• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 02.09.2003









La promeso de Stano Marĉek plenumiĝis. La julia-aŭgusta numero de „Esperanto-revuo” venis postkongrese, mia-kaze ankoraŭ en aŭgusto. La redaktoro de nia revuo iom faciltone certigas, ke iuj el la artikoloj havas longdaŭran, se ne eternan valoron. Nu, tion mi malpreferus – aparte se temas pri iuj artikoloj. Ne pro tio, ke ili ne traktas interesajn ideojn – kiel Mikaelo Lineckij parolante pri sia TTT-paĝo, kiu celas pere de esperanto konatigi la ukrainan kulturon kaj historion aŭ d-ro Thierry Saladin, kiu informas pri la malfaciloj en la aktivado instrui la lingvon al senlaboraj gejunuloj, kiuj sekve gvidas informkampanjojn en lernejoj pri Esperanto kaj ĝia kreinto. Ja tiu ĉi informkampanjo ĉirkaŭprenis 9 mil francajn lernantojn, do se eĉ tiu grupo ne estas tre vasta, ĝi ja meritas atenton! Sed iom ĝenas min prema maloptimismo, la ripetado de bone konataj argumentoj dum la prezentado de ja tute bonaj iniciatoj. Ĉu ne eblas aliel? Evidente jes, kaj pruvas tion la sekvontaj paĝoj, sur kiuj ni legas kaj pri grava ŝtata subvencio por la Litova E-Asocio, lige kun la UK en la 2005-a jaro, kaj konkretaj pozitivaj fruktoj de tiu aktivado efektivigataj jam de litovaj esperantistoj. Evidente ne ĉiutage oni ricevas gravan ŝtatan subvencion, sed mi riskas aserti, ke klopodante organizi UK-on en Litovio oni iom kaŝis la malfacilojn, kiujn frontas en sia aktivado esperantistoj kaj oni klopodis persvadi ĉefe, kion pozitivan eblas akiri dank’ al la vasta apliko de Esperanto en populariga agado. Ni ja sufiĉe scias pri niaj, foje limigitaj ebloj, kaj la disvastiĝanta rolo de la angla kiel ĉiam pli trude uzata komunikilo de interkompreno. Ne kredu, ke mi volas krude simpligi la malfacilojn. Pri ili denove majstre rezonas Claude Piron en sia „La lingva interplekto eŭropa II”. Mi dubas simple pri la kapablo antaŭenpuŝi la aferon de Esperanto, sur kiu ajn tereno de nia aktivado, se ĉiam preskaŭ senescepte, lanĉante interesajn projektojn kaj realigante – ja pene, niajn ambiciajn taskojn ni sentas la devon unue ĉion provizi per ekstreme negativa ĉirkaŭrezonado.
Estas io alia vidi la realon kaj iom alia la inklino akuzi la tutan mondon pro malfavoraj cirkonstancoj. Sed tiun arton vidi la realon pruvas Edmond Ludwig, la redaktoro de „La Domo”, la revuo por profesia aplikado de la lingvo, kies julia numero atingis nin jam antaŭ kelka tempo. Li referencas al la kazo de franca kantisto Morice Benin, kiu jam dufoje kantis dum francaj e-istaj aranĝoj, eĉ pli - kantas eĉ esperante, volonte koncertus por UEA, sed pravas Edmond Ludwig, ni citu: „certe Morice Bonin kaj multaj aliaj (kiel siatempe Joel Rabeau) eklernus kaj eĉ finlernus Esperanton, se per Esperanto ili povus perlabori sian vivon aŭ almenaŭ fari tion grandparte. Bedaŭrinde tio ĝis nun tutsimple ne funkcias, ĉar mankas amaso da esperantistoj, el kiuj eblus ĉerpi ŝufiĉe grandan nombron da vizitanoj.” Tio estas vero, des pli ni ĝoju ĝui la kompaktan diskon de la franca kantisto „In-spir”
