• Trarigardo de la E-Gazetaro - 20.12.2005
  • 20.12.2005
Iom nostalgie felietonas Stefan Maul en MONATO. Klimataj ŝanĝoj en la mondo, kiujn ni sendube spertas, signifas por li adiaŭon kun svarmoj da hirundoj antaŭ la hejma balkono kaj eĉ malmultiĝon de kornikoj. Birdoj eĉ pli ol homoj reagas je plivarmiĝo kaj aliigas siajn migro-itinerojn. „Kiel estonte sen hirundoj, mevoj kaj kornikoj mi sciu precize, ke aŭtuno alvenas kaj estas tempo por reaboni nian revuon?” - demandas la fondinto de MONATO.

Maul dediĉas artikolon ankaŭ al la 60-a datreveno de UNO. Li atentigas, ke la solenado okazis tamen sen granda pompo, ĉar la organizaĵo frontas nun strukturajn problemojn. Kaj la strukturaj reformoj estas laŭ la aŭtoro necesaj por pliefikigo de pacigaj intervenoj. Seniluziiga por li estas la ekkono, ke inter 1945 kaj 1996 ne malpli ol 80 procentoj de tiaspecaj intervenoj ne pacigis la koncernajn ŝtatojn. Tamen enkonduko de la reformoj estas bremsata de naciaj interesoj de ŝtatpotencoj. Aliflanke Stefan Maul taksas tre pozitive UN-suborganizaĵojn, kiuj „agadis tre efike kaj benoriĉe en multaj aliaj kampoj kaj tiel helpis al milionoj da homoj vivi pli digne kaj bone.

El aliaj temoj de MONATO mi menciu ankaŭ raporton de Renée Triolle pri Unesko-simpozio koncerne la situacion de arabaj virinoj. La aŭtorino atentigas, ke temas pri tre ĝenerala temo, ĉar tiu ĉi situacio diferencas depende de lando kaj socia tavolo, al kiu apartenas la virino. Kaj kvankam ŝi sentigas dubon, ĉu la ĉeestantinoj de la simpozio, devenantaj el la klera tavolo, ofte diplomitinoj de okcidentaj universitatoj, efektive reprezentis la orientan araban virinon, ŝi tamen informas pri Arabia Plano, akceptita de Unesko por promocii dialogon inter la kulturoj.

Tre interese kontribuis al la sama numero Garbhan MacAoidh per artikolo pri la nomada komunumo en Irlando. La irlandaj nomadoj, tradicie vojaĝantaj per barelformaj ruldomoj, ne estas romaoj kaj ilia nombro egalas nuntempe al ĉirkaŭ 25 mil. Ilia deveno ne estas konata, ili tamen estas parto de la irlanda popolo kaj unu el la nomadoj eĉ portis la irlandan flagon dum la olimpiko en Atlanto en la 1996-a jaro.

Krom la lasta numero de MONATO mi havas hodiaŭ antaŭ mi plenan faskon da diversaj bultenoj. Ili ja ludas gravan rolon en nia komunumo, ebligante interŝanĝon de informoj lokaj kaj fakaj. Ĉeokaze mi do kore dankas al ĉiuj, kiuj daŭre klopodas alsendi ilin al nia redakcio. Dank’ al ili mi povas nun komenci la foliumadon.

INTERLIGILO, la cirkulero el Gotenburgo, rememorigas pri la ĵusa Tago de E-libro. Bedaŭrinde la raporto pri la aŭtuna prezento de Eldona Societo Esperanto estas svedlingva, do mi ne povas malkovri al vi ion pri ĝia enhavo.

