• Trarigardo de la E-Gazetaro - 06.12.2005
  • 12.12.2005
Ĉi-semajne ni koncentriĝu pri iuj periodaĵoj, kiuj estas la organoj de Landaj Asocioj. La antaŭnelonge veninta 5-a numero de „Norvega Esperantisto” kaptis mian apartan atenton pro la kovrilpaĝa diklitera devizo „revuo por samideanoj kaj samlingvanoj”. Tiun devizon de pluraj jaroj, sed ja instigite de iuj aŭskultantoj, ni uzas en nia sabata magazino „Esperanto ekspreso” kaj ĝi kondukas nin ĉi-foje al la ennumera opiniinterŝanĝo inter la honora membro de NEL, Elna Matland kaj la nova prezidanto de la Ligo, Jardar Eggesbo Abrahamsen – ĉirkaŭ la demando, kiu estas kaj kiu ne estas esperantisto. Demando, kiu verŝajne senĉese vekos diskutojn, ĉar kiel prave atentigas Jordar Eggesbo Abrahamsen „proksimume 70 procentoj el la nuna esperantistaro lernis la lingvon pro aliaj ĉefkialoj ol la ideologio, kiu en praktiko gajnis monopolon en nia varbilaro. Kompreneble ĉiuj rajtas laŭ propra elekto nomi sin samideano, samlingvano aŭ kiel ajn, sed se oni insistas je „samideano” kun referenco al tiu tradicia ideologio, oni ankaŭ eksakludas tiujn esperantistojn, kiuj havas aliajn motivojn por sia esperantisteco”. La plej grava ŝajnas esti miaopinie la konstato de la nova NEL-prezidanto: „Estu loko por plureco en la Esperanto-movado. Neniu rajtu difini ideologian motivmonopolon en la nomo de la plena komunumo. Ĉiuj, kiuj volas uzi Esperanton, rajtu esti esperantistoj, kaj ĉiuj esperantistoj estas same valoraj, sendepende de iliaj motivoj okupiĝi pri Esperanto.” Ŝajnas, ke li tute pravas, sed mi havas etan rezervon, ĉu efektive ĉiu, kiu uzas Esperanton volas nomi sin esperantisto? Laŭ mia sperto ne. Kaj do ne temas pri tio, ke al iu oni rifuzu la rajton esti esperantisto. Temas pri tio prefere, ke ni agnosku, ke inter ni estas esperanto-parolantoj, kiuj pro la propra sento de identeco ne opinias sin esperantistoj. Aliflanke evidente, ĉiuj personoj - esperantistoj kaj esperanto-uzantoj estas same valoraj, sendepende de iliaj motivoj okupiĝi pri Esperanto”. La reagojn de Jardar Eggesb Abrahamsen apudas la rezonado de Vagn Frausing el Danio, per kiu li tamen kontestas la aserton, ke Esperanto estas nur lingvo – sed ja ankaŭ perilo - de noblaj idealoj. Li argumentas: „Klopodo konvinki homojn [al esperanto] per nure utilismaj argumentoj ŝajnas vana. Sed iujn povus allogi la ideo pri alternativa kulturo kreata surbaze de komunikado, en kiu egalrajte partoprenas ĉiuj popoloj de la mondo. Neniel perdis aktualecon la idealo, ke homoj agnosku sin reciproke kiel homojn, ankaŭ se ili apartenas al konfliktantaj grupoj” – fino de la citaĵo.
La nova NEL-prezidanto enkonduke al „Norvega Esperantisto” interese priskribas sian asistan laboron kun studantoj, kies tasko estis analizi lingvojn ĝenerale por sperti kiel laboras vera sciencisto. Kiel li konfesas li uzis ankaŭ ekzemplojn de Esperanto. Tiuj ekzemploj ne nur vekis intereson de la lernantoj, sed marĝene rezultigis la demandojn pri E-o. „Evidentiĝas, ke intereso pri Esperanto facile vekiĝas, precipe kiam oni aŭdas pri la tute normalaj trajtoj de la lingvo. Kaj en la mondo, kie Esperanto estas ĝenerala rigardata kiel stranga fenomeno (...) bone efikas sobraj informoj pri la efektiva normaleco de la lingvo kaj ties parolkomunumo”.