Tre konciza jar-raporto pri la agado de TAKE iom malkaŝas malfacilojn, kiun frontas nun la asocio de la profesioj kaj de la servoj mem. Sed oni ne plendas kaj kiel evidentiĝas oni tiel dismetis la taskojn, ke la laboro funkciu laŭeble glate. Mi kun eta fiero notas la konfirmon pri nia regula menciado de la periodaĵo en niaj trarigardoj. Kaj ni faras tion evidente ne por legi dankemon, dankovortojn, sed ĉar ni opinias, ke „La Domo” faras gravegan laboron por antaŭenpuŝi la aferojn de la profesicela utiligado de Esperanto kaj por sproni fakan Esperanto-terminalogion. Ĉiam parolante pri profesiaj aferoj pere de la IL, surbendigante la intervjuojn mi kvazaŭ subkonscie memoras pri tiu aktivado, kiun ia. disvolvas „La Domo”. Do kvankam ni legas, ke la agado pri esperantigo de varoj ŝrumpis, ni tamen tostu per elzaca esperanto-vino je sukcesoj de „La Domo”, esperante ke la oktobra ĝenerala Membro-kunveno de TAKE-La Domo donos novan organizan puŝon. Alikaze la enhavo de la revuo daŭre spegulas seriozan traktadon de profesia apliko de Esperanto – jen per la ampleksa artikolo pri „pudlita fero”, jen pri fasadoj – kiuj multe ŝanĝigis dum jarcentoj, jen pri palmoarbo „asahio” kaj ĝiaj produktoj el Brazilo, kiuj nun klopodas konkeri eksterbrazilajn merkatojn, jen laŭvica kuir-recepto pri la elzaca frandaĵo – „Fumaĵita skapolviando kun varma krena saŭco”. Samnumere Saliko el Finlando konsilas kiel rezisti froston, ni konatiĝas kun laŭvicaj kemiaj eksperimentoj. Amplekse pri Heraldiko skribas eksperto el Ukrainio. Min mem aparte interesis la folio el tagĵurnalo de freŝbakita tegmentisto, pro la aludo al la ardezaj tegmentoj, kiujn la unuan fojon mi admiris en mia vivo lige kun la antaŭnelonga vizito en Bretonio.
Fakan temon – kloakan sistemon, traktas kvankam prefere laŭ la socia konsidero kaj ne la profesia la artikolo de Akira en la aŭgusta numero de la japana „La movado”. La aŭtoro tute detale priskribas kiel dum pluraj jarcentoj oni procedis kun ekskreciaĵoj en Japanio, ne kaŝante tamen ke post la antaŭnelonga apero de akvoŝpruca necesejo tiu ejo kvazaŭ fariĝis la plej lukse en la domo de la aŭtoro. La aliaj esperantlingvaj kontribuoj en „La Movado” prefere konformas al la komenciĝanta instrusezono – jen temas pri nova segmento de vortaro por lernantoj de Laulum, ni trovas krome etan rakonton de antaŭ longa tempo. Cetere kaj la vortaro-segmento de Laulum kaj eta rakonto de antaŭ longa tempo reaperas, kiel kontribuoj en la jam veninta septembra numero de la „La Movado” de Kansaja E-grupo. Sed la „Kajero libvervola” traktas alian problemon – ja vere gravan dum la lernado de Esperanto: la vortojn „sinjorino” kaj „fraŭlino” en Esperanto. La aŭtoro skribas - „Mi mem ne uzas la vorton „fraŭlino” por nomi virinojn. Mi diras sinjorino sendepende de tio, ĉu tiu havas edzon aŭ ne. Mi deziras, ke ĉiu esperantisto estu libera de la mallogika uzo de la vorto „sinjorino” kaj „fraŭlino”, eĉ se la familia lingvo de la parolanto postulas tion distingon”. Tio, kio ŝajnas bagatela por eŭropano – konsistigas problemon por japana adepto de la lingvo, kiu en la propra ne uzas la vorton sinjoro, sinjorino en la alvoka senco, kaj ne faras la distingon inter sinjorino kaj fraŭlino. Fakte mi memoras, ke kiam mi lernis Esperanton oni faris en la IL tiun distingon, kvankam en la pola lingvo kaj kulturo tiu distingo ne plu estas farata, kvankam la vorto „fraŭlino” ankoraŭ ĝisantaŭnelonge pejorative difinis iom aĝan needziniĝintan personon. Nun oni eĉ ne plu uzas aŭ prefere libere uzas ĝin por difini ies civilan staton.
Kaj dume nur hieraŭ venis la 4-a numero de „Litova Stelo”, la unua revuo kiu traktas la goteburgan UK. Oni povas legi kaj vidi fotojn pri UK en Gotenburgo, sed ankaŭ legi trankvile la paroladon de Charles Durand, speciala gasto de la Kongreso, kiu faris la festiparoladon dum la inaŭguro kaj konatiĝi kun la skriba versio de la kongresa rezolucio. Kompreneble la numero estas multe pli ampleksa kaj varia kaj evidente ĝin ni rekomendas al ĉiuj legantoj.
Barbara Pietrzak