto oni prononas sonojn, kiuj ne havas simbolojn en la lingvo, ni simple frontas la fuŝprononcon. Fine Hamze Ŝaffi denove memorigas tiajn evidentaĵojn, kiel tion, ke en Esperanto ĉiu skribaĵo estas legata perfekte same kiel ĝi estas parolata – dum en multaj lingvoj eĉ post longdaŭra studado oni ne povas atingi tion. Mian rideton ĉi-rilate evidente elvokis lia referenco al la praktiko de la diktado-taskoj, dum kiuj lernantoj ellernas la ĝustan ortografion de la aŭdata teksto. Evidente, tio inter multaj aliaj lingvoj koncernas ankaŭ la polan. Kiel fine reliefigas la aŭtoro, tiuj problemoj estas solveblaj voje de la ortograireformoj, kiuj tamen ne estas ĝenerale entuziasme bonvenigataj. Tie, kie ili okazis - temas pri la turka lingvo, pri kio skribas la aŭtoro - evidentiĝas, ke preskaŭ ne plu ekzistas problemoj en la legado kaj skribado de la lingvo.
Certe koincide, sed ja interese similteman artikolon ni trovas en la oktobra „La Revuo Orienta”, en kiu Yamamoto Mayumi en la rubriko „Lingvetoj, lingvegoj – ĉiuj egalaj” pritraktas la temon „Sud-Azio, regiono kun multaj skribsistemoj”. Unuavice la aŭtoro eksplikas kiamaniere li, specialisto pri la hindia komprenis, ke en la mondo troviĝas grandega ne-eŭropa regiono, kie eŭropaj normoj kaj kriterioj ne estas akceptataj, kaj kio fakte ankaŭ koncernas la lingvomaterion. Li informas, ke „Sud-Azio estas unika, ne nur pro la lingvomulteco, sed ankaŭ pro diversformeco de literoj, la regiono en kiu kelkaj ŝtataj lingvoj sukcesis konservi la indiĝenajn skribmanierojn”. Aparte interesa estas lia konsidero de la fakto, ke en Sud-Azio fojfoje oni rilatigas literojn kun religioj. Ni citu: „Historie la urdua kaj la hindia estis unu sama lingvo, kiun oni nomis hindustania. Tiun ĉi saman lingvon islamanoj skribis per la arabliteroj, hinduoj per la devangali-literoj. Kvankam la parolata lingvo eĉ nuntempe estas tute sama, islamanoj nomas ĝin la urdua kaj la hinduoj la hindia”. Cetere, kiel memorigas Yamamoto Mayumi laŭ la konstitucio de Barata Respubliko la hindia lingvo devas esti skribata per la devangali-literoj kaj ne per iuj aliaj skribsistemoj. La aŭtoro citas ankaŭ aliajn ekzemplojn, notatante, ke intima ligo inter lingvoj, skribmanieroj ekzistas ankaŭ en Eŭropo, kaj en ĉi tiu kunteksto li donas la ekzemplon de la hebrea lingvo kaj judaismo. Siajn konsiderojn Yamamoto Mayumi finas per la konstato, ke se eĉ en mondo granda parto de la lingvoj ne havas skriban formon, tio ne signifas ke skribsistemoj estas neglektitandaj, ĉar por reprezenti lingvon ili ludas gravan rolon”.
Du diversaj periodaĵoj, du aparte interesaj artikoloj vastigantaj niajn horizontojn pri la lingvodiverseco en la mondo!
Bedaŭrinde ĉi-semajne mi devas fini nian trarigardon, kio ne signifas, ke mi elĉerpis ĉiujn pritraktendajn temojn el ambaŭ periodaĵoj, do al ambaŭ mi promesas almenaŭ mallonge referenci jam post unu semajno.
Barbara PIETRZAK