• Trarigardo de la E-Gazetaro - 29.11.05
  • 29.11.2005
Polaj esperantistoj delonge fieras, ke iu el la altlernejoj, en kiu ĉiutage oni instruas pere de esperanto estas Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en la loko Bydgoszcz. Ĝi apartenas al malmultaj supermezgradaj lernejoj, en kiu tio eblas. De pli ol 10 jaroj ebligas tion ankaŭ Eŭropa Jura Universitato „Justo”, kies kunfondinton profesoron Gennadij Ŝilo ni jam kelkfoje gastigis antaŭ nia mikrofono. Kiel li kaj la vicrektorino de la universitato, profesorino Liana Tuĥvatullina diras en intervjuo en la novembra numero de „La Ondo de Esperanto”: „dekomence en nia programo aperis Esperanto, kiel propedeŭtika rimedo antaŭ lernado de fremdlingvoj. Poste la signifo de Esperanto plivastiĝis: studentoj pere de ĝi lernas retorikon, konatiĝas kun la jura sistemo de Ruslando, kun juraj terminoj”. Kiel ni ekscias, en tiu aparta altlernejo, kies laborojn la kleriga ministerio jam rekomendis por uzado en ruslandaj altlernejoj oni instruas ekde la komenco al studentoj tion, kio ebligas elteni studoŝarĝojn. La okupoj pri stenografio ebligas skribi kelkoble pli rapide ol normale, racia legado – legi ankaŭ pli rapide ol averaĝe. Parkera dekfingra tajpado ekvivalenta al legorapideco ebligas prepari dokumentojn sen tajperaroj. La teorio de gvidado, malofta studobjekto – kiel substrekas la intervjuitoj – instruas kiel fari ĉion pli bone, pli rapide, do kiel iĝi gvidanto. Samtempe oni okazigas tie seminariojn pri la malkovrado de talentuloj. La rezultoj ŝajne estas imponaj – krom Korobeinikov, kiu iĝis docento de „Justo” en sia 18-jaraĝo kaj nun finas la Moskvan Konservatorion kaj estas aspiranto al la samurba Ŝtata Univeristato oni mencias aliajn talentulojn el la sama studgrupo, kiuj superas averaĝajn statistikojn pri brilaj rezultoj. La revo, fakte la projekto estas establi urbeton – internacian klerigejon „Justo” por 10 mil studentoj, en kiu oni realigos la ideon de la vivdaŭra studado. Kiel substrekas la gvidantoj de la Eŭropa Jura Universitato „Justo” en Moskvo ilia espero estas, ke ĝi fariĝu ankaŭ centro por la ideo de la internacia lingvo Esperanto. Kompreneble ni varme deziras realiĝon de la planoj.
Esperantistaj fakuloj estas nepre necesaj en ĉiuj fakoj, aparte se ili estas fakuloj diplomitaj, aŭ longjaraj profesipraktikantoj. Pri kompetentoj de la unuopaj aŭtoroj de la „Jarkolekto de TAKE 2005” ni bedaŭrinde malmulte povas informiĝi. Ĉiukaze la jarkajero de Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj liveras kelkajn artikolojn ligitajn kun la fako „konstruado”. Ekzemple Shen Chengru artikolas pri la regiona plano fiksita de Pekino; Fabien van Mook proksimigas la principojn de la nederlanda dekreto pri la teknika kvalito de konstruaĵoj; Jan Kalny konsideras la demandon ĉu eblas paroli pri krizo en arkitekturo; Henadzi Kurhun proksimigas investan klimaton en Belorusujo; Marko Zavrŝki okupiĝas pri „Konstrukciado de la putoj ĉe fundamentado de pontoj”; Remy Bouchet verkis pri la uzado de ŝtallado por tegmenta kovrado; Jan Werner artikolas pri „Ŝtuparo – spaco kaj formo”; Bronislav Ĉupin traktas teknologion kaj organizadon de specifaj konstruistaj laborlokoj; fine Heinz Hoffmann proksimigas „Specojn de trafikforkoj”. Kompreneble oni ne miskomprenu mian seniluziiĝon ne legi eĉ etajn priaŭtorajn notojn, sed miaopinie valorus aldoni eĉ piednote kelkajn vortojn pri tiuj profesiaj specialistoj en niaj vicoj. Jan Werner en la antaŭparolo skribas kelkvorte pri la estiĝo de la TAKE-a Jarkolekto. Mi memorigu ĉeeokaze la longdaŭran servadon de Edmond Ludwig el Francio kiu kun granda persona engaĝiteco redaktis la malaperintan antaŭnelonge fakulan periodaĵon de TAKE – „La Domo”, en kiu ankaŭ la faka rolo de nia redakcio estis ofte priatentita.
