• Trarigardo de la E-Gazetaro - 25.10.2005
  • 25.10.2005
Fine de la pasintsemajna trarigardo mi promesis referenci al ambaŭ traktitaj periodaĵoj, te. „Irana Esperantisto” kaj „La Revuo Orienta”, ĉar multa atento donita al aperintaj en ili prilingvaj artikoloj limigis tempon por pli amplekse paroli pri la cetera enhavo. Verdire, se temas pri „Irana Esperantisto” mi nepre devas atentigi pri eksterordinara rendevuo kun iu el tre interesaj figuroj de la azia E-movado, Reza Ĥeirĥah. Kvankam la propran sinprezenton li difinas „Aventuroj de mia vivo” – mi prefere titolus ĝin „Mia sperto de plurkultureco”. Nome ĝia heroo ne nur multe migris kaj vagis tra diversaj lokoj, sed jam la vagadon tra diversaj landoj de la regiono entreprenis liaj praavoj. Ne mirige, ke iu el la segmentoj de la sinprezento de Reza Ĥeirĥah estas dediĉita al la lingvosperto. Li konfesas: „En miaj oreloj oni deklamis bapte versojn de Korano arabe; en mia familio ofte oni parolis turke; en mia ĉirkaŭo tre ofte mi uzis persan kaj en universitato mi studis anglan. Esperanto fariĝis mia ŝatata lingvo dum universitata tempo, kaj dum 10 jaroj en Japanio, kiel profesia kaj nedungita Esperantisto mi envolviĝis kun tiu ĉi multopinie stranga lingvo. En sama lando mi devis studi japanan lingvon por povi vivi sendepende, kaj nun en Tajvano mi baraktas kun ĉina lingvo kaj ties mortigaj 5 tonaj silaboj. Dum unujara restado en Eŭropo movadrilate mi provis lerni hispanan kaj en Koreio pro ofta vojaĝo tien por instruo de Esperanto, mi lernis tiu-lingvan alfabeton” – fino de la citaĵo post kiu eblas sole konstati, ke verŝajne nur malmultaj en ni havas tiom riĉan lingvolernan sperton kaj iom kompreneme evidente ni rilatas al la sekva konfesro de la sinprezentanto „Tial nun mia cerbo ne plu povas elteni iun ajn novan lingvon”. Kompreneble la sinprezento estas multe pli ampleksa, ĝi proksimigas al ni la heroon de la sinprezento laŭ multaj facetoj – renkontitaj vivminacoj, ŝatoj kaj hobioj, sed eble por ni plej interesaj estas iuj informoj pri lia esperantista vivo kaj evidente la nuna vivo en Tajvano. Tie Reza Ĥeirĥah havas familion, tie li instruas la anglan, sed ankaŭ li multe aktivas por disvastigo de la internacia lingvo, en la loko kiu – laŭ lia konfeso: „estis pura dezerto movade”.
Reza Ĥeirĥah plujare kaj multfadene estis kaj certe estas ligita kun Japanio. Dume dezirante al li multajn sukcesojn en Tajvano ni refoliumu la oktobran numeron de „La Revuo Orienta”, el kiu ni menciis pasintsemajne sole la artikolon de Yamamoto Mayumi” pri plureco de skribsistemoj en Sud-Azio. Sed ne sole pri tio ni ekscias el la periodaĵo de japanaj esperantistoj. Ĉu multaj el ni kapablas fari distingon inter duonvegetarano, fiŝvegetarano, lakto-ovo-vegetarano, vegetalano, vegano, fruktano – mi vetas ke ne. Kaj ĝuste en la oktobra rubriko „Monata Podieto”, Saito Yoshinori klopodas al ni prezenti tre buntan gamon de vegetaranoj, dum li mem konfesas, ni citas: „mi nun klopodas fariĝi vegano, sed mi scias, ke estas tre malfacile esti perfekta vegano. Do mi nun ŝajne estas preskaŭ-vegano. Sed mi kredas, ke estas grave daŭre teni fortan volon por alproksimiĝi al la celo”. Cetere, certe ne sole la veganecon!