El inter aliaj temoj de la 5-a numero de „Norvega Espertantisto” mi menciu ankaŭ felietonon pri Lesjoefors – iu el la plej proksimaj konstantaj kursejoj en Svedio, kiun povas aliskandinaviaj esperantistoj utiligi, informojn pri la jarfinaj eksterlandaj aranĝoj. El tiu ĉi numero de „Norvega Esperantisto” ni ekscias ankaŭ pri la norvega librohelpo por afrikaj samideanoj en Burundio, dum siajn instruistajn spertojn en ĉi tiu lando dividas Tereza Kapista. Fine, en la etoson de la venontjara kongreslando enkondukas Laura Brazzabeni riĉe informante pri Toskanio, la regiono de la venontajra UK.
Pli malpli samperiode kiel la revuo de la norvegaj esperantisitoj atinigs nin la periodaĵo de esperantistoj el Hispanio „Boletin”. Raportinte pri la lasta, julia kongreso de Hispana E-Federacio ĝi sciigas samtempe pri la novaj prezidanto, estraranoj kaj la revu-redaktoro. La malnovaj ne rezignante pri sia kontribuemo cedis lokojn al freŝfortaj aktivuloj. Ni aparte gratulas al la nova prezidanto de HEF, Augusto Casquero, kiu kun granda engaĝiteco kunlaboras de jaroj kun la Supera Lernejo pri Kulturo kaj Turismo en la pola Bydgoszcz. Konsiderante la estontecon de la hispana E-movado en sia programparolado li elstarigis tiajn taskojn, kiel konstantan plibonigadon de la organo „Boletin”, de la TTT-paĝaro, bonan organzon kaj funkciadon de la madrida CO, plinombrigon de la membraro, financan administradon, kiu konsideru ne sole membrokotizojn, sed ankaŭ ekstermovadajn subvenciojn kaj alifontajn rimedojn. Cetere samnumere „Boletin” sufloras kiel peri la publikan subvencion. Al la daŭrigendaj taskoj la nova HEF-prezidanto, Aŭgusto Casquero kalkuls intimigon de kunlaboraj kontaktoj inter HEF kaj lokaj kaj regionaj asocioj, kaj entute kun la membraro. Lia deziro estas membraro, kiu pretas „havi ideojn, sed ideojn kun la intenco plenumi ilin”. Aparta alvoko de la nova prezidanto rilatis al la pli multnombra partoprenos de hispanaj esperantistoj en la movadaj internaciaj aranĝoj. La septembra/oktobra „Boletin” detale raportas pri la trapaso de ĉiuj kongresdebatoj, kaj ankaŭ pri la eĥo de la kongreso en la lokaj amaskomunikiloj, ne prisilentante la impresojn de la junularo kaj noton de la evento, kiun konsistigis la kameraitaj scenoj por la filmo „Hejmo”, de Pedro Homero, al kiu mi mem havis la bonĉon kontribui per du roloj. Sed la lasta kongreso de HEF koincidis ankaŭ kun la planita omaĝo al Fernanrdo de Diego, kiu bedaŭrinde mortis 10 tagojn antaŭ la kongreso mem. En „Boletin” adiaŭas lin Lorenzo Noguera, pri la dumkongresa omaĝsoleno raportas Sancho kaj Auguro, kaj kovrilpaĝe Miguel G. Aduriz fiere prezentas la memorplaton transdonitan al la frato de la forpasinto, Oskar. En la sama „Boletin” apartan fasketon da pensoj ĉirkaŭ la morto de Fernando de Diego, kiu origie aperis en „Fonto” dividas Goncalo Neves, „intelekta ido lia kaj ano de la Libera Skolo”. Interalie fine de siaj pensoj li atentigas, ke „3560 paĝoj da klara kaj elasta stilo sin proponas kiel fonto de plezuro kaj lerno. En la nuna jaro, kiam oni festas la 400-jaran datrevenon de Donkiĥoto, oni komencu ekzemple per tiu 820-a verkego. Oni ne nur paradu per ĝi en publikaj ceremonoj por imponi skabenojn kaj ĵurnalistojn. Oni ja apertu la pezan volumon en la silento de sia alkovo kaj legu el ĝi, en verva esperanto, la instruajn aventurojn de la plej fama vaganta kavalio. Kaj legante oni lernu verki pli bone kaj paroli pli bone. La belo bele.” – fino de la citaĵo el Goncalo Neves.