Se la Jarkolekton de TAKE prefere frandos specialistoj, mezan esperantiston ĝojigas tutcerte la „Sennacieca Revuo” de SAT, kiu venis kun la septembra numero de „Sennaciulo”. Denove permesu al mi citi nur la titolojn de la unuopaj kontribuoj, sed mi certas ke dank’ al tio multaj el niaj aŭskultantoj ŝatos havi ĉi tiun revuon. Kaj tiele Vinko Markov konatigas al ni la filozofi-politikajn vivkonceptojn de Georgo Lagranĝ’ en lia verkaro, Jean Luc Tortel traktas temon interesan same por zamenhofologoj kiel ankaŭ medicinistoj, sufiĉas citi la titolon „Zamenhof kaj medicino”, Djemil Kessous vaste traktas la temon „Klasbatalo, darvinismo kaj evoluado”, Kurisu Kei en sia artikolo esprimas la opinion, ke la tenoo respondecas pri milito. Torsten Bendias pritraktas nacian printempon, kreivan naciismon kaj internacian lingvon en la tezoj de Vilem Flusser. Robert Pontnau post sia vizito en Sudafriko priskribas ĝin inter mitoj kaj realeco kaj tra ĉio ĉi plektiĝis la poeziaĵoj de Czesław Baranowski.
Kurisu Kei estas unu el la aŭtoroj en la „Sennacieca Revuo 2005”, li rolas ankaŭ kiel iu el la ĉefherooj en la jam 8-a rememora felietono de Jakvo Schram pri la vizito en Japanio, kadre de kiu okazis renkontiĝo kun tiu unu el la plej konataj japanaj esperantistoj. Kiel atentigas Jakvo Schram tiu nun 94-jara aktivulo: „estas unu el tiuj maloftaj intelektuloj, kiuj ankaŭ havas scion pri la reala laborista vivo, kiel ĝi okazas en fabrikoj. Dum nia babilado mi lernis, ke li plurfoje estis en malliberejo pro siaj politikaj konvinkoj kaj agadoj; ke li kelkfoje estis ege malsana kaj eĉ kelkfoje preskaŭ mortis. Oni apenaŭ povas kredi, ke tiu vigla, junaspekta persono havis tre pezan vivon. Li parolis al mi pri la planoj, kiujn li havas kaj mi nur povis diri, ke por fari ĉion, kion li planas li devas iĝi minimume 125-jara. Ŝajnas al mi, ke li ne vidas problemojn pri tio, do jen viro kiu ne plendas pri maljuneco sed kiu parolas pri agadoj kaj taskoj nepre plenumendaj”. La vizito okazis en Saitama en la domo, en kiu nun loĝas Kurisu Kei. Poste sekvis renkontiĝo ankaŭ kun aliaj membroj de la E-Societo de Saitama, kiun partoprenis ankaŭ la dojena japana esperantisto. Tiu laŭvica rememora felietono pri Japanio de Jakvo Schram estas ne unusola koncerne tiun ĉi landon. Samnumere ni legas pri nunjaraj manifestiĝoj en la itala Padovo lige kun la 60-a datreveno de la faligo de la atombomboj sur Hiroŝimon kaj Nagasaki. Oni prezentis al la partoprenintoj de la manifestacio specialan mesaĝon de la urbesto de Hiroŝimo, kiu venis ponte de esperanto: „Neniam plu Hiroŝimo! Neniam plu Nagasako”!