Plej amplekse kaj varie la oktobra numero de JEJ-organo raportas pri la 90-a UK en Vilno, pere de diversaj diversaj kontribuoj spegulantaj la ruĉon de la kongresa programo. La leganto ricevas krome la raporton pri la postkongresa 24-a komuna seminario, okazinta en Japanio en Kamogaŭa, kaj sur la organiza paĝo JEI ia. adiaŭas Takeuti Yosikazu, prezentas aktivadon de meza japana E-rondo, informas pri la partopreno de japanaj esperantistoj en la 4-a Azia Kongreso, kaj kio gravas por ĉiuj kongresemuloj sciigas kelkajn aktivadojn de japanoj esperantistoj en Vilno laŭ la vidpunkto de la 92-a UK en Jokohamo.
Ankaŭ al Vilno sian monatan ciklan felietonon „Felietone-feritone” en „Nova Vojo” el Japanio dediĉas Tacuo Huĝimoto. Fakte ne tiom al la kongreso mem, kiom al siaj hotelaj aventuroj, prefere misavanturoj, kiuj eĉ malebligis al li partopreni la kongreskomenciĝon. En oktobro sian kontribuon - kiel eksterlanda raportisto de „Nova Vojo” - alportas Martza Guitierrez el Kubo. Ŝi proksimigas grandan arbarplantan programon, kiun oni entreprenis en ĉi tiu belega insulo. Mian atenton kaptis krome la intervjuo kun Helen Baerlin el la germana Tubingen, kiu ĉi-aŭtune komencis studi japanologion - kvankam jam nun kapablas komuniki japane. Evidente ŝi estas samtempe esperantisto, ne mirige do, ke ŝi reliefigas la avantaĝojn de esperanta komunikado kaj dividas en sia mesaĝo al la legantoj de „Nova Vojo”sian sperton, ke dank’ al la gastigantaj eventoj kaj dank’ al esperanto ŝi povis ekkoni japanojn, japanajn sentojn, vivon en Japanio. La deziro de la intervjuitino estas reviziti la sanktan terenon de Oomoto. Pri ĝiaj diversaj facetoj ni ankaŭ informiĝas dank’ al Hosaki Kazuo, kiu raportas pri iuj interesaj eventoj en Oomoto kiel la someraj festivalo por geknaboj aŭ konstruo de insulo en Ajabe.
Prikongresaj raportoj riĉe speguliĝas ankaŭ en la tria numero de „Starto”, kiu estas la organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. La numero aperigas ankaŭ iujn dokumentojn, kiel Vilnan Deklaron, mesaĝon de la Ĝenerala Unesco-direktoro, ni trovas krome personajn impresojn de iu kongrespartopreninto. La 3-a nunjara numero de „Starto” spegulas ankaŭ la okazintajn jam en la poskongresa periodo Nitobe-simpozion kaj ILEI-konferencon. Krom tiuj kaj aliaj raportoj pri la e-istaj aranĝoj, kiuj vekas tradicie la plej grandan intreresiĝon – ni krome legas ampleksan raporton pri la printempa kunveno de mezeŭropaj kvakeroj. La raportanta pri ĝi aŭtoro reliefigas la relativan multnombrecon de esperantoparolantoj dum la internaciaj kvakeraj kunvenoj, unue tamen li skribas pri la historio de la Religia Asocio de Geamikoj kaj la principoj de kvakerismo. Li ankaŭ atentigas kaj memorigas, ke kvakeroj estas pacistoj, konataj pro siaj porpacaj faroj, kiuj jam en la 1947-a jaro ricevis eĉ Pacan Nobelpremion. Kompreneble en ĉi tiu numero kun aparta atento ni notas ankaŭ la informon pri la esperantista infana interŝanĝo inter grupoj el la pola urbo Rybnik kaj la ĉeha Ĉeska Trebova. Kun plezuro ni notis, ke polaflanke temis pri la e-lernantoj de Teresa Konsek, kies lernejon kaj lernantojn ni jam dufoje vizitis dum nia raportista vizito.
Nu, tamen nian precipan atenton kaptas aparta informo pri la bela jubileo de iu el la plej konataj ĉeĥaj esperantistoj kaj nia longjara aŭskultanto Jiri Patera, kiu ĉi-jare festas sian 70-jariĝon. La redakcio de „Starto”
memorigas ne sole liajn movadajn, aktivadojn, sed ankaŭ aktivadon sur la literatura kampo. Kompreneble nia tuta redakcia anaro elkore aliĝas al la gratuloj kaj varmaj bondeziroj por nia fidela ĉeĥa aŭskultanto.
Barbara PIETRZAK