• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 09.09.2003
Ĉu vi imagas mian emociiĝon, kiam reveninte post mia laŭvica foresto, mi trovis sur mia skriobotablo blankan koverton kun iom nekutimaj stampoj? Kaj mian surpriziĝon, kiam evidentiĝis, ke ĝi enhavas vere lukse eldonitan „Kulturan Sezon-revuon en la persa kaj Esperanto”, alivorte „Sabzandiŝan”, kiu nur ekde tiu numero portas ankaŭ alian titolon: „Irana Esperantisto”, kiu estas certe pli familiara por meza esperantista leganto! Dankon al la redakcio de „Sabzandiŝan” pro la transsendita al ni revuo. Pri ĝi kaj ĝia sukceso – ja tute ne konante ĝin - ni parolis jam informante pri la 10-a Irana Gazetar-Festivalo, dum kiu kaj la revuo kaj la stando esperantista elvokis grandegan interesiĝon de la publiko. Cetere dum 10 festivalaj tagoj oni sukcesis distribui inter la vizitanta publiko eĉ 16 mil informilojn pri Esperanto. Pri tio ia. mencias en la enkonduka artikolo la redaktoro de la revuo, Reza Torabi. Li ankaŭ klarigas kial ekde tiu ĉi numero la periodaĵo havas du titolojn: „Sabzandiŝan” konforme al la oficila registro kaj „Irana Esperantisto” por la esperantista publiko. Cetere ĝi havas ankaŭ du kovrilojn. Esperantan kaj iranan, nu kaj ĝi uzas du lingvojn. Fakte esperantlingva leganto ricevas tute bonan superrigardon pri la persa parto de la revuo, ĉar krom tradukitaj titoloj ni trovas resuman informon pri ĉiu el la persaj artikoloj. Do la persalingva leganto konatiĝas kun multaj aferoj, ia. raporto rilata al la 10-a Irana gazetarfestivalo, en kiu la revuo unuafoje partoprenis kaj sufiĉe bone brilis, kaj kun la 10-jara nova movado en Irano, sed ankaŭ kun pluaj rezonadoj de Ali Reza Doulatŝahi, kiu plumas kaj prilumas la pasintecon de E-movado en Irano. Kompreneble mi elektis kelkajn titolojn specimene, ĉar nian atenton ĉefe kaptas la esperantlingva versio. Enkondukas en ĝin la sinprezento de d-rino Ŝirin Ahmad-Nia, kiu rakontas pri la rolo de esperanto en ŝia vivo, kiu komenciĝis en ŝiaj junulaj jaroj, daŭris en la studenta periodo kaj daŭras nun. Jen en la esperantista aktivado, jen en la familia vivo, ĉar ŝia edzo ankaŭ estas esperantisto kaj ŝia filino estis konsiderita kiel la unua denaska esperantistino en Irano. Multan lokon en la sinprezento de Ŝirin Ahmadnia okupas ŝiaj partoprenoj en esperantistaj aranĝoj, sed ankaŭ ŝia aŭtora kreado, kiel poetino kaj verkistino. Ŝiaj poemoj kaj noveloj aperis jam en multaj E-periodaĵoj. La ricevita numero de „Irana Esperantisto” enhavas la plej novan, el majo 2003: „La amo mankas”. Post la periodo de la studoj, ankaŭ en Eŭropo, kio ebligis rekte konatiĝi kun renomaj esperantistoj, kiel ekzemple Marjorie Boulton, la partopreno en esperantistaj aranĝoj, kiel la Pekina UK, kiuj fruktis per konateco kun Tibor Sekelj’ kaj Ada Fighiera Sikroska d-rino Ŝirin Ahmad-nia nun instruas en la Teherana universitato, gvidante esplorojn kiel sociologo pri virinoj, junuloj, sano kaj medicino en Irano. Kia estas la nuna Irano? Ni povas iel gustumi tion laŭ la raporto de Takaoka Michiko pri vojaĝo de Japanaj Esperantistoj al Irano, en kiu raporto la aŭtoro konstatas „Nur unu semajna vojaĝo en Irano donis al mi tre amikan senton al la lando. Kaj profunde mi impresiĝis pro ĝia heredaĵo de longa historio. Reveninte hejmen mi ripete rememoras la internan bluan belecon de Masĝede Ŝeyĥ-lotf-ol-lah aŭ dezertan pejzaĝon aŭ ĉarmajn okulojn de infanoj.” Sed ni ne estas bonŝancaj viziti Iranon, bonŝance venis „Irana Esperantisto”, kiu diversnunce kaj riĉe proksimigas la kulturon de tiu ĉi fora lando. Jen per prezento de la materia kulturmonumento de tiu ĉi lando, granda turisma atrakciaĵo devenanta el la 10-a jarcento Bam-Citadelo, la plej granda adoba kontruaĵo en la mondo, kalkulita de UNESCO al la universala kulturheredaĵo. La laŭvica felietono proksimigas nuntempan, iranan poeton kaj pentriston, tro frue mortintan, ĉar nur en la aĝo de 52 jaroj Sohrab Sepehri. Ne temas sole pri informa felietono. Kun lia delikatsenta poezio kaj peniko ni konatiĝas per reproduktaĵoj kaj fajnaj tradukoj de Ahmad Reza Mamduhi. „Pro kio vi tristiĝis? Korĝojigaĵoj ne malmultas: kiel ekzemplo tiu ĉi suno, postmorgaŭa infano, venonsemajna kolombo”.
