• Trarigardo de la E-Gazetaro - 22.11.2005
  • 28.11.2005
Daŭre iu el la plej gravaj taskoj en la E-komunumo estas la lingvoinstruado kaj lingvolernado. Se temas pri la lingvoinstruado ankoraŭ longe okupiĝos pri ĝi same kompetentuloj, kiel ankaŭ iniciatemaj lingvoparolantoj motivitaj per la deziro disvastigi la lingvon. Sed ŝajne la ĝenerala temo de la lingva kompetento alprenas ĉiam pli grandan signifon. Interalie pri la lingvokompetentaj E-instruantoj zorgas la poznana interlingvistika kursaro de d-ino Ilona Kouthny, sed ne temas sole pri tiu ĉi faceto de la afero. En la 3-a nunjara numero de ILEI-revuo: „Internacia Pedagogia Revuo” Radojica Petrović artikolas pri lingva kompetento laŭ la vidpunkto de ĝia taksado koncerne la lernantojn. Tiujn konsiderojn unuflanke spronis informoj kaj proponoj pri novaj kaj novtipaj ekzamenoj, aliflanke la sento, ke la tradiciaj Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA maljuniĝis kaj ekstempiĝis. Gravas la samtempa konscio ke la lasta (el la 2001) jaro ekzamenmodelo pri instrukapablo de E-o rapide evidentiĝis mortnaskita. Ne povante detaligi tiun ĉi interesan kaj gravan artikolon ni diru konklude, ke temas pri tio, ke la komunuma ekzamenmodelo pli konformu al la modeloj ĝenerale aplikataj en la lingvoinstruado. Tio signifas la neceson evoluigi la kriteriojn kaj normojn pri lingva kompetento en Esperanto. Kiel atentigas la aŭtoro ligiĝas kun tio jenaj demandoj: kiel progresigi la instruadon kaj lernadon de E-o, kion instrui al esperantistoj per E-o pri informado kaj utiligado, pri kulturo kaj valoroj de E-o, pri interkultureco kaj rolo de E-o en la mondo de kultura kaj lingva diverseco?” Tiuj demandoj ĉi-monate estis traktotaj dum la estrarkunsido de ILEI. Oni esperis aprobi konkludojn kaj planon de pluaj paŝoj sur ĉi tiu kampo.
La 3-a nunjara numero de „IPR” enhavas krome aliajn raportojn, detalan estraran raporton pri la periodo januaro-junio 2005. La leganto povas konatiĝi ankaŭ kun raportoj pri ILEI-konferenco en Kaunas kaj pri la Interkultura Simpozio dum ĝi, krome pri la dumkongresa lingvoekzercado per la TTT-ejo www.edukado.net Apartan atenton ene de la lasta „IPR” kaptas la laŭvica artikolo de Radojica Petrović pri bazaj konceptoj en la kultura kaj lingva diverseco en edukado. La plutrakton de la temo eblos trovi en la sekva numero de la revuo.
Krom plenmano de informoj pri la pedagogiaj klopodoj en la unuopaj landoj, intervjuo kun E-instruisto el Zimbabvo aparte interesa estas la spertodivido de Elena Nadikova pri la interkultura esploro, efektivigita en la ĉuvaŝa respubliko de la nuna Rusujo. Post la ampleksa analizo ŝi konkludis, ke ĝenerale la enketo montris sufiĉe altan nivelon de memkultura konscio de la infanoj en tiu rusa respubliko. Kaj kiel ŝi atentigas, kvankam infanoj ne ĉiam povis objektive taksi situacion kaj ĝuste konkludi, tamen ili pravis pri la ĉefa afero. Por taksi kulturon necesas ĝin antaŭ ĉio ekkoni kaj kompreni, sincere pri ĝi interesiĝi. Kaj ankoraŭ unu gravan konkludon mi faris - ŝi aldonis- „la respondoj estis plej diversaj, sed ĉiujn unuigas unu trajto: la infanoj ne kontraŭstarigas diversajn kulturojn, ne dividas ilin en sian kaj fremdajn. Ili estas malfermitaj al ĉiuj kulturoj kaj tiu cirkonstanco ankoraŭfoje konfirmas, ke Interkulturo malfermas vastajn perspektivojn por lernado kaj edukado de nova generacio. Tial mi tutanime alvokas instruistojn kaj edukistojn, kiuj okupiĝas kun infanoj pri E-o, partopreni en la projekto Interkulturo, por ke la infanoj kresku kiel vere interkulturaj homoj”.
Praktike pri interkulturaj rilatoj ni multon ekscias el la numeroj de la japana „La Vojo”. En la novembra ĝia ĉeĥa korespondanto, Petro Chrdle skribas pri iuj speguliĝoj de la japana kulturo en Prago, kiuj ankaŭ por li – eĉ se membro de la Ĉeĥa-Japana Asocio kompletigis konojn pri la japanaj realaĵoj. Jen temis pri la 100-persona koruso el Japanio, kiu kun samnombra ĉeĥa koruso alterne prezentis siajn repertuarojn; la alia evento ankaŭ havis muzikan karakteron, ĉi-foje la japana ensemblo de klasikaj gitaroj sub la direkto de handikapita muzikisto prezentis ne sole la japanan repertuaron, sed entute internacian, inkluzive ĉehajn muzikpecojn. Fine ni legas pri sumoo-prezento, en kiu eblis admiri ne sole japanojn.