La plejmulton de la septembra numero de „Sennaciulo” okupas materialoj ligitaj kun la julia SAT-kongreso, okazinta en la kroata Zagrebo. Ne mankas ankaŭ kulturaj paĝoj kaj paĝo de Ĉielarka Frakcio. Ni notu nepre, ke kun la septembra numero de „Sennaciulo” venis ankaŭ „Protokolo de la kongresaj laborkunsidoj Zagrebo 2005”.
En sia rememora felietono Jakvo Schram deklaris la esperon pri reveturo al Japanio okaze de SAT-Kongreso organizota tie. Por plimulto de ni verŝajne la plej bona preteksto viziti Japanion estos la Jokohama UK-2007. Dume informoj pri Japanio en la esperantista kunteksto, sed ja ne nur pri ĝi, sed ankaŭ pri aliaj aziaj landoj venas dank’ al „Esperanto en Azio”, la bulteno de UEA-Komisiono pri Azia Esperanto-Movado. La 51-a numero vaste raportas pri la sukcesinta 4-a Azia Kongreso en Katmandu, Nepalo. Interalie ni ekscias pri ĝiaj eksteraj fruktoj en la kongreslando. Ili gravas, ĉar ja temas pri la reagoj de la ekstera mondo. Ĉiel do estas bonveninda, ne sole por nepalaj esperantistoj, sed entute por la forto de la e-ista movado en Azio la informo, ke reprezentantoj de Rojal-Nepala Akademio montris intereson kaj volon traduki la nepalan literaturon en Esperanton, ke aperis ŝancoj por ke studentoj lernu Esperanton en la Fako pri Internacia Lingvo de Tribhuvan Universitato, ke espereble ĝis la jarfino aperos nepala-esperanta vortaro, ke E-kurso jam okazas en la nedio de la nepalaj bahaanoj.
La septembra numero de „Esperanto en Azio” enhavas krome plenmanon de novaĵoj el Tajvano, Ĉinio, Filipinoj, Barato, Indonezio, Taĝikio kaj ankaŭ informon pri la landa kunlaboro en Azio. Evidentiĝas, ke la libron „La nuntempa kaj moderna historio de tri orientaj aziaj landoj” aperigita komune de eldonistoj el Ĉinio, Japanio kaj Koreio nun tiulandaj esperantistoj kunlabore tradukas en la IL-on. La libro aperis en la unuopaj menciitaj landoj, en koncernaj lingvoj, por ke precipe gejunuloj en la tri landoj korekte komprenu la historion en kaj inter la tri najbaraj landoj. „Esperanto en Azio” estas laŭvica E-periodaĵo, kiu plurartikole adiaŭas la forpasintan Takeuti Yosikakzu, memorigante lian silueton kaj meritojn. La 51-a KAEM-numero krome raportas pri la vilnaj kunsidoj de Azia Agado kaj KAEM, krome ĝi publikigas la planojn de ĉi-lasta kaj memorigas kiel pere de KAEM, subvenciite de „Fondaĵo Azio de UEA” eblas membriĝi en UEA. La 51-a numero signifas numeron postjubilean.
Lige kun la jubileo la bulteno aperigas du gratulmesaĝojn por 50-numeriĝo de „Esperanto en Azio”. De ĝia unua redaktinto, Joachim Werdin kaj Aleksander Titajev, prezidanto de vladivostoka E-klubo „Pacifiko”. Ĉi lasta postulas, ke en la bulteno aperu ankaŭ informoj pri la azia parto de Rusujo. La unua redaktanto esprimas elreviĝon pro iumomenta manko de subteno por lia redakta laboro fare de UEA-estraranoj komence de la 90-aj jaroj, aliflanke li certigas, ke al Azio li revenos por loĝi kaj labori, interalie por diskonigi Esperanton.
Barbara PIETRZAK