Multe malpli serenan etoson ni trovas en la poemo „La nigrigita mevo” de Keyhan Sayadpour, kiu poemo referencas al la eventoj de antaŭ jaroj, kiam Irako okupis Kuvajton, sekve de kio Usono kun aliancanoj atakis Irakon. Tiam okazis ekologia katastrofo, kiu spronis la aŭtoron emfazi siajn sentojn poeziforme, ne nur pri ekologia polucio, sed ankaŭ pri la milito. Nun oni memorigas la poemon rilate al la situacio en la regiono.
Verŝajne vi ne miras gesinjoroj, ke tiom da tempo mi dediĉas al tiu interesega revuo en Irano, kiu venis la unuan fojon. Tiel okazis, ke samtempe venis aliaj kulturaj periodaĵoj. Jen la du laŭvicaj numeroj de „Fonto” el Brazilo. La 269-a numero estas plurkontribua, inaŭguras ĝin ampleksa citaĵo el la kvazaŭa taglibro de la redaktoro, Gerrit Berveling „Ajnsemajne”, kion sekvas la plenmano de tre interesaj literaturaĵoj el sub la plumo de ia. Rejna de Jong, Benoît Philippe, WilhelmTheodor Oeste, tradukaĵoj de Bronislv Ĉuipin, Guozhu, Lucija Borĉić. La laŭvica numero de „Fonto” estas dediĉita al unu aŭtoro, ĉi-foje al Trevor Steeel, cetere tre interese prilaborita. Pri tiu maniero diru tamen Trevor Steele mem: „Kiam mi devas elekti kelkajn pecojn el mia ĝisnuna libraro mi vere ne scias kion enmeti. Mi esperas, ke vi trovos interesa preskaŭ-aŭtobiografian prezenton (sed ne demandu min, ĉu la eventoj priksiribitaj vere okazis!). Vi certe rimarkos, ke ne temas pri kronologia serio da citaĵoj, ĉar la pecoj venas el diversaj verkoj el diversaj jaroj”. Tio veras, la preskaŭ aŭtobiografia prezento estas interesa, nu ĉu vera – scias la aŭtoro mem.
Kaj ankoraŭ unu kultura-literatura revuo, la 44-a numero de la islanda „Tradukisto”. En ĝi ni havas la okazon konatiĝi kun la publicaĵo de islanda Nobel-premiito, Halldor Laxness rilatanta al la vjetnama milito. Sed kiel skribas la tradukinto, Hilmar Bragason trovinte ĝin antaŭnelonge (malgraŭ la fakto ke ĝi devenas el la 1973-a jaro – li trovis ĝin aktuala ankaŭ en la nuna monda situcio. Krom tiu kontribuo, kiu same kiel poezio el „Irana Esperantisto” referencas al la nuna situacio, ni trovas tre ĉarman novelon de islanda verkisto kaj radioisto Helgi Hjoervar – „Tikloj”, kiu vivce prezentas la pasintan bildon el la vivo de somersezona islanda kamparo, kie naturo firme interplektiĝas kun homaj emocioj.
Barbara Pietrzak