• Trarigardo de la E-Gazetaro - 01.11.2005
  • 04.11.2005
Nia nunsemajna trarigardo premiere aŭdiĝas en la tago, kiam ni en Pollando kutimas omaĝi la memoron de niaj forpasintoj: proksimuloj, familianoj, naciherooj, publikaj herooj. Oni ne sole omaĝas ilian memoron, sed ankaŭ uzas la okazon por enpensiĝi pri la kontribuo de la forpasintoj al la riĉigo de nia privata vivo, vivo de niaj medioj kaj ankaŭ kontribuoj multe pli vastskalaj.
Antaŭ kelka tempo vaste en la E-gazetaro eĥis la morto de Johano Paŭlo la 2-a, kies meritoj por la E-komunumo estas nekontesteblaj. Sed la nuna jaro estas bedaŭrinde aparte malfavora por la E-komunumo kaj kruele dekumas niajn vivojn. En la 2005-a jaro ni jam adiaŭis dekojn da elstaraj eperantistoj, ne parolante pri tiuj, kies formika poresperanta laboro estis bone konata sole al la plej proksima e-ista medio. Ne eblas mencii iliajn nomojn, kaj pro la nombro, kaj pro la timo, ke pro neintencita malatento povus elfali ies nomo, dum la vivlaboro de ĉiu esperantisto devas al ni daŭre servi kiel instigo al plua, aktivalaboro. La elektronika versio de la novembra numero de la revuo „Esperanto” memorigas eĉ 13 forpasintajn esperantistojn, inter kiuj du akiris famon ne nur la movadan, sed ankaŭ internacian – ĉiu en la propra kampo: Ba Jin – estis unu el la plej gravaj ĉinaj verkistoj de la 20-a jarcento kaj veterana esperantisto. Franko Luin – aparte famiĝis ekster la movado per siaj tiparoj kaj ankaŭ elektronikaj libroj el la sveda, slovena, kaj Esperanto-literaturoj. La lasta paperforma „Esperanto”, la oktobra inter aliaj esperantistoj adiaŭis en sia rubriko „Forpasoj”, interalie Takeuti Yosikazu. Al la memoro de tiu ĉi esperantisto, al kiu aparte estis kara progresigo de E-o en Azio multan atenton donas la novembra numero de „La Movado”, komuna gazeto de la regiona organizo en Japanio, KLEG. Ĝi memorigas sian longjaran membron per japanlingvaj kaj esperantlingvaj kontribuoj. Laŭlum el Ĉinio omaĝas lin verse, Lee Chong-Yoeng el Koreio rememoras siajn plurajn kontaktojn kun la forpasinto, ankaŭ privatajn, fine atentigante, ke Takeuti Yosikazu „estis unu el la plej fervoraj esperantistoj. Mi certas, ke lia espero al ni estas ne nur plori, sed vigligi nian movadon”.
Tre kortuŝa estas la rememoro de Ulrich Lins, kiu tutaparte elstarigas la internacian aktivadon de Takeuti Yoshikazu: „Por japanoj – mi citas - longan tempon estis ne tre facile plene elmontri sian ligiĝon al la internacia movado, ĉar tion malhelpis la geografiaj kaj ekonomiaj baroj. Sed kiam prezentiĝis ŝanco venki tiujn malhelpojn, en la 1965-a en Japanio, sinjoro Takeuti tuj disponigis sin. Li transprenis gravan taskon, nome li iĝis prezidanto de LKK por TEJO-kongreso en Ootu”. Ulrich Lins memorigas la impresojn de tiu tempo, kiuj - kiel li konfesas - influis lin kaj lian ligiĝon al Japanio. Sekve li memorigas la laŭvicajn aktivadojn de Takeuti Yosikazu kiel la unua prezidanto de KAEM, lian rolon en la Elekta Komisiono de UEA. La novembra „La Movado” publikigas ankaŭ la lastan mesaĝon de la plenkonscie forpasanta esperantista aktivulo adresita al UEA-komitato, kiu dum la litova UK nomis lin Honora Membro pro lia senlaca 60-jara esperantista vivo. La kortuŝa mesaĝo de la mortmalsana aktivulo enhavas la certigon. Mi citas: „mi restos via fidela kunlaboranto, apoganto al UEA, ĝis la fatala malsano devigos al mi ellasi lastan spiron”. Tio okazis, sed la adiaŭata en „La Movado” Takeuti Yosikazu, lia sperto, kredo kaj optimismo estas neforigebla heredaĵo, de kiu povas ĉerpi ne sole japanaj esperantistoj, sed ja ankaŭ esperantistoj tutmonde.
La unuan fojon – dank’ al la afableco de nia japana aŭskultantino AIDA Yayoi atingis nin la organo de Jokohama Esperanto-Rondo. Kun grandega kortuŝo mi trovis, ke ĝian oktobran numeron inaŭguras ampleksa artikolo de nia aŭskultantino kun fotoj kun - por mi - spirraba titolo „Renkontiĝo kun s-ino Barbara”. Temas pri nia varsovia renkontiĝo dum la vizito de ge-roj Aida en Pollando. Tiu varsovia renkontiĝo elstaris aparte por ni pro la fakto, ke ge-roj Aida povis - eĉ se mallonge - viziti nian redakcion kaj ankaŭ ni poste povis komune retrovi la varsovian Zamenhof straton. Tio estis tre grava vizitloko, ĉar niaj japanaj gastoj troviĝis en la grupo de la interretaj tradukintoj de la libro „La Zamenhof-strato” en la japanan. Nu kion diri, la artikolo estas verkita tiom varmetose kaj kun tiom multegaj komplimentoj – ke mi ne sentas kuraĝon citi el ĝi multe – sed tamen permesu citi la impresojn lige kun la renontiĝo en nia redakcio kun Gabi, Maciek kaj Janusz. Do jen citaĵo: „En la teretaĝo (de la Pola Radio) ni estis prezentitaj al 3 junaj kolegoj aŭ subuloj de s-ino Barbara. Ŝajnas al mi, ke la gejunuoj estas intelektaj kaj promesoplenaj por la tasko. Ili iam heredos tiun ĉi prestiĝan radio-elsendon” – fino de la citaĵo. Mi sole povas diri, vi pravas s-ino Aida Yayoi, ili estas granda espero de nia redakcio kaj ankoraŭfoje koran dankon pro ĉi tiu kortuŝa artikolo.
Sed ne sole Aida Yayoi dividas sian impreson pri sia ĉi-jara viztito en Pollando – kvankam por ni aparta pro la vizito en la redakcio. Sambultene ankaŭ Koyama Takesi dividas sian someran sperton 2005 en Pollando. En la unua parto de tiu artikolo, publikigita en oktobro la aŭtoro dividas siajn impresojn pri la vizito en Krakovo. Al la oktobra numero de „Novaĵoj Tamtamas” kontribuas krome Glauco Pompilio – reference al la unua UK de Esperanto. Li aparte referencas al la radikoj de la Universalaj kongresoj kaj ilia antaŭmilita historio, „Novaĵoj Tamtamas” estas kvarpaĝa, multobligta organo, sed tutcerte ĝi estas bone ekzemplo pri tio, ke eĉ ne disponante pri multaj paĝoj oni povas redakti interesan E-periodaĵon por la loka – sed ja ne nur – loka E-movado.
Barbara PIETRZAK