Novembre en „La Vojo” ni iom pli ekscias pri Ŭonbulismo, kun kiu la unuan fojon iuj esperantistoj povis konatiĝi dum la vilna UK, okaze de ĝia faka kunsido. Aparte proksimigas ĝin Hosaki Kazuo en sia cikla felietono „Trafe mi diru”. Li dividas siajn konojn ankaŭ reference al la simpozio pri religio en Koreio, okazinta kadre de la septembra scienca kunsido de Japana Religiologia Instituto. Ŭonbulismo same kiel Oomoto pledas por uzo de Esperanto. Membroj de EPA-karavano por la Korea E-Kongreso ricevis aldonan okazon konatiĝi kun tiu ĉi religia movado, kies centron en la urbo Iksan ili vizitis postkongrese. Ia. pri tio raportas studentino de Oomoto Harumi Ŝiozaki, dum la kongreson en Seŭlo kaj la viziton en Iksan dokumentas fotoj de la revuredaktoro Yas Kawamura. Por Kimio Macumoto la plej grava konkludo el la korea vizito estis remalkovri la senton esti ano de la homaro kiam li uzas Esperanton. Pri la graveco de esperanto por la oomotanoj kaj pri kutimiĝo uzi ĝin praktike siajn ideojn eksplikas ankaŭ Takeo Tokimaco la ĝenerala direktoro de Ĵikiŝin-kaj. Konstanta felietonisto, Tacuo Hiĝimoto en sia laŭvica felietono daŭrigas siajn ideojn pri la nunjara vilna UK, en la kunteksto de la kongresurbo, kongreslokoj, sed ĉefe la propra kontribuo al la programo de la „Kleriga lundo”. Kiel ĉiam la leganto de „La Vojo” trovas fragmenton el la memorlibro de Deguĉi Sumiko.
Verŝajne baldaŭ atingos nin la vintra numero de la klubgazeto el la finna Tampere „Vekilo”, dum ni disponas pri la aŭtuna. Ĝi gravaparte estas dediĉita al rememoroj, rememoroj tre konkretaj, ĉar ligitaj kun la UK en Tampere antaŭ 10 jaroj. Ampleksan artikolon pri tiu jam historia evento kaj ĝiaj pluraj facetoj verkis Jukka Laaksonen, LKK-prezidanto. Vere tiu memoro ŝajnas estis surprize freŝa kaj ĝi sole atestas, ke la kongresa sperto estas daŭre grava por la lokaj esperantistoj. Cetere vigle atestas pri tio ankaŭ la tamperea betulo, plantita dumkongrese, pri kiu finnaj esperantistoj zorgas kaj ofte fiksas ĉirkaŭe de ĝi siajn rendevuojn. Ne forgesante la propran UK-on oni ja memoras pri la nunjara fote kaj raporte. Interalie Jorma Ahomaeki dividas pli detalajn impresojn pri ĝiaj kelkaj aspektoj, aparte atentigante pri lanĉo de Veterana E-Klubo.
Ĉu eblas diri pri vetaranaj amikecoj? Tutcerte jes, konvinkas nin Vendel Foezer el Hunagario kiu en sia artikolo skribas pri la kvardekjara hungara-finna esperantista amikeco, kiu lin ligas kun Erkki Rasku.
Veli Hamalainen ebligis al mi konatiĝi kun la fenomeno de la tn. militaj infanoj, tio estas finnaj infanoj, kiuj dum la soveta atako kontraŭ Finnlandon en la tempo de la la 2-a mondmilito, dum kelkaj jaroj troviĝis adopte en la svedaj familioj. Eĉ se finnaj infanoj en plejmulto da kazoj ŝajne havis bonajn rememorojn, evidentiĝas ke por aliaj temis pri travivaĵo traŭma. Iu el tiuj infanoj estis Soile Lingman, kiun pri ŝia vivo kaj 50-jara esperantisteco amplekse amplekse intervjuas „Vekilo”. Tre kortuŝa intervjuo kun esperantistino, kiu venontjare solenos sian 70-jariĝon.
Nian nunsemajnan trarigardon ni komencis per enrigardo en „IPR”-on, ni fermu ĝin atentigante pri interesa raporto de Sylvia Hamalainen el la 38-a ILEI-konferenco en Kaunas. Ŝi ne nur informas pri ĝia aferkerna programo, sed ankaŭ pri akompanaj ekskursoj, kio kaŭzis, ke tutcerte kun aliaj partprenintoj ŝi enkontigis en Kaŭno riĉajn spertojn.
Barbara PIETRZAK