• Trarigardo de la E-Gazetaro - 08.11.2005
  • 08.11.2005
„Observante hodiaŭ esperantistan komunumon en Pollando oni povas ĝoji, ke ekzistas en ĝi samideanoj, por kiuj uzado de la lingvo ne estas afero nur amuza, helpanta okupiĝi pri escepte privataj aferoj...”. Mi povas nur aplaŭde saluti ĉi tiun opinion, kiun esprimis Kazimierz Leja en la enkonuka artikolo al la plej nova numero de POLA ESPERANTISTO. Ĉi tiu revuo, kvankam modestaspekta, reakiras lastatempe regulecon de aperado, kaj tio certe estas grava paŝo al reakiro de la legantoj kaj prestiĝo. La unuaj rezultoj de tio kredeble jam videbliĝas, ĉar la redaktoro antaŭanoncas pliampleksigon de la redakcia stabo ekde la venonta jaro. Kunkreos ĝin konataj pro siaj literaturaj ŝatoj Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik. Estas kontribuontaj ankaŭ membroj de la klubo Varsovia Vento, kio promesas aperon de junulaj vidpunktoj. Samloke oni ankaŭ anoncas novajn eldonaĵojn el Pollando. En la eldonejo Hejme preskaŭ prespreta estas jam la traduko de La Roma Triptiko de Johano Paŭlo la Dua kaj mezvoje troviĝas laboroj super la trivoluma Pola antologio de poezio kaj prozo.
Literaturo okupas cetere gravan parton de la lasta POLA ESPERANTISTO, ĉar Lidia Ligęza faras ampleksan prezenton pri Henryk Sienkiewicz, pola Nobel-premiito, konata en Esperantujo interalie per du noveloj, Quo vadis en la traduko de Lidia Zamenhof kaj Tra dezerto kaj praarbaro en la traduko de Mieczysław Sygnarski. Ŝi publikigas ankaŭ pliajn siajn tradukaĵojn el la verkaro de dudekjarcenta poetino Halina Poświatowska, kies poemon mi prezentis al vi antaŭ nelonge ĉe la fino de alia trarigardo.
Dum la nunjara Universala Kongreso de Esperanto oni atribuis honoran membrecon de UEA interalie al du poloj, Andrzej Pettyn kaj Roman Dobrzyñski. Ĉi-lasta nunjare solenas la 50-an datrevenon de sia esperantistiĝo. Lige kun tio la redakcio de POLA ESPERANTISTO rememorigas la tutan biografion de la jubileulo. Grava merito de Roman Dobrzyñski certe estas tiu, ke li popularigis Esperanton malrekte. Nome, kiel pola televid-ĵurnalisto anstataŭ konvinkadi siajn spektantojn al la utileco de Esperanto per argumentado, li simple montris al ili la funkciadon de la lingvo, ekzemple en la filmoj pri Bona Espero kaj pri Finnlando.
Restante ankoraŭ ĉe la sama numero de POLA ESPERANTISTO mi volas halti ĉe recenzo prezentanta la libron de Zofia Banet-Fornalowa La Pereintoj in Memoriam. En ĝi la aŭtorino rememorigis siluetojn de ses juddevenaj geesperantistoj, konataj antaŭ la dua mondmilito en la pola Esperanto-movado: Leo Belmont, Halina Weinstein, Edvardo Wiesenfeld, Jakobo Ŝapiro, Izrael Lejzeroviĉ kaj Salomon Kornfeld-Grenkamp. Ili ĉiuj estis murditaj de nazioj en koncentrejoj. Leen Deeij, la recenzinto, substrekas, ke kvankam la libro apartenas al la historio, sed historio estas akumulita spirita energio, akumulita aspirado kaj klopodado. „Tio, ke ni havas historion, signifas, ke ni ne estas senhavaj, ke ne mankas al ni taskoj. Zofia Banet-Fornalowa konscience plenumis sian taskon”. Dank’ al tio estos al ni pli facile memori pri kelkaj gravaj antaŭuloj.
La kampanjo „Ni venkos ondegojn” estis lanĉita de la pola karitata organizaĵo Caritas kaj la pola televido por helpi viktimojn de cunamo en Azio. Ĝia kulmino fariĝis granda koncerto en Varsovio. Caritas funkciigis ankaŭ specialan konton, pere de kiu oni povas partopreni en la programo „Adoptado je distanco” kaj ekzorgi pri infanoj kiuj transvivis la katastrofon. Pri ĉio ĉi oni povas legi en POLA ESPERANTISTO, dume la karitata agado rimarkeblas ankaŭ sur la paĝoj de MONATO. „Norduloj ebligas sudan sanon” - skribas Rene Triolleé. Ŝia raporto koncernas la neregistaran organizaĵon „Santé sud” (Sano suda), kiu agas ĉefe en eksaj franclingvaj landoj de Afriko. Ĝi celas helpi al junaj afrikaj kuracistoj lokiĝi en vilaĝoj, ĉar tie la problemo de medicina prizorgo en provinco estas aparte granda. Sufiĉas diri, ke interalie dank’ al la agado de la menciita organizaĵo en Malio oni atingis la nivelon de 5 kuracistoj por 100 000 loĝantoj dum en Francio la sama indico egalas al 303. Laŭ la kalkuloj de la organizantoj helpo al juna fakulo, ke tiu povu ekprofesii en vilaĝo, kostas 8200 eŭrojn, kiu sumo inkluzivas personan bibliotekon, ilojn, minimuman medikamentaron, bazan laboratorion, transportilon - plej ofte motorciklon, sunajn bateriojn, ĉar elektro ne estas, kaj fridujon por konservi la kuracilojn.