Ĉu ĉiuj imagas penan laboron, kiu kaŝiĝis malantaŭ la traduko. Jen kion Fernando de Diego konfesis pri tiu tasko: „Al laboro traduka sumiĝis la legado de dekoj da liboroj rilataj al Cervantes kaj ties epoko, kaj dank’ al ili mi povis kompreni kaj deĉifri interalie, kelakajn trajtojn el la ironio de Cervates, ironio subtilege morda kaj penetra kiel aroma pocio venena...”.
Alian elstaran forpasintan memorigas la novembra „La revuo Orienta” el JEI. Evidente temas pri Ito Kanzi, alivorte Ludovikito, al kiu siajn omaĝojn dediĉas Ulrich Lins kaj Simo Milojevic. Ili jen aparte jen komune ektroviĝis inter tiuj, kiuj persone kontaktiks Ludvikiton, kiu kiel vaste sciate, persone ne pretendis konatiĝi kun esperantistoj, krom sia S-ro Fenestro, alivorte Tacuo Huĝimoto. Sed kiele evidentiĝas ĝuste tiu S-ro Fenecesto en preskaŭ ĉiuj kazoj, ankaŭ rilate al la ĵus menciitaj omaĝaŭtoroj rolis kiel tiu, kiu spronis rektajn renkontiĝojn kaj rendevuojn. Tiuj maloftaj personaj renkontoj ĉiel meritas eternigon. Truydiĝas la demando, kio nun kun lia vivoverko PVZ? Ito Kanzi aŭrtoras sian 57-voluman serion Ludovikitan. Kio kun ĝi?
Malvuanante ĝiajn sekretojn Syozi Keiko konfesas, ke „restas ĉirkaŭ 7200 ekzempleroj de 52 volumoj en ŝia propra domo, en kiu estis eĉ instalistaj apartaj libroŝrankoj, dum elĉepriĝis jam 5 volumoj. Kiel ŝi atentigas „Iam Li – te. Ludovikito - diris al mi, ke li eldonas PVZ-on kiel heredeaĵon al esperantistoj en la 21-a jarcentom Mi kaj kredeble mia edzo ankaŭ ne povos forgesi Ludovikiton ĝis elĉerpiĝos el nia domo kaj la komponaio ĉiuj libroj de la malfuroraj, sed tre valoraj heredaĵoj”. Iom amarnuanca konfeso, espereble tamen sukcese atentigonta nin kaj sprononta, ke decas kaj necesas ĉepi el tiu heredaĵo ankaŭ per aĉeto de unuopaj volumoj. Ludovikiton ankaŭ per aparte alloga grafika maniero omaĝas kovrilkpaĝe Tanaka Satiko, kies japana omaĝo troviĝas ene de la numero. La novembra numero de „La Revuo Orienta” krom la ĵus menciitaj apartaj adiaŭkortuŝaj felietonoj donas al ni la eblecon rerigardi al la 4-a Azia Kongreso en Nepalo, pri kiu amplekse raportas Hori Yasuo la prezidanto de KAEM elstarigante ĝiajn plurflankajn signifojn. La novembra „La Revuo Orienta” enhavas kromajn omaĝvortojn pri la forpasinta Takeuti Yosikazu, ĉi foje per la plumo de Sibayama Zyuniti, dum s-inon Hagiwara Naja adiaŭsalutas ŝia ĉina filamiko Wang Shirong. Denove en la monatrevuo de japanaj esperantistoj ni trovas felietonon el la ciklo „lingvetoj, lingvegoj – ĉiun egalaj”. Ĉi-foje ĝi estas dediĉita al „La Aina, lingvo de Jukaro” en kies nuancojn enkondukas nin Kirikae Hideo. Krome la leganto konatiĝas kun laŭvica japana gubernio Tokuŝima, dum eksterlanda aŭtoro Lauffenburger Alano skribante pri Esperanto por alia mondo – atentigas, ke krom diverskampaj klopodoj por esperanto, inkluzive de neutrala – estas grava politika movado same en Eŭropo kiel ankaŭ en la mondo.
Ideojn marĝeneajn al tiuj en la ĵus menciita artikolo ni trovas ankaŭ en la oktobra numero de la revuo de la Itala E_Federacio „L’Esperanto”. Tiu ĉi numero estas tamen preskaŭ tutece itallingva, no mi limiĝas sole al ĝentila konfirmo de ĝia ricevo.
Barbara PIETRZAK