• Trarigardo de la E-Gazetaro - 15.11.05
  • 18.11.2005
La novembra numero de „Esperanto” revuo en la presita formo sendube jam antaŭ kelkaj tagoj atingis ĉiujn abonantojn. Al ĝia kies reta versio kaj la funebra paĝo mi referencis komence de la monato. Ankoraŭfoje omaĝon al tiuj, kiuj forpasis, gratulon al aliaj, kiuj inspiras al pripensoj aŭ raportas pri imitindaj E-eventoj aŭ aliflanke nur informas pri aktivadoj tute ne malabundoj en diversaj mondopartoj.
Jam dufoje nia aŭskultanto, Jorma Akohaemki el Finnlando atentigis min pri la „Malferma” felietono de ĉiam sprita kaj akravida eksa redaktoro de la revuo Istvan Ertl. En la novembra numero li ŝpinas siajn pripensojn marĝene de la jen kaj jen aŭdiĝantaj riproĉoj, ke al Esperanto mankas nuancoj. Verŝajne jam plimulto konatiĝis kun tiuj ĉi rezonadoj, min mem kaptis tute aparte la sukoplenaj konstatoj, pri kiuj eble eĉ valoras iom pli longe memori, kiel: „en Esperanto nuancoj mankas – por homoj, kiuj ne sufiĉe lernis la lingvon por koni ties nuancojn kaj por aliaj, kiuj nome de sankta simpleco rifuzas agnoski ekzistorajton al nuancoj.” Sed evidente estus majuste, se mi limiĝus nur al tiu ĉi citaĵo, ĉar evidente Ertl ne koncentriĝas pri la lingva materio de Esperanto, sed klopodas atentigi nin ĉefe pri la subrimarkado de iuj facetoj en nia informa laboro, kaj ankaŭ klare diras pri la bezono, de la idea riĉigado de E-komunumo. Ĉi-koncerne Istvan Ertl rimarkigas interalie, mi citu: „Nuancoj mankas al niaj movadaj memdifino kaj strategio. Se la esperantistaro plejparte sentas sin movado kaj volas esti rigardata kiel tia – pri kio mi ne dubas – tiam ne sufiĉas, ke ĝi kun memkontenta rideto rigardu kiel „floras ĉiuj floroj” verdafone buntaj. Sen idea akvumo tiuj floroj ja velkos” – fino de la citaĵo. Ĉi-koncerne Ertl referencas al la rolo de Praga Manifesto kaj la neceso ĝisdatigi la movadan memdifinon”. Espereble tiu ĉi artikolo elvokos aliajn!
La novembra „Malferma Tago” en la CO de UEA proksimiĝas grandpaŝe. Samtempe la novembra numero de „Esperanto” ebligas al ĉiuj, kiuj ne povis partopreni tiun tagon en marto konatiĝi kun la teksto de unu el la prelegoj de Baldur Ragnarsson, dediĉita al la E-literaturo. Baze de siaj longjaraj esperantistaj spertoj kaj literatura kreado li difinas tri sintenojn al tiu ĉi kampo de la E-kulturo, kiujn li difinas brakuma, forpuŝa – do subjektivaj kaj fakta - do objektiva - kiuj kvazaŭ formiĝas depende de momento de nia esperantistiĝo aŭ entute senlige kun ĝi. Ni citu el la konkludoj de tiu prelego de Baldur Ragnarsson, kvankam sendube por plimulto de esperantistoj la realo de E-literaturo ne estas dubveka: „Sincera adepto de la internacia lingvo Esperanto ne povas eskapi pli-malpli fortan influon de ĉiuj tiuj sintenoj en sia esperantista vivo. Al la forpuŝa sinteno de skeptikuloj aŭ kontraŭuloj de Esperanto, kiuj opinias nian lingvan kulturon nura iluzio, ni esperantistoj emas reagi defendeme aŭ atakeme, laŭ temparamento, kio kutime plifortigas nian brakuman sintenon, nian aman alkroĉiĝon al la lingvo, kiel ia sinononimo de miraklo. Kiom tio influas nian sintenon al la simplaj faktoj de la E-literaturo dependas de faktoroj tiom diversaj kiom estas la koncernaj personoj mem kaj eksteraj cirkonstancoj. Sed kiel ĉiam klopodado sin teni saĝe kaj realisme al simplaj faktoj estas la plej konsilinda rimedo por konservi ekvilibron, kio siavice helpas pliprofundigi nian komprenon pri tiel subteninda afero, kiu estas la originala literaturo de la interpopola lingvo Esperanto” – fino de la citaĵo.