La problemon de prudenta helpo al Afriko spertas ofte ankaŭ esperantistoj, kiuj restas en siaj eŭropaj loĝlokoj, kaj pri tio skribas artikolon tanzaniano Mulele Mbassa en TEJO TUTMONDE. La aŭtoro rimarkigas, ke ofte kiam triamondaj esperantistoj petas helpon de siaj korespondantoj, tiuj tute perdas emon plu korespondi kun ili kaj eknomas ilin monpetemuloj. La reago je tiasspecaj petoj ĉiam restas individua afero, ĉar unuflanke la helpo ofte estas vere bezona, aliflanke kelkfoje okazas ja iuj trompoj. Tamen la aŭtoro atentigas ankaŭ pri tio, ke malfavora rilato al la helpopeto ofte kaŭzas ankaŭ rompon de la koresponda rilato, dum sufiĉus simpla nea respondo. „Ni havas monbezonon - li skribas. - Sed eĉ pli ni havas bezonon pri koresponda rilato”. Kaj ĉesigante la korespondon pro la monpeto oni kvazaŭ „forĵetas la bebon kun la banakvo”.
Tamen ankaŭ loĝantoj de alte evoluintaj landoj troviĝas kelkfoje en la pozicio de helpoprenantoj. Ili frontas ekzemple la problemon de kataklismoj kaj Stefan Maul en MONATO komentarias pri la efikoj de la ciklono Katrina en Usono. Unuflanke li montras la danĝerojn de konstruado kontraŭ la naturo, kaj tiel oni ja konstruis Novorleanon, kiu estanta grandparte urbego starigita sub akvonivelo, kio faras ĝin facila celo por ciklonoj. Aliflanke Maul akcentas ankaŭ neefikecon de la reago post averto kaj de helpo post la katastrofo mem. „Ĉiuj aŭtoritatuloj, lokaj, regionaj kaj federaciaj fiaskis, subtaksante la dimensiojn de la katastrofo: tro diletante, tro malfrue, tro hezite oni reagis”. Maul pravas do, kiam li skribas, ke Katrina grave detruis prestiĝon kaj reputacion de la usona superpotenco, sed la ciklono estis ankaŭ grava avertilo pri tio, ke dum homojn defias la natur-fortoj, necesas ne nur prepariteco kaj organizo, sed ankaŭ interhoma solidareco.
Samrevue Paul Gubbins revenas al la terorisma atako en la londona metroo. Referencante al ĝia tragika postsekvo, pafmortigo de brazila elektirikisto fare de polico, kiu misopiniis lin teroristo, la aŭtoro substrekas, ke antaŭ ol oni publikigos oficialan raporton ĉi-rilate, estas malfacile diri, kio fakte okazis, ĉar „nuntempe pro tiom da supozataj faktoj – faktoj ĉiuflankaj, ĉiukoloraj kaj eĉ ĉiulingvaj, apenaŭ eblas, almenaŭ por laiko, havigi al si ĝustan koncepton pri eventoj”. Li do reliefigas malfacilan taskon, starantan antaŭ ĵurnalistoj, kiuj devas diferencigi faktojn disde komentoj kaj prezenti ĝuste faktojn al la publiko.
TEJO TUTMONDE ankoraŭfoje revenas al la IJK en Zakopane kaj publikigas ampleksan raporton fare de Daniel Mrazék, kiu estas tre kontenta pri sia kongresumado. Revenas do tiel laŭorde multaj kongresaj programeroj, kaj aparte la ekskurso al Wadowice, la naskiĝloko de Johano Paŭlo la Dua, kaj poste al la muzeo en la iama nazia koncentrejo Auschwitz, ĉiam skue impresanta la rigardantojn. Zakopane estis ankaŭ loko de pli leĝeraj programeroj kaj unu el ili estis la lasta koncerto de Desperado, kiu post la kongreso malfondiĝis. Pri tiu ĉi decido oni skribas en alia loko samrevue kaj substrekas, ke la bandanoj disiras amike simple tial, ke ili simple ekhavis aliajn interesiĝojn.
En LA MIGRANTO oni interalie prezentas novan sidejon de la Esperantomuzeo en Vieno kaj eĉ publikigas la bildon de la palaco Mollard, kie ĝi nun troviĝos. Tio estas bona novaĵo por la esperantistaro, ĉar eblos eviti multnombrajn ŝtupojn, kiujn necesis suriri en la malnova sidejo por atingi la ekspoziciejon.
Kaj tio estas ĉio por hodiaŭ, adiaŭas vi foliume via –
Wojtek Usakiewicz