Aliflanke multan literaturumadon mi trovis en BULTENO DE ESPERANTISTA KLUBO EN PRAHA. Krom tradukaĵoj el la ĉeha, enestas ankaŭ esperantlingvaj poemoj de Jiri Karen kaj Cestimir Vidman. La pragaj esperantistoj rememorigas ankaŭ, ke UEA proklamis Semajnon de Homaj Rajtoj kaj de Esperanto, kaj tiamaniere atentigis samtempe pri du apartaj ĝis nun okazaĵoj, nome Tago de Homaj Rajtoj kaj Zamenhof-tago. Tiu ĉi semajno estas jam unuafoje post ni kaj baldaŭ ni povos konvinkiĝi, kiamaniere la iniciato instigis al plivastigo de kunvenaj programoj, same organizataj en klubejoj, kiel ankaŭ tiuj prezentataj al la ekstera publiko. Leginda en la praga bulteno estas ankaŭ raporto pri la 45-a kongreso de Intersteno, kiu okazis en Vieno. En la ĉeesto de 500 personoj el 31 landoj oni faris tie interalie konkurson pri la fremdlingva stenografiado. Gia venkinto, doktoro Boris Neubauer el Gremanio, sukcesis stenografii triminutajn tekstojn en 13 lingvoj, inkluzive Esperanton. Estis reprezentita ankaŭ alia planlingvo, nome Interlingua, en kiu provis stenografii eĉ kvin konkursantoj.

FORUMO, la bulteno de samseksamuloj, publikigas intervjuon kun tradukisto Wolfgang Kirschtein. Li montriĝas unu el personoj, kiujn al la eklerno de Esperanto kondukis ĝia praktika aplikebleco. Pri la lingvo mem li trovis anonceton en prestiĝa geja ĵurnalo. „Tio estis en 1982 - rakontas la intervjuato. - Tiam mi aĝis 25 jarojn kaj mi estis en la universitato. La loka grupo de Münster estis tre agema kaj afabla... Instigo por mi estis, ke tiam rifuĝinto el Ĉehoslovakio venis al la grupo. Tio montris al mi, ke la lingvo havas ankaŭ praktikajn eblecojn”. Mi volas ĉi-loke dum momento reveni al MONATO, kie pri la praktika aspekto de Esperanto atentigas ankaŭ unu el la legantoj de la revuo, Olivier Buisson el Francio. Li esprimas opinion, ke la esperantistaro mem tro malalte taksas disvastigitecon de sia lingvo. Ĉi-koncerne li rakontas pri sia hazarda renkonto kun germana parolanto de la lingvo en urbeto nombranta apenaŭ 6 mil loĝantojn. Persone mi povas aldoni al lia komento, ke ankaŭ mi havis kelkajn tute hazardajn renkontojn kun esperantistoj. Foje ekzemple mi renkontis en trajno esperantistinon el germana amatora orkestro, kiu veturis laŭ invito al unu el la polaj urboj.

Post la interludo pri praktikeco de Esperanto mi povas plu foliumi mian staketon da bultenoj. En DANA FERVOJISTO mi trovis allogan ideon por organizantoj de klubaj vesperoj. La Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo decidis dediĉi sian kunvenon al rakontado pri kunportitaj aĵoj. Jen pri kio do interparolis la kopenhaganoj: fotolibro de la tuta mondo, premioj gajnitaj en bilarda ludo, sambukaj beroj, infanaj rimaĵoj, infanaĝa sonorileto, kalkulbastoneto, kolektaĵo de kovertoj, kalendaretoj kaj sukersaketoj kaj - ne mankas ankaŭ polaĵo - libro pri Antoni Grabowski, la tradukinto de „Sinjoro Tadeo”.

Esperanto estas kiel sciate lingvo de amikeco. Tamen amikaj povas esti ankaŭ nombroj. Oni ekscias tion el la artikolo pri Pitagoro, presita en novskotia bulteno INTER NI. Jen paro de nombroj estas amika, se unu el ili estas egala al la sumo de la veraj divizoroj de la alia (se konsideri ankaŭ la nombron 1). La pitagoranoj konis nur unu paron da amikaj nombroj, nome 220 kaj 284, postaj moŝtuloj de matematiko malkovris aliajn. Sed ĉar Kartezio ekzemple trovis la paron 9363584 kaj 9437056 oni povas supozi, ke amikeco inter nombroj estas malpli facile ligebla ol inter homoj.

Kaj en tiu ĉi amika etoso adiaŭas vin jam foliume via - Wojtek Usakiewicz