Temoj ligitaj kun la E-kulturo, literaturo kiel ĉiam speguliĝas en la gazeto de la Kroata E-Ligo „Tempo”. Lastnumere temas pri la julia renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj en Kroatio – kiun flanke de Pollando partoprenis Katarzyna Tempczyk kaj Roman Dobrzyński. Pri la aranĝo ni jam informis ĝisdate kaj aliloke en niaj programoj. Sed en tiu ĉi numero de „Tempo” aparte interese estis por mi legi la opiniojn de la tradukinto de „Zamenhof-strato” en la kroatan, Domagoj Vidović – kiu iumomente rilatigas sin ankaŭ al la ideoj de artefariteco de esperanto kaj la norma kroata lingvo. Alia strikte literatura teksto en la lasta „Tempo” estas la felietono de Josip Pleadin pri Duro Raŝan, marĝene de malkovrita valora manuskripto de la poeto. Kiel atentigas Josip Pleadin, Roŝan neniam atingis inter esperantistoj gloron poetan, kian li meritas. Evidentiĝas, ke oni konas nur 20 E-poemojn de Duro Raŝan, kvalite kaj teme interesajn, kiujn li verkis sub evidenta forta influo de Kalomano Kalocsay.
Kromprebeble „Tempo” spegulas ankaŭ la varian vivon de kroataj esperantistoj. La septembra numero amplekse referencas al la junia kongreso de Kroataj Esperantistoj, dum kiu delegacio de KEL estis akceptita de prezidento Stiepan Mesic, kies ĉeeston dum la Zagreba UK verŝajne ankoraŭ multaj memoras. Samnumere ni legas ne nur pri la kroata karavano dum la vilna UK, sed ankaŭ ni trovas konkretan ekzempligon de tio, kian rolon foj-foje plenumas la UK-oj en onia vivo. Ja ne eblas forgesi, ke la nunjara kongreso, kiel la temon havis „Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado”. Song-Jeong-ok el Koreio/Germanio mallonge skizas ne sole tion, kion signifas por ŝi Esperanto, sed kiel evidentiĝas ĝuste UK-oj en ŝia vivo ludis rolon turnan. Tiu en Tampereo finis ŝian vivovojon en Koreio kaj inaŭguris la alian en Germanio. Nun UK-oj aromas por ŝi hejmetose, kaj daŭre ebligas kleriĝi, amikiĝi, forigi antaŭjuĝojn, lerni toleremon. Vere bela, kortuŝa konfeso, dividanta emociojn konatajn aparte al tiuj, kiuj ne imagas sian vivon sen la ĉiujara partopreno en UK-o.
Alia konfeso ligita kun la rolo de E-o en la propra vivo en la revuo de la kroataj esperantistoj devenas el sub la plumo de David Rey Hudeĉek el Zagrebo. Li parolis pri ĝi dum la simpozio „Esperanto – vojo de internacia kompreno kaj interkopreniĝo” en la rumana ĝemelurbo Cluj-Napoca. Tiu kraata junulo – tute ne denaska esperantisto, sed ja kreskinta en la e-ista etoso jam „antaŭnaske” – kiel li atentigis - nun konfesas ĉiutagan ĉeeston de Esperanto en sia vivo kaj la fakton, ke E-o grave influis lian pensmanieron. Ni citu, el tiu junula konfeso: „Mi scias, ke dum la vivo la homo renkontiĝas kun amikoj, sed ankaŭ kun malamikoj. Esperantistoj ne estas esceptoj, sed mi rimarkis, ke tiuj vortoj inter esperantistoj havas tute alian signifon. Por esperantistoj ne ekzistas malamikaj popoloj, sed nur malamikaj unuopuloj. Eble pro tio, ĉar ni ne vivas nur en niaj hejmlandoj, ni vivas samtempe ankaŭ en Esperantujo, kaj ĝi estas iom pli granda ol la tuta mondo. De kiam mi havas tiun senton, mi ne scias. Tio evidentiĝis jam kiam mi por la unua fojo memstare partoprenis E-aranĝon eksterlande”. Interalie deklaris junaĝa esperantisto el Zagrebo, konfirmante la interkulturan aspekton de la vivo en la E-komunumo.
Nunsemajne mi ŝatus fine de la trarigardo konfirmi ankoraŭ la ricevon de iom modesta, sed medie grava eldonaĵo. Temas pri la 2-a kaj 3-a nunjaraj numeroj de „Puraj Pulmoj”, organo de TADEN, alivorte Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj. En la multobligita periodaĵo ni trovas diversajn informojn pri la problemoj, eĉ konfliktoj ligitaj kun la kun-, prefere mal-kunekzistado inter fumantoj kaj nefumantoj, pri la malsalubreco de la cigaredfumado. Ekzemple en la 2-a numero de „Puraj Pulmoj” ni legas pri laborejaj konfliktoj pro la cigardefumo. La 3-a numero ankaŭ liveras plenmanon da informoj koncerne la temon, sed krome ni trovas raporteton pri la vilna TADEN-fakkunveno dum kiu la partoprenintoj parolis ne nur pri spertoj el siaj landoj, sed eĉ el la kongresejo mem. Aparte atentinda estas la artikolo de Bart Ruigrok pri la jubileo de la 10-jariĝo de TADEN, kiun la aŭtoro direktis ankaŭ nederlandlingve al la landa asocio de nefumantoj.
Barbara PIETRZAK